|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() KONVERSACIA VORTAROAŭtoro: Andreo Cseh |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
paco
popoloj estas amikoj
pagi
doni monon
pano
la plej grava manĝaĵo krom rizo
pantalono
vesto por kovri la krurojn
papo
homo kisas la teron
paradizo
la plej bela loko
pardoni
voli forgesi la malbonon
parko
loko kun arboj, kie homoj promenas
paroli
vortoj iras el homo
paŝi
levi kaj mallevi la piedojn sur strato
patro
- homo, kiu havas infanon
- la kapo de la familio
pedagogio
el infano fari homon
pentri
fari bildon
perdi
- havis, sed nun ne scias kie ĝi estas
- objekto iras de mi
- aĉeti lotbileton
persono
vivulo
pesimisto
homo, kiu vidas la mondon en malhela koloro
peti
elegante diri: ‘donu al mi!’
piedo
mal-mano
pingveno
birdo, kiu ne flugas
placo
strato same longa kiel larĝa
plaĉi
objekto estas al mi bela aŭ bona
plafono
la ĉielo de la ĉambro
planko
malplafono
plena
enhavi la tutan kvanton
plori
akvo venas el okuloj
plugi
tranĉi teron
plumo
krajono, el kiu venas inko
pluvi
la ĉielo ploras
poemo
mallonga fantazio sur papero
poeto
- homo kun granda fantazio
- homo, kiu tre ŝatas muzon
pomo
la plej danĝera frukto (laŭ la biblio)
popolo
ĉiuj homoj de unu lando
pordo
truo en la muro por homoj
porko
la plej malpura, dika doma besto
porti
iri kun objekto
portreto
fantazia bildo de homo
poŝo
grava parto de vesto, en ĝi estas mono
poŝtmarko
malgranda grava bildo sur koverto
povi
scii ne per la kapo, sed per la manoj, piedoj kaj aliaj partoj
prefikso
vorteto antaŭ radiko, kiu faras novan vorton
preĝi
paroli al la plej granda sinjoro
preĝejo
la plej alta historia domo en vilaĝo
preni
malmeti
princo
reĝido
printempo
la plej bona sezono de la jaro
proksima
apud mi
promeni
iri sen speciala celo, por plezuro
protesti
diri: "ne!"
pulmo
parto en la brusto, kiu prenas aeron
punkto
la plej malgranda ‘litero’, kiu staras post frazoj
pupo
ludilo por infanoj aŭ viroj
pura
tio, kion homoj ne tuŝis
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.