La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JUSTA CHESS

Aŭtoro: Vláďa Zíka

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

IV.

SURVOJE – SPUROJ EN HERBEJO – ATAKITA FARMO

Du tagoj pasis de la nokto pasigita sub la plafono de la kaverno en la sovaĝa fulmotondro. Du tagojn nia malgranda kompanio penis transirante grandegan montodorson de Sierra Nevada; nenio grava okazis al ili.

Kvankam la vidsento, la aŭdsento kaj ankaŭ la flarsento de Chess laboris perfekte, li trovis spurojn nek de blankuloj nek de indianoj. Ili vidis neniujn vivulojn krom montaraj ŝafinoj kaj rabobirdoj, ŝvebantaj majeste super la montarmasivo. Unu el la ŝafinoj trafita per pafo de la manpafilo de Chess, fariĝis konvena aldono al la manĝokarto, kiun ĉiuj, jam trosatiĝintaj de sekigita viando, bonvenigis kun ĝojo.

En la fino de la posta tago finiĝis ilia supreniro kaj la plej malfacila parto de la vojo estis venkita. Sed malsupreniro sur netraireblaj padoj ankaŭ ne apartenas al agrablaĵoj, sed ĝi ja promesis, ke baldaŭ ili malsuprenrajdos ĝis la kaliforniaj valoj kaj ebenaĵoj, kie ili seniĝos de la unuformeco kaj forlasiteco de la montaro. Ĉefe ili povos deziri ripozon al eta Magie, kiu jam preskaŭ malrezistis al elĉerpiĝo pro la laciga vojaĝo.

Nokte ili kampadis sur ĉarma montara herbejo kaj matene ili jam rajdis ĝis la montopiedo sur freŝa herbo preter bordo de vasta lago, provizata de montrojoj. Ili kampadis tie du tagojn, por ke ili kaj ankaŭ la ĉevaloj meritite ripozu. La trian tagon ili nerapidante rajdis al la bordo, kie ili esperis trovi gastamecon en iu el la multnombraj hispanaj farmoj. Ili rajdis tra herboriĉa kaj, ĝis kie ili povis rigardi, tute forlasita ebenejo. Malaltaj ondumantaj montetoj treniĝis sur la ebenejo kaj malhelpis al longa panoramo.

”Haltu!” vokis subite Chess kaj li mem deglitis de la ĉevalo. ”Venu ĉi tien!” li vokis Dickon klinante sin kun serioza vizaĝo super trunketoj de herbo, kiuj tretitaj klare parolis, ke antaŭ ioma tempo ĉi tie iu rajdis. ”Kion vi vidas?”

Dick post mallonga pripensado heziteme diris:

”Iu rajdis antaŭ ni.”

”Kiu?”

”Mi ne scias.”

”Indianoj, knabo, la ĉevaloj ne estis hufferitaj. Ili havas antaŭ ni avantaĝon de unutaga marŝo.”

”Kiel vi scias tion, Chess?”

”La herbo jam preskaŭ rekonsciiĝis post la tretado kaj nur la rompitaj trunketoj estas ankoraŭ premitaj al tero.

Kion vi pensas, kiom da indianoj rajdis?”

La knabo denove rerigardis en la herbon, sed li klopodu kiel ajn, li vidis nur unu solan spuron. ”Mi ne scias,” li flustris.

”Almenaŭ kvindek, tuta militkaravano.”

”Kaj de kie vi scias tion?” ankoraŭ malfideme demandis Dick.

”Ili tretis komplete la herbon rajdinte per ansermarŝo.

Kun malpli granda nombro de ruĝuloj la trunketoj jam tute rekonsciiĝus, sed ĝuste granda nombro de rajdintoj kaŭzis, ke tio daŭras tiel longe.”

”Kion ni faros?” sopirege diris Dick.

”Mi ne scias, dume ni duobligos la atentemon kaj malrapidigos la rajdon. Estas centoble pli bone havi cent ruĝhaŭtulojn antaŭ ni ol unu solan malantaŭ ni. Transrajdinte la monteojn ni devas serĉi la plej malaltajn lokojn, por ke ni ne endanĝeriĝu sencele. La nokton ni pasigos sen fajro.”

”Sed –” kontraŭis la knabo.

”Kio?”

”Se la indianoj rajdas por iun ataki, ni devas preterrajdi ilin kaj averti la atakotojn.”

”Bonege, amiko, vi havas kuraĝan koron! Sed mi ne scias, kiel ni sukcesus ĉe la ĉitieaj fieraj hispanoj, kiuj rigardas usonanon – gringon – kiel malpli valoran kreitaĵon kaj estas konvinkitaj pri sia dioegaleco. Eble ili primokus nin.”

”Eble, sed ni ja ne povas permesi –” bolis la knabo.

”Ni ankaŭ ne permesos, proksime de la farmoj ni duobligos la rapidecon. Ni alrajdos ankoraŭ ĝustatempe, por ke ni malhelpu indianan aĉaĵon. Fidu al mi.”

Ili rajdante daŭrigis. Fulmo kuretis malproksime antaŭe, por ke ĝi per neerarema flarsento avertu la mastron antaŭ ebla insido. Ĝi kuretis tien kaj reen malobservante neniel la vokadon de eta Magie, ke ĝi iru ludi kun ŝi. Chess observis ĝin kaj malantaŭe rajdis Dick, ekscitita kaj streĉita kiel kordo. Ili rajdis la tutan tagon postsekvante la spurojn de la indianoj kaj vespere ili kampadis en malgranda valkadrono, protektita de ĉiuj flankoj de montetoj, en kies mezo brilis fiŝlageto kiel granda fiŝa okulo. Ankaŭ nokte nenio okazis kaj ili do rajdis matene pluen refreŝiĝintaj de trankvila dormo.

”Ni estas jam proksime de homaj loĝejoj,” rimarkigis Chess.

Vere, paŝtejoj treniĝantaj malproksimen, parolis pri homĉeesto. Nun ili ja estis forlasitaj, sed sennombraj postsignoj de brutaro, parto de detruita barilo kaj restaĵoj de rustita dratplektaĵo malkaŝis, ke la pilgrimuloj proksimiĝas al unu el la solecaj farmoj. Chess zorgeme observis la spurojn de la indiana karavano. La karavano subite devojiĝis flanken al nordo, al grupo de montetoj, surkreskitaj de folihava arbaro.

”Tie ili volas verŝajne atendi la nokton,” li opiniis.

”Ni rajdos post ili!” proponis fervore Dick.

”Ni ne rajdos, almenaŭ nun ne. Ni endanĝeriĝus, se ili antaŭtempe ekvidus nin.”

”Sed,” Dick provis kontraŭi, ĉar la kuraĝa koro ne povis ĝisatendi batalon. Li ne finis, Fulmo sovaĝe ekbojis kaj ambaŭ, la viro kaj la knabo, subite turnis sin preparinte la pafilojn al pafado. Sed ne proksimiĝis indianoj.

Sur belega blanka ĉevalo, kies seleĵaro brilis de arĝenta garnaĵo, alrajdis rajdisto de grandaga staturo, sudhispana tipo, jam iom grizhara, sed tre bataleme aspektanta.

Li estis vestita en vesto el blanka cervoŝamo, troplenigita de brilantaj ornamaĵoj kaj lia pafilo preskaŭ pli similis ornaman ludilon ol veran armilon. Akompanis lin du vakeroj – meksikanaj mestizoj – ĉiuj tri rigardis kun nekaŝita malamikeco niajn heroojn.

”Kion vi faras ĉi tie, usonaj vagabondoj?” fiere alparolis ilin la belega rajdisto.

”Bonan tagon,” salutis trankvile Chess malobservante la neĝentilan alparolon.

”Mi ignoras viajn salutojn, mi volas scii, kial vi vagadas sur la terpecoj de la farmo San Miguel, vi ŝtelistoj de bovinoj kaj ĉevaloj.”

Dick paliĝis, sed Chess mansignis al li, ke li konservu trankvilon.

”Mi salutis dece kaj mi petas la saman respondon,” parolis malvarme la arbarano kaj se la orgojla hispano estus koninta Chesson, li certe estus ŝanĝinta tuj la manieron de sia konduto.

”Kaj mi ripetas, ke mi ignoras saluton de gringo. Malaperu aŭ mi salutos vin per vipo, vulturoj!” Dirinte tion li levis la vipon super la kapon preparante sin al bato.

Unu el la pistoloj de Chess aperis kvazaŭ miraklo en la firma mano, samtempe kun la ekapero krakis pafo kaj la vipo flugis tra la aero, forpafita tuj ĉe la mano de la hispano.

”Je diablo!” ekkriegis la lukse vestita sinjoro kaj etendis la manon al pistolo. ”mi mortigos vin kiel –”

”Antaŭ ol vi malfermos la ingon, rimarku, ke unu el miaj pistoloj estas celanta precize en vian ventron, la alia en la ventron de unu el viaj gardistoj, dume mia kunulo estas celanta en la alian. Mi rekonis kiel mia devo atentigi vin pri ĉi tiu cirkonstanco kaj nun ni povas daŭrigi en la ludo,” rakontis preskaŭ kun rideto Chess.

Sed daŭrigo ne okazis, la batalemo de la orgojla viro kaj lia akompanantaro tre rapide malvarmiĝis, ĉiuj sentis, ke iliaj visceroj tute malagrable turniĝas.

”Nu, mi tralasos vin do,” cedis la paliĝinta hispano, ”sed tuj malaperu de miaj terpecoj, ĉu vi aŭdas, tuj! Perdi ĝis jam sufiĉe da niaj bovinoj, por ke ni –”

”Silentu!” Chess tranĉis pluan parolon. ”Vi ne plu nomos nin ŝtelistoj, hispana sinjoro! Mi aŭdis fabelojn pri hispana gastameco, sed tio estis vere nuraj fabeloj. Nepre pravis tiuj, kiuj rakontis pri kruduloj, kies koroj plenblovi ĝas kiel sapa aerveziko pro fiero, sed ili krevos jam de la unua ventoblovo. Ni forrajdos tuj, sed kavalire ni atentigos vin, ke vi havos verŝajne pli nombran viziton.

Proksimume kvindek ruĝulojn, kiuj eble ekrajdis ekskursi kaj eble fari ion alian.”

La farmisto ekridis. ”Ĉu indianojn?! Ne frenezu, homo! De kie ili troviĝus ĉi tie? Vi volas timigi min, sed sinjoro Carlos d’Almedi malrespektas vin kaj viajn indianojn.

Malaperu! Vi ne ĉiam sukcesos antaŭi min kun la pistolo kaj se mi renkontos vin ĉi tie morgaŭ –”

”Mi pafmortigos vin embuske,” aldiris Chess. ”Kun frenezuloj kaj infanoj estas malfacile paroli. Ni dankas por la gastigo kaj tuj kiam vi forrajdos de pafdistanco de niaj pafiloj, ni forlasos plenĝoje viajn paŝtejojn.”

Malbenante la farmisto forrajdis kun la vakeroj observataj de rigardoj kaj pafiloj de ambaŭ usonanoj. Magie, kiu dum interparolo tremis per infana timo, aplaŭdis nun per la manetoj kaj vokis:

”Onklo Chess, vi montris al ili!”

”Nu, knabo,” Chess turnis sin al Dick, ”ĉu ankoraŭ vi sopiras defendi la farmistojn kontraŭ indiana atako kaj endanĝerigi vian propran vivon?”

”Ankoraŭ, Chess,” Dick respondis senhezite. ”Tiu fanfaronulo havas eble familion, kiu ne kulpas pri lia malbona karaktero kaj li estas ja nur homo. Eble li ne estas tiel malbona kiel stulta.”

”Eble vi pravas, kunulo, kaj estu certa, ke mi entute ne intencas permesi al la ruĝuloj senpune rabi blankulajn loĝejojn. Tuj kiam tiuj tri malaperos, ni kaŝrajdos post ili al la farmo, ni kaŝos nin ie kaj poste ni vidos.”

Ili rajdis singardeme proksimume du horojn, antaŭ ol ili ekvidis grandareajn konstruaĵojn de la farmo. Kovris ilin arboj kaj surkreskis vinberoj, ŝanĝante grupon de konstruaĵoj en belegan bildeton. Chess, ĉirkaŭrigardinte kaj observinte nealtajn rokojn, kvazaŭ mirakle elkreskintaj en la mezo de la ebenaĵo, malproksima de la homaj loĝejoj al certa pafdistanco de pafilo, decidis, ke ili kaŝos sin tie. Ili proksimiĝis al la rokoj arkmaniere kaŝiĝante antaŭ observado el la farmo kaj de la verdaj montetoj de nordo, en kiuj Chess antaŭsentis la ruĝulojn. Ili kaŝis sin inter la rokoj, Dick ligis la ĉevalon al arbusto, dume Chess Tarzanon nur afable admonis, ke ĝi ne moviĝu el la loko kaj ili atendis. Chess eltiris lornon de honorindaj dimensioj kaj komencis fikse observi la montetojn. Longe li observis senrezulte, kiam fine paso de koloraj ornamoj sur kapo de indiana gardostaranto certigis lin. Li alcelis poste la lornon al la farmo kaj vidis kelkajn virojn laborantajn en gregejo. Antaŭ la enirejo de la loĝkonstruaĵo staris la hodiaŭa malafabla konato kaj li parolis kun maljuna virino de agrabla vizaĝo, svingante sovaĝe per la manoj. Knabineto eble okjara ludis apud ili kun blanka katido. La tuta farmo montris bildon de profunda paco, kvankam proksime embuskis morta danĝero.

”La indianoj estas tie,” montris la arbarano al Dick, ”kaj ili atendas, ke malheliĝu. La hispano vere ne kredis al ni kaj do se ni ne estus ĉi tie, la hodiaŭa tago estus la lasta por ĉiuj loĝantoj en la mastrumaĵo. Rigardu!” li donis al Dick la lornon.

”Ĉu ankaŭ tiu knabineto mortus?” vokis la knabo post momento. ”Sed ni ja ne permesos.”

”Onklo Chess ne permesos, ke la knabineto estu vundita!” respondis Magie anstataŭ Ryen.

”Nu, vi scias, ke mi ne permesos,” li ridetis, ”kaj tial ni sendos Fulmon gardi. Hunĉjo, iru bele tra la herbo kaj kiam vi venos tien, ĉu vi vidas, inter la montetojn kaj la domojn, kaŝu vin! Tuj kiam vi sentos la proksimiĝantajn indianojn, vi realkuros, ĉu, hunĉjo?”

Fulmo dampite ekbojis, kvazaŭ ĝi volus esprimi komprenon kaj simila al ombro ĝi malaperis en la herbo. La tago malrapide pasis, ambaŭ kunuloj alternis en observado kaj Magie, se ŝi ne dormis, parolis kun Tarzan, kiu per serioza kapsvingado respondis ŝiajn sennombrajn demandojn.

Rapide krepuskiĝis kaj antaŭ ol ekbrilis la unuaj steloj, aperis senbrue la ekscitita Fulmo. Ĝi haltis kiel statuo kaj rigardis la mastron.

”La indianoj iras. Estas tempo,” trankvile diris Chess.

”Magie, vi restos ĉi tie, ĉu vi komprenas? Ĉu vi ne timos, Magie?”

”Kun Fulmo ne.”

Dick kaj Chess glitis en la herbon kaj rapide kaj singarde ili kaŝrampis al la farmo. Malantaŭ trunko de grandega arbo ili haltis. Ĉie estis ankoraŭ silento, nur el la konstruaĵoj aŭdiĝis kantado de agrabla virina voĉo.

Ambaŭ herooj rigardis fikse en krepuskon. Fine ondumi ĝis malproksime antaŭ ili herbo kaj aperis ĉeno de malhelaj figuroj.

”Ili iras!” flustris Chess. ”Ĉu vi estas kolera?”

”Ne.”

”Ne pafu, antaŭ ol mi pafos.”

La ruĝuloj proksimiĝis, jam nur eble cent kvindek paŝoj dividis ilin de la konstruaĵoj. Prepariĝante al atako ili stariĝis en la herbo. En la sama momento la ripetpafilo de Chess ekparolis kaj unu sekundon pli poste ekbojis ankaŭ la manpafilo de Dick. Kelkaj indianoj falis, du aŭ tri baraktis pro doloroj hurlante sovaĝe kaj la ceteraj komencis furioze kriegi. La atakplano estis malebligita.

Ili estis tiel implikitaj, ke ili ne tuj falis en la herbon kaj la rapida pafado de Dick kaj Chess kaŭzis al ili pluajn perdojn.

La farmo reviviĝis, fenestroj eklumiĝis, el la paŝtistdomoj elkuris vakeroj kun pafiloj en la manoj kaj ili komencis pafi ĉiuflanken kiel furiozaj. Ilia pafado estis senefika, nur inter la indianoj ĝi kaŭzis ankoraŭ pli grandan ĥaoson. Ili ekfuĝis. Chess kun Dick dekumis ilin perfekte.

El la farmo elrajdis bando da rajdistoj por persekuti la restintajn indianojn. ”Ni estas pretaj,” proklamis Chess, ”ni reiru al Magie.”

Ŝi estis iom terurita pro la pafado kaj tial ŝi bonvenigis la fraton kaj la amikon kun ĝojo.

”Vi estas herooj!” ŝi vokis.

”Eble, etulino,” ridis Chess, ”sed lacaj herooj. Nun ni sekure dormos kaj Fulmo kun Tarzan gardos nin.”

Ili ekdormis vere post momento. Sed en la farmo la loĝantoj ne dormis. En la paŝtistdomo, kien revenis la paŝtistoj pereigintaj la fuĝantajn indianojn, la kolerigitaj viroj parolis pri atako kaj ĉiuj samopiniis, ke ili dankas pro la savo nur al nekonatoj, kiuj haltigis la indianojn per pafado. Kaj ankaŭ en la loĝdomo oni emocie parolis pri la ruĝuloj. La edzino de sinjoro Carlos d’Almedi, premante en brakumo la filinon Josefinon, ploris pro emociiĝo, dum ŝia edzo preteriradis per longaj paŝoj.

”Miraklo savis nin!” plorsuspiris la sinjorino. ”La bona spirito mem intervenis, por ke mia kara kokido ne iĝu viktimo de la sovaĝuloj aŭ –” ŝi embarasiĝis subite, ”savis nin tiuj, kiujn vi hodiaŭ matene traktis tiel krude.”

La farmisto mallevis la kapon. Ankaŭ li estis konvinkita, ke li konas la savintojn. Regis lin ondo de honto kaj la tuta fiero malaperis kvazaŭ fumo.

”Vi pravas.”

”Kiel ili estas bonaj, kiam post tiaj ofendoj ili batalis anstataŭ ni. Ili forrajdis tra la nokto, ni eĉ ne povos danki al ili.”

”Mi trovos ilin por ĉiu prezo,” li proklamis energie.

”Mi rekompencos al ili la maljustaĵon kaj rekompencos ilin tiel, kiel scias rekompenci nur sinjoro Carlos.”

”Plej baldaŭ pardonpetu ilin pro la orgojla traktado,”

ŝi serioze diris.

Tuj matene ĉiuj viraj loĝantoj de la farmo ekrajdis ĉiuflanken por serĉi Chesson Ryenon kaj liajn kompaniulojn.

Hazarde trovis ilin la posedanto mem. Chess nome, kuirante matenmanĝon, bruligis fajron, ĉar ne estis motivo kaŝi sian ĉeeston, kaj la fumo katenis la atenton de la hispano. Dick ĵus verŝis kafon en tasojn, kiam dampita bojado de Fulmo anoncis ies alvenon. Aŭdi ĝis stamfado de hufoj kaj la knabo kaj la viro gvidataj de singardemo ekkaptis la pafilojn. Post momento Chess rigardis trankvile en la vizaĝon de la farmisto, ruĝiĝinta pro honto kaj embarasoj.

”Ĉu vi alvenas por forpeli nin de viaj terpecoj?” li demandis malvarme.

”Ne!” eksplodis la hispano. ”Mi alvenas por pardonpeti kaj voki la dankojn de firmamento al viaj kapoj.

Staru ĉe vi ĉiuj anĝeloj dum la tuta vivovojo, ne estu ŝtonaro sub la hufoj de viaj ĉevaloj.”

Ankoraŭ longe sinjoro Carlos parolis florsimile kaj fiere, do Chess apenaŭ defendis sin de rido.

”Mia domo fariĝos via domo, mia posedaĵo via posedaĵo, miaj ĝojoj viaj ĝojoj, viaj malamikoj miaj malamikoj,” parolis la hispano.

Chess dum momento pripensis, sed poste li akceptis la proponantan gastigon. Magie tre bezonis ripozi en vera lito.

”Ni ne plu parolu pri la pasinteco,” respondis Chess afable, ”ĉiu eraras.”

Ili surmetis la posedaĵojn sur la ĉevalojn kaj akompanataj de la farmisto entuziasmiĝinta pro la laŭdo ili rajdis al lia loĝejo. La edzino de sinjoro Carlos bonvenigis ilin malpli noble, sed pli kore. Malgranda Josefino ĵetis sin ĉirkaŭ la kolon de Magie kaj forkondukis ŝin tuj en la infanĉambron al pupoj kaj ludiloj.

Ili ĉetabliĝis, kiam unu el la paŝtistoj eniris en la ĉambron kun informo, ke inter la mortigitaj ruĝuloj kuŝas ankaŭ kadavro de blanka viro.

”Mizera perfidulo!” vokis la farmisto.

”Mi iros rigardi lin,” proklamis Chess kaj akompanata de Dick li rapidis post la paŝtisto.

Vere, en la herbo inter la indianoj kuŝis blankulo, kies vizaĝo estis eĉ mortinte abomena. Li rikanis per la lasta rikano kaj rememorigis rabobirdon, frap-faligitan dumsalte post senkulpa ofero.

”Tiu mizerulo venigis la indianojn!” morne diris Chess kaj per pinto de ŝuo li turnigis la kadavron. El poŝo de leda jako elfalis peco da papero. Dick metis ĝin al Chess kaj tiu legis:

”Sukcesis al mi rabo, elmigrinta familio kunhavis dek mil dolarojn, mi murdis ilin. Mi rapidas al Sovaĝa rivero por certigi al mi kampoparton en nova trovejo. Venu al mi. S.”

Chess serioze enpensiĝis. ”Ĉu vi scias, kiu skribis la leteron?” li demandis Dickon. ”La murdisto de viaj gepatroj.”

La knabo ekkriis sopirege kaptante la paperon.

”Kie estas Sovaĝa rivero?”

”Sude de ĉi tie.”

”Ni rajdos tien tuj!” decidiĝis Dick.

”Jes, tuj post kiam ni ripozis. Sed Magion ni lasos ĉi tie, ŝi malhelpus nin.”

Daŭris longe antaŭ ol ili persvadis la knabineton, ke ŝi restu sub la tegmento de la farmo, kie ŝi dividis kun malgranda Josefino la amon de ĉiuj. Finfine ŝi konsentis, starante kun la ceteraj antaŭ la farmo, kiam Chess kaj Dick estis forrajdantaj al la sudo.

”Rajdu kun dio,” ŝi vokis post ili, ”kaj revenu baldaŭ!”

”Dio iru kun vi,” mansvingis la farmisto, kies edzino ploris kaj la filino svingis per kaptuko.

La rajdantoj malproksimiĝis, kiam ili malaperis post la horizonto.

Aventuroj atendis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.