La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KONVERSACIA VORTARO

Aŭtoro: Andreo Cseh

©2026 Geo

La Enhavo

N

n

la plej malfacila litero en Esperanto

naĝi

iri en akvo per la manoj kaj piedoj

naĝilo

per ĝi la fiŝoj naĝas

naski

venigas en la mondon

naskiĝi

veni en la mondon

naturo

kion ne homoj faris

nazo

la parto de la kapo, per kiu la homoj tuŝas florojn

ne

la plej mallonga frazo

nebulo

  1. dika griza aero
  2. nubo sur la tero

neĝo

la blanka vesto de tero

nesto

hejmo de birdo

ni

mi + vi

nigra

malblanka

nokto

  1. tempo, kiam homoj dancas, manĝas, trinkas, promenas kaj sidas en kino kaj teatro
  2. tempo, kiam ĉiuj katoj estas grizaj

nomo

vorto kun la lasta litero ‘o’

nombro

vorto el ciferoj

nordo

  1. malsudo
  2. tie estas Islando

nova

kio ne estis hieraŭ

nubo

griza vesto de la ĉielo

nuda

homo sen vestoj

nun

en ĉi tiu tempo

nur

ne pli


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.