|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() JUSTA CHESSAŭtoro: Vláďa Zíka |
©2026 Geo
|
La juna sinjoro Alvarez revenis el la persekutado nur matene kaj li revenis sola. La forrabinto malaperis kun Josefino kiel ombro en la noktaj mallumoj, restis post li eĉ ne postsigno, almenaŭ tia postsigno, kiun povus rimarki la okuloj de Alvarez. Lasinte la ĉevalon en gregejo kaj malobservante la rigardojn de la vakeroj, riproĉantaj, ke li ne kunprenis ilin por persekuti kaj per tio li kulpigis malsukceson, li paŝis rekte en la domon.
”Li ne aspektas plej malespere,” rimarkis Hank.
”Kaj laciĝo ankaŭ ne estas videbla,” rikanis Bud.
Eble ankoraŭ iu alia volis ion diri, sed Big Shermon ekrigardis ĉiujn tiel severe, ke ĉiuj ĉesis paroli. Ili konis la ĉefulon, kiu permesis neniam diri eĉ ne unu solan malbonan vorton pri la posedantoj de la farmo.
Alvarez longe interparolis kun la patrino, kiu ofte lamentis kaj ploris, sed finfine li sukcesis konsoli ŝin. Li mem jam trankvila eliris poste al la rajdistoj kaj ordonis, ke ĉiuj, krom kvin, forrajdu al la gregoj kaj alpelu ilin ankoraŭ pli proksimen al la farmo.
”Ni scias nek tagon nek horon, kiam la malamiko denove atakos. Tial ni devas esti atentemaj,” li aldiris. ”Ne serĉu konfliktojn, sed ankaŭ ne evitu ilin, retiriĝu eĉ ne unu paŝon kaj toleru neniun fremdulon en la paŝtejoj.”
Ili ekgrumblis konsentante, sed ankoraŭ antaŭ ilia forrajdo aperis neatendita kaj nebonvena vizitanto.
”Mi havas la impreson, ke lastfoje li estis malmulte batita kaj hodiaŭ li volas batadon pli grandan,” dentiĝis Bud ekkoninte Smithon el San Juan.
”Aŭ eble li rajdas por serĉi la perditajn dentojn.”
Ĉiuj ridis krom la juna farmisto, kiu streĉe observis la proksimiĝantan rajdiston. Li preskaŭ admiris la arogantecon, kun kiu li ripetis la viziton post la antaŭa nebona elĵeto. Alvarez pripensis intensive, kial la perfortulo tiel subite eksopiris je lia farmo, ke li timas neniujn rimedojn por akiri ĝin.
”Bonan tagon, knaboj,” salutis Smith ligante la ĉevalon.
Malvarma silento estis la sola respondo kaj Smith vidis malamikan mokon en ĉiuj okuloj. Li baraktis kontraŭ kolerego, sed li klopodis ne montri ĝin.
”Bonan tagon, sinjoro Alvarez,” li ekparolis ruze, proksimi ĝante kun etendita mano al la junulo. Li paliĝis iom, kiam Alvarez enpoŝigis la manojn kaj li paliĝis ankoraŭ pli, kiam iu malantaŭ lia dorso diris.
”Oj, nia junulo zorgas esti pura.”
”Vi miras, ke mi venas, post – nu, ni ne parolu jam pri tio, mi scias pardoni junulan senprudenton.”
”Estas nenio por pardoni,” trankvile diris Alvarez, ”sed vi pravas, mi miras.”
”Vi ne havas bonan humoron, mi komprenas tion, okazis onidire al vi malfeliĉo. Ĉu ni ne iru en la domon?”
”Ne, ni povas paroli ĉi tie. Kaj vi, knaboj, rajdu al la gregoj, por ke iu ne forŝtelu ilin, kvankam tio ne estas verŝajna, kiam jena sinjoro estas ĉi tie.”
Smith englutis la ofendon kaj daŭrigis en la sama tono kiel antaŭe.
”Mi scias, ke oni nokte atakis vin kaj mi scias, ke ĉi tie okazis malfeliĉo.”
”Kiel vi scias tion?” demandis Alvarez. ”Neniu el ni ankoraŭ estis en la urbo kaj neniu el la urbo ĉe ni.”
Smith por momento embarasiĝis ekkonante, ke li faris eraron, sed tuj li konsciiĝis.
”Ne estas grave, kiel mi scias tion, sed mi venas al vi por proponi helpon.”
”Ni ne bezonas helpon!”
”Eble tamen. Mi estas influa en la regiono. Kaj mi povus kontribui al esplorserĉado de la forrabita knabino.”
”Vi estas tro afabla kaj mi ne dubas, ke vi povus revenigi la fratinon, se vi volus. Sed ni mem trovos ŝin.”
”Vi ne trovos! Faru afablecon al mi kaj mi helpos vin.”
”Kian afablecon?” demandis le junulo seninterese.
”Vendu al mi la farmon, hodiaŭ ĝia prezo estas dudek mil dolarojn.”
”Lastfoje kvindek.”
”Hodiaŭ nur dudek kaj morgaŭ eĉ ne tiom.”
”Mi diris al vi jam unufoje tre emfaze, ke mi vendos nek malmultekoste nek multekoste. Se vi volas, mi diros tion al vi ankoraŭ pli emfaze.”
Alvarez ridetis tiel strange, ke Smith eksentis frostadon en la dorso.
”Kaj kio okazos, se vi trovos iam matene kadavron de la knabino en la gregejoj. Mi aŭdis, ke forrabintoj faras tion tiel.”
”Poste mi kolektos la knabojn, ni rajdos en San Juanon kaj faros tie tian gehenon, ke ankoraŭ neniam iu el vi sonĝis pri ĝi.”
”Kial al mi, mi ja –” defendis sin Smith.
”Ĉar ci estas kanajlo de ĉiuj kanajloj, kanajlo kun brilanta masko, ĉu ci komprenas?”
”Tion vi respondecos, junulo!” kapablis Smith esti trankvila.
”Venigu vian ŝerifon kaj vian juĝiston, vi – Sed dume forlasu la terpecojn de la farmo kaj memoru, ke, se vi estos ankoraŭ unufoje vidita ĉi tie, trovos vin kuglo!”
La junulo kreskis ŝajne antaŭ la okuloj, li ŝanĝiĝis en ŝtormon de kolero.
Smith flaviĝis kaj retiriĝis al la ĉevalo. ”Ni ekvidos nin!” li kriis furioze saltinte sur la ĉevalon kaj pikante ĝin furioze.
”Ankoraŭ io!” kriis post li Alvarez. ”Mi transdonu al vi sciigon!”
”Ĝi ne interesas min.”
”Eble tamen. Hodiaŭ nokte, kiam mi persekutis la kanajlon, kiun sendis ankoraŭ pli granda kanajlo, mi parolis kun rajdisto, kiun mi ne vidis kaj tiu sendis sciigon al vi pri la jeno: Smith, Justa Chess sekvas vian spuron.”
Smith kapablis rideti, sed estis videble, ke li ekŝanceli ĝis sur la ĉevalo. Li rajdigis ĝin dolore per spronoj ĉirkaŭrigardante timeme kiel stepa leporo. La nomo de la fama arbarano efikis terure. Ĉu estis eble li, kiu malsukcesigis en la pasintaj tagoj liajn farojn, ĉu estis li, kiu baris lian vojon? Poste, poste! – La haroj de la kanajlo hirtiĝis dum la pensoj pri lukto kontraŭ la senkompata rolulo de justeco. Neniu el la bando povus kontraŭstari lin nur – kaj Smith rememoris Jackon Crawfordon. Nur tiu povos malebligi al la freneza ulo pluan vojon.
Jam – jam Smith pensis, ke li malaperu el la regiono kaj rezignu pri ĉio, sed ega avareco montris antaŭ liaj okuloj la rojon kun la fabela kvanto da oro kaj ĝi supervenkis ankaŭ la malkuraĝon. Ja Alvarez d’Almedi eble nur timigis lin kaj poste mi havas en la manoj grandan atuton – la forrabitan Josefinon.
Per la pelegita ĉevalo li rajdis ĝis San Juan kaj nur per mansvingo li rifuzis la informon de Jackson pri la etendoj en la minejo.
”Mi havas tute aliajn zorgojn!” li arogante respondis.
”Vi havas senĉese aliajn zorgojn, pri la funkciado zorgas mi mem,” moroze rimarkis Jackson.
”Ĝoju, ke mi fidas al vi,” ridis Smith kaj jam li vokis malgrandan meksikanon, por ke tiu venigu al li Jackon Crawfordon.
La vokito venis post momento kaj indiferente kiel alifoje li sidiĝis kontraŭ la patrono.
”Ĉu vi konas Justan Chesson?” demandis Smith sopirege.
”Mi aŭdis pri li, sed mi ne havis ĝis nun la honoron konatiĝi kun li, ĉar –”
”Ĉar?”
”Se mi estus renkontinta lin, Justulo ne plu estus.” La pistolisto grave ekridis. Smith eksentis malpeziĝon, la ĝusta viro staris antaŭ li. En li malsukcesos ankaŭ Justulo.
”Ekde la hodiaŭa tago vi faros for de mi eĉ ne unu paŝon!” li ordonis.
”Kial?”
”Ĉar eble vi havos la okazon renkontiĝi kun la fantomo de justeco.”
”Mi ĝojas,” mokridis la rajdisto mistere.
Tuj post lia foriro Smith komencis fari pluan planon.
Li prefere estus fininta aferon kun la farmo per simpla masakro de la tuta familio, sed la malsukceso de la lasta nokto kostis al la bando tro multaj homoj kaj poste li ne volis senbezone endanĝeriĝi pro malkaŝiĝo. Tiu knabo sciis jam tro multe, eble mankis al li pruvoj. Kaj tiujn li ne rajtas akiri. Tial estis bezonate devigi la familion de la farmisto vendi la farmon per rimedoj almenaŭ ŝajne laŭleĝaj.
De la minejo estis vokita bando da viroj, por ke ili ekkonstruu digon sur rojo, rapidanta el la terpeco de ambaŭ kunuloj al la terpecoj de la farmo, kaj dekonduku la fluon en la alian parton de la montetoj. Per tio la valoro de la farmo iĝos entute malgranda, la brutaro komencos morti pro soifo kaj ĝia valoro ankoraŭ pli malgrandiĝos.
Ke iu povus trovi oron en la sekiĝinta rojfluejo, Smith ne kredis, ĉiuj en la farmo estos alimaniere okupitaj.
Modera altaĵo, sur kies deklivo la rojo malsuprenfluis, ŝanĝiĝis en formikejon de laborantoj, fosantaj novan rojfluejon kaj konstruantaj la digon.
En la urbeto Smith motivis sian agadon per bezono de trinkakvo por la orfosista kolonio kaj neniu ion kontraŭis, precipe kiam tio koncernis neniun.
La loĝantoj de la farmo eksciis pri la preparita insido en stranga maniero. Ili sidis vespere kunvenintaj ĉe vesperman ĝo (la rajdistoj manĝis ĉiam kune kun la familio), kiam vitro en fenestro ektintegis kaj tra frakasita tabuleto enflugis ŝtono ĉirkaŭvolvita per papero. Ĉiuj tuj iris eksteren, sed en la mallumo nenio plu moviĝis. Ili ne povis rimarki la ruĝulon, rampanta rapide kaj mallaŭte en herbejo.
Alvarez ne elkuris, li levis la ŝtonon, malligis trunketon de pajlo kaj tralegis la enhavon de la papero. Li malsereni ĝis kaj kolere kuntiris la lipojn.
”Li volas preni al ni la akvon, knaboj,” li anoncis al la rajdistoj revenintaj en la ĉambron.
”Kiu?”
”Smith. Li konstruigas digon kaj dekondukas la rojon en la alian parton de la monteto!”
”Ni iru al li, ni pendigos lin iom aŭ ni rostetos lin en fajreto,” vokis la vakeroj.
”Trankvile, knaboj,” Alvarez mildigis la ekscititajn pasiojn. ”Ne forgesu, ke preskaŭ la tuta regiono staras malantaŭ Smith, ke same servas por li la regiona juĝisto kaj ankaŭ la marŝalo, samkiel la regiona ŝerifo. Ni devas plej baldaŭ provi laŭjuran manieron.”
Aŭdiĝis ekkrioj de kontraŭstaro.
”Smith kaj juro,” vokis indignite Big Shermon, kiu tute perdis la kutiman prudenton, ”ni pli frue mortos pro soifo ol ni ricevos rajton.”
”Jam mi diris! Mi rajdos ĝis San Juan kaj plendos. Se mi ne sukcesos, ni reprenos la akvon mem, ĉu vi komprenas?”
Kontraŭstaro alternis la ĝojokriojn.
”Jam miaj manplatoj jukas min,” proklamis nurne Bud.
”Ŝanĝo estas bonega refreŝiĝo,” konsentis Hank.
”Mi nur ĝoje scius, kiu sendis al ni la averton,” rimarkis Big.
Alvarez ridetis. ”Estu kiu ajn, tiu estis amiko, ni ne plu serĉos lin.”
Big enpensiĝinte rigardis la junan ĉefon kaj li ne seniĝis de enpensiĝo dum la tuta vespero. Kiam li enlitiĝis en la vakerĉambro, li ridetis iel ruzule.
* * *
La postan tagon la regiona juĝisto en San Juan estis distrita de subita frapado sur la pordo de la oficejo el la antaŭtagmeza oficado, kiu konsistis en dormetado ĉe botelo da viskio. Li findiris ankoraŭ nek, ”kiun tiu diablo portas,” kaj Alvarez d’Almedi staris antaŭ li.
”Kiaj manieroj estas tio?” komencis paroli la estimindulo.
”Mi frapis trifoje kaj ĉar neniu aŭdiĝis, mi eniris.”
”Mi ne oficas hodiaŭ!” murmuris la juĝisto malbonhumore.
”Por mi jes, mia afero estas urĝa. Mi plendas kontraŭ la agado de sinjoro Smith, kiu konstruigas digon, por ke li senigu de akvo mian farmon. Mi postulas, ke la konstruado estu ĉesigita, sed tuj.” La junulo parolis tiel energie, ke la juĝisto nur palpebrumis.
”Vi ne havas rajton kontraŭstari, junulo,” li respondis seke, ”la akvo estas de Smith.”
”La akvo estas same mia kiel lia, mi havas rajton al ĝi enskribita en la terpec-libroj. Aŭ vi plenumos mian postulon aŭ –”
”Aŭ –” provis la juĝisto rezisti.
”Mi estos konvinkita, ke la justeco en San Juan estas pagata per la oro de Smith.”
”Junulĉjo, vi ofendas juĝejon, mi igos vin –”
”Nenion vi igos kaj vi scias bone, ke vi ne igos. Ĉu vi malpermesos la konstruadon?”
”Ne.”
”Do enskribu en vian malpuran dosieron, ke ni reprenos la akvon mem. La sekvoj falos sur vian kapon kaj la juĝejoj en San Francisko ne estas – aĉetitaj.” La voĉo de la junulo tondris kaj la juĝisto preskaŭ kaŭriĝis. La juĝisto sciis, ke li agas kontraŭleĝe, sed li ne povis decidi kontraŭ Smith, ĉar, nu, estis multaj kaŭzoj por lia ĉar.
”Tuj kiam io okazos kun la digo, mi sendos al vi patrolon,” li vokis kovrante timon per kolero.
”Tiel ĉi mi timas vian patrolon,” fingroklakis la junulo kaj turniĝinte sur kalkanumo li forlasis la kancelarion, frapfermante la pordon. La juĝisto viŝis de sia frunto la ŝviton kaj verŝis por si grandan porcion da viskio, ĉar li bezonis fortigon.
Alvarez intertempe rapidis al la kancelarioj de la minejo.
Li eĉ ne rigardis Jackon Crawfordon, apoganta sin je la pordokadro, kaj kiel ŝtormo li eniris rekte en la kancelarion de Smith. La posedanto de la minejo paliĝis kaj superregante perforte tremadon, li provis bonvenigi.
”Raraj gastoj,” li diris.
”Ŝparu dolĉecojn, Smith. Vi scias, kial mi estas venanta.
Vi prenas al mi la akvon kaj mi ne volas tion. Ĉesigu tuj la laborojn sur la digo!”
Smith sukcesĝoje ekridis.
”Nu, vi vidas, kiel la farmo estas perdanta la valoron.
Sed mi ne kredas, ke mi ĉesigos la laborojn.”
”La farmo estas perdanta nenion, sed via vivo pendas sur fadeno. Mi reprenos la akvon kaj malhelpos vian ludon, ĉu vi komprenis?”
”Tiuokaze vi estos arestita,” rikanis Smith.
”Nur kiam vi kaptos min, mi ne timas ĉiujn viajn gorĝtranĉistojn kune. Aŭ vi tuj ĉesigos la laborojn aŭ –” Alvarez kuris el la ĉambro kaj antaŭ ol Smith, paliĝinta pro kolero, alvokis Jackon, li forrajdis el la urbeto.
Alvarez ne sentis sin facile. Li sciis, ke li havos konfliktojn kun la leĝo valida en San Juan, kun leĝo ja malbona kaj malbone komprenata, sed tamen leĝo.
Li haltigis la ĉevalon ekvidinte rajdanton proksimiĝanta en granda rapideco. Tio estis indiano, sed Alvarez ne kaptis armilon. Male, amike li mansvingis al la indiano, longe babilis kun li kaj kiam ili estis disirantaj, li ne havis plu zorgojn. Male, li ridetis.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.