La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KONVERSACIA VORTARO

Aŭtoro: Andreo Cseh

©2026 Geo

La Enhavo

O

objekto

ne besto, ne homo

odoro

parto de floro, kiu iras en la nazon

ofte

en multaj tempoj

okcidento

tie malaperas la suno

okuloj

la fenestroj de la kapo

ombrelo

tegmento por unu persono

oni

la homoj

onklo

  1. frato de la patro
  2. bona homo kun ĉokolado

operacio

kuracisto tranĉas en homo

optimisto

homo, kiu vidas la mondon en bela koloro

oreloj

  1. du longaj pordoj sur la kapo
  2. pordoj de muziko

oriento

tie iras la suno al la ĉielo

originala

la poeto sola faris, ne legis en libro de alia poeto

osto

malmola blanka parto de la korpo

ovo

manĝaĵo; kokinoj faras ĝin ĉiutage


<<  |  <  |  >


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl. Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.