La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
JUSTA CHESSAŭtoro: Vláďa Zíka |
©2024 Geo |
Antony Miller, regiona prokuroro en Colorado, estis sinjoro same energia kiel bonfarta. Se li kapablis evoluigi dum persekutado de krimuloj mirindan agrapidecon kaj movigi kiun ajn malproksime, li kapablis same perfekte ripozi kaj se li ripozis, devis okazi io vere eminenta, ke li lasu sin interrompi el trankvilo.
Ankaŭ la saman posttagmezon, kelkajn tagojn post la incendio de la minejo de Smith, sed pri kiu Miller ne sciis kaj kiu ankaŭ eĉ ne interesis lin, ĉar ĝi eksplodis centojn da mejloj malantaŭ la limoj de lia distrikto, li sidis en la plej malvarma ĉambro de sia domo kaj plengor ĝe suĉis trankvilon, helpante ĝian efikon per milda trinkado de tre maldensigita viskio. Li sidis kun duonfermitaj okuloj en verga brakseĝo kaj kolere eksakris, kiam malantaŭ lia dorso knaris pordo.
”Kiu ĉe ĉiuj ĉevaloj kuraĝas –” li eksplodis.
”Silentu, karulo, tre kara vizito. Levu la manetojn iomete super la kapon,” parolis malantaŭ li gaja voĉo, sed la alvoko sonis tute serioze kaj la prokuroro ne estis tiel naiva, ke li ne obeu.
”Bone, kaj nun turniĝu!”
Miller denove obeis, sed tuj kiam li ekvidis la vizitanton, li superŝutis lin per malbenoj, rezultantaj pli pro surprizo ol pro kolero.
”Skunko, kojoto, spitema ĉevalo, ĉu vi volas por ĉiam neniigi mian bonan digestadon, ĉu vi volas malsanigi min?”
”Sed, Antony,” la vizitanto sukcesis haltigi la ekveturintan veturilon de elokventeco de la prokuroro.
”Ĉu vi diras al tio defendado de justeco, ĉu vi diras al tio batalo kontraŭ krimo, se vi murdas la oficistojn de la leĝo per ektimigo aŭ ĉu vi ŝanĝis stilon kaj ŝanĝiĝis el Justulo en timiganton de prerio?”
”Ne, Antony, ĝuste sopiro al justeco kondukas min al vi. Mi bezonas vian helpon,” serioze parolis la vizitanto.
”Kaj vi pensas, ke en la hodiaŭa varmego mi surĉevaliĝos kaj flugos kun vi nesciante kien,” ekĝemis komike Miller.
”Ne timu, vi restos en trankvilo ĉe la pekaj ĝuoj. Antony, en fora montara trinkejo mi trovis surgluita tiun ĉi arestigordonon kun bildo. Ĝi pendis tie certe jam tre longe, sed la vizaĝon de serĉata homo eblas ankoraŭ bone distingi. Ĝuste pro tiu vizaĝo logas min la arestigordono.”
”Montru,” elŝiris la prokuroro al Justulo la afiŝon el la mano. ”Sed tio ja estas –” sekvis kalkulo de vico da nomoj, sub kiuj la krimulo estis konata. ”Li malaperis al ni antaŭ kvar jaroj kiel vaporo kaj neniu aŭdis plu pri li.
Eble por la prospero de homaro ie ĝuis lin formikoj.”
”Eble,” diris mistere la gasto, ”sed mi bezonus proksimume kvindek ĉi tiaj afiŝoj.”
Miller malfermegis la okulojn al Justulo kaj saltis preskaŭ terurite.
”Eble vi volas, ke mi serĉadu en la magazeno, eble vi pelos min –”
”Ne, mi bezonas nur aldonan aprobon, la afiŝojn mi jam havas.”
”Ĉu vi ilin –?”
”Mi prunteprenis ilin, ni diru,” ridis Chess.
”Sed ĉe la magazeno estas gardostarantoj!”
”Mi rimarkis, ke tie iu staris. Mi esperas, ke vi ne volas aresti min, kaj ke vi permesos, ke mi kunprenu la rabaĵon.”
”Estas feliĉe, ke vi ne estas, kunulo, krimulo, ĉar se vi –” Miller tuŝis sin en ŝajniga malespero je la kapo. ”Mi tamen ĝoje scius, kial vi bezonas bildojn de la mortinta kanajlo.”
”Kaj se li ne estas mortinta? Sidiĝu kaj aŭskultu.”
Eble unu horon la vizitanto rakontis kaj dum tiu horo Miller centfoje saltis pro mirego, same tiomfoje li rigardis la rakontanton kun senĉese kreskanta estimo kaj kiam li akompanis lin poste al la pordo, li premis lian manon eble senbezone forte kaj ripetis seninterrompe:
”Dio akompanu vin, knabo, vi estas savanta la junecon de nia Okcidento.”
Miller longe rigardis la rajdiston, kiu estis malproksimi ĝanta per longtempa trotado.
* * *
Ora Geheno, propre ĝia tuta establaĵo tute forbrulis.
Neniu eĉ kapablis ĝin estingi, eĉ Smith mem estis obsedita de la tuta malespero. La incendio de la minejo signifis por li ne nur grandan perdon, ĉar ĝi diris klare, ke lia malamiko estas decidiĝinta ne ĉesi pli frue ol kiam li pereigos lin. Kaj Smith vidis klare, ke la mistera venĝanto ne kontentiĝos per perdo de lia posedaĵo, de lia tuta povrigo, ke li faros sian minacon kaj preparos por li pendigŝnuron.
Estante malkuraĝa kiel ĉiuj krimuloj, Smith tremadis pro hororo imagante la finon kaj vane li serĉis manieron kiel fuĝi. Nenio efikis je Justulo, se li estis lia malamiko, kiam juna Alvarez falis, li ne volis cedi kaj observis persiste la spuron de Smith. Li konis lian tutan pasintecon, la saketo, grava atestanto, certe malaperis nur pro lia klopodo, eble la malamiko jam prepariĝis al decida bato kaj Smith ne povis defendi sin, li ja eĉ ne sciis, de kie la malamiko ekbatos.
Kelkfoje Smith pensis pri fuĝo, sed ĉiam aperis antaŭ li la korpoj de la mortintaj ŝerifo kaj juĝisto, kiuj tuj ŝanĝis ĉiujn fuĝintencojn. Ĉi tie en San Juan, ĉirkaŭata de la resto de la bando de mortigantoj, li estis tamen pli sekura ol en la dezerto. Ĉi tie li povis defendi sin, li povis batali kaj li povis fidi al la helpo de loĝantoj de la urbeto.
Ne, li ne plu povis, pasis en lia kapo.
En la pasintaj tagoj la konduto de la civitanoj tre ŝanĝiĝis. Ili ne plu respektplene salutis lin kaj ne volontis obei je nura ekpalpebrumo. Ili evitis lin fiksante al li suspektoplenajn okulojn.
Kaj tamen restis ankoraŭ unu, unu sola espero – la forrabita knabino. Kiam Jack alveturigos ŝin, ili havos garantiulon, kiu certe haltigos la paŝojn de Justulo kaj ŝi ebligos al Smith liberan foriron. Kaj tuj kiam li malaperos, li primokos sinjoron Justulon. Li ŝanĝos la nomon kaj ankaŭ la eksteron kaj komencos denove. Li eble revenos por akiri la orhavan rojon, kies prilaboro ne estas nun ebla.
Jack ne estis revenanta kaj la trankviliĝo de Smith cedis denove al maltrankviliĝo. Kio okazis? Ĉu Jack mortis ie aŭ ĉu li perfidis lin?
Kiam jam la sesa tago malaperis en la maro de tempo, Smith similis al tigro fermita en kaĝo. Li kuretis en la domo, skutremigita pro maltrankviliĝo kaj timo, li devigis siajn homojn esti viglaj, gastigante ilin en liberaj momentoj per abundeco de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. Ili estis lia lasta protekto, kiam ankaŭ Jack trompis lin. Restis ĝuste tiuj plej malbonaj el la diskurigita bando, kanajloj preskaŭ same elitaj kiel li estis mem, desperuloj, kiuj ne povis atendi pardonon kaj pro tio ili estis decidintaj interbatali ĝismorte. La domo de Smith ŝanĝiĝis en fortikaĵon kaj la loĝantoj de la urbeto evitis ĝin de malproksime, timante la krudajn, senĉese ebriajn virojn.
Ĉiuvespere la gvidanto vokis la armitojn por kunveni, li faris ordonojn, li instigis al singardemo kaj disdonis oron.
”La danĝero baldaŭ finiĝos,” li klarigis laŭte, ”denove ni estos ĉefoj kaj montros al ĉiuj, kiel ni kapablas regi.”
Per kriegado ili montrigis konsenton kaj ili disiris plu por gardi kaj trinki. Ankaŭ Smith kuraĝe estis malpleniganta botelon da Ruĝa okulo, tiel longe, ke li ekdormis ĉe la glaso. Super San Juan kuŝis malhela nokto kaj neniu el la loĝantoj, eĉ ne la gardistoj ĉirkaŭ la domo de Smith, rimarkis, ke tra la stratoj sub ĝia regado estas pasantaj sensonaj ombroj.
Smith estis ankoraŭ tute ebria, kiam en la stratoj amasi ĝis homoj ĉirkaŭ strangaj afiŝoj, surgluitaj sur domanguloj.
Ili legis fervore ilian enhavon, rigardis la bildon de sovaĝe aspektanta senbarba viro, rigardanta per ruzaj krudaj okuloj el la bildo, kaj fervore ili parolis pri la maniero, en kiu estis gluafiŝitaj la arestigordonoj de la colorada registaro, persekutanta Stewardon, alie Sanderson, alie Sangan Billon pro murdoj, perfortoj, raboj ktp.
La urbeton obsedis ekscitiĝo kaj maltrankvilo.
Ankaŭ viro, gardanta la enirejon de la domo de Smith, legis unu el la arestigordonoj. Nekonataj noktaj vizitintoj surgluis ĝin ĝuste sur la kontraŭa muro kaj la gardisto ja estus ĵurinta, ke li aŭdis nokte eĉ ne la plej malgrandan bruon. Penege li silabumis la enhavon de la afiŝo kaj poste li zorgeme rigardis la bildon. Li rigardis longe kaj ju pli longe li rigardis, des pli rapide kreskis en li la konvinko, ke li konas la serĉaton, ke – Li ne kuraĝis fini la penson. Se la ĉefo vere estis la portinto de la nomoj de la viro sur la bildeto, poste nura penso povis verdikti mortantan kuglon aŭ tranĉilpikon. La famo de la desperulo, kiu igis nomi sin unufoje Sanders, alifoje Steward kaj ankoraŭ alifoje Sanga Bill, ja estis tiel terura, ke ĝi enpelis en la koron eĉ de la plej malbona gorĝtranĉisto teruron.
La gardisto ne havis multe da tempo por konsideri, ĉar super li en la fenestro aŭdiĝis hororita ekkrio. Aperis tie la morte pala vizaĝo de Smith, kies okuloj gapis kaj kies lipoj tremis kvazaŭ en spasmoj.
”Kiu surgluis tion tie?” balbutblekis Smith.
”Mi ne scias,” ŝultrumis la viro.
”Kiel ci do gardis, kanajlo!”
”Bone, mi scias pri nenio.”
Smith forŝanceliĝis de la fenestro. Ĉio sovaĝe turniĝis kun li; ankoraŭ hieraŭ li estis konvinkita, ke la pasinteco estas mortinta kaj nun iu forrastis la cindron, la flamoj de la malnovaj krimoj ree ekflagris kaj minacis engluti lin same senkompate, kiel li nekompateme lasis kuŝi la viktimojn en herbo, sur sablo aŭ ŝtonaro, malaperante kun la rabaĵo.
Subite ŝajnis al li, ke el la mallumoj aŭdiĝas malesperaj ekkrioj de murdatoj, ploro de virinoj kaj infanoj, malbenoj kaj venĝovokado. Fino, fino, flustris la konscienco.
Sed la diablo defendis sin. Kio propre okazis? Li estas neniel simila al la viro sur la bildo kaj entute ne intencas forrazi sian barbon. Tial la surgluado de la afiŝoj restos nur bato en malplenon. Tiamaniere Smith forpelis almenaŭ la plej malbonan timon, sed alpaŝi al la fenestro li ne plu kuraĝis. La virojn li surŝutis per oro, ne rimarkante, ke la plimulto da viroj rigardas lin kun teruro.
Denove pasis tago, denove el la montoj alflugis mallumo kaj denove Smith ebriiĝis ĝismute. Same ebriiĝis ankaŭ ĉiuj viroj. La domo staris malluma kaj silenta, neniu moviĝis en ĝi, kiam tri ombroj haltis ĉe ĝia malantaŭa muro. Senvorte du el ili komencis elpreni larĝan fenestron, dum la tria gardis kaj aŭskultis sonojn de la mallumo.
Du ombroj malaperis sensone en la domon. La alta viro kun la vizaĝo kovrita de kaptuko paŝis unua kaj lia pli svelta kunulo, same maskita, postsekvis lin. Kvazaŭ spiritoj ili venis ĝis la ĉambro de Smith. Smith dormis kun la kapo metita sur tablo kaj dormante li ronkis kaj ankaŭ kriis nekoneksajn vortojn. Ili alpaŝis al li, kelkfoje ili movis per la manoj kaj antaŭ ol Smith rekonsciiĝis, li estis ŝnurligita kaj en la buŝo li havis malagrable grandan buŝoŝtopilon. La granda viro ĵetis lin kiel sakon trans la ŝultron kaj ambaŭ same silente kiel venis, malaperis el la domo.
Smith, kiu tuj sobriĝis, sentis, ke li estas portata parton de vojo, poste ligata al ĉevalo, kiu komencis troti. La krimulon agitis malvarma hororo, li baraktis malespere en katenoj, sed tiuj ne liberiĝis. Ili ne rajdis longe. La pli forta viro maldelikate deĵetis lin de la ĉevalo kaj sidigis lin sur tero. Poste li alparolis Smithon per voĉo, kiu al la ŝnurligito sonis kiel vokado el infero.
”Mi avertis vin kaj petis, ke vi mem denuncu vin. Vi ne obeis, mi devigos vin.”
”Vi ne havas rajton puni min!” ekkriis sovaĝe Smith senigita de la buŝoŝtopilo. ”Mi estas – nenio – vi povas nenion pruvi al mi, vi ne povas min mortigi!”
”Justa Chess punas krimulojn kaj vi estas la plej malbona el ĉiuj. Sed ne timu, mi ne mortigos vin, mi nur razos vin kaj poste transdonos al ĵurio. Kiam ili rigardos la bildon de la kanajlo en la arestigordono kaj vin, kion vi pensas, ke ili faros?”
La vortoj falis kiel bato de martelo. Tio estis do la plano de la venĝanto, tial li do surgluis la arestigordonojn.
Smith ĉirkaŭrigardis. En mallumo li pli antaŭsentis ol vidis vicon de silentemaj mornaj viroj.
”Ĉion mi donos al vi, la tutan oron, poste mi foriros, lasu min,” ĝemis Smith, ”mi volas vivi.”
”Ĉiuj, kiujn vi embuske mortigis, volis vivi kaj ili estis senkulpaj,” sonis serioza respondo. ”Razu lin.”
Vane Smith defendis sin, la feraj manoj kunprenis lin, tondilo kaj poste razilo laboris rapide kaj post momento la vizaĝo estis glata kiel vitro.
”Ĉu tio estas li?” demandis Justa Chess serioze.
”Jes, tio estas li!” ekĝemis unu el la ĉeestantoj, tenera malgranda rajdisto, per voĉo kaj ankaŭ per staturo similanta al juna knabino. ”Tio estas li, murdisto de niaj gepatroj.”
”Ne ploru,” aŭdiĝis alia ĉeestanto, ”li ne eskapos al puno.”
”Prete!” interrompis Justulo la kortuŝan scenon. ”Prenu lin kaj forrajdigu lin reen.”
Al Smith iom faciliĝis. Se li ne estis mortigita tuj, restis ankoraŭ espero.
Smith klopodis diveni, kien ili rajdas kaj li ekkonis, ke ili estas revenantaj en la urbeton. Kial, li povis imagi kaj liaj haroj hirtiĝis.
En la urbeto pendis la arestigordonoj, ĉiu ekkonos lin laŭ ili, li do estas rajdigata en inferon. Malespere li baraktis en la katenoj, sed aŭdiĝis nur rido de la rajdantoj, kiuj akompanis lin. Sur la ĉefstrato, silenta kaj forlasita, ili haltis. Ili ĵetis lin de la ĉevalo kaj trenis lin al la palisoj de la gregejo kontraŭ la trinkejdomo de Cooper.
”Nu, kaj ni bone ligu lin, ni ne ŝparu fortojn.”
”Estu sen zorgoj, ni faros tion orde.”
Smith sentis, kiel ŝnuregoj estas entranĉantaj sin en lian karnon, kiel li estas katenata al paliso, por ke li povu eĉ ne movi sin.
”Sufiĉas –”
”Perfekte li estas ĉirkaŭvolvita, kiel bebo en vindrubando.”
La rajdistoj malaperis, Smith soliĝis. Li ne povis moviĝi kaj li ankaŭ ne kuraĝis fari la plej malgrandan bruon.
Ja se li estos rekonita, venos la fino. Ili dispecigos lin, ĉar la famo pri liaj kanajlaĵoj ankoraŭ vivas.
La nokto treniĝis por li neelteneble malrapide, vane li esperis, ke iu el liaj homoj preterpasos. Neniu iris kaj Smith kun hororo rimarkis, ke la firmamento en oriento komencas ruĝiĝi.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.