|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() KONVERSACIA VORTAROAŭtoro: Andreo Cseh |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
-ebl- (sufikso)
oni povas
edukado
procezo, ĉe kiu komence oni instruas la infanon paroli kaj fine… silenti
edzo
malfeliĉa viro kun ringo
-eg- (sufikso)
tre granda
egala
ne estas diferenco
-ej- (sufikso)
loko
ekster
mal-en
ekzemplo
parto, kiu montras, kia estas la tuto
elefanto
granda besto kun longa-longa nazo
eleganta
kvalito de sinjorinoj kaj sinjoroj, kiuj montras sin al aliaj homoj
elekti
preni la plej bonan
elektro
la forto en la lampo
-em- (sufikso)
deziri
-er- (sufikso)
plej malgranda parto de la tuta objekto
eraro
- malĝusta parto en frazo
- ruĝa vorto sur mia papero
Esperanto
- la plej simpla kaj facila lingvo de la mondo
- la ŝlosilo de la tuta mondo kaj de bonaj koroj
- fabriko de multaj interesaj vortoj
-et- (sufikso)
tre malgranda
etaĝo
ĉambroj super ĉambroj
etiketo
la plej grava regulo de la vivo; ĝi diras: estu ĝentila kaj diru nur belajn (sed ne verajn!) vortojn
Eŭropo
malgranda mondparto, okcidente de Azio
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.