|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() KONVERSACIA VORTAROAŭtoro: Andreo Cseh |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
fabriko
granda malpura domo kun maŝinoj
facila
kvalito de Esperanto
fali
ne resti en la aero, sed iri al la tero
familio
multaj homoj en unu hejmo
fantazio
fabriko de belaj bildoj en la kapo
fari
la demanda vorto de verboj
farti
senti sin
feliĉa
juna + forta + sana + riĉa
fenestro
bona homo eniras tra pordo, la malbona homo tra la fenestro
fianĉo
feliĉa viro, kiu havas ringon
fidela
kvalito de hundoj kaj veraj amantoj
filo
- patrido
- la malgranda homo de granda homo
filozofo
homo, kiu multe multe pensas
fingro
ringotenilo
fiŝo
senpieda kaj silenta besto en akvo
flago
la plej festa tuko; ĝi diras: ‘mi apartenas al lando aŭ homgrupo
flari
trinki la odoron per la nazo
flava
la koloro de la suno
floro
- ŝlosilo de la koro
- la plej bela parto de arbo
flui
iri kiel akvo
flugi
naĝi en la aero
folio
- parto de libro
- la verda vesto de arbo
forgesi
foriri el la kapo
forno
- aparato, kiu varmigas ĉambron
- loko, kien aminto metas la leterojn de sia amito
- vintra meblo
forta
kvalito de bona kafo
fratoj
homoj, kiuj havas la samajn gepatrojn
fraŭlo
li serĉas amatinon
fraŭlino
la floro de la familio
frazo
vortoj inter granda litero kaj punkto
freŝa
tio, kio ne longe kuŝis en ŝranko
frue
matene je la sepa horo
frukto
la plej bona parto de arbo
frunto
libera loko super la okuloj ĝis la haroj
fulmo
tre mallonga forta lumo en la ĉielo
fulmotondro
skandalo en la ĉielo
fumi
tenas cigaredon en la buŝo kaj la cigaredo iras en la homon kaj en la aeron
fundamento
- piedo de domo
- grava regularo de Esperanto
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.