La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KONVERSACIA VORTARO

Aŭtoro: Andreo Cseh

©2026 Geo

La Enhavo

L

labori

  1. malripozi
  2. fari ion kaj akvo venas el la homo

laboristo

forta malriĉa homo en fabriko

laca

malforta, ĉar laboris aŭ dancis

lago

staranta akvo en lando

lakto

  1. blanka dolĉa akvo
  2. katoj kaj beboj ŝatas ĝin

lama

kiu ne povas iri bone

lampo

malnatura suno en ĉambro

lando

parto de kontinento kun ofte unu lingvo

lango

longa ruĝa objekto la buŝo

larĝa

kvalito de tiu strato, en kiu tridek homoj povas iri unu apud la alia

lasta

malunua

laŭdi

diri, ke la homo aŭ objekto estas bona

lavi

  1. meti akvon sur la objekton
  2. purigi per akvo

legi

la okuloj promenas sur frazoj

lerni

  1. meti sciojn en la kapon
  2. manĝi lernolibrojn

lernejo

domo, kiun lernantoj kaj instruistoj malŝatas

letero

papero kun frazoj en koverto spegulo de la koro

levi

meti en pli altan lokon

libera

povas fari, kion li volas

libro

objekto el multaj paperoj kun vortoj kaj frazoj

lipoj

la videblaj ruĝaj partoj de la buŝo

listo

multaj vortoj, unu sub la alia

lito

  1. nokta meblo
  2. la plej grava meblo en la domo

litero

parto de vorto

logiko

ĝusta pensado

loĝi

havi hejmon

loko

tio, kio estas sub, apud, ĉirkaŭ objekto

longa

kvalito de azenaj oreloj

loterio

  1. ludo, en kiu ŝtato gajnas kaj homo perdas
  2. elekto de edzo

ludi

laboro de infano

luno

  1. la nokta malvarma lampo de la naturo
  2. lampo de la amantoj

<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.