La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


JUSTA CHESS

Aŭtoro: Vláďa Zíka

©2026 Geo

La Enhavo

XVI.

LA JUĜO – ADIAÛO

Tri tagojn post la priskribitaj eventoj, la tagon post la reveno de Chess Ryen kun la kaptita Sanders-Smith, estis en la granda halo de la hotelo de Cooper asizo.

La halo estis troplenigita ĝis lasta loko, frunte sidis dek du asizanoj, super ili sur korbelo, destinita alifoje por muzikistoj, kunsidis la kortumo, konsistanta el tri estimataj civitanoj, al kiuj prezidis Bill Smart, unu el la plej malnovaj kolonianoj, ĉe tablo dekstre malbenis Tim Cooper la loton, per kiu li estis destinita kiel pledanto, kaj kontraŭe sidis Justa Chess, la atentocentro de ĉiuj, kiel akuzanto. La humoro en la halo ne estis gaja, la loĝantoj de San Juan hontis, ke tiel longe ili igis sin trompi de Smith kaj plej multe pro tio, ke ankaŭ ĉe fino tiel stulte ili malvenkis al liaj homoj.

Finfine leviĝis Bill Smart, kiu eksonoris per ega sonorilo kaj detusinte li komencis.

”Ĝentlemanoj, mi inaŭguras la juĝadon kontraŭ tiel nomata Smith, kontraŭ la posedanto de Ora Geheno kaj laŭ opinio de la akuzo temas pri kanajlo de la unua klaso. La asiza tribunalo estis lotita laŭ la reguloj kaj mi alvokas vin, ke vi juĝu senantaŭjuĝe kaj necedante pro premo, kio tre bone eblas, ĉar la ĉeestanta sinjoraro estis enirinte en la juĝhalon tute senigita de ĉiuj armiloj aŭ pafiloj au pikiloj. La juĝa gardistaro, kreita el la rajdistoj de la farmo de sinjoro Alvarez, estas preparita tre akre interveni kontraŭ ĉiu, kiu eble volus en kia ajn maniero montri kontraŭstaron kontraŭ la juĝa decido kaj ili estas por tiu celo armitaj per kuglet-pafiloj. Krome mi atentigas, ke ekpafo el kuglet-pafilo en homamason estas afero tre malagrabla.” Li elspiris, anhelante pro la nekutime longa parolo. ”Tio estas ĉio, provoso Big Shermon, venigu la arestiton.”

Smith estis venigita en katenoj kaj sidigita ne tro tenere sur seĝon, prezentanta benkon de akuzatoj.

”Mi protestas kontraŭ tiu ĉi juĝo, neniu havas rajton juĝi min!” li komencis kolektante la lastan kuraĝeron.

”Protesti signifas ofendi la juĝon kaj mi kiel prezidanto atentigas la akuzaton, ke li povas esti pro ofendo de la juĝo pendigita senjuĝe.”

Aŭdiĝis laŭdinda grumblado, kelkaj varmsangaj viroj maltrankvile moviĝis, sed la prezidanto tuj silentigis la tutan maltrankvilon.

”Mi komencas la esplordemandadon, kiel vi nomiĝas?”

”Smith.”

”Sed mi aŭdis ankaŭ aliajn nomojn, sed tiun cirkonstancon devas klarigi la moŝta akuzanto. Dume ni supozu, ke vi nomiĝas Smith. Kie vi naskiĝis, tio ne interesas nin kaj vian profesion ni ĉiuj konas: rabisto kaj murdisto en granda stilo.”

”Mi protes –” Smith ne finis, ĉar la rigardo de Smart estis tro terura.

”Mi petas, ke la moŝta akuzanto parolu.”

La susuro en la halo finiĝis, kiam Chess leviĝis. Smith ektremis kaj paliĝis ankoraŭ pli, se tio estis entute ankoraŭ ebla.

”Amikoj, vi vidas antaŭ vi krimulon, kiajn portis nia usona patrujo nur tre malmulte. Dum sia kanajla vivo li donis al si diversajn nomojn kaj sub ĉiu el ili li krimis tiom da krimoj, ke ĉiu el ili sufiĉus por pendigo. Antaŭ dek ses jaroj proksime de la orserĉista tendaro ”Gehena kunulo” li mortigis inside kaj krude honestan orserĉiston kaj prirabis lin je ŝarĝo de oro. Li faris tion sub la nomo Sanders. La mortigita orserĉisto estis mia patro.

Mi esplorserĉis tiam la tutan bandon, kies ano li estis, mi devigis de unu el krimuloj la tutan konfeson – sed Sanders eskapis al mi kiel serpento. Mi iris post lia spuro, mi renkontis multaj krimoj, mi punis multajn krimulojn, sed lin mi ne atingis.”

”Li mensogas,” eksiblis Smith, ”li ne havas pruvojn!”

”Moŝta prezidanto kaj glora ĵurio, jen estas la skriba konfeso de la ano de la krimula bando, farita antaŭ lia morto.”

”Tio sufiĉas.”

”Se ne sufiĉus, ni ne bezonas okupiĝi precipe per tiu ĉi krimo, Smith krimis multe da ili. Antaŭ du jaroj farmisto el Kentucky, Joe Dickson, haltis kun sia karavano, serĉonte oron, ĉe montpiedo de Sierra Nevada. Tiam Smith sub la nomo Steward alrajdis en lian bivakon, li mienis amike kaj kiam li estis eksciinta, kie Dickson havas kaŝita monon, Smith pafmortigis flegme la farmiston, lian edzinon kaj ankaŭ la pli aĝan filon. Li postlasis je libera dispono en la dezerto malgrandan knabineton kaj forrajdis kun la mono. Feliĉe li ne sciis pri la alia filo de la malfeliĉa farmisto, kiu en la momentoj de la krimo estis malproksima el la bivako. Tiu savis la knabineton kaj hazarde ili renkontiĝis kun mi. Komune ni postsekvis la spurojn de la murdisto, sed ni atingis lin nur nun.”

”Tio ne estas vero – mi ne estas –”

”Mi petas la moŝtan prezidanton, ke li permesu alkonduki la geatestantojn.”

Smart, kiu skuis pro abomeno de la krimulo, kiu tiel longe vivis en ilia mezo, nur kapjesis. Subtenata de Dick eniris Magie. La knabineto estis pala kaj dolore ŝi ekkriis ekvidinte Smithon.

”Magie, fratino,” alparolis ŝin Chess, ”ĉu vi rekonas la viron, kiu murdis tiel krude viajn gepatrojn?”

”Jes, tio estas li.”

”Ĉu certe?”

”Certe.”

”Mi dankas al la atestantino!” ekparolis interrompante la prezidanto.

”Dick,” ĉiuj mirige rigardis la junulon, kiun ĝis nun ili konsideris kiel Alvarezon d’Almedi revenintan el la oriento, kaj Chess rimarkinte ilian miron daŭrigis, ”jes, li nomiĝas Dick, ĉar li estas tiu pli juna filo de la malfeliĉa Dickson. Dick, ĉu vi rekonas tiun ĉi saketon, kiun mi trovis inter la aĵoj de Smith?”

”Jes, la patro havis en ĝi kaŝita monon, kiu estis fermita en kesto sub la veturilo. Certe estas sur la saketo la monogramo de la patro.”

La saketo rondiris en la manoj de la juĝo kaj la asizanaro.

”Ĉu sufiĉas tiuj ĉi pruvoj?”

”Jes,” kriis ne nur la asizanaro, sed ĉiuj ĉeestantoj.

”La infero prenu vin!” ekkriis la akuzato.

”Fermigu lian buŝon per buŝoŝtopilo,” ordonis la prezidanto de la juĝo, ”sed plej baldaŭ surmanigu gantojn por ne malpurigi la manojn.”

”Per tio eĉ ne estas tute elĉerpita la kalkulo de krimoj,” daŭrigis Chess, kiam la emocioj silentiĝis. ”Parto el ili estas implicita en la arestigordono de la colorada registaro. Tiam li krimis denove sub alia nomo. Sed mi mem konas ankoraŭ vicon de liaj malbonaĵoj. En masko de honesta civitano li praktikis ĉi tie en San Juan rabadon grandstile. Li sciis pri ĉiu ŝarĝo de oro kaj liaj homoj, dungitaj kvazaŭe en la minejo, krimis la atakojn. Li katenis mian atentemon kaj mi gluis min al lia spuro, kvankam mi ankoraŭ ne sciis, pri kiu temas. Mi subaŭskultis lian planon por prirabo de propra oro, propre de oro de la minejo, kiun li preparis, por ke li senigu la kunulon de profito. Mi malkovris kavernon ĉe Tri piceoj, lian sekretan ricelejon, kaj mi pendigis dum tio Aknetan Bobon, unu el la plej sangavidaj membroj de la bando.

Mi petas la asizanaron, ke tiu estu aldone kondamnita je morto. Jam en tiu tempo certaj markoj vekis mian suspekton kaj por ke mi povu resti senĉese en la proksimeco de Smith, mi igis min de Smith dungi kiel pistolisto sub la nomo Jack Crawford.”

La amasigitoj elspiris pro mirego kaj Smith sovaĝe eksakris.

”Tio okazis la saman vesperon, propre nokton, kiam Smith venenis en la urba arestejo unu el siaj homoj, kaptita de la ŝerifo, pro timo antaŭ perfido. Tiutempe Smith trovis oron en rojo en la teritorio de la farmo kaj volis ĝin akapari. Tial ankaŭ aperis Dick en la aspekto de Alvarez d’Almedi, por ke la farmo povu esti pli bone gardata. Mi estis komisiita forrabi Josefinon d’Almedi, kiun mi bone kaŝis en San Francisko. Smith ne antaŭsentis, ke li havas apud si venĝanton, kiu estas preparanta por li la finon. Nur pretere, Smith mortigis ankaŭ Sebastianon, la trovinton de oro, juna, ĉeestanta ruĝulo Rapida Fajro vidis lin ĉe la krimo. Li fine ordonis al mi, ke mi mortigu Alvarezon-Dickon. Ni ludis antaŭ la okuloj de lia spiono spektaklon kaj konvinkis tiel Smithon pri mia tuta fidindeco. Ni eksplodigis la digon kaj bruligis la minejon. Ni faris ankaŭ ion alian – ni pendigis la ŝerifon kaj la juĝiston.”

La atentemo duobliĝis, sed aŭdiĝis eĉ ne unu vorto de rezisto, kiam Chess priskribis la fiaĵojn de ambaŭ publikaj oficistoj. Male, aŭdiĝis konsentvokado, kiam Chess petis ilian aldonan kondamnon.

”Mi pensas,” li finis, ”ke mi ne bezonas substreki la danĝeron, kiu minacus al nia regiono, se krimulo tiel terura, ke oni tremas pro naŭzo rigardante lin, restus vivanta. Mi petas por la bono de la lando, por la paco de nia bela Kalifornio, ke li estu kondamnita al morto kaj tuj ekzekutita.”

”Silentu!” kririproĉis la prezidanto la konsentŝtormon.

”Parolos la moŝta pledanto.”

Cooper leviĝis nur tre nevolonte. Li sendis en varmegajn ŝtonegojn ĉiujn juĝajn ceremoniojn kaj li mem prefere kiel la unua estus ĵetinta pendigŝnuron al la kanajlo ĉirkaŭ la kolo.

”Parolu!” instigis lin la juĝanto.

”Ehm – ĝentlemanoj – estas tre malfacile – mia kliento estas – propre ne estas – eble tio estis lia sorto – ehm – eble oni trovus mildigajn cirkonstancojn – sed ni ne havas tempon por serĉi ilin, tial mi pensas, ke ni estu mizerikordaj –”

Tuta uragano da rezisto eksplodis ĉe la lastaj vortoj kaj Cooper rapide findiris.

”Ke ni estu mizerikordaj kaj ĉar estas ekstere – ehm – neeltenebla varmego – pendigu mian klienton – ehm – en sensuna loko.”

”Ĉu vi estas preta?” demandis la prezidanto.

”Jes, via estiminda moŝto.”

”Mi proklamas la juĝadon kiel finita kaj mi demandas la moŝtajn asizanojn. Ĉu la deliktulo estas kulpa?”

Unuvoĉa ”jes” – estis la respondo.

”La juĝo konsideras, ke la objektiva justa asizanaro agnoskis kulpa la viron de multaj nomoj kaj mi kondamnas lin al mortpendigo ĝis morto kaj rilate al la propono de la moŝta pledanto en sensuna loko. Mi ordonas al Big Shermon, ke li aranĝu la plenumon de la verdikto.”

Rezistanta Smith estis forkondukita kaj la halo malpleni ĝis. Nur Chess, Dick, Magie kaj la juna ruĝulo tie restis.

”Finite,” diris Chess morne.

”La gepatroj estas venĝitaj!” aldiris silente Dick.

”La malamiko de honestaj ruĝaj kaj ankaŭ blankaj viroj malaperis!” ekparolis la indiano.

Tian postmortan parolon diris pri Smith Justa Chess en tri personoj. Ĉiuj tri, Chess, Dick kaj Rapida Fajro kreis Justan Chesson. Ili laboris kune por subpremo de krimoj kaj estante konsideritaj kiel unu sola persono, oni aldonis al Justulo, aperanta en kelkaj lokoj samtempe, la ŝajnon de supernatura ĉieĉeesto kaj ĉiupovo. – Neniu konis ilian sekreton, kaj ili konfidencis ĝin nek al la rajdistoj en la farmo nek al la hodiaŭaj juĝintoj.

* * *

Jam unu semajnon estis en la farmo de sinjorino Estrella kunveninta feliĉa kompanio. Josefino denove karesis la panjon, samkiel Magie Dickson, kiu estis konsiderita kiel filino kaj fratino. Dick, Rapida Fajro kaj precipe Chess Ryen estis la centro de intereso ka atentemo. Ambaŭ knabinetoj diris al Chess onklo kaj superŝutis lin per tenero, kiu rilatis ankaŭ al Tarzan kaj Fulmo. La rajdistoj rigardis estimplene la tri heroojn kaj ĝojatendis la vesperojn, kiam sub la stelriĉa kalifornia ĉielo ili aŭskultis la rakontojn pri la mirindaj aventuroj.

Tagoj pasis kaj venis la adiaŭa tago. Chess kaj Rapida Fajro estos forrajdontaj.

Vokis foraĵoj kaj la devo defendi malfortulojn antaŭ la perforto de malbonuloj kaj fortuloj. Dick restis en la farmo.

Chess mem persvadis lin, ĉar lia ĉeesto estis necese bezona.

Ridis la belega mateniĝo, kiam du rajdistoj, akompanataj de la blanka hundo, estis forlasantaj la farmon. La lastaj salutoj flugis post ili, la lasta svingado per kaptukoj kaj per ĉapeloj. La knabinoj ploris, sinjorino Estrella klinis la kapon kaj Dick rigardis malĝoje la malaperantajn amikojn. Iliaj staturoj estis plimalgrandiĝantaj, perdiĝantaj, kiam ili tute malaperis sur la vojo de aventuro.

”Ĉu vi estas trista, Dick?” alparolis lin Magie.

Li ekridetis al ŝi kaj ĉirkaŭrigardis. Atendis laboro por la bono de la karuloj. Li dediĉos sin al ĝi kaj li bone faros la komisiitan taskon.

”Mi ne estas, Magie,” li respondis, ”almenaŭ ne tro.”

Li enbrakigis la fratinjon kaj li kisis ŝin.

Poste li denove ekflugis per la okuloj en la foraĵon, kie malaperis la amikoj.

Ĉu li renkontiĝos kun ili ankoraŭ?

Kiu scias?

FINO


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.