|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() KONVERSACIA VORTAROAŭtoro: Andreo Cseh |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
t
la kapo de la montraj vortoj
tablo
meblo por manĝi
tapiŝo
mola planko
taso
kafa glaso
teo
flava varma akvo
tegmento
la ĉapelo de domo
telegramo
- letero, kiu iras per aero
- elektra letero
televidilo
aparato, kiu montras skandalojn
tempo
moderna mono
teni
la mano estas tablo
tendo
domo el tuko
tero
la fundamento de la fundamento de la domoj
tondri
la ĉielo parolas
traduki
el ne esperantaj frazoj fari esperantajn
trajno
rapida tramo kun multa vagonoj
tramo
iranta skatolo kun homoj sur stratoj
tranĉi
fari partojn per tre maldika objekto
trinki
verŝi akvon en la buŝon
trinkinto (= drinkinto)
homo, kiu havas fabrikon en la kapo, vidas pli multajn objektojn, kaj la mondo iras ĉirkaŭ li
tro
tre, tre, tre
trovi
revidi la objekton
trunko
la dika parto de la korpo
tuj
post kelkaj sekundoj
tuko
malpura objekto en la poŝo
tuŝi
inter la mano kaj objekto ne estas loko
tuta
mal-parta
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.