|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() JUSTA CHESSAŭtoro: Vláďa Zíka |
©2026 Geo
|
Sovaĝa rivero ne povus ricevi pli konvenan nomon.
Abrupte ĝi falas de la montoj al la maro kaj ĉar ĝi estas ofte premita inter montetoj, ĝi rapidas muĝante kolerigite kaj ĵetante sin malsupren malsupren en sennombraj kaskadoj kaj akvofaloj. Aliloke ĝia riverregiono malfermiĝas en larĝajn valojn inter arbaritaj deklivoj aŭ en sablozaj kampoj inunditaj ĉiujare dum la tempo de la printempa degelo per torento da akvo. Precipe en tiuj lokoj estis antaŭ ne longe faritaj riĉaj trovoj de oro kaj famoj pri ili allogis centoj da aventuristoj kaj honestaj homoj maniaj pro ora febro. Neprudente, sen konvena ekipaĵo ili ĵetis sin en sovaĝejon kaj pli ol duono de ili anstataŭ riĉeco – terure kaj dolore mortis en ĝi.
Chess kaj Dick, rapidantaj al Sovaĝa rivero por tute alia celo ol minado de oro, zorgeme rigardis ĉiujn, kiujn ili preterrajdis. Ili vidis interesajn, foje eĉ suspektajn vizaĝojn, sed neniu el ili similis al la vizaĝo priskribita de eta Magie. Ĉar la ĉevaloj de la herooj ne portis troan ŝarĝon, kaj ĉar ili estis sufiĉe satmanĝintaj, ili preterrajdis baldaŭ la ĉefan fluon de elmigrintoj, kaj baldaŭ ili postlasis ankaŭ unuopulojn, kiuj rapidis klopodante ĉiujn antaŭkuri. Ĉe travadejo, ebliganta travadi Sovaĝan riveron, entreprenema homo konstruis trinkejon kaj atendis, sidante sur malglata benko antaŭ la enirejo kun ega bubala fusilo inter la genuoj, kiam la preterirantoj haltos proponante bonan monon por malbona brando kaj ankoraŭ pli malbonaj nutraĵoj.
”Ĉu multaj homoj rajdas post vi?” li demandis rigardinte zorgeme ambaŭ vojaĝantojn.
”Centoble cent kaj ankaŭ pli!” ridis Chess.
”Ĉu soifantaj?”
”Eble.”
”Kion mi verŝu al vi?” demandis ne tro ĝentile la trinkejestro, dikega grandegulo, kies nazo konfirmis per koloro proverbon, ke tio, kion oni faras, tio ankaŭ mankas al oni.
”Nenion, en la rivero estas sufiĉe da akvo.”
”Brr! Finfine mi povas kredi, ke vi estas verŝajne edukisto de tiu nazpurigulo,” mokis la gastejestro montrante al Dick kaj levante la alian glason kun brando de suspekta koloro al la buŝo. Ekkrakis pafo kaj la trinkejestro, povante pro surprizo eĉ ne moviĝi, stulte rigardis la malplenan manon, el kiu kuglo el la pistolo de Dick forpafis lian glason.
”Stultaj ŝercoj! Kiu kuraĝis?” kriis la gastejestro nekonekse.
”La nazpurigulo,” ridis Dick, ”li volas pruvi, ke li jam havas ian-tian edukon.”
”Fulmo trafu vin, knabo, pardonu,” li korektis sin vidante, ke la mano de Dick denove proksimiĝas al la pistolingo.
(Chess interŝanĝis la pezajn revolverojn de Dick kun paro da leĝeraj ripetpafilojn.) ”Ĝentilulo, apenaŭ li dekreskis de suĉilo kaj jam li pafas kiel pistolisto. Ne, tio ne estas ofendo, lasu la pistolojn en la ingoj, oni pafis hieraŭ ĉi tie sufiĉe.”
”Ĉu iu varmega kompanio?” demandis rapide Chess.
”Tiel varmega, ke fumiĝis el ĝi. Ili havis apetiton je mia kaso, sed antaŭ kuglet-pafilo ĉiuj tri kompaniuloj iel prudentiĝis kaj ili iregis pluen kontraŭ la riverfluo. Eble ili ne iris malproksimen kaj atendas taŭgan okazon,” prudente klarigis la trinkejestro.
”Adiaŭ, ni rigardos post ili!” decidis Chess kaj irigis la ĉevalon.
”Knabo,” vokis la trinkejestro al Dick, ”se vi volus, mi faros vin kunulo kaj vi riĉiĝos pli rapide ol en la plej glora ortrovejo.
”Dankon, sed mi ne toleras la haladzojn de venenoj,” respondis Dick sekvante Chesson. Ili travadis klopodeme la abruptan riverfluon kaj trovis apenaŭ rimarkeblan padon ĉe la bordo. Dick, nesperta ankoraŭ en sovaĝejo, vidis sur ĝi nenion apartan, sed Ryen, observante zorgeme la rompaĵojn de ŝtonetoj sur la vojo, proklamis post momento, ke ĉi tie rajdis antaŭ ili antaŭ nelonge rajdistoj sur hufferitaj ĉevaloj. ”Certe konatoj de nia trinkejestro,” li aldiris.
Ili daŭrigis silentante en la vojaĝo, streĉante ambaŭ atentemon.
”Ĉu vi vidas, jen baŭmis la ĉevalo de unu el ili kaj ĝi profundigis la malantaŭajn krurojn profunde en la teron,” montris Chess proksimume post cent metroj de vojaĝado. Sur alia loko rompita branĉo donis al ili pluan signalon. Fulmo, kuranta antaŭe, montris konstante ascendantan maltrankvilon kaj laŭ tio Chess opiniis, ke la postsigno estas pli freŝa kaj ke ili proksimiĝas al la nekonataj rajdintoj. Ili malrapidigis la rajdadon, preparinte la armilojn.
Kiam la tago estis finanta, Chess subite haltis kaj montris per la mano, ke Dick faru la samon.
”Fulmo, silente, venu ĉi tien!” Chess vokis la hundon, kies hararo hirtiĝis pro kolero. Post riverkurbiĝo proksimume unu kilometro antaŭe ascendis al la ĉielo fumo de tendarfajro.
”Certe ili,” flustris Chess.
”Ĉu ni rajdos al ili?” demandis Dick.
”Ne, vi restos kun la bestoj ĉi tie, vi kaŝos vin en la densejo kaj atendos min. Mi iros sola por esplori.”
”Sed –”
”Nenia sed. Via tasko estas same grava, vi protektos mian dorson. Vi ne havas sufiĉe da spertoj en kaŝrampado kaj vi povus ĉion malhelpi.”
Dick, rekoninte la veron de la opinio de Chess, ne plu kontraŭis. ”Revenu baldaŭ, frato,” li adiaŭis al Chess, kiu senbrue malaperis en la arbaro kreskanta sur la deklivo.
Li paŝis singardeme, observante zorgeme teron, antaŭ ol li surpaŝis. Eĉ ne ŝtoneto knaris sub lia piedo, li eĉ ne movis branĉon. Longe daŭris lia kaŝrampado tra la arbaro kaj nur la arbarana arto de Chess ebligis, ke li ne eraris la direkton de la vojo. Jam tute krepuskiĝis, kiam la spursekvanto aperis ĉe la arbarrando. Kuŝante sur la tero li observis la sablejon ĉe la riverbordo, kie ĉirkaŭ fajro kampadis tri viroj de sovaĝa aspekto, du kreskkovritaj de nezorgitaj barboj, la tria kun harega nerazita stoplejo sur la vizaĝo. Ili interparolis komune fervore, kredante eble, kaj ili ne estis solaj. Ĉe la fajro kuŝis ankaŭ kvara viro kaj Chess baldaŭ rimarkis, ke tio estas juna indiano, laŭ ornamoj komanĉo. Li estis ligita kaj klopodis rigardi indiferente en mallumon.
Chess streĉis la aŭdsenton, kiam unu el la viroj alparolis la indianon.
”Ruĝa hundo, ni scias certe, ke ci konas grandan ortrovejon.
Ci konas ĝin kiel ĉiu ano de cia malbenita tribo. Diru, kie ĝi estas kaj ni lasos cin, alie –” en la vortoj sonis kruda minaco.
”Mi ne konas kaj se mi konus, palaj vizaĝoj ne havas forton, ke ili devigu min al ĝia malkaŝo,” respondis la ruĝulo dure.
”Ni vidos!” ekridegis alia el la blankuloj, ”se ci ne malmoli ĝos, kojoto, kiam ni malrapide rostos cin super la fajro.”
La indiano eĉ ne moviĝis.
”Plej baldaŭ ni provos, ĉu brulvundado per ardigita fero havos la saman efikon.”
”Rapida Fajro ne timas torturojn!” trankvile diris la indiano.
”Silentu, hundo!” kriegis la viro, kies vangojn kreskkovris barbo, ”ni tuj konvinkiĝos.”
Li enpuŝis en la fajron longan tranĉilon kaj okulumante atendis, ke ĝi ardiĝu ĝis ruĝa koloro. Chess sen malplej granda bruo preparis la pafilon al ekpafo. Post momento la kanajlo eltiris la tranĉilon el la flamoj kaj tenante ĝin super la kapo, proksimiĝis al la ruĝulo. La pafilo de Chess ekbojis kaj la tranĉilo, forpafita el la mano de la krudulo, enflugis la riveron.
”Ĉiuj tri la manojn supren!” tondris tra la mallumo la voĉo de la nevidebla Chess. ”Rapidu, mi kalkulos ĝis tri – unu –” ne estis bezone plu kalkuli, la manoj montris al la firmamento. ”Ne moviĝu de la fajro,” kriis Chess ekrimarkinte provon de unu el ili pri salto en la mallumon.
Kuglo, akompananta la vortojn, forpafis pinton de la orelo de la bandito.
”Ĉu mia ruĝa frato povas moviĝi?” Chess alparolis la ruĝulon.
”Jes,” sonis la respondo.
”Nu, li forrampu al mi, li certe trovos la direkton laŭ mia voĉo.”
La indiano rampis pene en la sablo kaj tra herbo, dum Chess ne ĉesis observi la triopon de humiligitaj perfortuloj.
Kiam la ruĝulo alrampis ĝis li, Chess rapide kliniĝis kaj per unu sola movo de tranĉilo transtranĉis liajn ŝnurojn.
”Nun, la ruĝa frato reiru al la blankaj lupoj kaj forprenu iliajn armilojn,” ordonis Chess. La indiano ĝoje obeis.
”Mi donos al vi, malbenito, kvinonon de la rabaĵo, se vi kuniĝos kun ni!” vokis unu el la kanajloj al Chess.
”Silentu kaj ne moviĝu!” kririproĉis lin Ryen.
La ruĝulo dume, protektita de la pafilo de Chess, senarmigis la rabistojn. Li faris sian laboron tiel zorgeme, ke li eĉ ne lasis al ili pinglon.
”Ĉu la ruĝa frato estas preta?” demandis Chess.
”Jes.”
”Nun malaperu, hontoj de la blanka raso! Malaperu kaj ne kuraĝu reveni aŭ alian fojon mi pafos sen averto kaj mi ne lasos raviĝi de nebezonata mizerikordo.”
”Ni pereos en la dezerto sen armiloj,” petis unu.
”Eble, ne estos domaĝo pro vi. Sufiĉe da paroloj, iru marŝe malsupren preter la rivero,” ordonis Justulo.
”Kaj ĉu vi ne volus almenaŭ diri al ni, pri kiu ni demandu, se ni serĉus foje vin?”
”Pri Chess Ryen oni diros al vi ĉie!” laŭte proklamis Chess.
”Damne!” ekkriis unu el la rabistoj kaj samtempe ĉiuj tri ekkuregis kaj malaperis en la arbaro.
Chess rigardis post ili pripensante, kial la eldiro de lia nomo impresis en unu el ili tiel eksterordinare.
”Ĉu mia blanka frato estas la granda Chess Ryen –
Justulo?” aŭdiĝis estimplene la indiano.
”Jes.”
”Granda Manitou kondukis ĉi tien viajn paŝojn. Mia vivo apartenas al vi kaj mi kondukos vin al granda trovejo, kie kuŝas sur unu loko pli da oro ol en la tuta cetera lando.”
”Plej baldaŭ ni kunprenos la armilojn kaj poste ni revenos al mia kunulo.”
”Via kunulo estas ankaŭ mia kunulo!” firme proklamis la komanĉo.
Post duonhoro bonvenigis ilin la gaja jelpado de Fulmo kaj la voĉo de Dick.
”Haltu, mi estas celanta en vin!”
”Ĉu vi eble volas min pafmortigi, kunulo?” ridetis Chess, fiera, ke lia lernanto ne forgesas singardemon.
”Mi havis feliĉon, mi kondukas indianon portanta kelkajn ferajn ludilojn.”
Ili sidiĝis en mallumo nevolante per bruligita fajro allogi la atentemon de iu el la valo de la rivero. La indiano rakontis flustre, kiel li estis hieraŭ kaptita de triopo de desperuloj, kiel ili devigis lin, ke li malkaŝu la sekreton de riĉa trovejo, kiel li ne volis paroli estante konvinkita, ke oro en la manoj de malbonaj homoj naskus denove nur malbonon. Chesson kaj lian kunulon li volis tuj konduki al la trovejo, ĉar ĉe Chess oro iĝos ilo de bono.
Neniu dormis la tutan nokton kaj dum la unua mateni ĝo de la nova tago aŭdiĝis ekkrio de Dick.
”Tiu pafilo!”
”Kio estas kun ĝi?” demandis Chess.
”Ĝi havas arĝentan garnaĵon kiel la pafilo de la kanajlo, kiu murdis miajn karajn.”
”Malbenita domaĝo!” koleriĝis Chess. ”Mi havis la kanajlon preskaŭ en la manoj kaj mi lasis lin senpune foriri.
Ni devas lin trovi.”
”Ni devas! Por la ora trovejo estas sufiĉe da tempo,” konsentis Dick.
Dum tutaj tri tagoj ili esplorserĉis en la valo de la rivero, kiu jam komencis pleniĝi de homoj, sed ili ne sukcesis.
La banditoj eble tute malaperis.
”Ni ja trovos lin, samkiel ni trovos tiun alian,” kvietigis Chess Dickon. Li mem ne povis defendi sin de la penso, eble naiva, ke ili trovos ambaŭ murdistojn en la sama momento. La penso senĉese revenis de la momento, kiam unu el la rabistoj ekkriis dum elparolo de nomo de Chess.
Fine ili rezignis la vanan serĉadon kaj ili sekvis Rapidan Fajron al la granda trovitaĵo. Ili rajdis tutan semajnon kontraŭ la fluo, grimpante jen sur ŝtonegoj super la rivero kaj jen vadante tra la akvo. Ĉiuj vivsignoj restis jam for malantaŭ ili, kiam la indiano devojiĝis en mallar ĝan valon de rojo, sovaĝe ĵetiĝanta en Sovaĝan riveron.
Duonkilometron ili ascendis ankoraŭ sur preskaŭ neirebla pado, kiam akvofalo tute baris ilian vojon.
Dekstre de ĝi superis granda roko, kiu apogis sin al deklivo, lasante inter ĝi kaj si aperturon granda kiel bona pordego, fermita tute per ŝtonaro.
”Tra kio nun?” demandis Chess.
La indiano ne respondis, sed tuj komencis forigi la ŝtonojn inter la roko kaj la deklivo. Li alsaltis por helpi lin kaj post duonhoro ili liberigis enirejon. Ĝi estis sufiĉe granda, por ke ankaŭ la ĉevaloj povu iri tra ĝi.
”Mi baris la vojon,” ekparolis nur nun la indiano, ”por ke neniu invitita povu veni al la trovejo.”
Denove ili ascendis laŭlonge de la rojo farante kun la bestoj akrobataĵojn inter la ŝtonoj, ĝis la indiano malaperis en vasta kaverno. Desaltinte de la ĉevaloj ili iris post li kaj ambaŭ gapis pro mirego. La kaverno rememorigis rakontojn de malnovaj fabeloj pri belegaj trezoroj.
Ĝi estis fakte el oro kaj ĝi komenciĝis en koridoro, kies muroj estis trateksitaj ree per oro. Kuŝis ĉi tie nemezurebla riĉaĵo kaj ĝi atendis sian mastron.
”Mia blanka frato savis mian vivon,” ekparolis serioze Rapida Fajro, ”nu do, li prenu oron kiel esprimo de mia dankemo.”
Chess ĉirkaŭrigardis serioze kaj malĝoje li ridetis. Li ne sopiris pri oro, li malŝatis ĝin, ĝi kaŭzis jam en la mondo tro da malbono. Sed rifuzi donacon de Rapida fajro li ne povis, li estus vundinta la indianon tre profunde.
Se parto estos de li, ĝi restos almenaŭ kaŝita kaj ĝi ne iĝos objekto da bataloj de avidaj kaj sangsoifaj homoj.
”Mi akceptas la donacon de la ruĝa frato kaj dankas al li,” li proklamis fine. ”Mi akceptas ĝin kune kun mia malpli aĝa kunulo. Sed multekostan metalon mi ne minos, ni havas antaŭ ni ankoraŭ grandan taskon.”
Ili forlasis la kavernon kaj forigis ĉe la akvofalo ĉiujn postsignojn de sia ĉeesto. Eĉ ankaŭ de la ĉirkaŭaj deklivoj ili surrulis ŝtonegojn, por ke ili malebligu trapenetradon al la kaverno. Sur la bordo de Sovaĝa rivero ili pasigis poste la nokton kaj Dick kaj ankaŭ la juna indiano aŭskultis la rakontadon de Chess pri siaj aventuroj.
”Nun estos du persekutistoj de justeco. Dick iros kun mi.”
”Tri,” aŭdiĝis la indiano, ”se akceptos min la granda blanka frato en kompanion.”
”Vi estas akceptita!”
Tiel Chess ricevis du helpantojn kaj tre bravajn helpantojn.
Ili rajdis tra la tuta usona Okcidento, kunportante helpon al malfortuloj kaj teruron al kanajloj. Iom post iom ĉiuj tri kunvenis en la farmo de sinjoro Carlos, kie estis kreskanta eta Magie kune kun Josefino, karesataj ambaŭ same de la zorgo de ĉiuj loĝantoj de la farmo.
Tie ili ripozis post malfacilaj bataloj kontraŭ malbono, tie ili planis pluajn planojn.
Kaj tie Chess kaj ankaŭ Dick ofte silentis, desegnante en pensoj la momenton, kiam ili sukcesos trovi kaj puni la murdistojn de la gepatroj.
Antaŭ la tuta mondo ili sekretigis zorgeme sian decidon kaj ili sekretigis ankaŭ sian aliancon. Tiel okazis, ke en la tuta Okcidento Chess Ryen kreskis en eminentan personon. En urbetoj, en lignodomoj, en solecaj farmoj kaj ankaŭ ĉe tendarfajroj sub la vasta ĉielo oni rakontis aŭ iam nur kun teruro oni flustris, ke Justa Chess estas ĉie ĉeestanta, ke li aperas ĉi tie kaj tie, ekzemple en tri lokoj samtempe kaj ve al proskribito, kiu troviĝos en liaj manoj, ve al blanka aŭ ruĝa atakanto, kiun li kaptos dum krimo.
Banditoj kunigis sin al bataloj kontraŭ li, ili trarajdis forlasitajn regionojn, sed neniam ili trovis lin nepreparita.
Li aperis post iliaj dorsoj kaj li deprimis iliajn vicojn.
La tempo pasis en etaj bataloj kaj neniu antaŭsentis, ke maturiĝas grandaj aferoj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.