|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() KONVERSACIA VORTAROAŭtoro: Andreo Cseh |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
k
la kapo de demandaj vortoj
kafo
nigra akvo, multaj homoj ŝatas ĝin
kaj
araba gumo de frazoj
kajero
maldika libro kun puraj folioj
kalendaro
objekto, kiu montras la jarojn, monatojn, semajnojn kaj tagojn
kalkuli
la riĉulo ŝatas
kameleono
malgranda besto, kiu ŝanĝas sian koloron
kampo
la verda tero de lando
kanalo
malnatura rivero
kandelo
lumigilo de pastro
kanti
fari muzikon per la buŝo
kapo
loko de ĉapelo
kara
proksima la la koro
karafo
skatolo por akvo
karesi
ame move tuŝi
karno
- ruĝa, mola parto de homo
- vivanta viando
kaso
la plej grava parto de vendejo
kato
malfidela mola besto, kiu kantas nokte sur tegmentoj
kelka
ne multa
kelnero
homo en manĝejo, kiu iras rapide
kinejo
teatro kun bildoj kaj sen lampoj
kisi
- meti al la buŝo, sed ne manĝi
- montri amon per la buŝo
- tuŝi per la buŝo
knabo
infano ‘li’
kofro
granda vojaĝa skatolo
koko
- vivanta vekhorloĝo
- birdo, kiu havas multajn edzinojn
kolo
loko por pendigi belajn kravatojn
koloroj
blua, ruĝa, nigra, verda
kombi
- fari ordon sur la kapo
- bele meti la harojn
komenci
malfini
komerco
laboro, per kiu homo rapide fariĝas riĉa
kompreni
ekhavi lumon en la kapo
komputilo
hejmo de informoj
komuna
apartenas al ĉiu
koni
scii, kiu aŭ kio estas li, ŝi aŭ ĝi
kongreso
multaj homoj en granda ĉambro sidas, parolas, sed ne komprenas (se ĝi ne estas esperanta) aŭ komprenas (se ĝi estas esperanta)
kontinento
mondparto
kontroli
rigardi, ĉu ĉio estas en ordo
konversacio
la nomo de la esperanta kurso
koro
malgranda domo kun kvar ĉambroj, kie loĝas amo
korekti
bonigi
korespondi
- sendi leterojn kaj ricevi respondojn
- du personoj skribas leterojn pri amo kaj pri vetero
korpo
la videbla parto de la homoj
kosti
havi prezon
koverto
vesto de letero
krajono
plumo sen inko
kranio
la forta skatolo por la cerbo
kredi
maldubi
kredito
komercisto kredas, ke aĉetanto pagos poste
kremo
dika supra parto de lakto
kreto
krajono por nigra tabulo
krokodilo
granda fiŝo kun kvar piedoj en Afriko, povas plori same kiel homoj
krono
la plej bela ĉapelo
kruĉo
poto sur la kapo de virino
kruro
grava parto inter la trunko kaj la piedo
kuiri
fari manĝaĵon
kun
malsola
kuracisto
mastro super vivo kaj morto
kuraĝa
kiu ne timas
kuŝi
- esti en horizontala pozicio
- malstari
kvalito
vorto kun la lasta litero ‘a’
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.