|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() KONVERSACIA VORTAROAŭtoro: Andreo Cseh |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
radiko
- la piedo de arbo
- nuda vorto
rapide
- tiel veturas bona nova aŭtomobilo
- tiel la Esperanto-kursanoj progresas
rano
malgranda besto, kiu saltas kaj diras kvak kvak
redaktoro
homo, kiu kritikas la tutan mondon
regulo
la malfacila parto de gramatiko
reĝo
mastro de lando kun krono
rekomendi
hipnotizi aĉetanton
respondi
maldemandi
resti
ne foriri, sed stari sur la malnova loko
ricevi
veni al mi
riĉa
kvalito de tiu, kiu havas dikajn poŝojn
ridi
- malplori
- la buŝo iras al la oreloj
rigardi
atenti per la okuloj
rikolti
preni la fruktojn
ringo
grava objekto sur la fingro, kiu signifas: ‘li esas edzo’
ripeti
denove fari
ripozi
- mallabori
- fari paŭzon en la laboro
riproĉi
bati per vortoj
rivero
longa fluanta akvo en lando
rizo
kolego de pano
romano
interesa libro pri amo
rompi
preni malmolan objekton kaj fari partojn
rozo
ruĝa ŝlosilo de la koroj
ruĝa
- la plej bela koloro
- la koloro de la sango kaj rozo
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.