La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KONVERSACIA VORTARO

Aŭtoro: Andreo Cseh

©2026 Geo

La Enhavo

B

balono

aero kun haŭto

bani (sin)

  1. lavi la tutan korpon
  2. sidi en akvo

barbo

longaj haroj sub la buŝo de sinjoro

bastono

  1. longa maldika pedagogia objekto
  2. promena objekto

bati

tuŝi forte kaj malelegante per la mano aŭ per la pedagogia objekto

bela

la plej grava kvalito, la spegulo diras ĝin al sinjorinoj

benko

longa seĝo

besto

  1. objekto, kiu manĝas, trinkas, dormas kaj iras
  2. vivaĵo, kiu trinkas, sed neniam drinkas
  3. kvarpieda homo

bezoni

devi havi

biblioteko

ĉambro kun libroj kaj silentaj homoj

biero

malvarma flava aŭ bruna forta akvo, sinjoroj ŝatas ĝin

bildo

kolora objekto; se ĝi estas moderna, homoj rigardas ĝin, sed ne  komprenas ; se ĝi estas malmoderna, homoj komprenas ĝin, sed ne rigardas

bileto

malgranda papero kun frazo: vi bezonas ĝin por viziti kinejon

birdo

dupieda besto, kiu flugas en la aero

blanka

malnigra; koloro de la neĝo

blinda

ne povas vidi

blindulo

homo legas per la fingroj

blonda

  1. blankhara
  2. la koloro de la nordaj haroj

blovi

fari venton per la buŝo

blua

la koloro de la bona ĉielo

boato

naĝanta ĉambreto sen plafono

bona

  1. la kvalito de ĉokolado
  2. la kvalito de lernantoj kaj de la esperanta lingvo

bonvolu

etiketa vorto, kiu signifas: faru!

bopatrino

la plej grava kaj bona persono en la familio

botelo

junaj homo trinkas el ĝi

bovino

  1. granda korta besto kun du longaj objektoj sur la kapo
  2. vivaĵo, kiu donas lakton kaj viandon

branĉoj

mano de arboj

brando

forta-forta-forta akvo en tre malgranda glaso, ĝi faras grandan apetiton

briko

malgranda ruĝa parto de muro

brili

doni lumeton

bruna

la koloro de ĉokolado

brusto

la supra duono de la trunko, en ĝi estas la koro

buŝo

la granda kaj plej grava pordo sur la kapo

butero

flava, mola manĝaĵo el lakto; oni ofte metas ĝin sur la panon

butono

la ŝlosilo de vesto


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.