La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JUSTA CHESS

Aŭtoro: Vláďa Zíka

©2026 Geo

La Enhavo

VII.

SINJORO SMITH PLANAS – PLI POSTE LI TREMAS – MI POVAS BEZONI VIN!

En la sama mateno, kiam Bob mortis, sinjoro Smith havis gravan interparolon. Nebela mestizo de insida rigardo staris antaŭ li, rulĉifante en la buŝo cigaredon, kaj atente li rigardis la vizaĝon de la ĉefo, serĉante, kian profiton alportos al li kelkaj orbuletoj, trovitaj en rojo fluanta rekte tra la terpecoj de familio d’Almedi.

”Ĉu sufiĉis preni ilin el la sablo?” demandis sopirege Smith.

”La tuta fundo estas plenplena de ili. Se mi havus monon, mi mem fosus.”

”Kaj kie vi faris la trovaĵon?”

”En rojo,” trankvile kaj indiferente respondis la mestizo.

”Je ĉiuj diabloj, en kiu rojo?”

”La trovaĵo estas riĉa, mi bezonas monon, antaŭ ol mi markos la lokon, mi volas scii, kiom mi ricevos.”

”Kvin mil dolarojn, se konfirmiĝos via rakonto,” proponis Smith.

”La trovejo estos eble tre riĉa kaj mi pensas, ke –”

”Dek mil, prenu aŭ malaperu kaj ne forgesu, ke mi havas sufiĉe da rimedoj por paroligi vian langon, Sebastiano.”

La mestizo rapide pripensis. Se li ne prenos dek mil, li ricevos nenion kaj eble li estos kaptita ie en la dezerto kaj pertorture devigita malkaŝi la sekreton. Li neniel eraris pri la perfortema karaktero de Smith.

”Sed –”

”Kia sed?” ekkriegis Smith.

”La loko de la trovejo estas en la terpecoj de la farmo de sinjoro Carlos d’Almedi.”

Smith kelkaj momentoj pripensis, la informo ne sonis plej agrable. Sed la embaraso daŭris nur momenton.

”Ĉu en la farmo estras virino?” li demandis.

”Jes, vidvino post sinjoro Carlos. Ŝi vivas tie kun du filinoj, la filo foriris ien orienten.”

”Ni aĉetos la farmon!”

”Ili ne vendos.”

”Ili vendos, se mi volos. Ĉiu kontentigas min, se mi volas.”

Sebastiano silentis imagante en la spirito la ĉefulon de la farmo, Big Sherman, kiu eble apenaŭ estos favora al la persvadoj de Smith.

”Morgaŭ ni vizitos la lokon de la trovejo, vi ricevos dek mil kaj poste, nu ni ekvidos – Kion oni ne povas fari en bona maniero, tio eblos alimaniere. Malaperu.”

Smith frotis la manojn. La nova trovejo kaj lia trovejo!

Kun neniu li dividiĝos tie je neta profito. Finfine ankaŭ la farmo taŭgos. Ĉirkaŭe vagadas multege da brutaro kaj la knaboj havos almenaŭ laboron. La knaboj estis anoj de la bando de Smith. En agrablaj pensoj li rememoris Aknetan Bobon. Li rigardis samtempe la manhorlo ĝon.

”Li jam faris la laboron kaj rajdas al Tri piceoj. Kontentiga sumo plinombriĝos al la centmiloj, kiujn tie kaŝis Jim. Vespere mi rigardos tien,” li grumblis por si.

La tago forpasis sen okazintaĵoj. Li tagmanĝis kun la kunulo kaj priridis la timojn de Jackson pri la ŝarĝo de oro. Li ne timis, estante kovinkita, ke li scias, kio okazis al ĝi.

Posttagmeze li ekrajdis. Grandega dogo, sen kiu li nenien iris, akompanis lin. Lia forrajdo estis al neniu okulfrapa, li malaperis ofte el la videblo, ŝajnigante ĉasadsopiron.

En malrapida troto li rajdis al la montetoj kaj nur kiam li malaperis al ĉiuj homaj okuloj, li devojiĝis en la dezerton. Li ne plu trotis, sed galopigis la ĉevalon, krude pelante ĝin per vipo kaj sprono. Vesperiĝis, antaŭ ol li alrajdis al Tri piceoj. La dogo sovaĝe ekbojis kaj la indiferenteco de Smith tuj perdiĝis. La pikemaj okuloj penetris tra la mallumo kaj la oreloj klopodis kapti eĉ la plej malfortan susuron. Vane li penis, ĉirkaŭe estis la sama silento kiel alifoje.

”Kio okazis kun vi, Drako? Kial vi ekscitiĝas, sovaĝulo?” li alparolis la hundon tremanta pro maltrankviliĝo.

Smith denove aŭskultis kaj nur post momento li ascendis al la kaverno. La hundo estis senĉese pli maltrankvila kaj malame ĝi grumblis. Ĉe la ŝtonoj kovrantaj la enirejon Smith haltis.

”Malbenita Bob!” li flustris. ”Li kovris la enirejon malbone!”

Foriginte la ŝtonojn li englitis enen. La hundo enkuris post li kaj kuretis en la kaverno kiel furioza. Ĝia furioza grumblado ankoraŭ pliintensiĝis.

”Kuŝu, Drako, neniu estas ĉi tie,” kririproĉis ĝin Smith, alirante al la garnaĵkovrita kestego. Li malfermis la fermoplaton kaj tra la kaverno aŭdiĝis raŭka, terurplena ekkrio. Anstataŭ saketoj da oro rigardis la kanajlon la vizaĝo de Bob, rikaniĝinta pro horora mortmasko. Daŭris momenton, antaŭ ol Smith rekonsciiĝis almenaŭ tiom, ke li povis pensi.

”Kio okazis? Kiu mortigis Bobon kaj veturigis ĉi tien lian kadavron? Kiu forportis la kaŝitan oron. Kio okazis kun la hodiaŭa ŝarĝo?” Penso postsekvis penson kaj ĉiumomente kreskis malvarma teruro. Iu malkovris la kavernon, iu eble konas la sekreton de la vivo de Smith. Aŭ kanajlo pli granda ol li krucigas liajn vojojn. Aŭ – venĝanto.

La haroj de la kanajlo hirtiĝis, ŝajnis al li, ke tra mallumo antaŭ la kaverno kaŝiradas vicoj da ombroj. Li elingigis pistolojn el la ingoj kaj la malvarmo de la metalo redonis al li iom da kuraĝo.

Neniu venĝanto! Rabisto, dezerta vulturo venis en mian vojon kaj malhelpis mian ludon. Dume li venkis, sed ne estas ĉio finita. Morgaŭ li igos trarigardi regionon kaj miaj knaboj jam instruos al ĉiu fremdulo manierojn.

Sed la oro estas for, tiom da oro, lia oro, lia sola amo.

Estos nova oro, li memoris kaj enmense reviviĝis lia matena interparolado kun la mestizo. La trankvilo estis revenanta. Kio estas perdita, tio estas perdita, kvankam li faros ĉion, por ke li rericevu tion, sed restis ankoraŭ sufiĉe al li kaj nova riĉeco atendas. Plej multe li bedaŭris la kavernon ĉe Tri piceoj, kiu pro la malkovro iĝis senbezona.

Atente li elrajdis reen en la malluman, silentan nokton.

Nenio rompis la trankvilon kaj ankaŭ la hundo trankviliĝis. Se la vojoj permesis, Smith revenis galope ĝis San Juan kaj kvankam senĉese li diris al si, ke li estas tute trankvila, tamen por la unua fojo dum la noktaj rajdadoj li eksentis necertecon kaj preskaŭ timon. Li ĝojis, kiam li alkondukis la ĉevalon en la stalon kaj akompanata de la dogo li fermis post si la pordon de la dormo-ĉambro. Li estis laca ĝis elĉerpiĝo, sed tamen li ne ekdormis.

Altrudemaj pensoj ne permesis al li ekdormi.

La venontaj tagoj nur plimultigis lian konfuzon. La konjekto, ke la murdisto de Bob kaj la ŝtelisto de la oro estas krimulo sama kiel li mem, mortis pro la reveno de Tom kaj Georgo el San Francisko. En la tria tago ili staris vivaj kaj sanaj en la kancelario antaŭ ambaŭ kunuloj.

Smith paliĝis, eĉ ne memoris, ke li renkontiĝos kun ili ankoraŭ.

”Ĉu ĉio estas en ordo?” Jackson demandis.

”Ĉio, jen estas la atesto de la banko, ni ricevis precize dek ok por unco.”

”Ĉu neniu okazintaĵo estis survoje?” demandis Smith kaj lia voĉo ne sonis same certa kiel alifoje.

”Nenio, ni ne bezonis la pistolojn.”

Jackson pagis al ĉiu el la viroj eksterordinaran rekompencon kaj lasis ilin. Ĉe la pordo Tom haltis kaj frapis sin per la mano en la frunton.

”Preskaŭ mi forgesus. La oro ŝtelita el la poŝto estis redonita al la banko.”

”Kio?” ekkriis Smith forgesante singardemon.

”Matene oni trovis ĝin en la oficejo de la kasisto kun skribaĵo, ke ĝi estu redonita al posedinto.”

”Kiu metis ĝin tien?” spionis Smith perforte superregante emociiĝon.

”Neniu scias, simple ĝi estis tie,” ŝultrumis Tom iom mirante pri la intereso de la estro.

”Bone, iru, surprizis min tio kaj mi ne sentas min bone hodiaŭ,” Smith klarigis sian strangan konduton. Li ne restis longe en la kancelario de la minejo kaj adiaŭinte kun Jackson, li rapidis en la loĝdomon, kie li fermis sin en ĉambro. Peze li sidiĝis sur seĝon, la vangoj perdis la tutan koloron. Ŝajnis al li, ke rulegas al li nevidebla ŝtonego, kontraŭ kiu li ne povas defendi sin. Iu iris en liaj spuroj, iu neniigis liajn planojn kaj tiu iu ne iris por rabaĵo kaj por oro. Rabiston li povus facile trovi kie ajn en la dezerto, sed tiu eble vivis ie en lia ĉirkaŭaĵo, tio povis esti kiu ajn en la urbeto, tio povis esti same Jackson kiel iu alia. Smith restis ĉe tiu ebleco. Kion li propre sciis pri Jackson? Nenion. Li kunvenis kun Jackson foje ĉe kadavro de riĉa farmisto kaj ne demandis lin pri la pasinteco.

Tio povis esti li, se la oro ne estus redonita, ĉar neprofitemo ne estis eco de Jackson.

Pugnobatado en la pordo interrompis pluajn pensojn.

”Kio estas?” li ekgrumblis malbonhumore.

”Jam ili havas lin!” aŭdiĝis Tom.

”Kiun?” li eksplodis.

”La rabiston de la poŝto, la ŝerifo jam arestis lin, morgaŭ estos asizo.”

Smith sentis, ke lia sango solidiĝas en la vejnoj. Rufa Pedro en la manoj de la ŝerifo! Se Pedro ekparolos morgaŭ, kio okazos? La tuta urbeto ĵetos sin al li kvazaŭ unu viro, krom kelkaj pagitaj kanajloj.

”Kiel li estis kaptita?” li demandis raŭke.

”Iu indiano alkondukis la ŝerifon ĝis lia kaŝejo en Sierra Nevada. Li ne havis tempon por tuŝi pistolon.”

”Bone, lasu min trankvila,” kriis Smith kaj Tom ne komprenis, kial hodiaŭ la ĉefo estas tiel incitema.

Io devis okazi, se ne estis okazonta la fino. Smith ne dubis, ke en la ombro de pendumilo Rufa Pedro diros ĉion. Kaj poste iĝos geheno po li. Neniuokaze li rajtas permesi tion, Pedro devas silenti. Kiel fari tion? La vizaĝo de la krimulo ekrikanis en teruran mokon. Li aliris al tablo kaj elprenis el la tirkesto malgrandan boteleton plena de verdeta fluidaĵo. Vendis ĝin al li foje maljuna indiano, laŭdante la neeraremon kaj fidindecon de la rapidefika veneno, fermita en ĝi.

Poste Smith malfermis botelon da vino kaj plenigis platan botelon. La enhavon de la boteleto li zorgeme tramiksis kun vino. Sen ekscitiĝo li prepariĝis al nova murdo kaj senpacience li atendis vesperan mallumon.

Rufa Pedro iretis tra la ĉelo de la arestejo de la ŝerifo kvazaŭ kaptita rabobesto. Li malbenis la vivon kaj ankaŭ la homojn, li malbenis la nekonatan indianon, kiu malkaŝis lin kaj li malbenis ankaŭ Smithon. Li ne parolis pri Smith ankoraŭ, li vidis en li la lastan ŝancon por fuĝi de pendumilo. Li atendis, ke Smith venos al li tuj, ke li savos lin, ke Smith venos kun la tuta bando por ataki la urbeton. Nun malantaŭ la fenestro de la arestejo estis jam nigra nokto kaj helpo ne venis! La furiozeco de Pedro kreskis proporcie kun la timo kaj malagrabla jukado ĉirkaŭ la kolo. Tre silenta ekfrapo sur la fenestron tuj forpelis la furiozan malesperon. Alirinte mallaŭte al la krado li ekvidis en la mallumo la vizaĝon de Smith. Li elspiris; malfrue, sed tamen venis helpo. Smith metis la fingron sur la buŝon kaj poste rapide li komencis eltranĉi la vitron. Post momento li deprenis la tabuleton kaj senbrue li metis ĝin teren.

”Silentu, por klarigoj ne estas tempo!” li admonis Pedron flustre. ”Jen estas fajlilo, laboru rapide. Mi estas ĉi tie kun ĉevalo.”

”Mi jam pensis –” flustris Pedro plenĝoje.

”Ne pensu kaj laboru! Ĉu vi malsatas?” li demandis kun ŝajna intereso.

”Ne, mi soifas!”

Pedro ne rimarkis, kiel la kvazaŭa savanto diable ekridetis.

Tial li ĝoje prenis la proponantan boteleton kaj eltrinkis gluteme ĝian enhavon. Lian gorĝon kuntiris ega brulo, fajro traveturis tra la visceroj, Pedro malfermegis la vitrajn okulojn kaj vane klopodis ekkrii. La venendozo estis tre rapidefika kaj ĝi efikis tuj. La korpo kelkfoje baraktis pro doloro kaj Pedro sinkis teren. Smith ne atendis, tiris al si la boteleton, kiu estis zorgeme fiksita al longa ŝnureto, ekrigardis la kadavron kaj rapide li estis foriranta tra la mallumo, aŭskultante atente ĉiun susuron.

Li ekkriis preskaŭ pro teruro, kiam el la mallumo malglui ĝis ombro kaj aŭdiĝis dampita voĉo.

”Bonan vesperon, patrono!”

La manoj de la alparolito glitis fulmorapide al la zono, sed estis jam malfrue. Ankaŭ en mallumo li ekvidis brilantan ajuton de pistolo.

”Ne koleru, patrono, kaj lasu la feron trankvila. Mi estas nek rabisto nek vicŝefifo, mi serĉas simple laboron,” flegme klarigis la viro en la mallumo.

”Vi havas strangajn manierojn, kiel alparoli homon!”

Smith kapablis esti kuraĝa.

”Ĉiu havas sian individuecon. Vi ekzemple iras nokte promeni sub fenestroj de arestejo.”

”Mi –”

”Tio ne gravas, mi diras tion nur kiel ekzemplon. Kaj mi nokte serĉas laboron,” same indiferente parolis la nekonato.

”Mi havas nenian kaj se vi volas labori en minejoj, venu morgaŭ en la kancelarion. Kaj se vi diros al iu, ke vi vidis min, poste –”

”Mi ne estas babilema ulino, sed mi konas perfekte la sociajn regulojn de la Okcidento. Ankaŭ mi ne volas laboron en la minejoj, sed ’laboron’.” La lastan vorton li elparolis tiel strange, ke Smith atenteme rigardis lin.

”Mi ne komprenas vin.”

”Vi bezonas, ekzemple, nokte viziti arestejon kaj igi al arestito trinki fortan vinon. Dum tio vi endanĝeriĝas. Aŭ iu el viaj amikoj surpaŝos vian piedkalon kaj vi devas mem pafi. Tiajn laborojn vi povus tute bone lasi min fari. Ĉe mia eksĉefo mi faris tiajn laboretojn, eble dudek.”

La intereso de Smith pligrandiĝis. Io logis lin al la nekonato, kiun li samtempe morte timis. Li sciis ĉion pri la morto de Pedro, sed li povis esti ankaŭ protekto.

”Kiu estis via ĉefo?”

”Eble vi aŭdis pri Sanga Jack. Mi deĵoris al li fidele ĝis la momento, kiam –”

”Kiam –” interrompis lian parolon Smith, kies nomon de timiganto de Nova Meksikio li konis perfekte.

”Kiam li estis pendigita. Mi ne estis tie, aliokaze li ne pendus. Nu, kaj ĉar mi ne estas minculo, mi serĉas laboron por ia bando.”

”Kaj ĉu vi komprenas la laboron?” demandis Smith sonde.

”Mi pafas deflanke, kontentige mi ĵetas per tranĉilo kaj konsciencon mi neniam havis, ĉu tio sufiĉas?”

”Kial vi volas laboron ĝuste de mi?” suspekteme demandis Smith.

”Mi aŭdis ĉion ajn, la dezerto flustras kaj kiam ni komprenas ĝin, ĝi diros al ni ĉion.”

”Kaj se mi akceptos vin?”

”Parton de rabaĵo, liberan manon kaj konfidon.” La voĉo de la fremdulo sonis kiel vipklakado. ”Por tio mia pistolo estas via pistolo.”

Smith estis kiel magnetizita. Samtempe kreskis la teruro al la nekonato kaj ankaŭ la konfido al li. Kiel multe li sciis kaj kiel li eksciis pri tio? La malsukcesoj de la lastaj tagoj kaj bezono de fidinda sikario kaŭzis, ke la konfido venkis.

”Mi akceptos vin prove. Se vi pruvos viajn kapablojn, mi priŝutos vin per oro. Se ne, mi scias senigi min de perfidaj kojotoj.”

”Bone. Sed ne estos bezonate seniĝi de mi. Kiaj estas miaj devoj?”

”Senĉese vi estos kun mi, ŝajne vi fariĝos administranto de mia parto. Morgaŭ vi anoncu vin en la kancelario, mi estos tie.”

”Bone, ĝis revido.”

La viro malaperis en la mallumo same mallaŭte, kiel li aperis el ĝi. Eĉ ne susuro perfidis la direkton de lia foriro.

Smith, ege konsternita, denove ne dormis ĝis mateno, kiel ofte dum la antaŭajn noktoj kaj nepre li ne sentis sin bone.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.