|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() JUSTA CHESSAŭtoro: Vláďa Zíka |
©2026 Geo
|
Antaŭ dek du jaroj la orfosista tendaro Malbenita Spirito en Nevada estis en plena prospero. Pli ol kvincent viroj loĝis tie en lignodomoj kaj en la ŝtonplenaj kampopartoj malfacile batalis kontraŭ la tero por la brilo de oro, kiun ili poste multe pli facile elspezis en la salonoj de Longa Bill, de ruza kanajlo, elsuĉanta la oran polvon laŭleĝe per vendado de malbonaj kaj multekostaj alkoholaĵoj, malpli laŭleĝe per falsa kartludo kaj tute kontraŭleĝe per alianco kun eble ĉiuj desperuloj, da kiuj la regiono plenplenigita kun orfosistoj nur svarmis kaj kiuj faris la profiton de la orfosistoj ankoraŭ pli malcerta.
Oni flustris, ke kion lasos al la naivaj kartludemuloj Longa Bill, tion ie en dezerto forprenos al ili iu el liaj amikoj. Oni nur flustris, pruvoj ne estis, Longa Bill priregis perfekte la ludon kaj tiel okazis, ke neniu iĝis celtabulo de pezaj pistoloj aŭ objekto de amuzo, ĉe kiu la ĉefaj konsistaĵoj estis longa lazo, sufiĉe alta branĉo kaj homa kolo. Li vivis bonstate, li ridetis necerte kaj li ĉiam volonte servis al ĉiu gasto sopiranta je brando aŭ je ludkartpartio.
Malpli granda, malproporcie malpli granda parto de la profito de la tendaro malaperis en la kabano de la patro de Chess, de Bob Ryen, serioza, iom malserenmiena viro, kiu estis ankaŭ ŝirata de la ora febro. Li ĉirkaŭbaris sian kampoparton, sed vidante, ke riĉaĵo estas venanta tre malrapide kaj plej ofte ĝi tute ne alvenas, el pli granda parto da mono li aĉetis nutraĵojn, ĉefe konservitajn, diversajn vivbezonaĵojn kaj ŝanĝis konvene la plilarĝigitan lignodomon en venddeponejon. Li ne ĉesis serĉfosi en la kampoparto, sed la serĉfosado estis por li pli amuzo ol okupo, ĉar la komerco baldaŭ alportis dekoble pli ol la kampoparto. Li povis dediĉi sin al ambaŭ, ĉar la familio, nome la edzino kaj la dekokjara filo Chess, estis kun li en la tendaro. Li fartis multe pli bone ol plimulto da ceteraj, propre ol ĉiuj, krom Longa Bill, kun kiu li ne povis kompari sin, kiel neniu, kiu akiris laborenspezon honeste.
La maljuna Ryen estis vere honestulo en ĉiu spiro, li ne sopiris pri malpropra, li fine sopiris eĉ ne pri granda riĉeco, sufiĉis al li, ke li estas ankaŭ kun la familio, kreanta por li la tutan mondon, kontente kaj trankvile viva.
La sopiron pri trankvila vivo apogis sufiĉe paro da pezaj pistoloj, kiujn li kapablis manipuli tiel perfekte precize kaj rapide, ke ĉiu provo rompi perforte lian trankvilon finiĝis per katastrofo por la rompinto, kiu restis kuŝanta en fumo. Tiaj provoj okazis nur en la komenco de la restado de Ryen en la tendaro, pli poste neniu kuraĝis peli konflikton ĝis pafado kaj Ryen havis trankvilon. Li estis maltrankviligata eĉ ne de la atakantoj de la dezerto, ĉar la unuaj du provoj de atako kontraŭ lia veturilo, alveturiganta pluajn varojn en la tendaron, finiĝis per absoluta fiasko por la rabistoj, kiuj havis nek tempon nek ŝancon ekpafi. Kiam li poste konvinkis la ruĝajn batalantojn, laborantaj en aro, ke per ripetpafilo li pafas same bone kiel per pistoloj, li havis perfektan trankvilon kaj li vivis nerimarkante la mondon kaj ĝiajn konfliktojn.
Ĉiun liberan tempon li dediĉis al eduko de la plenkreskanta filo Chess, kiu perfekte similis la patron. Li estis same komprenema kaj kapabla lerninto en pafado kiel en rajdado, en ambaŭ kapabloj li baldaŭ superis la majstron. Sed li interesiĝis ankaŭ pri aliaj fakoj de la homa sciado, li rajdis en malproksiman urbon, por tie serĉi librojn kaj gazetojn, kiujn li preskaŭ legegis, kaj tiel li kreskis en junan ĝentlemanon, tre favore diferenciĝanta de la ceteraj junaj viroj en la tendaro. Li pasie tenis sin al la patro, kiu signifis por li modelon en ĉio, kaj tenere al la patrino prezentanta al li la tutan belecon en la mondo.
La maljuna Ryen ne sopiris pri riĉeco, nur por amuzo li laboris en la kampoparto per pioĉo kaj tamen ĝuste al li sukcesis grandega trovo. Li trafis riĉan vejnon, tiel riĉan, ke ĝi promesis milionan profiton. La vejno ne forkuris en profundaĵon, la oro estis nur tre malmulte malpurigita de fremdaj materialoj, simple trovo, kiu sukcesas unufoje en kvindek jaroj. Bob Ryen konservis la trankvilon, kvankam ĝojo brulis en li per ĝoja flamo, li inicis la edzinon kaj ankaŭ la filon pri la trovo, ordonante samtempe severe, ke ili ne kuraĝu diri pri ĝi al iu ajn. Li laboris en la kampoparto same kiel alifoje, atente observante ĉiujn preterirantojn kaj klopodante kovri la trovejon per fosado en tute aliaj lokoj de la kampoparto.
Li timis scivolemajn okulojn, sciante, ke en la tendaro minimume duono de la viroj estas pretaj sen konsciencriproĉoj tranĉi la kolon de posedanto de riĉa serĉfosejo.
Li agis tre atente, sed tamen li ne eskapis la atentemon de la embuskaj okuloj de Longa Bill. Hazardo helpis tiun al malkovro. Li foje revenis el mistera promeno en la montaro kaj li ekvidis lumon likiĝanta tra ne tute kalfatra ŝutro de la lignodomo de Ryen. Kiel kato li ŝtelalproksimiĝis al la fenestro kaj tra fendo li rigardis en la ĉambron. Mankis malmulte, ke li ekkriu. La familio de Ryen ĉetabliĝinta okupiĝis per plenigado de saketoj per oro. Kaj per kia oro! Ne per polvo, sed per pecetoj, per tute kontentigaj pecetoj. Rapide li pritaksis valoron de la oro sur la tablo kaj en la saketoj al cent mil dolaroj kaj tute ekscitita li malproksimiĝis de la lignodomo. Ryen do faris trovaĵon kaj kian trovaĵon! La avaraj okuloj de la kanajlo brulis per malbona fajro. Li febre pripensis, kiel proprigi la riĉaĵon de Ryen. ”Mi igos morti lin,” li ekpensis flegme. Estis karakterize, ke li ne volis ĉeesti mem ĉe la mortigo, nur profiton li volis havi.
”Sanders helpos min!” li decidiĝis kaj anstataŭ hejmen li ascendis reen en la montojn. Li forlasis padon uzata de homoj kaj paŝis tra ŝtonaro ĝis granda surmuskita ŝtonego. Li haltis kaj trifoje ululis similigante perfekte la voĉon de strigo. Post momento aŭdiĝis respondo kaj ankoraŭ post momento elflugis el la mallumo flustrado.
”Ĉu tio estas vi, Bill?”
”Jes.”
”Kion vi volas? Kial vi revenis?” jam laŭte parolis la nekonato restante senĉese en mallumo.
”Mi havas por vi laboron.”
”Lasu min trankvila. Miaj dentoj ankoraŭ jukas pro la prirabo de poŝto en Mala City. Mi volas ripozi kaj neniel mi sopiras incitegi kontraŭ mi la loĝantojn de tiu ĉi regiono.”
”Ne timu, tiu laboro estas tute sendanĝera kaj temas pri minimume centmil en oro kaj poste pri la tuta serĉfosejo.”
Bill inicis la nekonaton, nomata Sanders, pri sia malkovro kaj promesis al li duonon de la tuta rabaĵo.
Domaĝe, ke li ne vidis, kiel en la mallumo lumas la okuloj de la nevideblulo, ankoraŭ pli malbone ol liaj propraj.
”Ĉu vi do konsentas?”
”Mi konsentas. Kiam li veturos ĝis Arosa kun oro en la bankon, mi pafmortigos lin embuske kaj la monon ni dividos inter ni. Poste vi konkeros la serĉfosejon kaj duono de la profito estos mia. Sed kiel mi ekscios, kiam li veturos?”
”Vi vidas de ĉi tie la tendaron. Malantaŭ la salono estas masto por flago, do tiutage, kiam Ryen veturos en la urbon, mi hisos sur ĝi ian ĉifonon.”
”Ĉu tio ne estos okulfrapa?”
”Ne estos, maksimume oni diros, ke mi freneziĝis.”
Pritraktinte hontindan kontrakton la kanajloj disiris pripensante jam nun, kiel unu trompos la alian. Longa Bill de tiu nokto konstante rigardis la lignodomon de Bob Ryen. Li atendis senpacience kaj li ĝisatendis. La maljuna orfosisto, pelante antaŭ si mulon, ŝarĝita de volumenaj sakoj, ekrajdis sur griza ĉevaleto direkte al la urbeto.
Vane la juna Chess proponis al li akompanon, atentigante pri la eksterordinara prezo de la ŝarĝo; la maljuna Ryen ne igis sin persvadi kaj fidante al ambaŭ pistoloj, la ripetpafilo kaj hodiaŭ ankaŭ al plumber-fusilo de respektindaj dimensioj, li trankvile ekrajdis. Kun strangaj sentoj Chess rigardis la patron kaj malbela antaŭsento premis lian koron. Kiam la patro malaperis, Chess turnis sin kaj ekvidis, ke Longa Bill hisas sur masto pecon da tolaĵo, nesimila al iu ajn flago.
”Bill freneziĝis,” aŭdiĝis apud Chess la voĉo de Bud Brown, unu el la plej aĝaj loĝantoj de la tendaro.
”Li ne aspektas laŭ tio, onklo,” ĉiuj nomis Brownon onklo, ”mi volus scii, kial li faras tion.”
”Mi ankaŭ, sed mi opinias, ke frenezeco povas aperi subite.” Chess kapjesis kaj foriris al la patrino en la lignodomon.
Maltrankvilo kaj timo pri la vivo de la edzo ekscitis ankaŭ ŝin.
”Mi ne devus esti obeinta kaj lasi la patron forrajdi sola,” pensis Chess kaj subite flugis tra lia kapo, ĉu la hisado de la stranga flago koneksas iel kun la vojaĝo de la patro, ĉu ĝi ne estas por iu signalo.
”Mi frenezas,” li riproĉis al si mem, ”mi vidas fantomojn tie, kie ili ne estas.” Sed trankvilon li ne akiris.
Nokte, kiam li ne dormis same kiel la patrino, la timoj konfirmiĝis en terura maniero. Estis post noktomezo, kiam antaŭ la lignodomo ekhenis ĉevalo. Chess salte elliti ĝis kaj flugis al fenestro. Liaj haroj hirtiĝis pro teruro, kiam li ekkonis la ĉevalon de la patro revenanta – sen rajdanto.
”Malfeliĉo okazis al paĉjo!” li vokis kaj la patrino staranta jam apud li, ekkriis same terurite. La junulo, neperdante eĉ momenton per vana lamentado, vestis sin en kelkaj sekundoj, pendigis ĉirkaŭ la koksoj zonon kun pistoloj, prenis pafilon kaj jam staris ĉe la ĉevalo.
”Kie vi havas la mastron?” li demandis. La ĉevaleto malĝoje ekhenis. ”Vi portos min al li!” daŭrigis Chess.
”Sed rapide, ĉevaleto, rapide.” Li salte surseliĝis kaj ekflugis sur flugiloj de angoro. Proksimume kvar kilometrojn sub la tendaro, direkte al la urbeto, la ĉevalo haltis tremante pro teruro en la tuta korpo. Chess desaltis kaj malespere plorĝemante li staris ĉe la kadavro de la patro. Li kliniĝis, superregante neniel ploron, super la malvarmiĝinta korpo, kuŝanta transverse sur vojo kaj tenanta en la malvarmegaj manoj pistolojn.
”Paĉjo, kiu faris tion al vi?” demandis la malespera Chess, sed la demandito jam antaŭ longe perdis la eblecon respondi.
Amplene Chess levis la karan kapon kaj ekkonis, ke ĝuste ĝin trafis mortiga kuglo. Estis nedubinde, ke la kuglo estis pafita embuske.
”Murdita de insida, malkuraĝa murdisto kaj antaŭ tiel longa tempo, ke ne havas signifon iri en mallumon post la fuĝinta kanajlo, malgraŭ tio, ke li kunpelas mulon kun oro. Sed li ne forkuros, kiel estas dio super mi, li ne forkuros, li pentofaros la teruran punon, mi promesas tion al vi, paĉjo.” Ankoraŭ momenton li staris larmante ĉe la kadavro antaŭ ol li ligis ĝin sur la dorson de la kalcitranta ĉevalo kaj komencis la malĝojan revojaĝon. Mallaŭte li enrajdis en la tendaron kaj baraktis pro surprizo, kiam rajdante preter la trinkejo de Bill, li ekaŭdis lian falsan voĉon.
”Kio okazis, ke vi iras tiel malfrue?”
Malbeleco plenigis la junan viron, senvole senscie li etendis la manon al pistolo, sed la prudento venkis. Li havis neniajn pruvojn por konjekti, ke Bill estas kunigita kun la murdo, ne estis do bezonate veki lian suspekton.
”Oni murdis la patron!” li diris ŝajne trankvile.
”Maljuna Ryen mortinta!” kun troa surprizo vokis Bill.
”La bona, maljuna Bob, kiel mi bedaŭras vin, knabo.”
”Mi dankas,” respondis Chess malvarme kaj ĝojis, kiam li estis for de la trinkejo. Li forgesis tuj pri la renkonti ĝo, ja atendis lin la plej malfacila momento, kiam la patrino ekscios pri la morto de la patro. Li timis prave, la malfeliĉa patrino fariĝis malespera, do la knabo timis pri ŝia prudento. Superregante la propran doloron li klopodis trankviligi ŝin, sed longe antaŭ ol la tago alternis la nokton, malespero cedis al silenta, senespera ploro.
La pordo malfermiĝis kun bruego kaj Bud Brown laŭte eniris.
”Ĉu tio estas vero?” li demandis suspirplene.
”Bedaŭrinde jes!” jesis Chess.
”Fulmo renkontu tiun kanajlon, kiu mortigis la maljunan bonulon,” eksakris Bud.
La patrino denove pli laŭte plorsuspiris.
”Nu, ne ploru, li posthavas tion,” bonule konsolis Bud. ”Sed ĉu vi scias, knabo, kio okazas? Longa Bill kun eble dudek viroj de la sama kalibro kiel li mem estas, iras al via kampoparto kaj proklamas, ke post la morto de la posedanto ĝi apartenas al tiu, kiu konkeros ĝin.”
”Kio?” Chess saltis kiel ĉevalo pikita de sprono. ”Mi montros al li,” li vokis kaj enmaniĝante pafilon li ekiris.
”Atendu, koleremulo,” vokis Bud vane klopodante haltigi lin. ”Mi kuros trovi knabojn, ĉar tie supre certe okazos ĥaoso, kaj ne volonte mi vidus tiun junan frenezulon sola kontraŭ bando da kanajloj.”
Post momento eble tridek honestaj tendaranoj armitaj ĝisdente ekiris sekvi Chesson, pelanta kiel ŝtormo al la kampoparto de la patro. Jam de malproksime li rimarkis, kiel svarmas en ĝi homoj, inter kiuj superis la altega figuro de Longa Bill.
”Kion vi volas ĉi tie?” li ekkriis sovaĝe kurinte ĝis ili.
”Ni estas prenantaj kampoparton sen posedanto!” moke respondis Bill.
”Ĝi estas mia, ĉu vi komprenas, rabistoj, kaj se vi ne foriros de ĉi tie antaŭ ol mi kalkulos ĝis tri, mi komencos pafi,” malvarme ordonis la juna heroo kaj lia pafilo ekcelis en mezon de la bando. Bill, provante rideti, sentis tamen frostadon en la dorso.
”Ne pafu, hundido, aŭ ci ne plu vidos la herbon kreski!” li kriegis maldelikate. ”La kampoparto estis skribita al cia patro kaj ne al neplenkreska knabo. Ni okupos ĝin kaj ci malaperu!”
Chess febre pripensis. Se komenciĝos pafado, li ja trafos kelkajn, sed li ne havos esperon, ke li mem eskapos al la kugloj. Sed cedi li ne rajtas, li devas honori la memoron de la patro, se li forirus kiel malkuraĝulo. Kaj Billon, kiu certe estas implikita en la murdo de la patro, li tamen nur kaptos.
”Vi konvinkiĝos, ke knabo sufiĉas por malkuraĝa, insida murdisto, kiu hisas sur masto pecon da ĉifono, por ke li preparu morton al la plej bona viro.”
”Silentu kaj malaperu aŭ –” subite Bill embarasiĝis, ĉar li ekvidis la plumber-pafilon de Bud celanta tre malagrable en la bukon de lia zono. Li vidis ankaŭ proksimume dudek pafilojn de la ceteraj, celantaj en aron de liaj puraj kunuloj. Bud kun la ceteraj tendaranoj venis ĵus ĝustatempe kaj nun ili regis la batallokon. Kontraŭ la pistoloj la kanajloj kuraĝus defendi sin, sed plumberpafiloj signifis absolutan pereon ĉe la unua movo.
”Nu, Longa, vi povas oratorante daŭrigi,” aŭdiĝis la moka voĉo de Bud, ”sed levu la manojn afable super la kapon, tre alten, aŭ mi faros el vi kribrilon. Kaj la ceteraj ankaŭ bonvolu manatingi la stelojn.”
Ili obeis senhezite, restis nenio alia.
”Mi dankas, onklo,” Chess rompis la estiĝintan silenton.
”Sed Billon transdonu al mi, nur la ceterajn tenu en ŝako.”
”Knabo, vi agas tro ĝentilule, Bill ne kutimas tiel ĉi trakti kaj li brulas de sopiro trabori vin.”
”Mi ne timas. Mizerulo,” li alparolis Billon, ”mallevu la manojn kaj aŭskultu. Mi estas konvinkita, ke vi preparis la mortinsidon de mia patro. Mi estas konvinkita, ke via ĉifono sendis signalon al la damaĝinto. Mi estas konvinkita, sed mi ne havas pruvon. Tial mi ne povas igi pendigi vin. La pistoloj decidu. Defendu vin, mi pafos,”
Bill morte paliĝis. Li havis kiel ĉiu kanajlo tre malkuraĝan koron kaj plej volonte li forkurus. Sed unu sola rigardo al la amasiĝintaj viroj konvinkis lin, ke li ne havas esperon.
”Kio okazos, se mi pafmortigos tiun skunkon,” li demandis Bill Brownon.
”Mi proklamos, ke tio okazis en honesta batalo, kvankam mia koro sangos pro tia eldiraĵo,” serioze diris Bud.
”Ne parolu kaj komencu!” kriis Chess.
Bill rapidege etendis la manon al pistolo, ŝajnis, ke je ono de sekundo antaŭ Chess, sed la pafoj ekkrakis samtempe, kaj kiam la fumo malaperis, Bill kuŝis sur la tero kun trapafita kapo, dum Chess trankvile eningigis la pistolon.
”Bonege, knabo!” Bud ne malfruis kun laŭdo, kiun la ceteraj asertis per konsenta grumblado. ”iu forordigu tiun makulon de la homa kompanio kaj vi, Chess, ekposedu la kampoparton. Se iu havas ian kontraŭdiron, tiu diru ĝin tuj, sed mi atentigas, ke mia plumber-pafilo ekfunkcii ĝas malagrable facile.”
Neniu el la homoj de Bill entute ekparolis. Ili malaperis forportante la kadavron de Bill.
”Mi dankas al vi, onklo, kaj mi petas, ke vi administru la kampoparton, ĝis kiam mi revenos,” Chess alparolis Budon.
”Kien vi iros?”
”Serĉi la murdiston de la patro.”
”Ĉu vi pensas, ke vi trovos lin?”
”Mi estas konvinkita pri tio kaj dum mi serĉos lin, mi persekutos aliajn murdistojn, mizerulojn kaj kanajlojn, simple batalos en la nomo de rajto kontraŭ maljusteco.”
Bud profunde enpensiĝis. Poste li premis la manon de la junulo kaj diris:
”Iru kaj la maljuna bona dio helpu vin!”
Chess ne forrajdis tuj. La patrino grave malsaniĝis pro doloro pro la perdo de la amata edzo kaj post longa sufero ŝi mortis. Chess restis sola. Li priploris la patrinon same kiel la patron kaj ĉar li ne volis reveni en malĝojajn lokojn, li vendis la riĉan kampoparton al Bud. La monon li enmetis en Arosa kaj rajdis sur la vojo de justa venĝo.
Dek du jarojn li jam rajdis, milojn da maljustaĵoj li ordigis, multnombrajn krimojn li malhelpis, centojn da krimuloj li punis, se la murdiston de la patro li ankoraŭ ne trovis. Per ĉiu heroa faro kreskis lia gloro, en la rakontoj de arbaranoj li ŝanĝiĝis en bonegan, preskaŭ superhoman staturon, li ricevis la honoran kromnomon ”Justulo”. Same fama fariĝis lia nigra virĉevalo Tarzan, donaco de farmisto, kiun li savis antaŭ atako de komanĉoj, kaj ankaŭ la granda blanka skota hundo Fulmo, heredo de amiko, kiun li ne povis savi antaŭ insido de kanajla murdisto, kiu, pretere dirite, finis poste en la dentoj de Fulmo.
Li fariĝis bona gardisto de la tuta Okcidento, admirata de ĉiuj justuloj kaj malbenata de ĉiuj kanajloj.
Ĉion ĉi rakontis Chess Ryen, sed kun certa porcio da modesteco al malgranda Dick Dickson, sopirege aŭskultanta ĉiun vorton. Magie, malobservante la bruegon de la fulmotondro, senĉese dormis.
”Do vi vidas, kunulo, ke niaj sortoj similas kiel du ovoj kaj ke ni ne povas plu disiĝi. Ni trovos fine ambaŭ murdistojn, ĉu?”
”Ni trovos ilin kaj mi provos, ke mi almenaŭ iom similu al mia pli aĝa frato,” firme diris Dick.
”Vi estos pli bona ol mi,” ridetis Chess.
Ekstere la fulmotondro finis sian tondradon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.