La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


JUSTA CHESS

Aŭtoro: Vláďa Zíka

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

I.

DIO MIA, KION NI FARIS AL VI?!

”John, ni haltos! Ni certe ne trovos pli konvenan lokon por bivakado. Ĉi tie estas fonto kaj sufiĉe da akvo.”

Viro proksimume kvardekjara, altastatura kaj kun surbrunigita vizaĝo, surkreskita de densa barbo, parolis tiel al junulo dudekjara, svelta kaj forta, kies muskolaj brakoj stringis gvidrimenojn de jungaĵo. Du ĉevaloj tiris egan veturilon, kovritan de griza tuko sur ringego, evidente pezan kaj plene ŝarĝitan.

”Kiel vi ordonas, patro,” konsentis la junulo. ”La loko estas vere konvena kaj ni esperu, ke nenie en la ĉirkaŭaĵo vagadas indianoj.”

”Mi pensas, ke ne, almenaŭ survoje ni ne trovis eĉ spurojn de ili.”

La veturilo haltis sur freŝe verda herbejo, kiun limigis de du flankoj amasigitaj ŝtonegoj, inter kiuj gaje ŝprucis malvarmiga fonto. Sur aliaj du flankoj la herbejo unuiĝis iompostiome kun la dezerto, nur maldense surkreskita de malmola, flaviĝinta herbo, bruligita de la suno. La dezerto treniĝis vide neatingeble al oriento, ĉie same sekega, malamika kaj murdanta. Regis jam plena somero, antaŭ longe sekiĝis la malsekeco de la printempaj pluvoj kaj ve al tiu, kiu kuraĝus iri en la dezerton nehavante sufiĉajn provizojn da akvo.

La karavano de Joe Dickson – tiel nomiĝis la pli aĝa viro – ĵus trairis tra ĝi kaj pro feliĉa hazardo sen morala makulo. La karavano renkontiĝis nek kun rabemaj indianoj nek kun la ankoraŭ pli malbonaj blankaj malutilantoj de dezerto, trafis ĝin nek malsano nek perdo de bestoj.

Ili staris nun ĉe la montpiedo de Sierra Nevada, la grandega montaro kreanta malfacile supervenkeblan malhelpaĵon en la plua vojo, kiu celis al okcidento ĝis Kalifornio.

Joe Dicksonon, kiel milojn da aliaj, ellogis el trankvila farmo en Kentucky informoj pri grandegaj trovaĵoj de oro en Kalifornio. Neniel helpis la avertoj de prudentaj amikoj, eĉ ne helpis la petoj de la edzino. Dickson vendis la tutan posedaĵon, li aĉetis provizojn de nutraĵo, armiloj, orserĉistaj ilaroj kaj ekvojaĝis. Dume ne plenumi ĝis la antaŭdiroj pri pereo, sed la plej malbona parto de la vojaĝo ankoraŭ atendis.

Tuj kiam la veturilo haltis, elsaltis el ĝi knabo proksimume dekdujara, laŭ sia aĝo tre altastatura, kun karakteriza vizaĝo kaj kun saĝaj, kuraĝaj okuloj. Li estis vestita same kiel la patro kaj la pli aĝa frato en leda vesto, la pantalontuboj transfalis la botojn kaj ĉirkaŭ la flankoj li havis ligita buntan ŝultrotukon. Larĝa ĉapelo nur necerte sidis sur la abundaj malhelaj bukloj, post la zono brilis ingo de larĝa tranĉilo kaj en la mano la knabo tenis leĝeran pafilon. Post li aperis sub la tuko eble kvardekjara virino iom dika, kun bonula, zorgoplena aspekto. Ŝi turnis sin al la veturilo kaj helpis de tie al knabineto okjara – al Magie – la plej juna familiano.

”Panjo, mi soifas kaj malsatas,” aŭdiĝis la malgranda blondharulino.

”Tuj vi ricevos trinkaĵon kaj manĝaĵon, nur iomete havu paciencon,” trankviligis la etulinon la panjo, kaj kun helpo de la pli aĝa filo ŝi eltiris el la profundaĵo de la veturilo keston kun kuiristbezonaĵoj. La patro maljungis la ĉevalojn, senigis ilin de la jungilaro kaj lasis ilin, por ke ili iru paŝti sin kun ambaŭ rajdĉevaloj, malsate jam paŝtantaj freŝan herbon.

”Dick,” li ordonis al la pli juna filo, ”preparu por la patrino brulmaterialon, ni starigos kun John tendon.”

Senvorte ĉiuj eklaboris kaj post momento flagris sub kaldroneto fajro. La patrino ĵetis en la akvon pecon de sekigita viando kaj dum ĝi kuiriĝis, ŝi disdonis al ĉiuj tranĉaĵojn de malmoliĝinta malfreŝa pano. La viroj finis la konstruadon de la tendo kaj la tuta familio sidiĝis ĉirkaŭ la fajro. Ili sentis sin bone, la abunda trinkado de malvarma akvo forpelis duonon de la laceco.

”Ĉu ni veturos ankoraŭ longe?” demandis la patrino.

”Ne tiom, kiom ni veturis, sed la montaro estos malfacila problemo.”

”Ĉu ĝis supre ni devas iri?” demandis mire la knabineto.

”Ĝis supre!”

”Mi timas, ni revenu prefere hejmen,” ŝi ekpetis.

”Nenio okazos, ni feliĉe finveturos!”

”Nur ke tio estu vera!” rimarkis senĝoje la patrino.

La vespermanĝo estis preta, ĉiuj kun apetito ekmanĝis la malmolan viandon. Post kelkaj momentoj ĝi malaperis.

”Ĉu mi povas, patro, iom rigardi en la ĉirkaŭaĵo de la kampadejo?” ekpetis Dick.

”Prefere ripozu.”

”Eble mi sukcesos pafmortigi marmoton, permesu al mi, paĉjo.”

”Nu bone, sed ne malproksimiĝu tro. Tuj kiam vesperi ĝos, revenu al ni.”

Dick, kies okuloj ekĝojis, kaptis la pafilon kaj malaperis inter la ŝtonegoj.

”Vi ne devus esti lasinta lin foriri,” riproĉis la patrino.

”Ne timu, Dick scias zorgi pri si mem kaj se li havas pafilon en la mano, li povas starigi sin eĉ kontraŭ urso.

Li pafas same bone kiel mi.”

La patrino eksilentis kaj ĉirkaŭ la fajro ekregis silento.

Ĉiu interesiĝis pri propraj pensoj kaj eta Magie – laca, estis malrapide ekdormanta. Stamfado de ĉevalo distris ĉiujn el la trankvilo. Dickson kaj John kaptis la pafilojn – singardemo en dezerto estas neniam sufiĉa – kaj observis koncentrite rajdiston proksimiĝanta sur grizmakula ĉevalo. La polvokovrita rajdanto ŝajne apenaŭ sidis pro laciĝo sur selo kaj alrajdinte al la kampadejo li deseliĝis malrapide teren.

”Akvon,” li flustris, ”akvon!”

La singardemo tuj malaperis kaj Dickson donis ujon al la buŝo de la deprimita viro. Li trinkis eble kun troa gluteco kaj silente li diris: ”Mi dankas.” La malvarma trinkaĵo videble utilis al li, li rekonsciiĝis rapide. La nigrajn (al la patrino Dickson ŝajnis, ke iom pikemajn) okulojn li fiksis al la ĉeestantoj, rigardis ilin sinsekve (denove al la patrino ŝajnis, ke en la rigardo estas kaŝita malsincereco kaj senkompateco, sed ŝi forpelis tuj suspekton) kaj poste li ekparolis:

”Mi dankas al vi, geamikoj, kaj mi dankas al la hazardo, kiu permesis al mi atingi fonton. Mia sako kun akvo krevis en la dezerto kaj morto proksimiĝis al mi tre proksime. Mi estas Jack Steward, ŝtata mesaĝisto kaj mi portas gravan gravan informon ĝis la reduto de Griza Urso. Tial mi nur ripozos kaj tuj mi denove forgalopos.

Ĉu vi permesos, ke mi restu en via kompanio?”

”Certe, fremdulo, ĉi tie estas sufiĉe da akvo kaj herbo por vi kaj ankaŭ por via ĉevalo,” serioze proklamis la maljuna Dickson.

”Kien celas vi?” demandis la fremdulo post momento.

”Kalifornion.”

”Ĉu por oro?”

”Jes, ni volas riĉiĝi.”

”Ĉu vi pensas, ke vi sukcesos?” demandis ridante Steward.

”Ni scias labori.”

”Mi kredas al vi, sed kiam oni minas oron, validas plej multe la proverbo, ke mono monon naskas. La komenco kostas multe da mono kaj kiu ne havas ĝin, tiu malsukcesos.”

La fremdulo parolis trankvile kaj indiferente, neniu eĉ pensis, ke li intencas certan celon. Tial Dickson, tute forgesante singardemon, ekparolis.

”Dank’al dio, ni havas sufiĉe da mono por la komenco, mi bone vendis farmon, ni ne bezonas timi malsukceson.”

”Ĉu la monon vi kunveturigas?” demandis Steward denove sen videbla intereso.

”Jes, ĝi estas kaŝita en kesto sur la fundo de la veturilo,” bonule rakontis la eksfarmisto neantaŭsentante, ke li subskribas sian mortverdikton.

”Do mi vere ne dubas pri la sukceso de via karavano.

Nur atentu la ruĝajn hundojn, la indianojn, kiuj sopiras je blankaj skalpoj kiel diabloj. Nu, mi ripozis, mi denove rajdos, la devo vokas. Multe da feliĉo kaj riĉan ortrovejon.”

Li adiaŭis premante al ĉiu la manon. Ili akompanis lin ĝis la ĉevalo, konfidantaj kaj sen armiloj. Nur la patrino kun Magie restis ĉe la fajro.

La fremdulo enseliĝis kaj klinis sin, por ke li ŝajne alĝustigu la longecon de la piedingo. Dume li eltiris ripetpafilon kaj antaŭ ol iu konsciiĝis, tondrobruis tra la aero du ekpafoj.

”Mia Jesuo,” kriis Dickson falante kun trapafita kapo.

”Paĉ-,” ne finis John, pafita same precize.

”Dio mia, kion ni faris al vi?!” malespere ekkriis la patrino kaj ŝia ekkrio resonis per terura eĥo de la ŝtonozaj muregoj. Magie dolore ekplorsingultis, sed la kanajlo estis neniel kortuŝita.

”Nenion, sed vi havas monon,” li respondis cinike kaj vidinte, ke ŝi klopodas manatingi pafilon, li pafis la trian fojon.

”Dio punos vin!” ŝi ekĝemis falante senkonscie teren.

Magie falegis al ŝi kaj vokis ŝin per la plej dolĉaj nomoj; vane, la patrino ne aŭdiĝis. La rabisto kaj murdisto ne zorgis pri la knabineto, ŝi ne estis danĝera por li, tial li ankaŭ ne murdis ŝin. ”Ŝi mortos certe meze de la dezerto.”

Malrapide, kun rido memoriganta ridon de diablo, li venis al la veturilo kaj elĵetis ĝian enhavon. Daŭris momenton antaŭ ol li penetris ĝis la kesto kun la mono kaj malsate li kaptis ĝin. Fajfante li repaŝis al la ĉevalo sen rigardi la kadavrojn de la kompatindaj viktimoj kaj la plorantan knabineton. Li elŝutis la enhavon de la kesteto en sakon, fiksita al la selo, kaj tute kontenta kun la hodiaŭa rabo li ekrajdis en la dezerton, kien jam antaŭe diskuris la ĉevaloj de la murditoj, teruritaj pro la pafoj.

Post momento li malaperis en densiĝanta krepusko. Li forkuris kun la rabaĵo konvinkita, ke neniu iam punos lian aĉan krimon, en trompa konjekto, ke eblas tute eskapi al puno.

Magie soliĝis konstante plorante. Timo atakis ŝin de ĉiuj flankoj. Ŝi ektremis pro teruro kaj vokante malespere ”panjo, panjo” ŝi karese premiĝis al la senmova korpo de la panjo.

”Kie estas Dick?” ŝi ekpensis. ”Se ĉi tie estus Dick!

Dick, Dick!” ŝi komencis malespere voki en la mallumon.

Ŝi atendis; neniu aŭdiĝis, ŝi vokis do denove ankoraŭ pli malespere. ”Dick, Diiick!” Fine aŭdiĝis mallaŭta respondo.

”Mi jam iras, Magie, mi jam iras!”

Duono de la malĝojo kaj timo forkuris el la animo de la knabino, ŝi ja ne plu estis sola. Dick protektos ŝin, Dick ploros kun ŝi.

La knabo tre malproksimiĝis de la kampadejo, sondante pri ia predo por la malpacienca pafilo. Li forgesis tute pri tempo kaj reveno. Li volis reveni kun ĉasakiraĵo, tial li atente observis la regionon forgesante ĉion ceteran.

La bruego de la ekpafoj murdantaj liajn karajn revenigis lin en realecon. Kio okazis en la bivako, ke aŭdiĝas pafado? Nek paĉjo nek John pafis, tio ne estis sono de iliaj pafiloj. Indianoj! li ekpensis kaj galope li estis revenanta al la bivako. Sed rapidante li perdis la direkton, kaj ĉar jam vesperiĝis, vane li klopodis trovi la vojon kaj fine li vokis. Neniu respondis. Finfine li iom aŭdis la voĉeton de Magie. Li tute ekĝojis kaj respondante li kuris al la voĉo. Li enkuregis la bivakon, sed la bildo, kiu montriĝis al li en la brilo de la estingiĝanta fajro haltigis lin kaj ŝanĝis lin por momento en glacian ŝtonon.

”Kio okazis?” li elbuŝigis post momento, dum varmegaj larmoj fluis malsupren sur liaj vangoj.

”Alveturis malbona homo, tre malbona, li parolis kun paĉjo kaj kun panjo, poste li mortigis ĉiujn kaj prenis ion el la veturilo. Li forveturis tien, kaj Dick, ĉu li ne revenos plu? Mi tiel timas!”

Dick por kelkaj momentoj malesperiĝis. Li sinkis same kiel antaŭe Magie, li vokis paĉjon kaj panjon, li ploris ĉe la korpo de frato. Sed malĝojo cedis malrapide al alia sento. Dick ne sciis, ke ĉiumomente li maljuniĝas, ke venĝovokado ŝanĝas knabon en viron. Naskiĝis en li la konscio, ke li devas trovi la murdiston, ke li devas kapti lin kaj venĝi sin, centoble venĝi la patron, la patrinon kaj la fraton.

”Dick, kio okazos kun ni, ni estas solaj!” distris lin la fratino.

”Ne timu,” li trankviligis ŝin, ”mi estas kun vi, nenio okazos al ni. Ni enterigos niajn karajn,” la voĉo de la knabo rompiĝis, ”kaj poste ni solaj iros pluen. Ni serĉos la murdiston, kiu prenis ĉiom de ni, ni devas trovi lin.”

”Ĉu li revenos?” denove terurite demandis la knabino.

”Ho, se li revenus, mi montrus al li! Sed ne timu, li ne revenos, ni trovos lin. Kiel li aspektis?” li demandis subite.

”Mi eĉ ne scias, sciu, mi ĉion forgesis.”

”Vi devas rememori.”

”Atendu, li estis alta kiel nia kompatinda paĉjo, li havis nigrajn harojn kaj okulojn.”

”Ĉu nenio aparta estis sur li?” li insistis.

”Ne, sed ja. Sur la supra lipo li havis profundan cikatron,” rememoris la knabineto.

”Ĉu nenion alian?” sopirege li demandis.

”Nenion plian.”

”Domaĝe. Kian ĉevalon li havis?”

”Grizblankan, grizmakulan. Kaj mi ankaŭ rememoras; sur la pafilo li havis arĝentan garnaĵon.”

La knabo iom silentis, kvazaŭ li volus profunde encerbigi la rakonton de la fratino. Magie dume denove dolore ekploris.

”Ne ploru plu, ni helpos per tio nek paĉjon nek panjon nek fraton. Mi devas pripensi pri maniero, kiel plej bone atingi la murdiston. Sed mi ne povas persekuti lin kun vi. Kiel ni faros tion? Ne gravas, kiam mi atingos lin, sed mi atingos lin, kaj poste, poste…” la okuloj de la knabo ekbrulis pro justa kolero. ”Dormu nun, fratinjo, mi gardos vin kaj la mortintojn.”

”Mi ne dormos,” defendis sin Magie, sed laciĝo venkas eĉ doloron. La okuletoj fermiĝis kaj la knabineto ekdormis.

Dick restis sola en la mezo de la nokto, klare brulanta per miloj da steloj super la scenejo de la tragedio.

Li ne sentis timon, nur duobliĝis lia doloro, kiun li mildigis nevolante pligrandigi la doloron de la fratino.

Kiel multo ŝanĝiĝis dum kelkaj horoj! Ankoraŭ matene ĉiuj vojaĝis plenaj de forto, kredo al sukceso, al riĉeco, al feliĉa vivo kaj vespere restis nur li kun Magie, forlasitaj, turmentitaj pro la perdo de siaj karaj, starante solaj kontraŭ la malbona vivo.

Ie inter la ŝtonegoj aŭdiĝis hurlado de kojoto. Alia respondis al ĝi malproksime. Dick kunpremis pli forte la pafilon kaj koncentrite aŭskultis en la mallumo. Duobla respondeco kuŝis sur liaj malfortaj ŝultroj: defendi la malgrandan Magion kaj atingi la murdiston. ”Mi povos tion!” li refutis la dubojn, ĝermantaj en animo. ”Mi povos aŭ falos!”

La disko de la suno, eliranta super la horizonto, atingis Dickon jam plene laboranta. Li fosis grandan tombon por la viktimoj de la murdisto. Tio estis malfacila laboro en la malmola tero, sed la knabo ne sentis laciĝon, li ja preparis la lastan liton al la plej karaj. Preskaŭ tagmeze, en plena sunbrilo, li finis la malĝojan laboron, dum kiu Magie ne ĉesis plori. Pene li kuŝigis la korpojn en la tombon kaj surgenuinte kun la knabino sur ĝia rando li preĝis varmegan preĝon.

”Dormu trankvile, paĉjo kaj panjo kaj frato. Mi promesas al vi, ke mi zorgos pri Magie kaj ke mi trovos vian murdiston. Li ne savos sin, eĉ se mi devus persekuti lin la tutan vivon. Adiaŭ!”

Superregante ploron li surŝutis la tombon kaj dum momento li staris ĉe ĝi, ĉirkaŭbrakumante la kapeton de la fratino. Ĉevalhenado kaŭzis, ke li turnis sin rapide kaptante pafilon, kiu konstante kuŝis ĉemane. Unu el la rajdĉevaloj, fuĝinta nokte en la dezerton, revenis. La ceteraj restis en la dezerto, ili eble iĝis viktimoj de la noktaj kojotoj. Dick tuj sentis sin pli bone. Li ne devos vojaĝi kun Magie piede al la plej proksima homa loĝejo, la vojaĝo ne daŭros tiel longe. Kiam li trovos bonajn homojn, kiuj zorgos pri la fratino, li revenos, por ke li serĉu la murdiston.

Li metis sur la ĉevalon provizojn el la veturilo, li plenigis felsakon per akvo, li surŝultrigis la pafilon, malantaŭ la zonon li enŝovis du pistolojn, kiuj estis por li tro pezaj, kaj fine li haltis ĉe la freŝa tombo kovrita de amaso da ŝtonoj.

”Ankoraŭ unufoje, dormu trankvile! Ni ne forgesos vin!” li vokis kaj jam ekrajdis al la montaro. Nia Dick estis certe kuraĝa knabo, se li ne perdis la kuraĝon en la mezo de la senlima dezerto, minacanta per krutaĵoj de ŝtonegoj kaj per sunbrilego, per tomahaŭko de insida indiano, per verdaj okuloj de montara leono kaj per centspeca alia danĝero. Li simple ne pensis pri la danĝero, sed nur pri la devo defendi la malgrandan fratinon. Sur la mallarĝa montara vojo la ĉevalo supreniris gvidata atente de la knabo. La suno neelteneble brilegis lacigante ĉian movadon de vivo. La dezerto malamike silentis, indignita pro la kuraĝo de la homaj vermetoj penetrantaj en ĝian sinon. Ankaŭ ambaŭ infanoj silentis kaj la ĉevalo eĉ ne henis, tute okupita de la penegado sur la abrupta deklivo.

Eble du horojn ili ascendis, kiam fonteto haltigis ilin.

Ĉiuj tri trinkis glutege kaj Dick volis ĵus depreni la jungilaron, kiam tra la aero eksonis siblado kaj plumigita indiana sago trafis en la ŝtonegon super la kapo de Dick.

Nehezitante li ekkaptis la ĉevalon je la brido kaj ŝovis ĝin post randon de la roko, superanta la fonton. Li rapide puŝis tien ankaŭ Magion kaj poste kaptinte pafilon li rigardis atente en la direkton, de kie alflugis la sago.

Inter la ŝtonegoj ekvibris plumoj de bunta indiana diademo kaj neperdante tempon per celado Dick ekpafis.

Aŭdiĝis ekkrio, korpo de ruĝa batalanto ĵetiĝis aeren, por ke ĝi tuj peze falu teren.

”Mi trafis lin,” diris la knabo kontente, sed la kaŝejon li ne forlasis, ĉar li ne sciis, ĉu la indiano estas sola. Nur post momento li metis ĉapelon sur la paftubon de la pafilo kaj elŝovis ĝin super la ŝtonego. Nova sago ne alflugis, en la proksimeco ne estis malamikoj.

”Ni povas rajdi pluen kaj ni devas rapidi. Kie estas unu indiano, tie estas certe pli multaj, kaj ju pli malproksime ni estos de ili, des pli bone.”

Ili ascendis nun pli rapide, sed baldaŭ la pado tiel kruti ĝis, ke ne eblis rajdi aliel ol paŝante. Dick senĉese zorgeme rerigardis, esplorserĉante eblan malamikon kaj ĉe unu rerigardo li paliĝis. Li ekvidis bandon de proksimume tridek ruĝuloj, rajdantaj en ilia spuro. Li paliĝis, sed ne perdis la prudenton. Li rigardis supren kaj vidis, ke li ne povas savi sin. Sed tuj li pensis, ke la pado ne permesos amasan atakon de la indianoj, kiuj povas rajdi nur sinsekve.

”Magie, indianoj rajdas post ni kaj ili estas eble sur milita vojo. Ni venkos, vi ekvidos! Ĉu vi timas?”

”Ne, mi ne timas, kiam mi estas kun vi,” la knabineto provis esti heroa, sed ŝia voĉo tre tremis.

”Jen estos konvena loko por defendo,” decidiĝis la malgranda heroo, ekvidinte en la padkurbiĝo kelkajn amasigitajn ŝtonegojn kreantajn naturan fortikaĵon.

Ili kaŝis sin tie ankaŭ kun la ĉevalo kaj Dick preparis sin al batalo. Li havis sufiĉe da pafaĵo kaj li kredis firme, ke li haltigos la indianojn. Kaj se li ne haltigos ilin, poste li mortos kun Magie kiel heroo.

La indianoj rapide proksimiĝis.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.