La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KONVERSACIA VORTARO

Aŭtoro: Andreo Cseh

©2026 Geo

La Enhavo

A

aboni

antaŭpagi gazeton

aĉeti

doni monon kaj ricevi objekton

-ad- (sufikso)

faras dum longa tempo

adiaŭi

svingi poŝtukon ĉe foriro

adreso

vortoj sur koverto

aero

pli maldika ol akvo; birdoj kaj aeroplanoj en ĝi

aeroplano (= aviadilo)

malnatura birdo; fluganta ĉambro

Afriko

varma mondparto kun Saharo

aĝo

sekreto de virino

-aĵ- (sufikso)

objekto

akvo

ĝi ne havas koloron, povas esti en glaso, rivero, maro, oceano; homoj kaj bestoj ne povas vivi sen ĝi.

alfabeto

literaro

alia

  1. malsama
  2. ne egala
  3. la dua

alta

longa supren

ami

  1. la plej bela, grava kaj interesa vorto en la vivo de la homoj
  2. la unua vorto, kiun lernanto serĉas en vortaro
  3. la ŝlosilo de la koro

ama letero

letero kun belaj (sed ne veraj) vortoj

amanto

viro, kiu aĉetas multajn florojn, ĉokoladojn kaj ringon

aminto

  1. viro, kiu ĵetas la leterojn kaj portretojn en la fornon
  2. edzo

amonto

sinjoro, kiu serĉas la adresojn de riĉaj patroj

Amazono

longa-longa rivero kun krokodiloj

ambaŭ

du

Ameriko

mondparto kun Amazono kaj Apalaĉaj Montoj

amiko

  1. bona kamarado
  2. homo, kiu scias miajn sekretojn

-an- (sufikso)

homo, kiu apartenas al iu grupo

animo

la nevidebla parto de la homo

aparato

malsimpla objekto, kiu faras malfacilan laboron anstataŭ homo

aparteni (al)

esti (ies)

apetito

deziro manĝi (ĝi estas granda kaj bona)

apud

tre proksime

-ar- (sufikso)

multaj kune

arbo

verda vivaĵo aŭ besto, kiu manĝas, trinkas, dormas, sed ne iras kaj ne parolas, havas nur unu piedon kaj ĝi startas en la tero

arterio

tubo en la korpo

atenti

bone rigardi kaj aŭskulti

aŭdi

  1. unu persono diras, la alia aŭdas
  2. sonoj venas en la kapon

aŭskulti

malfermi la orelojn

aŭtomobilo

malgranda ĉambro, kiu iras rapide sur strato kaj faras bruon kaj malpuran aeron

aŭtuno

griza sezono kun oftaj pluvoj

avo

  1. la patro de la patro
  2. bona maljuna homo kun longa blanka barbo

azeno

besto kun forta karaktero

Azio

la plej granda mondparto


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.