La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JUSTA CHESS

Aŭtoro: Vláďa Zíka

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

VIII.

MALTRANKVILIGA LETERO – SMITH TRAKTAS KAJ LI ESTAS BATATA

Sinjorino Estrella, vidvino post la farmisto sinjoro Carlos d’Almedi, legis serioze longan leteron. Ekstere estis tre varmege, sed en la loĝoĉambro regis agrabla malvarmeto kaj ombro. Sed la sinjorino perceptis nek malvarmon nek varmegon, ŝi tute forgesis la ĉirkaŭaĵon, koncentriĝinte tute al la letero. Nuboj de zorgoj aperis sur ŝia frunto kaj kiam ŝi finlegis, ŝi eksuspiris profunde.

”Aventurema knabo, li preparas por si certe nur malfacilaĵojn kaj danĝerojn. Sed ni devas kontentigi lin, kvankam –” ŝi ne finis vicon da pensoj, ĉar malfermiĝis kun bruo la pordo kaj du knabinoj, unu eble dekjara kaj la alia dekunujara, enflugis sovaĝe enen.

”Panjo, Belulino havas ĉevalidon,” vokis la pli granda el ili.

”Tial ne estas bezonate tiel krii, Josefino,” ridis la patrino.

”Magie ne krias kie vi.”

”Mi kriis ekstere kaj mi krios denove, ĉar la ĉevalido estas aminda kaj tio estas bela virĉevaleto,” aplaŭdis per la manoj Magie.

”Ĝi estos nia, panjo, ĉu?” interkonsentis Josefino.

”Ĝi estos, sed –” la okuloj falis al la letero kuŝanta sur la tablo. ”Mi devas interparoli kun vi ambaŭ. Sidiĝu kaj aŭskultu.”

Mirigitaj pro la nekutima seriozeco de la patrino ambaŭ knabinoj aŭkultis la legadon de la letero kaj ankaŭ la longan komentarion. Ili aŭkultis mirigitaj, poste seriozaj kaj la venontaj tagoj aperis en iliaj pensoj kiel tagoj de granda lukto.

”Ĉu vi komprenis, infanoj?” demandis la patrino.

”Jes,” aŭdiĝis Josefino. ”Frato Alvarez revenos el la lernejoj el la Oriento kaj transprenos la estradon de la farmo. Li estas ankoraŭ tre juna, sed altstatura kaj kuraĝa. Big Shermon instruos lin labori en la farmo, ĉar Alvarez scias tute nenion pri la vivo en la Okcidento. Ĉu mi pravas, patrino?”

”Jes, vi pravas. Memoru, ke unu sola senpripense dirita vorto povas neniigi ĉiujn esperojn kaj alporti grandajn danĝerojn.”

”Estu sen zorgoj, panjo!” certigis ŝin Magie.

”Kaj nun iru ludi.” Ili iris, sed ili ne plu emis ludi.

En la sama tago sinjoro Smith rajdis al la farmo de sinjoro Carlos. La nokta tremo estis jam iom venkita, la timo ne aŭdiĝis tiel forte, kaj la kanajlo diris al si, ke tio estas nur provizora malsukceso, ke estas neniu venĝanto aŭ almenaŭ iu, kiu volus daŭre sekvi liajn spurojn. Neniu konas lin, neniu scias pri lia pasinteco, la atestintoj de liaj krimoj estas ĉiuj enterigitaj en la dezerto aŭ en la montaroj kaj liaj hodiaŭaj knaboj estas fidelaj, ĉar ili ne havas alian solvon. Li estas la plej grava persono en la regiono, la publika opinio direktiĝas per liaj instrukcioj, ne, nepre li ne havas kaŭzojn por maltrankviliĝi.

Li ekrikanis malbele imagante la teruritan ŝerifon, alportanta hodiaŭ matene la informon, ke la arestito nokte en la arestejo mortis. Sed la rikano tuj malaperis, kiam li imagis la fremdulon, kiu en tiel stranga maniero eniris la ludon kaj kiu sciis tro multe pri lia vivo. Kiu li estas, de kie li venis? Li estis pistolisto, pri tio Smith ne dubis, sed en liaj okuloj montriĝis tia mieno, ke la rigardo estis frostigita. La kanajlo vane defendis sin de la penso, ke la nova kunulo, kiun li hodiaŭ matene kvazaŭ nomigis administranto de serĉejo, propre timigas lin.

Mallaŭta ekfajfo interrompis lin el la pensoj. Li ekfajfis same kaj el grupo de arbustoj aperis la figuro de la mestizo Sebastiano.

”Mi atendis longe, sinjoro!” li aŭdiĝis riproĉe.

”Mi ne havis pli frue tempon,” rifuzis Smith krude la riproĉon. ”Konduku min!”

”Ĉu vi kunhavas la monon, sinjoro?”

”Ne ofendu min per malkonfido, jen ĝi estas en la zono,” ekkriis Smith.

”Plej baldaŭ duonon kaj poste ni rajdos,” obstine proklamis la mestizo.

”Sentaŭgulo,” ekkriegis Smith, sed ne volante malfrui ĝi pro interkonsento, li malplenigis en la manojn de Sebastiano duonon de la enhavo de la zono. La mestizo avide ĵetis sin sur la orajn monerojn kaj ne rimarkis la malbonsignan brilon de la okuloj de Smith. Certe lia ĝojo estus perdinta, se li estus kaptinta ĝin. ”Kaj nun rajdu!” koncize ordonis la posedanto de la minejo.

La mestizo obeis senvorte, ekfajfis al eta, malgrasa ĉevaleto kaj post momento li trotis antaŭ Smith tra la forlasita ebenejo surkreskita de velkinta herbo, sur kiu jen kaj jen paŝtis sin grupetoj de brutoj. Post eble du horoj ili alrajdis al la rojo kaj pluan horon ili rajdis laŭlonge de ĝia bordo.

”Jen!” diris subite la mestizo saltante de la ĉevaleto.

Smith postsekvis lin kaj kliniĝis super la silikoza sablo borderanta la rojbordojn. Li prenis plenmanon da sablo kaj malrapide transŝutis ĝin en la manoj. Liaj okuloj ekbrulis pro emociiĝo. En la sablo brilis eroj da oro en tia kvanto, ke, se la fundo de la rojo estis ĉie sama, ĝi promesis fabelan profiton. Nur pro miraklo ankoraŭ neniu stumblis super la amasiĝinta riĉeco.

”Ĉu mi kondukis bone?” demandis la mestizo.

”Bone, jen estas la dua duono de la rekompenco.”

Smith ĵetis al Sebastiano la zonon, sed iom for de li. La mestizo, kies okuloj lumis pro monavideco, rapide turni ĝis kaj samtempe aperis en la mano de Smith revolvero.

Eksonis pafo kaj Sebastiano estis mortinta antaŭ ol li konsciis, ke li estas trafita. La murdisto krude ekridis, reprenis la zonon, turnigis per la piedo la kadavron, reprenis la monon, reenzonigis ĝin kaj nerigardinte plu la viron, kiun li tiel perfide murdis, li daŭrigis la rajdadon al la farmo.

Ĉe la rojo ekregis morta silento. La vitraj okuloj de Sebastiano rigardis senmove al la suno. Kelkaj rabobirdoj aperis en la aero, allogataj de neerarema instinkto al preparita festeno. Ili ne komencis vori, nova ĉevalstamfado interrompis la silenton, aperis juna indiano, trotanta sur belega makulkolora virĉevalo.

Li haltis ĉe la kadavro kaj liaj okuloj ekbrulis pro indigno.

”Murdo,” li ekgrumblis, kiam li rigardis la kadavron kaj trovis malantaŭe en kranio aperturon, tra kiu eniĝis kuglo de revolvero. El la spuroj en la sablo li tralegis la tutan okazintaĵon. Jen falis io en la sablon, la murdito kliniĝis por tio kaj li estis pafmortigita. La murdisto prenis la ĵetitan aĵon kaj forrajdis. La spuro parolis klare kaj la juna indiano senhezite rajdis laŭ ĝi. Ĝi kondukis rekte al la farmo kaj de modera altaĵo la indiano vidis la rajdanton proksimiĝanta al la loĝkonstruaĵoj.

”Smith,” li ekmurmuris, ”do nenio por mi, li apartenas al la blankaj fratoj, ne al mia manpafilo. Mi nur sciigos la grandan fraton pri la nova krimo. Sed kial li mortigis Sebastianon, kiu ja –” enpensiĝinte li turnis la ĉevalon kaj revenis al la kadavro. La sablo sur la bordo katenis lian atenton kaj post momento li malkovris la motivon de la murdo – oro.

”Malbenita oro!” li ekgrumblis. Li fortiris la kadavron pluen de la rojo kaj amasigis sur la kadavron amason da ŝtonoj. Poste li ekrajdis al la montetoj, kie malgranda trabkabano, kaŝita en densejo, faris al li provizoran loĝlokon. Li lasis la ĉevalon kaj sidiĝinte en herbejon li atendis.

* * *

Smith, fajfante gajan kanton, alrajdis barilojn sur la herbejo.

Kelkaj vakeroj sidis sur la barilo kaj kun intereso observis la proksimiĝantan rajdanton. Longa ĉefulo Big Shermon sulkigis brovon rekonante lin. ”Kiu diablo portas ĉi tien tiun kanajlon!” li ekmuĝis.

”Se mi vidas, portas lin Rufulo, kiu certe hontas pro tiu hontinda ŝarĝo,” mokincite rimarkis Bud Buckson rektigante la zonon kun pistoloj.

”Saluton, knaboj,” salutis Smith tro kore.

Respondis al li nekoneksa grumblado kaj la vizitanto ne povis erari pri la pensoj de la sunbruniĝintaj rajdistoj.

Li iom paliĝis, sed ankoraŭ priregis la koleregon.

”Ĉu sinjorino Estrella estas hejme?” li demandis.

Big Shermon maldiligente montris per la kruro al la domo. La kolerego de Smith nur pligrandiĝis. Senvorte li paŝis al la pordo de la domo. Kaj li priregis koleregon eĉ tiam, kiam li aŭdis malantaŭ la dorso la voĉon de Bud:

”Hank, iru fermigi la kokinojn kaj vi, Pete, atentu la ĉevalojn.”

”Mi kirligos vin, uloj,” eksiblis Smith enirante en la domon.

Sinjorino Estrella vidis la alrajdantan rajdiston tra la fenestro kaj paliĝis iom, kiam ŝi ekkonis lin. Sed tuj ŝi trankviliĝis kaj serioze iris renkonte al la malbonvena gasto. Sur la sojlo ŝi akceptis kun malvarma ĝentileco lian komplimenton.

”Vi estas bonvena!” ŝi diris, sed la akcento parolis pri la malo.

Senhonte li eniris kaj sidiĝis kontraŭ la dommastrino rigardante ŝin fikse. Li estis konvinkita, ke la traktado estos tute facila, li estis decidita proponi sufiĉan sumon, sumon, kiu certe surprizegos la nespertan virinon.

”Al kio mi povas danki pro via vizito?” sinjorino Estrella komencis mem malvolonte paroli.

”Plaĉas al mi via farmo,” li diris rekte.

”Mi dankas por la komplimento.”

”Tio ne estas komplimento, sed esprimo de komerca intereso. Ĝi plaĉas al mi kaj mi bezonas ĝin.” Ŝi rigardis lin mirigite kaj nerimarkeble ŝi ektremis. Ŝi konis Smithon el la rakontoj de la rajdistoj kaj ŝi sciis, ke se li sopiras je io, li ne abomenas iajn ajn rimedojn por atingi tion.

La timo daŭris eĉ ne unu tutan sekundon, la malnova hispana sango tuj eksusuris per kuraĝo.

”Mi ne komprenas vin.”

”Mi volas fariĝi farmisto kaj ĉar administrado de farmo estas por virino tro penplena, mi volas senigi vin de la zorgoj kaj aĉeti vian posedaĵon.”

Dum momento ŝi rigardis lin silente, sed poste ŝi respondis firme:

”Mi ne vendos!”

”Vi vendos,” li ekridetis kurbe, ”se mi proponos al vi kontentigan prezon, ni diru kvindek mil dolarojn.”

”Eĉ se vi proponus kvindek milionojn, mi ne vendos!”

La vortoj de la sinjorino sonis kiel siblado de glacia vento.

”D’Almedi-anoj estis inter la unuaj en tiu ĉi lando, ili estas ebla nobelaro kaj la farmo estas ilia duklando. Mi perfidus la honoron de generacioj kaj priŝtelus miajn infanojn, se mi vendus.”

Surprizegis lin la rezisto, moviĝis en li io kiel miro al la kuraĝa virino, sed tuj plenigis lin diabla kolero.

”Ĉu vi scias, kiu mi estas?” li demandis akresone.

”Smith el San Juan, posedanto de oraj minejoj kaj publika opinio. Sed tio ŝanĝas nenion en mia decido, ke mi vendos eĉ ne peceton de la familia grundo.”

”Vi vendos, ĉar mi volas! Kaj vi ĝojos, se mi persistos en mia propono, ĉar se vi ne vendos hodiaŭ, poste –” en krudaj vortoj sonis klare minaco.

”Ni travivis ĉi tie indianajn atakojn, atakojn de vulturoj de la dezerto, ni travivos ankaŭ viajn minacojn! Ne estas bezonate trakti plu.” La sinjorino parolis fiere kaj firme.

”Ni vidos!” li ekkriis kolere. Sed tuj li trankviliĝis, nur la malbona rebrilo en liaj okuloj duobliĝis. ”Mi prenos al vi la akvon!”

”Vi havas por tio nek povon nek rajton.”

”Ĝuste, ke mi havas ambaŭ. La rojo fontas en miaj terpecoj, mi konstruigos digon –”

”Kaj miaj knaboj trankvile detruos ĝin.”

”Poste estos batalo kaj ankoraŭ ĉiam mi venkis,” li eksiblis.

”Unuafoje vi malvenkos.”

”Vi, vi,” li kriegis, ”vi estas –”

”Nu, kio estas, patrino?” aŭdiĝis de la pordo agrabla voĉo. Smith kaj ankaŭ la virino mirigitaj rigardis. Apogita je pordokadro staris tie junulo eble dekkvarjara, altastatura, svelta, nigrohara, vestita en pitoreska vesto de la hispanaj koloniistoj. Li estis bonstatura, pli granda ol kutimis por liaj jaroj, la striktaj manikoj de la jako permesis eminenti al feraj muskoloj. En la dekstra mano li ludis kun ruĝa ledo kaj ridetis. Smith bedaŭrinde ne rimarkis, ke la rideto estas iom malserena kaj tre malbonsigna.

”Nu, finu, sinjoro kun granda buŝaĉo,” la junulo alparolis Smithon denove.

”Ankaŭ mi finos. Vi estas, vi estas kanajlo hispana –”

”Sufiĉe,” la vorto elflugis kiel ekpafo el pistolo kaj la junulo iris al Smith, ”se vi ne volas, ke mi vipigu vin kiel hundon!”

”Alvarez!” kriis Estrella timeme.

”Ci vipigos min, ci hundido? Mi traboros cin kiel kribrilon antaŭ ol ci ekmovos cin,” Smith kriegis tute forgesante la rolon de honesta riĉulo. Fulmorapide aperis en lia dekstra mano pistolo, sed ankoraŭ pli rapide la junulo jam ekpafis kaj trafis precize la ĉanon de lia pistolo.

Smith eksiblis pro doloro kaj la pistolo flugis laŭarke en angulon.

”Ci kanajla hispana dando!” ekkriis Smith kaj forgesante la doloron, li ĵetis sin per ambaŭ manoj al Alvarez.

Li frapis per ega forto, sed nur en la aeron. La junulo forklini ĝis kiel kato kaj antaŭ ol Smith reakiris la ekvilibron, li sentis unu el la manoj de la junulo sur la mentono kaj la alian sur la nazo. Trafis lin doloro kaj ankaŭ surprizo, li ne sciis kompreni, kie la junulo prenis tiom da forto.

Denove li komencis furioze ataki, sed la rezulto ne ŝanĝiĝis. Smith frapis en la aeron kaj ricevis novajn precizajn frapojn, kiuj reĵetis lin foren. Kaj li ne plu havis tempon por ataki. La kontraŭulo kirlis ĉirkaŭ li kiel ciklono, li batis lin de ĉiuj flankoj, mem vigle kliniĝante al batoj, kaj unu el la batoj, trafinta kolan arterion, dormigis Smithon pli perfekte ol la plej bona dormigilo.

”Knabo, mi tute tremas, sed –” elspiris sinjorino Estrella.

”Kia sed, panjo?” li demandis ridetante kaj rigardante siajn prifrapitajn artikojn.

”Sed mi ĝojas!” ŝi respondis fiere.

Li kisis estimplene ŝian manon. ”Mi devas forigi nian vizitanton,” li ridis gaje kaj kaptinte la senkonscian Smithon je la piedoj eltrenis lin antaŭ la domon. Grupeto da vakeroj ĝojkriegis, la ĉapeloj suprenflugis aeren.

”Do ŝajnas al mi, knaboj, ke la vizitanto estis bonvenigita tre kore,” Bud vokis rikanante gaje.

”Kaj li estis riĉe dotita,” aldiris Hank.

Big Shermon ne parolis, sed liaj okuloj brulis pro kontenti ĝo. Kun ĝojo kaj miro li rigardis la junulon. Brava junulo! Li bezonos kuraĝon kaj forton, se ne eraris la maljuna ĉefulo.

”Knaboj!” ekparolis Alvarez, ”rekonsciigu la skunkon kaj montru al ĝi la vojon. Kiam vi forigos lin, venu ĉiuj en la ĉambron por interkonsiliĝi.” Li turnis sin kaj foriris, eĉ ne rigardinte la senkonsciigiton. Tuj kiam li eniris la domon, li estis kaptita de du paroj da knabinaj manoj, ambaŭ fratinoj ĵetiĝis al li kiel ŝtormo de ĝojo.

”Kara!”

”Kara!” ili vokis ambaŭ.

”Heroo! Panjo jam diris al ni.”

”Ne ĉifigu min, ranoj, prefere donu al mi manĝaĵon, mi malsatas.”

Post momento la tuta familio sidis ĉe manĝpreparita tablo kaj Alvarez montris apetiton.

”Kial, patrino, vi rigardas tiel serioze?”

”Mi timas pri vi. Smith venĝos sin.”

La junulo serioziĝis kaj kapjesis.

”Li venĝos sin, sed tio devigas al singardemo, ne al timo. Ni venkos lin, ni venĝos ĉiujn,” li finis kaj liaj okuloj ekbrilis tiel, ke la patrino ektremis.

Dume ekstere la rajdistoj verŝis sitelojn da akvo sur la kapon de Smith.

”Li dormegas,” rimarkis Pete, malgranda meksikano, eminenta rajdisto.

”Ĉu vi miras, tia injekto? Li estos tre longe blua sur la tuta vizaĝo.”

Finfine la batito rekonsciiĝis el la sveno. Momenton li mirigite rigardis, sed kiel la konscio estis revenanta, tiel plenplenigis lin ondo de senlima kolerego.

”Kie estas tiu?” li ĝemdiris.

”En la domo, ĉu mi voku lin?” demandis senkulpe Bud.

”Mi renkontos lin ankoraŭ kaj poste –”

”– vi estos batita kiel hodiaŭ,” ridegis Hank.

”Poste li ekvidos, kiel estas, ofendi la unuan viron en la regiono.”

”Vi volas diri la unuan kanajlon, knabeto,” ekparolis nun ankaŭ Shermon. ”La tempo de ceremonia vizito pasis, la ĉevalo atendas, ekrajdu! Viajn pistolojn ni lasos ĉi tie por memoro kaj kiam vi rajdos ĉi tien venontfoje, kunprenu doktoron, knabo!”

Humiligita, senarmigita kaj kolerega Smith trenis sin al la ĉevalo kaj penege surseliĝis. Li vidis ruĝe kaj jam nun li formulis en la kapo planon por granda murdado.

La vojaĝo ĝis San Juan estis plena de malbenoj kaj suspiroj.

”Knaboj,” diris Alvarez al la rajdistoj kunvenintaj en la ĉambro. ”Atendas nin batalo, tre akra batalo. Ni devas venki ĝin, ĉar ne temas nur pri nia farmo, sed pri la tuta regiono. Mi kredas, ke ni venkos, ĉar mi konas vin.”

Aŭdiĝis laŭd-murmurado, la manoj senvole senscie glitis al la zonoj kaj Pete eltiris longan, mallarĝan tranĉilon.

”Ni volas venki sen perdoj kaj tial ni ne ŝanĝos heroecon kun nesingardemeco. La brutaron ni venigos al la ĉirkaŭaĵo de la farmo, senĉese ni alternos en gardado kaj neniu rajdos tra la prerio sola, ĉar kontraŭ embuska kuglo kuraĝo ne validas. Ĉu vi komprenis?”

”Jes.”

”Nu, geheno povas komenciĝi.”

La junulo ne sciis mem kiel baldaŭ ĝi komenciĝos kaj kiel varmega ĝi estos.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.