|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() KONVERSACIA VORTAROAŭtoro: Andreo Cseh |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
maldekstra
la loko de la koro
malseka
kvalito de homo, kiu staras en la pluvo
mano
- natura maŝino de homo
- la supra piedo de homo
manĝi
meti objektojn en la buŝon
mapo
bildo de la mondo sur papero aŭ ekrano
maro
granda natura ujo kun akvo
mastro
- malgasto
- la ĉefo de la domo
maŝino
objekto, kiu laboras
matematiko
scienco pri nombroj
mateno
la tempo, kiam infanoj iras en lernejon kaj redaktoroj iras hejmen
memori
- teni en la kapo
- malforgesi
mendi
peti: ‘sendu/donu’
merkredo
tago en la mezo de semajno
meti
- malpreni
- lokigi objekton
mezo
centro
mi
la plej grava persono de la mondo
milito
- malpaco
- unu popolo mortigas la alian
minus
malplus
minuto
- parto de horo
- hor-ero
moderna
kvalito de sinjorinoj en ĉiuj tempoj
mola
kvalito de butero kaj bona koro
momento
- parto de sekundo
- tre mallonga tempo
monato
parto de jaro
mono
- estas tempo
- tion oni preskaŭ neniam havas sufiĉe
mondo
la plej granda objekto
monto
- alta parto de la mondo
- malvalo
montri
- indiki per mano
- prezenti al la okuloj
morgaŭ
posthodiaŭ
morti
iri en la pli bonan mondon
movi
- vento faras kun folioj
- ondoj en maro faras
multa
mal-unu
muro
dika, forta parto de ĉambro; sur ĝi ofte pendas spegulo
muso
malgranda griza besto en domo
muŝo
malgranda nigra doma besto kun ses piedoj kaj du flugiloj
muta
kvalito de tiu, kiu ne povas paroli
muzeo
domo, kie oni ne tuŝu la objektojn
muzo
la ŝlosilo de poeto
muziko
bildo, kiun oni vidas per la oreloj
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.