La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KONVERSACIA VORTARO

Aŭtoro: Andreo Cseh

©2026 Geo

La Enhavo

D

danci

elegante levi la piedojn

dancanto

homo, kiu flugas sur la planko

danconto

sinjoro, kiu faras longan dialogon kun la spegulo

danki

peti ankoraŭ

decembro

monato de festoj

demandi

  1. preni frazojn el homo
  2. oni faras tion por ricevi respondon

dento

  1. malmola blanka objekto en la buŝo
  2. la homo havas 32

desegni

fari bildon per krajono

deserto

la krono de manĝo

devi

esti necese

deziri

voli

diferenci

  1. malegali
  2. malsami

dika

kvalito de kastelaj muroj

dimanĉo

la plej bona tago de la semajno

diri

  1. montri per vortoj, kio estas en la kapo kaj en la koro
  2. eligi sonojn por paroli

direktoro

la riĉa homo en fabriko

diskreta

kiu ne demandas pri sekretaj aferoj, ĉar ne volas ĝeni

diversa

malegala

dividi

fari erojn

doktoro

homo, kiu sanigas aŭ mortigas aliajn homojn

dolĉa

tia estas ĉokolado kaj amata junul(in)o

domo

  1. granda skatolo por homoj
  2. aro da ĉambroj

donaci

vi donas kaj ne petas monon

doni

  1. Fari objekton lia
  2. meti objekton en la manon de alia homo

dormi

kuŝi viva, sed nenion aŭdi nek vidi

dorso

malantaŭa parto de la trunko

dum

en la tempo


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.