La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JUSTA CHESS

Aŭtoro: Vláďa Zíka

©2026 Geo

La Enhavo

II.

MI ESTAS NUR KNABO, SED MI VENKOS VIN ĈIUJN! – CHESS RYEN PREZENTAS SIN

Ili apartenis al tribo de rabemaj sioŭksoj, ĉiam malamike kondutantaj al blankuloj, ĉiam avidaj je rabaĵoj kaj novaj skalpoj. De matene ili postsekvis la postsignon de la ĉevalo de Dick kaj soliĝinta rajdanto ŝajnis por ili facila predo. Tro facila, tial ili elsendis post li nur unu solan spionon, kiu finis per pafo de la pafilo de Dick. La ceteraj rajdis malrapide post li kaj ili fariĝis furiozaj trovinte la malvarmiĝintan kadavron de la spiono. Ili rapidigis la rajdadon kaj baldaŭ per akrevidaj okuloj ili vidis, ke ilia rivalo estas nur knabo. Ili ekĝojis certaj pro sukceso kaj kun malŝato ili kondamnis la batalinton, kiu lasis mortigi sin de blanka hundido. La proksima estonteco konvinkis ilin, ke la hundido havas jam bone elkreskitajn dentojn.

Dick estis konvinkita, ke la indianoj ne intencas al li amikecon, la sago ja, elpafita de la spiono, parolis per klara lingvo. Tial, tuj kiam la indianoj venis al pafdistanco, ekparolis la pafilo de la knabo kaj la indiano rajdanta frunte, disĵetinte la manojn, falis de la selo. Ankaŭ la dua ekpafo ne maltrafis la celon kaj du mortintaj aŭ grave vunditaj batalantoj sufiĉis, por ke la ceteraj tre rapide foriru de pafdistanco de la neerarema pafisto, al kiu dume ili povis neniel malutili.

Dick observis ĝoje la retiriĝon kaj lia koro bategis pro febro de la provizora venko. La ruĝuloj interkonsiliĝis, grupiĝinte ĉirkaŭ la batalanto kun la plej bunta pluma ornamaĵo, ĉirkaŭ la estro, kiu apogis sin al antikva fusilo, la sola en la tuta aro. Li estis ekscitita pro la malsukceso kaj forgesante indianan prudenton kaj trankvilon, svingis sovaĝe per la libera mano.

”Ĉu miaj ruĝaj fratoj estas fetoraj skunkoj, ke ili retiriĝas antaŭ infano sen nomo? Ĉu iliaj koroj sinkis ĝis ĉevalhufoj? Ek! Ni kaptos la gratatan hundidon kaj preparos al ĝi torturojn, pri kiuj ankoraŭ neniu sonĝis.”

”Estro Longa Tranĉilo havas kuraĝan koron,” aŭdiĝis unu el pli aĝaj batalantoj, ”sed ĉiu, kiu provos rajdi sur la pado, estos trafita de kuglo de la knabo, kiun Granda Spirito puŝfaligu per fulmo!”

”Ĉu ni do forkuru antaŭ li, Blanka Urso? Ĉu tridek batalantoj antaŭ unu infano?”

”Ne, ni intertraktos kun li.”

”Intertrakti kun blanka infano, mi hontas,” eksiblis la estro.

”Nur ŝajne, artifiko estas foje pli bona ol blinda kuraĝo. Parto de la batalantoj proksimiĝos dume piede al la ŝtonegoj ĝis li kaj –”

”Mi konsentas!” ridetis la estro diable kaj jam unu el la ruĝuloj svingante per peco de malpura ŝtofo proksimi ĝis al la fortikaĵo de Dick. La knabo ne ekpafis, sed ne dediĉis al la sendito atentemon. Li antaŭsentis insidon, ne povante kompreni, ke la ruĝuloj vere volus intertrakti kun unu sola rivalo, kaj maltrankvilo obsedis lin. Se la ruĝuloj venos sur la ŝtonegojn… poste Dick kun bedaŭro rigardis Magion, kiu terurita premis sin al ŝtonego.

”Ni mortos ambaŭ kiel herooj,” decidiĝis Dick, ”ni ne makuligos memoron de la gepatroj per poltroneco.”

Tuj kiam la sendito proksimiĝis ĝis pafdistanco, Dick vokis laŭte: ”Haltu!”

”Juna blanka frato ne pafi,” certigis sekurecon por si la indiano per la terura angla lingvo. ”Ni venas kiel amikoj.”

”Tial vi volis murdi min inside, malpura mensogulo.”

”Ni scias pri nenio! Male, ni volas savi vin, ĉar en la montaro vi certe mortos. Ni kondukos vin ĝis nia vilaĝo.”

”Silentu kaj ne mensogu. Vi timas, poltronuloj, aro da hundoj, unu knabon kaj vi volas kapti lin per artifiko.

Tuj revenu aŭ mi komencos pafi!” Dick mem miris pri la bruskeco de sia voĉo.

”Se vi ne obeos, vi mortos en terura maniero!” minacis la sendito.

”Ne minacu, mi ne timas ululantajn kojotojn. Mi estas nur knabo, sed mi venkos vin ĉiujn,” vokis Dick kaj samtempe li komencis pafi trans la kapo de la sendito en grupeton de indianoj, kiuj malzorgeme alproksimiĝis al pafdistanco. Kelkaj kun ekkrioj falis, la ceteraj retiriĝis, sed Dickon la venko ne ĝojigis. Li rimarkis, ke nur malplimulto da sioŭksoj restis sur la pado, la ceteraj jam certe kaŝrampas inter la ŝtonegoj, ili ŝteliras tiel kaŝe kaj singarde, ke li ne povas trafi ilin per pafado kaj se la indianoj venos ĝis ili, li ne povos spiti al superforto. Li ne savos sin, sed li batalos. Zorgeme li reŝargis la pafilojn kaj preparis ankaŭ ambaŭ pistolojn, tio estas apogis ilin al ŝtono, por ke li povu pafi kun apogo, ĉar li ne povis regi la pistolojn per la malfortaj manoj.

”Ne timu, Magie,” li kvietigis la fratineton, ”ili nenion faros al ni, ili mem timas nin.”

”Mi ne timas,” ŝi provis rideti, ”kaj se ili venkus nin, ni venus en ĉielon al paĉjo kaj panjo, ĉu ne?”

”Certe,” li pravigis mallaŭte kaj rapide li returnis sin, por ke la etulino ne vidu la larmojn en liaj okuloj.

Por Dick komenciĝis momentoj de maksimuma streĉo.

Ĉirkaŭe regis la plena varmego de la arda somera tago sed frosto kuris sur lia dorso. Li ne vidis la malamikon, li ne aŭdis ĝin, kvankam ĉiun atentemon de nervoj li enmetis en la orelojn, nur li antaŭsentis ĝin. Li desegnis por si en la animo figurojn de la ruĝuloj glitantaj inter la ŝtonegoj, alproksimiĝantaj ja malrapide, sed kun nehaltigebla reguleco, li atendis, ke jam elsaltos la tuta bando kun sovaĝa kriado. Li sciis, ke tio estos la fino de ĉiuj finoj kaj li tamen preskaŭ deziris, ke ili jam venu, ĉar atendado estis same terura kiel morto mem.

Subite li ekaŭdis grincadon de ŝtoneto, samtempe la ĉevalo ekhenis, ĵus aŭdiĝis milita krio kaj proksimume dek kvin ruĝuloj elsaltis senpere antaŭ la kaŝejo de Dick.

Necelante li komencis pafi, du aŭ tri falis, sed la ceteraj jam troviĝis sur la supro de la ŝtonegoj, servantaj al la geknaboj kiel kaŝejo. Li haltigis ilin ankoraŭ por momento per ekpafoj de la pistoloj, kiuj ne havis efikon, ĉar li ne povis regi la pezajn armilojn kaj poste kaptinte la pafilon je paftubo li starigis sin antaŭ Magie, por ke li protektu ŝin per la propra korpo ĝis la lasta spiro.

”Fino, fino,” flugis tra lia kapo, ”mi venĝos nek la gepatrojn nek la fraton, mi mortos kun Magie.” Li observis, kiel unu el la ruĝuloj, ulo de ega staturo, prepariĝas por ĵeti al li tomahaŭkon kaj senvole senscie Dick fermis la okulojn. ”Dio estu al mi favorplena,” li flustris.

La ruĝulo plezurĝuante la torturojn de la knabo atendis kun la mortiganta bato. Ĉiam li levis kaj denove mallevis la militan hakilon, kiam li fine eksvingis, sed ne ĵetis.

De ie el la altaĵo ekbruis pafo, la ruĝulo falis kvazaŭ subhakita kaj antaŭ ol la ceteraj rekonsciiĝis, novaj kugloj semis inter ili pereon. Unu sola el ili ĵetis sin al la geknaboj, dum la ceteraj klopodis fuĝi, vokante sovaĝe, ke antaŭ ol li foriros en la eternajn ĉasejojn, li frakasos iliajn kraniojn. Li provis trafi Dickon per la hakilo. La knabo, al kiu pla afado redonis esperon kaj vivon, defendis sin per la turnigita pafilo, sed li estus malvenkinta, se tra la aero ne estus aperinta hele bruna, preskaŭ blanka korpo de ega hundo, kiu per forto kaj pezo faligis la indianon kaj ĝi enmordis furioze grumblante en lian gorĝon.

La ekkrio de la sioŭkso sufokiĝis en elŝprucinta sango.

La hundo indiferente lasis la senfortan korpon kaj ĝi ĵetis sin al la ceteraj. Sed ĝi ne plu trovis laboron, la pafilo de la nevidebla pafinto purigis la ŝtonegon perfekte.

Dick rigardis kvazaŭ prisorĉita. Kelkfoje li fermis kaj denove malfermis la okulojn, volante konvinkiĝi, ke li ne sonĝas, ke li estas vere savita. Sed la korpoj de la indianoj kuŝantaj jen tie jen tie, Magie baraktanta en spasma ploro pro tla ravivita teruro, ĉio ĉi pruvis, ke li mem estas vere viva kaj en sekureco.

”Nekonata savinto, mi dankas al vi!” li vokis profunde el la koro esplorserĉante la ĉirkaŭaĵon en espero, ke nekonato iĝos konato. Daŭris momenton, antaŭ ol la espero plenumiĝis. Ĉevalhufferoj ekklakis en la ŝtonaro kaj aperis nigra belega ĉevalo kun hararo brila kvazaŭ silko. Ĉiu muskolo en ĝia korpo nur ludis. La ĉevalo tiel katenis la atentemon de Dick, ke li tute ne rimarkis la rajdanton firme sidanta en selo kaj certe tenanta en la mano multpafan ripetpafilon. Tio estis juna, proksimume tridekjara viro, kies elasta staturo estis vestita en longaj ledaj pantalonoj kaj en griza ĉemizo, kies manikoj finis en ledaj manumoj. La veston kompletigis larĝa ĉapelo kovranta nigrajn harojn preskaŭ same densajn kaj buklajn kiel tiujn de Dick. La ventvipita kaj sunbrunigita vizaĝo de la viro esprimis kuraĝon kaj energion, la bluaj okuloj rigardis nun ankoraŭ dure pro rebrilo de la ĵusa batalo. Sed tuj kiam la rajdanto ekvidis la knabon, ŝanĝiĝis la tuta mieno de la vizaĝo, la buŝo kaj la okuloj ekridis kaj afabla boneco alternis la batalan durecon.

”Ho, juna heroo, vi tre varmigis la ruĝulojn,” li vokis saltante de la ĉevalo. Dick, distrita de la observado de la nigra ĉevalo, fiksis la okulojn al la savinto. Tuj li eksentis favoron al la fremdulo, kiu plaĉis al li ankoraŭ pli ol la ĉevalo.

”Mi varmigis,” li komencis senhonte, ”sed se ne venus vi, estus fino jam post momento. Mi dankas al vi por mi kaj ankaŭ por mia fratino, vi venis kiel miraklo en la lasta momento. Mi ne scias multe paroli, sed se vi iam bezonos ies kapon, jen estas la mia, sinjoro!”

”Vi parolas tro. La plej grandan laboron vi faris mem.

Kaj kiu dirus al mi sinjoro. Mia nomo estas Ryen kaj por miaj geamikoj Chess. Kiel vi venis ĉi tien sola, sen plenkreskuloj?”

La knabo ne tuj respondis. La nomo de la nekonato impresis kiel sorĉa parolo. Chess Ryen kaj rajdas sur nigra ĉevalo kaj havas blankan hundon! La knabo ne dubis, ke la hundo tiel furioze ŝirinta la indianojn apartenas al la kuraĝa savinto. Sed poste savis lin – Por ke li estu certa, li demandis: ”Ĉu via ĉevalo nomiĝas Tarzan?”

”Jes,” respondis la fremdulo ridetante.

”Kaj la hundo Fulmo?”

Nova konsento.

”Vi do estas Chess Ryen, nomata Justulo, la glora heroo de la Okcidento, persekutanto de ĉiu malbono, la plej granda batalanto kontraŭ indianoj!” vokis entuziasme la knabo.

”Oni vere nomas min tiel, sed kun gloro tio ne estas tiel malbona,” ridetis Ryen.

”Jes, vi ne scias kiel malbona. En ĉiuj vilaĝoj, fostodomoj kaj tendaroj oni prononcas vian nomon kun sankta respekto, ĉiuj parolas pri vi preskaŭ kiel pri dio. Kaj vi savis nin, vi estas tiel bona kaj mi kredas, ke vi helpos min ankoraŭ unufoje, vi certe helpos.”

”Rigardu, knabo, vi faris hodiaŭ grandan laboron, vi pruvis, ke vi havas heroan koron. Tial konsideru min kiel kunulo kaj voku min per la nomo. Mi helpos vin, kvankam mi pensas, ke en la vivo vi ne bezonos ofte fremdan helpon. Vi rakontos al mi vian okazintaĵon, sed plej baldaŭ ni devas ekrajdi de ĉi tie. Ni ne scias, ĉu kaŝas sin ie alia bando de ruĝaj kanajloj. Survoje vi respondos al mi la demandon, kiun mi jam faris, do kiel vi troviĝas ĉi tie sola kaj sen helpo. Ĉu tio estas via fratinjo?”

”Jes, ŝi nomiĝas Magie kaj mi Dick Dickson. Ni estas solaj, ĉar –” la kuraĝo de la knabo subite malaperis kaj li ekploris.

”Nu, nu, heroo, trankviliĝu, rigardu la fratinjon, kiel ŝi interamikiĝis kun la hundeto.” Vere la knabineto karesis la hundon, ŝanĝiĝinta el sangosoifa diablo en malsova ĝan ŝafeton, kiu trankvile igis dorloti sin de la etaj manoj.

”Obeema hundeto,” babiletis la knabino. ”Vi mortigis la malbonajn indianojn.”

Dick trankviliĝis kaj ili ekrajdis. La vojo ascendis kaj Chess rajdis sur ĝi kun certeco malkaŝanta perfektan konon de la regiono. Li aŭskultis Dickon, kiu priskribis la malĝojajn okazintaĵojn de la hieraŭa tago. Kelkfoje Ryen grincis pro kolero pro la fiaĵo de la kanajlo, kaj kiam la knabo finis, Chess proklamis karesante la harojn de Magie, sidanta antaŭ li sur la selo:

”Vi ne bezonas peti helpon, kunulo, mi helpos vin, via kverelo estas mia kverelo. Ni serĉos la murdiston, ĝis kiam ni trovos lin kaj poste li komencos bedaŭri la momenton, kiam li naskiĝis. Ni povus reveni kaj postsekvi liajn spurojn,” diris Chess kaj rigardis zorgeme la firmamenton, ”sed proksimiĝas ŝtormo. Ni ĝojos, se ni atingos kaŝejon. Pluvego kunigita kun ŝtormo forlavos certe la spurojn, tio ne gravas. Malbono neniam fuĝos al puno kaj ni helpos la justecon.”

La knabo ne konsentis tro kun la opinio de la arbarano, li prefere tuj estus reveninta al la spuroj de la murdisto, sed kontraŭi li ne kuraĝis. Fakte la firmamento vere rapide nubiĝis per malhelaj, terurigaj nuboj, la sufoka vetero ankoraŭ duobliĝis, la silento iĝis pli terura.

Magie terurite ekkriis, kiam malproksime sovaĝe ektondris kaj ankaŭ la ĉevaloj kaj la hundo maltrankviliĝis.

”Ni rapidu, aŭ la ŝtormo faros, kio ne sukcesis al la indianoj,” zorgeme ordonis Chess, instigante afable Tarzanon al pli rapida paŝo. Tondris konstante pli ofte, leviĝis ventego, sur la montojn falis preskaŭ mallumo. Magie ploris pro timo kaj ankaŭ Dick apenaŭ superis tremadon.

”Nu, knabinjo, ni iam estos hejme, ne ploru, la ŝtormo ne englutos nin,” Chess kvietigis la infanon. Ankoraŭ eble dek minutojn ili rajdis, kiam Ryen devojiĝis kaj deseli ĝinte kondukis la ĉevalon trans ŝtonegojn. Ĝuste en la momento, kiam la ŝtormo ekfuriozis per la tuta forto, aperis antaŭ ili breĉo, kaŝita al la rigardoj de ĉiuj sciaviduloj.

Kaprico de la naturo elŝprucigis meze de la ŝtonegoj fonton, la vento ĉi tien alportis teron, la akvo forlavis ĝin ĉi tien kaj tiel estiĝis malgranda verda insuleto meze de la ŝtona dezerto. Malantaŭe mallumis la aperturo de grandspaca kaverno. Chess Ryen trovis foje dum siaj vagadoj la gastigeman angulon kaj faris el ĝi intermitan rifuĝejon.

Precipe hodiaŭ li dankis al la iama hazardo, ja la ŝtormo, kiu furiozis en la montaro akompanata de sovaĝtorenta pluvo kaj uragano de nemezurebla forto, certe estus alportinta pereon al li kaj ankaŭ al la infanoj. La kaverno situis alte super fundo de breĉo, la torento de akvo ne povis eniĝi ĉi tien, eĉ ne la vento povis malutili.

Sento de sekureco plenigis ĉiujn kaj Magie baldaŭ trankviliĝis. Chess lokigis la ĉevalojn malantaŭe en la kaverno, ordonis al la infanoj, ke ili senvestigu la pluvmalsekigitajn vestojn kaj post momento flagris gaje fajro, nutrita de provizo de ligno, kaŝita en la kaverno. Ĉiuj konsciiĝis, ke ili malsatas kaj la nutraĵoj ricevis merititan honoron.

Dum la manĝado Magie subite ekploris. ”Panjo,” ŝi plorsuspiris, ”mia ora panjo!” Ankaŭ Dickon denove superregis malĝojo kaj Chess, plena de kompato, vane serĉis konvenajn vortojn por trankviligi la infanojn.

”Kompaniulo, ne estas tempo de plorĝemado, ni povas neniun helpi, se ni ploras. Memoru, Dick, ke vi devas esti forta, se vi volas venĝi vin. Ja al multaj infanoj okazis la sama sorto kiel al vi, multaj gepatroj foriris nekonate kien kaj la infanoj ne povis senesperiĝi. Ja ankaŭ mi perdis la patron en simila maniero kiel vi kaj ĝis hodiaŭ mi serĉas kanajlon, kiu kaŭzis lian morton. Sed mi trovos lin, kiel vi trovos lin, Dick.”

”Rakontu al mi pri tio, se –” Dick embarasiĝis.

”– mi ne malĝojos. Ne, oni bezonas iam babili pri siaj malĝojoj.”

La fajro krakis, la fulmotondro super la montaro furiozis kaj Chess rakontis. Nur al Dick, ĉar Magie, laca pro la impresoj, ekdormis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.