La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JUSTA CHESS

Aŭtoro: Vláďa Zíka

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

IX.

GEHENO KOMENCIĜAS – PAFADO EN LA NOKTO – DIO MIA, KIE ESTAS JOSEFINO?

La nova administranto – li nomiĝis Jack Crawford – staris trankvile antaŭ la okupiganto, kies vizaĝo ludis en aminda kolekto de ĉiuj nuancoj de blua koloro. La okuloj preskaŭ perdiĝis en la ŝvelaĵoj, sed ilia fajro tial ne estis pli malgranda. Ili flamis kiel geheno mem.

”Ĉu vi falis de la ĉevalo, patrono?” demandis la pistolisto trankvile kaj Smith eĉ ne rimarkis aludon al ironio en lia voĉo.

”Jes!” li eksiblis. ”Mi kunpuŝiĝis kun tre regavida ĉevalo, kiun mi devas ĉiuokaze humiligi. Ĝi rampos antaŭ mi surgenue, surgenue!” La lastaj vortoj rompiĝis en kolerega grumblado.

”Kolerego ne estas sana,” same glacie diris Jack. ”La laboro sukcesas, nur kiam ni faras ĝin trankvile. Kial vi entute vokis min?”

”Mi bezonas vin kaj se vi estas tia, kia vi ŝajnigas, atendas vin bona laboro.”

”Mi estas tia, kia mi estas, parolu koncize!”

”Mi volas akiri en kia ajn maniero la farmon de familio d’Almedi. En kia ajn maniero, kiu ne malutilos la reputacion de honesta viro,” li ekridis malbele. ”Mi volas devigi la posedantinon vendi ĝin kaj ankaŭ mi devigos.

La posedantino havas du filinojn, ni diru, ke unu perdiĝus.”

”Se mi scias, estas en tiu ĉi regiono lina pendomaŝo fiksa rekompenco pro forrabo de infano,” sobre aldiris Jack.

”Se vi timas,” rikanis Smith.

”Mi ne timas, sed mi konsideras, ke eble dudek mil dolaroj estas kontentiga valorkompenso pro la danĝero.”

”Bone, dudek mil dolarojn, sed la knabino hodiaŭ malaperos. Ĉu tio validas?”

”Validas, kun duona antaŭpago pagota tuj.”

”Bone,” senhezite konsentis Smith kaj pagis la postulatan parton el la kaso. ”Hodiaŭ nokte la knaboj atakos la farmgregojn, vi utiligos la ĥaoson kaj morgaŭ diros al mi rezulton!”

”Jes,” kapjesis Jack kaj retropaŝis al la pordo.

”Kial vi iras tiel ĉi?” demandis Smith mirigite.

”Sebastiano nur unufoje turniĝis kaj jam voras lin vulturoj,” sen maltrankviliĝo klarigis Jack kaj malaperis malantaŭ la pordo.

Smith rigardis post li surprizita pro teruro. Kiu estis tiu homo, kiu sciis ĉion? Ĉu li estis pli malbona ol diablo?

Ja neniu alia ol diablo povis scii pri la morto de Sebastiano.

”Li estas danĝera,” li konfesis al si, kiam li trankviliĝis, ”sed nun mi bezonas danĝeran homon. Poste – hm, embuskan kuglon oni povas ĉiam elpafi.” Li ne pensis plu pri la afero, li ne havis tempon, la grupestro de la rabistoj, kiu estis destinita al la vespera atako, atendis en la montetoj por ordonoj.

Kiam Jack forlasis la batitan ordonanton, li haltis por momento en koridoro. Li elpoŝigis pecon da papero kun krajono kaj skribis kelkaj vortoj. Fajfante senzorge li poste eliris el la domo kaj balanciĝante en la koksoj li paŝis tra la polvokovrita sanjuana strato. En angulo, apogante sin al barilo, staris inerte indiano kaj rigardis ien malproksimen. Ĝuste ĉe li Jack elpoŝigis tabakujon kaj dum tio elfalis el lia poŝo la skribita papereto. La pistolisto jam denove daŭrigis la iradon, kiam la indiano maldiligente klinis sin, levis la papereton kaj per unu sola rigardo tralegis ĝian enhavon.

”Blanka viro perdis ion,” li vokis al Jack. La alparolito sen intereso turnis sin, akceptis el la mano de la indiano la paperon, nekompreneble ekmurmuris eble vortojn de dankoj kaj denove surpaŝis la polvon sur la vojo.

La indiano reapogis sin al barilo kaj enrigardis ien malantaŭ la horizonto. Nur post dudek minutoj li leĝere ekfajfis kaj selita ĉevalo, paŝtanta ĝis nun la maldensan herbon apud la barilo, alkuris al li, ĉevalblekante amike.

La ruĝulo vigle sursaltis la ĉevalon kaj forrajdis en malrapida troto. Nur malproksime de la urbeto li galopigis la ĉevalon.

La juna sinjoro Alvarez d’Almedi rajdis tra la paŝtejoj.

Li mem ne plenumis la ordonojn, ke rajdantoj ne rajtas rajdi solaj. Portis lin belega blanka ĉevalo, unuiĝanta kun la rajdanto en ĉarman bildeton. Alvarez rajdis ŝajnigante tute senzorgemon kaj nur tre atentema observanto ekkonus, ke ĉiuj sensoj de la juna viro laboras plenplene. Li ĉirkaŭrajdis ĉiun grupeton de arbustoj per granda arko, neniam turniĝante al ĝi per la dorso, eĉ ne unu sola spuro en la herbejo eskapis lian atentemon. Ĝis nun li konstatis nenion suspektan.

Li proksimiĝis singardeme al malgranda arbareto de nanaj, kurbiĝintaj pinoj, kiam tra la aero eksiblis io. Tuj Alvarez kuŝis sur la tero tenante en la manoj ripetpafilon kaj kaŝita de la ĉevalo kontraŭ la arbareto. De tie aŭdiĝis ululado de kojoto kaj trifoje ĝi estis ripetata. La streĉo de Alvarez tuj malaperis, li ekstaris kaj zorgeme trarigardis la teron ĉirkaŭ si. Farinte kelkaj paŝoj li levis plumigitan sagon, kies pinto estis ĉirkaŭvolvita de peco da papero. Li elspiris kontente, kiam li tralegis ĝian enhavon kaj saltinte sur la blankan ĉevalon li ekflugis al la hejmo.

En la gregejoj li renkontiĝis kun Big, kiu ĵus lubrikis la ĉanon de sia longa pafilo.

”Big, trovu la knabojn, ni havos viziton.”

La ĉefulo tuj komprenis la esprimon de vizito.

”Ni bonvenigos ĝin, kiel decas,” li proklamis decidiĝinte kaj post momento kunvenis dudek rajdistoj de ĉiuj flankoj.

”Knaboj, hodiaŭ nokte iu volas prepari dancon al ni.

Ni zorgos, ke la muziko estu unuklasa. Ĉu la gregoj estas kunvenintaj, Big?”

”Jes. Bud kaj Hank ĉirkaŭrajdas ilin.”

”Bone, ni rajdos tien ĉiuj, kiam vesperiĝos, ĉar la atako estos celita al la gregoj. Hejme ne minacas danĝero, sed por certeco ĉi tie restos Pete.”

”Kial ĝuste mi ne vidu la spektaklon?” defendis sin malgranda Pete.

”Ĉar mi volas tion kaj iu kuraĝa devas resti ĉi tie!” tuj malintensigis Alvarez la kontraŭdirojn.

Post momento la farmo similis al tendaro antaŭ batalo.

Pafilojn kaj ankaŭ pistolojn ĉiuj flegis kvazaŭ ili estus beboj, la okuloj de la rajdistoj brulis pro sopiro pri batalo kaj ankaŭ Big Shermon, alifoje serioza, diboĉis hodiaŭ ŝercante.

”Ili envias eble al la ĉefo la batadon, ili volas esti ankaŭ batitaj, nu, ni ĝoje servos!” li vokis.

”Mi ne estas malamiko de surprizoj,” ŝercis alia, ”sed tian surprizon, kian ni preparos al ili, mi dezirus eĉ ne de sankta Nikolao.”

Tuj kiam vesperiĝis, bando da rajdistoj rajdis al la gregoj.

Ili pasis tra la mallumo kiel ombroj kaj ilia nura montriĝo timigis.

”Haltu!” aŭdiĝis la voĉo de Bud samtempe kun klakado de ĉanoj.

”Ne frenezu, Bud,” mallaŭte ekparolis Big, ”vi devas ekkoni nin eĉ en mallumo.”

”Mi ne estas kato kaj vi rajdas kiel karavano de spiritoj.”

En kelkaj minutoj ambaŭ paŝtistoj, gardantaj la gregojn, estis inicitaj en la situacion kaj ĉiu okupis konvenan lokon. Kun Alvarez ili estis dudek tri, el ili dek tri malaperis ĉirkaŭ la gregoj patrolonte, la restantaj embuske prepariĝis por ekagi laŭbezone. Sur la stepo regis silento interrompata nur de la intermitaj movoj de la ripozanta brutaro. La minutoj pasis laŭ opinio de ĉiuj senfine malrapide.

Estis ĉiraŭ noktomezo, kiam aŭdiĝis el la mallumo kojoto.

Alvarez atenteme aŭskultis kaj kiam la kojoto aŭdiĝis ankoraŭ duan fojon, li flustris al la knaboj kuŝantaj apud li.

”Ili rajdas de tie,” li mansvingis al oriento. ”Rampu post mi!”

Senbrue ili rampis al la rando de la rondo, kiu estis kreita de la patroloj, nome tien, de kie Alvarez atendis la danĝeron. Ili disvolviĝis en la mallumo en ĉenon de pafistoj kaj atendis. Aŭdiĝis stamfado de multaj ĉevaloj, la rabistoj estis tiel certaj pri la sukceso, ke ili eĉ ne pensis pri singardemo.

”Rajdu en la gregon kaj dispelu la brutaron ĉiuflanken,” ordonis kruda voĉo.

”Haltu!” kriis klare kaj ordonmaniere Alvarez.

”Damne!” sakris iu, eble la gvidanto de la banditoj.

”Pafu, viroj, ni ja ne retiriĝos antaŭ unu aŭ du paŝtistoj!”

Li mem komencis furioze kaj sencele pafi el pistolo.

Ankaŭ la ceteraj kaptis pafilojn, sed el la herbejo ankaŭ audiĝis krakado de ekpafoj. La rajdistoj de Alvarez povis bone celi en la rabistojn sidantaj sur la ĉevaloj kaj la unua salvo falĉigis kvin aŭ ses rabistojn.

”Ni estas perfiditaj!” kriegis la gvidanto de la atakantoj, ”ĉi tie estas almenaŭ dudek da ili!”

Samtempe la plimulto da rabistoj turnis la ĉevalojn en furiozan fuĝon. Post momento fuĝis ĉiuj, sed kvar pluaj falis fuĝante. Kvazaŭ konfuzitaj ili rajdegis al la arbareto, de kie ankaŭ aŭdiĝis voĉoj de pafiloj. Pluaj du falis en la herbejon kaj la ceteraj disrajdis en la prerio.

”Facile ni venkis,” ridetis Alvarez ŝargante denove la pafilon, ”tiuj ne plu revenos.”

”Ili haltos nur sur la luno,” rimarkis Bud, kiun ĉagrenis, ke la batalo ne daŭris pli longe.

”Ĉu iu estas vundita?” demandis Big.

Unu sola ”ne” respondis al li.

”Dek el vi restos ĉi tie pro certeco,” ordonis Alvarez, ”la ceteraj revenos kun mi.”

Gaje ŝercante ili venis al la gregejo, kie mallaŭta ĝemado haltigis tuj ĉiujn ŝercojn.

”Atentu,” ordonis Alvarez irante kiel unua al la sono.

Ili trovis Pete-on ligita per propra lazo kaj kun buŝoŝtopilo en la buŝo, de kiu li vane klopodis liberiĝi. Tuj kiam ili liberigis lin, komencis la malgranda rajdisto ege blasfemi.

”Pafmortigu min iu, sed rapide! Tiel ĉi mi lasis kapti min! Kiam mi tiun ulon kaptos, poste mi rostos lin super tute malgranda fajreto, mi estas malhonestigita, mi estas –”

”Ĉesu, Pete!” interrompis lin Alvarez. ”Rakontu konekse, kio entute okazis.”

”Li kaptis min kiel kuniklon, kiel katidon,” plendis Pete sin mem.

”Kiu?”

”Mi ne scias. Mi ĉirkaŭiradis la farmon, atentegis kaj ĝuste kiam mi ĝisiris ĝis ĉi tie, saltis iu el mallumo. Mi ricevis baton en la kapon, antaŭ ol mi ekmoviĝis, kaj kiam mi rekonsciiĝis, mi estis ligita kiel, kiel – mi diras, pafmortigu min tuj!”

Nezorgante jam pri liaj lamentoj ĉiuj rapidis al la domo. De tie aŭdiĝis lamentoj de sinjorino Estrella kaj ankaŭ de eta Magie.

”Kio okazis?” elbuŝigis Alvarez senspire.

”Josefino – Josefino – estas for – forrabita de rabisto en masko,” lamentis la dommastrino.

”Mil tondroj,” kriis Big, ”ni persekutu lin!”

”Atendu!” la paliĝinta Alvarez konsolis la ekscitiĝon.

”Kiel tio okazis?”

”Li eniĝis ĉi tien, li endanĝerigis nin per pistolo kaj li malaperis kun Josefino kiel vento. Vane ni vokis, Pete ne aŭdiĝis. Mia Josefino, mia knabineto!”

Alvarez pugnigis la manojn rigardante tra la ĉambro.

Hazarde li fiksis la rigardon sur pordokadron kaj ekvidis blankan rondeton pentrita tie per kreto. Li atentiĝis, liaj okuloj strange ekludis kaj li kriis:

”Knaboj, mi mem persekutos lin, tio estas mia afero!”

Aŭdiĝis grumblado de rezisto, sed la juna viro estis necedema.

”En mallumo aro estas nur ĝeno. Li estas sola kaj portas knabinon! Aŭ mi mem atingos lin aŭ li estas ne atingebla.

Dume gardu, ni ne scias, kion la nokto ankoraŭ preparos al ni.”

Li malaperis en la mallumo kaj galope li flugis tra la dezerto.

Dume en la montetoj proksime de San Juan Smith atendis senpacience informon pri la rezulto de la atako.

Jackon li atendis nur matene, li devis ja veturigi la knabinon en kaŝejon en la montaro. Finfine li aŭdetis sonon de ĉevaltroto kaj post momento John Maldekstrulo, gvidanto de lia bando, staris antaŭ li. Per unu sola rigardo Smith rimarkis, ke lia maldekstra mano pendas senforte laŭ lia korpo kaj ke li mienas treege furioze.

”Nu?” li demandis sopirege.

”Ni estis batitaj, ege batitaj! Dek kvar knaboj kuŝas senmovaj en herbejo kaj kvar estas vunditaj, mi mem ankaŭ. Ili atendis nin kaj pripafis nin kiel leporojn. Iu perfidis nin, jam mi volas fini kun tio. Ni volas la monon kaj tuj!” kolerege parolis John. Smith paliĝis.

Perfiditaj, sed de kiu? La figuro de Jack Crawford pasis en liaj pensoj, sed tuj li rifuzis la suspekton. Ĝis vespero la pistolisto ne elrajdis el San Juan, li do ne povis averti la farmiston. Sed kiu alia? Neniu tamen sciis pri la plano!

”Ni volas la monon!” persistis en sia postulo Maldekstrulo.

”Jen ĝi estas,” Smith ĵetis al li saketon. ”Estu preparitaj, ni ne povas lasi malvenkon sen venĝo. Morgaŭ ni komencos konstrui digon, kaj dum tio ni trovos okazon al reprezalio. Sed se –” li ne finis, la imago, ke li eble jam havas la filinon de la posedantino de la farmo en siaj manoj, treege plaĉis al li.

Sed kiam li revenis ĝis San Juan, li ja ne sentis sin bone. Iu kontraŭstaris lin kaj li ne sciis, kiu. Nekonata danĝero estas la plej malbona. Ĉu tio ja estis eble Crawford?

Smith decidiĝis, ke li restos konstante observata de la plej kapablaj viroj de la bando, kaj se mi konvinkiĝos pri lia nefidindeco, poste! La gesto estis tre elokventa.

Li dormis tre maltrankvile kaj en liaj sonĝoj alternis timo kun sopiro je venĝo pro suferitaj malsukcesoj.

Jack vekis lin dum mateniĝo. Trankvile kiel ĉiam li staris ĉe lia lito kaj dure rigardis la duone vekiĝintan ordonanton.

”Ĉu preta?” demandis Smith rapide.

”Preta!” sonis dure la respondo.

”Kie ŝi estas?”

”En la montaro.”

”Sed kie?”

”Tio estas mia afero!” arogante respondis Jack.

”Mi bezonas tion scii!” ekkriegis Smith.

”Estas sufiĉe, ke ŝi estas en niaj manoj. Mi ne volas esti pafmortigita embuske, tial mi lasas en la manoj atuton.

Kaj poste mi bezonas ofte monon,” ridetis cinike la pistolisto.

”Ci kanajlo!” ekkriis Smith, sed Jack nur ridis.

”Tuj kiam vi intertraktos la aĉeton de la farmo, la knabino iĝos mia havaĵo. Mi povas tamen iom ĉantaĝi ankaŭ mem.”

”Diablo,” ekmuĝis Smith furioze, sed li devis repaciĝi kun la faktoj. Li eĉ pagis al Jack pluajn dek milojn kaj lasis lin foriri, grincigante la dentojn. Fine la plej grava afero estis farita, la knabino forrabita kaj li povas devigi la farmistinon al vendo de la farmo.

Ankoraŭ antaŭtagmeze li rajdis denove al la farmo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.