La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JUSTA CHESS

Aŭtoro: Vláďa Zíka

©2026 Geo

La Enhavo

XII.

SMITH FURIOZAS – AVERTO

Smith, kulmine kolerigita pro la ĉeesto de la malamikaj rajdistoj en la urbeto, estis iranta en la ĉambro, kiam aŭdiĝis la eksplodbruo. Nefininte komencitan paŝon li restis stari simila al sal-kolono. Eĉ ne momenton li dubis, de kie eksonis la bruo kaj tial ondo de ruĝa kolerego obsedis lin kiel ŝtormo. Li ne sukcesis defendi la digon, vane li disstarigis ĉiujn plej bonajn homojn ĉirkaŭ la digo, la malamiko faris sian laboron.

Kiu malamiko? Purpuro de kolerego komenciĝis rapide interŝanĝiĝi kun la flavo de timo. Tiu knabo Alvarez kun ĉiuj rajdistoj estis ja en la urbeto; Smith kalkulis ilin, kiam ili estis preterrajdantaj. Neniu alia en la regiono kuraĝus starigi sin kontraŭ Smith, kaj ĉiuj kanajloj larĝvaste estis okupitoj de Smith, ilia elito gardis ĉe la digo.

Kiu do? La timo kreskis. Unu nomo senĉese aperis en la pensoj de Smith kaj li faru kion ajn, senĉese ŝajnis al li, ke la ombroj en la anguloj de la ĉambro flustras: ”Justa Chess, Justa Chess!”

Li volis voki, sed li timis. Nesciante kial, li stringis en la mano la pistolon kaj li turniĝis ĉiuflanken timante, ke subite en la duonlumo aperos la staturo de la terura malamiko. Sono de bruaj paŝoj en la koridoro fine ĉesigis la sorĉon de timo. Ben Rodden, unu el ambaŭ viroj, kiuj en la trinkejo estis atestantoj de la morto de John Maldekstrulo, enflugis enen kiel sago.

”Patrono, la digo!” li elbuŝigis.

”Mi ne estas surda, mi aŭdis!” kriis Smith. ”Kial vi ne kuris tien, stultulo! Kie estas Silentpaŝulo kaj John Maldekstrulo, kial vi ne rapidas por helpi al la gardantoj de la digo, al la kanajlaj gardantoj, kiuj lasas la digon eksplodi antaŭ la nazo.”

”John Maldekstrulo neniam ien kuros plu, ĉar Pete el la farmo ekpafis antaŭ ol li. Ni kun Silentpaŝulo poste emis nenien kuri. Parte laŭ la eksplodforto restis neniu vivanta kaj parte ni ne emas batali kontraŭ tre forta malamiko.

Finfine vi, patrono, ankaŭ ne kuregis al la loko de danĝero.”

La pistolisto parolis malrapide, en kelkaj momentoj aperis en lia parolo timo, sed en la lasta frazo aŭdiĝis evidenta moko. Smith ruĝiĝis pro surprizo kaj ankaŭ pro kolero. Tiel kuraĝis paroli kun li ankoraŭ neniu el liaj homoj, ĉiam ili tremis antaŭ li pro teruro. Kio ŝanĝiĝis, kial Ben mokas en liajn okulojn? Subite Smith sentis, ke la tero tremas sub liaj piedoj, ke iu nekonata kaj ja konata estas fosanta kavon sub li mem. Timo regule estas kovrita de kolero kaj tial Smith eksplodis preskaŭ nerespondece:

”Mi estas la ĉefo, ĉu vi komprenas? Mi faras, kion mi volas, sed vi obeos kaj tial vi tuj rajdos al la digo. Tuj, senhezite aŭ –” kaj la mano de Smith, plilongigita per la pistolo, ekcelis al la buko de la zono de Ben. Tiu humili ĝis sciante, ke kun la ĉefo ne estas bone ŝerci.

”Vi ne bezonas esti tuj malbona,” grumblis Ben. ”Lastatempe ni multe ne sukcesis kaj tial vi ne miru –”

Smith trankviliĝis rompinte la reziston. Liaj pluaj vortoj sonis preskaŭ afable.

”Iu ludas kun ni, ni ne dediĉis al li atentemon, tial li sukcesis. Sed nun,” la gvidanto de la rabistoj faris per la dekstra mano tre gravan geston.

Sed tuj kiam li soliĝis, la trankvilo denove tre rapide malaperis. La kredo en finan venkon estis neniel ŝtonfirma.

Li sentis, ke venis tempo batali kaj en ĝi li fidis propre nur al unu – al Jack Crawford. Smith estis konvinkita, ke tiu havas pli grandan prezon ol cent aliaj viroj kaj nun Smith volis lin sendi batali. La juna farmisto estis tro ĝena kaj tial li devos malaperi. Kiam li malvarmi ĝos ie en la herbejo, la ulinoj en la farmo ankoraŭ volonte akceptos la proponon de Smith kaj tiel Smith iĝos posedanto de la orhava rojo. Decidinta fini rapide la ludon, en kiu li dume malvenkis kaj kiu hodiaŭ nokte kostis multe de liaj homoj, li malfermis la pordon en koridoro kaj vokis koncize: ”Jack!”

Smith aŭdis, kiel la viro ĉe la domenirejo moviĝis kaj kiel li malrapide kaj trankvile ascendas la ŝtupojn. Li haltis oscedante antaŭ la ĉefo kaj ne atendante alparolon, ekparolis mem.

”Ĉu fine vi havas por mi laboron? Mi estas jam trotedita pro senĉesa senuza kuŝado en la korto. En la trinkejo oni pafas, mi tie ne estas, al la digo vi sendis aron da stultuloj kaj min vi lasas mallabori. Se mi estus gardinta, la digo ankoraŭ starus. Okupu min aŭ mi forrajdos alien.”

Smith ĝoje rigardis la malmolan vizaĝon de la pistolisto.

La viro, kiun li bezonis, staris antaŭ li.

”Mi havas por vi laboron. Alvarez d’Almedi estis hodiaŭ en la urbeto – kaj mi ne volas, ke li rajdu ĉi tien plu – mi volas, ke li entute ne rajdu!”

”Mi komprenas!”

”La paŝtejoj estas plenaj de malutilantoj, ni diru, ke unu el ili forigos la junan farmiston. Neniu vidos lin, junaĝo ne estadas singardema, ni kondolencos al la familio, la ŝerifo neniun kaptos kaj estos trankvilo.”

”Bone! Ĉu morgaŭ?”

Smith mem ektremis pro la malkompatema voĉo.

”Baldaŭ.”

Jack sen plua vorto foriris ĝuste en la momento, kiam ŝerifo Strenton pala kaj ekscitita enflugis en la ĉambron.

”Kio okazis?” demandis lin Smith, ”vi estas kadavre pala.”

”Se vi scius,” ĝemis la ŝerifo, ”se vi scius!” Li silentiĝis rigardante maltrankvile Jackon, staranta en la pordo.

”Atendu sube,” lasigis Smith Crawfordon. ”Kaj vi ne ĝemu, diru konekse, kio okazis al vi?”

”Mi ricevis averton,” elspiris la ŝerifo.

”Kian averton?”

”Jen, tralegu ĝin mem.”

Smith, kaptinte pecon da ne tro pura papero, paŝis kun ĝi al la lampo kaj legis:

”Ŝerifo, la fino proksimiĝas. Ankoraŭ vi povas savi vin, se vi tuj turnos vin kaj arestos Smithon. Alie rememoru Selb Silveron, tio estas, mi pensas, sufiĉe por kanaba pendigŝnuro.

Do agu tuj!

Justa Chess.”

Smith ektremis. Aperis antaŭ li la staturo de maljuna orserĉisto Silver, kies kampoparto foje logis la intereson de la bando de Smith. Ili metis tiam helpe de la ŝerifo sur lian vojon kadavron de alia bedaŭrindulo, kulpigis lin pri murdo kaj kiam la ŝerifo kaptis lin, ili torturis lin tiel longe, ke li mortis antaŭ ol li povis malkaŝi la sekreton de la trovitaĵo. La timo de Smith estis same granda kiel de la ŝerifo, plej malbone efikis al li necerteco, kion propre scias la mistera malamiko. Nur pene li regis antaŭ

Strenton la tremadon.

”Vi ja ne kredos al tiaj stultaĵoj, iu antaŭsentas ion kaj volas ĉantaĝi. Ni serĉos lin kaj poste –”

”Mi ne plu iun serĉos, mi havas sufiĉe da tiu ĉi ludo!”

ĝemis la ŝerifo.

”Arestu min do,” ridetis Smith malbone. ”Ĉu vi rimarkis la viron en la pordo? Ĉu li plaĉas al vi?” li diris minace.

”Kion mi faru, kion mi faru?” lamentis la ŝerifo.

”La samon, kion vi faris ĝis nun. Nenio okazos, mi kapablas humiligi la emojn de romantikaj pajacoj.”

”Eble de ĉiuj, sed ne de Justulo. Ankoraŭ neniu venkis lin, male, li lasis post si longan vicon da tomboj,” lamentis etpotence la ŝerifo.

”Ni entute ne scias, ĉu tio estas li kaj ĉifoje li same rompus la dentojn. Kiamaniere vi ricevis tiun ĉi ĉifonon?”

”Kiam mi estis revenanta el la trinkejo, kie –”

”Mi scias, mi scias,” interrompis lin senpacience Smith.

”Kaj de kie elpeligis nin la eksplodo de la digo, kie mortis ĉiuj viaj homoj –”

”Al la afero!” ekkriis Smith. ”Ili pagos al mi pro la homoj kaj ankaŭ pro la aĵoj.”

”Mi trovis la paperon alnajlita sur la pordo de la domo.

Ne, tio ne povis esti la rajdistoj el la farmo, ili rajdis tra la ĉefstrato kaj neniu el ili devojiĝis. Tial mi –”

Strenton ne finis, en la ĉambron enkuris nova vizitanto – juĝisto Judson. Kaj se la ŝerifo estis pala, la juĝisto estis pli blanka ol la papero, kiun li portis en la tremanta mano.

”Smith, estas fino – ni devas – ni devas –” li falis peze sur seĝon kaj kaptis la botelon kun alkoholaĵo. Glaso tintis je la botelo kaj viskio fluis sur la tablo. Li malplenigis la glason ĝisfunde kaj iom trankviliĝis.

”Li persekutas nin!” daŭrigis Judson. ”Li scias pri ni ĉion, eĉ tion, ke ni igis pendigi la senkulpan Erick Johansonon pro ŝtelo de brutaro, pri kio kulpis iu alia.”

La ŝerifo ekkriis kaj ankaŭ Smith nur perforte subpremis ekkrion. Li preskaŭ elŝiris la paperon el la mano de la juĝisto kaj legis rapide:

”Juĝisto, estas tempo! Ne eblas plu pendigadi senkulpajn homojn kiel Johansonon. Nur unu sola vojo kondukas al savo. Kiam la ŝerifo arestos Smithon, kunvoku ĵurion, sciigu al ĝi la veron kaj kondamnu la kanajlon al morto!

Justa Chess.”

”Diablo, malbenita diablo,” eksiblis Smith, ”sed mi al li, mi al li –” li rigardis samtempe ambaŭ virojn kaj legis en iliaj okuloj malkonfidon en la sukceson de liaj minacoj.

”Nu, arestu min, ŝerifo!” li raŭkis kolere, ”forkonduku min en arestejon kaj vi, juĝisto, formu ĵurion!”

Ambaŭ klinis la kapojn, sur iliaj fruntoj perlis ŝvito.

Kaj ambaŭ vidis unu solan solvon – rapidan ĉevalon kaj grandan nombron da mejloj inter San Juan kaj si.

”Pri tio mi eĉ ne pensas,” ruze komencis la juĝisto, ”sed pri timo ne miru. Justa Chess estas tre nedigestebla bombono.”

”Ulinoj! Fidu rn min kaj ĉio bone finiĝos. Iru dormi kaj matene ni interkonsiliĝos. Nun oni malbone parolas kun vi.”

Ili ĝojis, kiam la domo de Smith estis malantaŭ iliaj dorsoj kaj senvorte rapidis ĉiu al sia loĝejo. Ne daŭris longe, ĉiu mono de la ŝerifo kaj ankaŭ de la juĝisto estis ŝtopita en zonojn, la selsakoj estis plenigitaj per nutraĵoj, la ĉevaloj silente kondukitaj el la staloj, kaj ambaŭ krimuloj ekrajdis al oriento.

Estis malhela, senstela nokto, sed al ambaŭ kanajloj, kiuj tiel longe helpis al Smith murdi kaj rabi, eminente faciliĝis, kiam la unua kilometro dividis ilin de San Juan.

Ie alie ili komencos denove, la deponaĵojn en la banko neniu prenos al ili kaj Smithoj, kiuj bezonas helpon, estas sufiĉe abundaj ankaŭ en regionoj, kien ne atingas la potenco de Justa Chess.

”Haltu!” aŭdiĝis subite el la mallumo antaŭ ili, ”ni estas celantaj al vi tre precize.”

Ambaŭ ekkriis pro teruro kaj sen provo rezisti ili levis la manojn.

”Ne moviĝu!” parolis ree la nevideblulo.

Ili eĉ ne povis movi sin, teruro ŝanĝis ilin en pecojn de glacio. Konscienco, vekiĝinta pro timo, brulvundis ilin kiel arda fajro, ili mem senkompatemaj ne esperis en mizerikordo. La necerteco, kiu propre atakis ilin, nur multobligis ilian timon.

Iu alpaŝis al ili de malantaŭe kiel ombro kaj post momento ili estis malarmigitaj. En same mallonga momento fortaj manoj frap-faligis ilin teren kaj katenis ilin.

”Viroj,” aŭdiĝis el la mallumo silenta kaj morna voĉo, ”Justa Chess promesis, ke li pardonos viajn kulpojn, se vi malkovros Smithon. Vi ne faris tiel, vi fuĝis, por ke vi aliloke dissemu malbonon. Malbono estas punenda kaj tial Justulo kondamnis vin al mortpendigo. Post minuto vi pendos kiel averto por ĉiuj, kiuj forlasos la vojon de rajto kaj justeco. Via kulpo, viroj, estas duobla, ĉar vi estis publikaj protektantoj de la regularo, kiun vi perfidis.

Vi mortos, por ke aliaj vivu.” La nekonato parolis mallaŭte, sed al ambaŭ kanajloj ŝajnis, ke ili aŭdas la trumpetojn de la lasta juĝo. Eĉ ne momenton ili dubis pri la seriozeco de intencoj de la nevideblulo kaj sovaĝa timo antaŭ la morto reparoligis ilin.

”Vi ne povas mortigi nin!”

”Vi ne havas rajton al tio!”

”Kompatu, kompatu!”

Vane ili pardonpetis, vane ili kriegis. La nekonataj juĝistoj ne parolis plu, trenante la krimulojn al ega pino.

Post momento ekkrioj eksilentis, unu el la farintoj de justeco alpinglis al la brusto de ambaŭ kadavroj pecojn de papero, kaj jam la ĉevaloj de la venĝintoj ekkuris tra la mallumo. Unu revenis al San Juan, la alia celis al la farmo de familio d’Almedi.

* * *

Smith, deprimita post la foriro de ambaŭ kunuloj, vane klopodis trovi la perditan trankvilon. Vane li kredigis al si certecon, vane li provis per fortaj vortoj desegni venontan venkon, la timo ne cedis. Jam pasis tra lia kapo ankaŭ la penso, ke li lasu ĉion, prenu la monon kaj fuĝu.

Li subpremis ĝin tuj, li ja lasus post si tiom da neminita oro kaj oro signifis por Smith pli ol la vivo. Sur la vojo de krimo li surpaŝis pro ĝi, pro ĝi li malpurigis la manojn per sango. Ne, pro oro li luktos ankaŭ kontraŭ la infero.

Kio propre okazis? Nenio! Morgaŭ Jack mortigos la junan Alvarezon, per tio liberiĝos la vojo al la farmo kaj –

Li ne finis la penson, tra la malfermita fenestro io eksiblis kaj indiana sago pikiĝis kun tintado en la kontraŭan muron. Smith sentis, kiel kuras frosto sur lia dorso kaj la haroj hirtiĝas. Li ne estis kapabla moviĝi, li nur premis sin al la muro gaprigardante kvazaŭ prisorĉita la sagon, ĉirkaŭvolvita de paperzono. Fine li raŭke vokis.

”Jack! Jack!”

La kelkaj momentoj, kiujn la rajdisto bezonis por supreniri la ŝtuparon, al Smith ŝajnis kiel tuta eterneco, kaj kiam fine Crawford kun demanda rigardo staris sur la sojlo, Smith nur balbutis: ”Tie, tie!”

Jack rigardis la sagon, trankvile trairis la ĉambron kaj per unu sola ŝiro de la forta brako elŝiris ĝin el la muro.

”Fermu la fenestron, fermtiru la ĵaluzion!” ordonis Smith, al kiu la ĉeesto de Crawford redonis kuraĝon. La ordono estis senvorte plenumita.

”Donu al mi la sagon kaj iru kontrolrigardi la domon.

Pafu ĉiun, kiun vi ekvidos, mi respondecos pri tio. Ĉiun, ĉu vi komprenas?!”

”La pafinton de la sago mi ne trafos, tiu jam estas for.”

Jack malrapide foriris kaj Smith enviis lian nemalobeeblan trankvilon. Per tremantaj manoj li devolvis la paperon de la sago kaj klopodis legi. Li devis peni, por ke la literoj ĉesu danci antaŭ liaj okuloj. Kaj kiam li tamen povis legi, tio ne alportis trankvilon, sed hororon.

”Smith, mi nomas vin tiel, kvankam mi povus uzi multe da aliaj nomoj, el ili ĉiu estas enskribita per sanga skribo en la historio de krimo. Iru kaj diru pri viaj krimoj, iru kaj konfesu al ĉiuj homoj! Se vi ne faros tiel, vi mortos same kiel mortis la ŝerifo kaj la juĝisto. Matene oni trovos ilin pendigitaj proksime de la urbeto. Ĉu vi pensas eble, ke vi incitos al mi oficejojn, kiuj scias nenion pri vi? Vi pricerbumu tion, ĉar antaŭ ol mi finos kun vi, mi razos vin, komprenu bone, mi razos vin!

Justa Chess.”

La letero vekis teruron, la informo pri la morto de ambaŭ kunuloj de krimoj intensigis ĝin, sed la vortoj pri razado ŝanĝis teruron en hororon. Kiu povis scii, ke Smith portas barbon, por ke li ŝanĝu la aspekton, kiu konas lian tiel foran pasintecon!

Senforte li sinkis sur seĝon, fermis la okulojn kaj ŝajnis al li, ke la ombroj el la pasinteco eliras el ĉiuj anguloj kaj proksimiĝas al li.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.