La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JUSTA CHESS

Aŭtoro: Vláďa Zíka

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

VI.

SINJORO SMITH PREZENTAS SIN – NOKTE ESTAS ĈIUJ KATOJ NIGRAJ – MALEBLIGITA ATAKO

Dum du jaroj multo ŝanĝiĝis. Ŝanĝiĝis multo ankaŭ en la Okcidento. Civilizado kun ĉiuj ombroj kaj ankaŭ lumoj priregis Kalifornion. Sed ne tute, nur en kelkaj partoj. Sur la bordoj kreskis havenoj kaj urboj, en la enlando, proksime de ortrovejoj, urbetoj. Indianoj cedis al blankaj vizaĝoj kaj ankaŭ malnovaj posedantoj de farmoj – komfortemaj, maldiligentaj hispanoj – kapitulacis al la tumulto de krudaj, profitemaj kaj senrespektaj anglosaksoj.

Ankaŭ San Juan, ankoraŭ malgranda, sed konstante kreskanta urbeto, ekestis el baza orseĉista kolonio. Proksime de malnova hispana kampara terposedaĵo iu Smith trovis riĉan trovejon kaj li bedaŭris nur, ke li ne trovis ĝin sola, sed en kompanio de aventurulo simila al si, same nekonata al ĉiu ĉirkaŭaĵo, kiu nomiĝis Jackson. Li ne rigardis tro afable la kunulon kaj tiu, havante akrevidajn okulojn, ne kuraĝis ekdormi, tenante eĉ en la dormo en la mano pistolon.

Tio estis en la komenco, pli poste, kiam la fosejo montri ĝis tre profitodona, malaperis la streĉo kaj la amase venanta riĉaĵo igis forgesi pri multaj aferoj el la pasinteco.

Finfine ankaŭ la cirkonstanco, ke ili ne plu estis en la regiono solaj, devigis la kunulojn al kunlaboro. Ne eblis sekretigi la famon pri la trovejo kaj tiel estiĝis ĉirkaŭ ilia serĉejo alia serĉejo, ankaŭ profitodona, kvankam neniu egalis al ilia Ora Geheno. Rapide estiĝis fosista urbeto kaj ĉar Smith kaj lia kunulo estis plej riĉaj el ĉiuj, ili urbestriĝis senbalote kaj fariĝis ankaŭ parolistoj de publika opinio. La influon de riĉeco helpis honorinda armilaro malantaŭ la zono, kiun ambaŭ kunuloj kapablis manipuli kun surpriza rapideco kaj certeco.

Kun la paso de la tempo tute malaperis la nekonata pasinteco de ambaŭ ĉefuloj kaj oni konsideris memkompreneble, ke ili fariĝis reprezentantoj ne nur de San Juan, sed de la tuta regiono. La regiona ŝerifo Strenton, viro grandstatura kaj grandvorta, sed malkuraĝa, propre iĝis praktikanto de iliaj ordonoj kaj la distrikta juĝisto Judson estis daŭra gasto en ilia fiera domo. Dum aliaj okazoj tio eble vekus atenton, sed la loĝantoj de San Juan estis kontentaj kun siaj estroj. Iliaj pistoloj kapablis protekti la trankvilon de la urbeto kaj eble dekduo da kuraĝuloj kun tro maltrankvilaj manoj ripozis sendolore sub kelkaj futoj de orporta tero.

Estis varmega somera tago, kiam ambaŭ kunuloj konversaciis sub verando de la komuna domo.

”Ĉu la ŝarĝo estas preparita?” demandis Smith sorbante el granda glaso alkoholaĵon.

”Jes, morgaŭ Tom veturos ĝis San Francisko.”

”Da tio estas proksimume por cent dudek mil.”

”Proksimume tiom, se ni ricevos dek ok por unco,” kontente kapjesis Jackson.

”Bela mono. Ĉu Tom estas fidinda?” demandis Smith zorgeme.

”Kiel lia pistolo kaj Georgo ne elmaniĝos kuglet-pafilon.”

”Hm. Ili forveturos tuj frumatene.”

”Dum mateniĝo. Kien vi iras?” demandis Jackson vidante, ke la kunulo estas stariĝanta de la tablo, kvankam la botelo ne estis ankoraŭ malplenigita.

”Satano lamas, mi rigardos lin.”

Li foriris vere en la stalon kaj staris momenton ĉe fajra, strange, preskaŭ ruĝkolora ĉevalo. Li trarigardis ĝiajn hufferojn, alĵetis en la manĝujon kelkajn manprenojn da aveno kaj rigardante ien for li revenis la dometon. Jackson ne sidis plu sola, ŝerifo Strenton, prilekante sin feliĉege, ĵus enverŝis al si grandan porcion da viskio.

”Malagrablaj informoj!” diris Strenton.

”Nu?” demandis Smith maldiligente.

”Hieraŭ iu atakis la poŝton al San Francisko kaj ŝtelis por cent mil da ora polvo,” grave rakontis la ŝerifo.

”Dio mia, mi pensis, ke la regiono estas purigita! Ĉu ili kaptis la farinton?”

”Li ankoraŭ ne balanciĝas,” balbutis la ŝerifo.

”Kaj ĉu vi sidas ĉi tie?” moke rimarkis Smith.

”Mi venis por interkonsiliĝi,” defendis sin la atakito.

”Plej bona interkonsiliĝo estas aro da rajdistoj, bone celita patrolo kaj konvena peco de ŝnuro. Ĉu iu rajdis post la rabisto?”

”Ankoraŭ ne, nome mi ordonis al la anstataŭanto, ke li serĉu homojn kaj –”

”Elrajdu tuj kaj tenu vin oriente al Sierra Nevada.”

”Kial? Ja –” kontraŭis Strenton.

”La krimulo certe fuĝas en la montojn, vi kava kranio, kaj ne en San Franciskon!”

”Vi pravas kiel ĉiam.”

”Mi dankas por la rekono, sed kiam mi vidos vin sur ĉevalo, mi pli ĝojos,” mordeme finis Smith la dialogon.

La ŝerifo adiaŭis ĵetante malesperajn rigardojn al la botelo de viskio, kaj post momento klapklakis la hufferoj de lia grizmakula ĉevalo al la urbeto.

”Kaj ni estas sen zorgoj,” ridetis Smith.

”Mi ĝoje scius kial? Ni sendas tiom da oro kaj en la regiono aperos por ĉio decidiĝinta proskribito!” ekgrumblis Jackson malbonhumore.

”Li estis en la regiono kaj li ne plu estas ĉi tie. Neniu ja restados kun centmila rabaĵo sur loko, kie minacas al li lina koliero, tial al nia oro ne minacas danĝero,” ridis Smith.

”Vi pravas, sed por ĉiuj okazoj mi donos al Tom tre severan ordonon.”

Vesperiĝinte alflugis de la montoj ventego. La firmamento escepte por tiu jarsezono kovriĝis de nigraj nuboj kaj la nokto, kiu venis, estis tiel malhela, ke okuloj iĝis preskaŭ senbezonaĵo. San Juan subiĝis en la mallumon, eĉ ne la salono de Benjamin Cooper estis tiel vizitita kiel alitempe. Neniu emis iri el la dometoj kaj kabanoj en la veteraĉon, la ventego faligis preskaŭ teren.

Ankaŭ la regiono ĉirkaŭ la urbeto estis silenta kaj forlasita.

Sed ne tute. Stamfado de paro da ĉevaloj aŭdiĝis sur pado kondukanta tra montetoj al la sudo de la urbeto.

La siluetoj de la rajdantoj ne estis distingeblaj en la mallumo kaj nur klapklakado de hufferoj malkaŝis, ke tio estas blankuloj. Ili rajdis silente, parolado en la ventego estis nepre malagrabla.

”Atendu, iu rajdas,” flustris unu el ili.

”Ĉu nun? Ĉu en la ŝtormo kaj de San Juan?” miris la alia.

”Deseliĝu kaj konduku la ĉevalojn flanken, ie tie maldekstre estas grupo da ŝtonegoj.”

Ambaŭ malaperis senbrue de la vojo kaj dum momentoj muĝis ĉirkaŭe nur la vento. Nur orelo tiel atentema kiel orelo de la nekonata rajdanto povis ekrimarki stamfadon de proksimiĝanta ĉevalo. Ĝi proksimiĝis malrapide, la kontraŭvento blovis tre forte. Finfine la nekonato alrajdis ĝis la loko, kie antaŭe ambaŭ devojiĝis.

Li haltigis la ĉevalon kaj ekmuĝis.

”Mi esperas, ke li atendas min.”

Li aŭskultis kelkajn momentojn en la mallumo kaj kiam nenio moviĝis, li ekululis trifoje kiel strigo. La ululado unuiĝis kun la ventego, sed alia, kaŝita viro ja aŭdis ĝin. Grincis kelkaj ŝtonetoj kaj post momento aŭdiĝis kruda vira voĉo.

”Ĉu tio estas vi, Smith?”

”Jes.”

”Vi atendigis vin. Malbenita veteraĉo.”

”Mi ne povis pli frue kaj silentu,” minaco kaŝita en la voĉo kaŭzis, ke la viro senkulpigis sin.

”Mi ja nenion –”

”Bone, aŭskultu. Morgaŭ mia kunulo sendos ŝarĝon de oro ĝis San Francisko. Ĉe Diablaj ŝtonoj vi pafmortigos ambaŭ akompanontojn, prenos la oron kaj kaŝos ĝin ĉe Tri piceoj. Poste vi revenos trankvile hejmen. Dek procentoj estas viaj, ĉu vi komprenas?”

”Jes, ĉefo, sed mi aŭdis, ke la ŝerifo –”

”La ŝerifo persekutas iun ĉirkaŭ Sierra Nevada, malkura ĝulo! Morgaŭ nokte ni denove renkontiĝos. Kaj se vi faros stultaĵon, eĉ ne geheno helpos vin. Malaperu, adiaŭ!”

Ili perdiĝis en la mallumoj kaj denove estis aŭdebla stamfado de ĉevaloj malproksimiĝantaj en diversaj direktoj.

Nur kiam ĝi silentis, la nekonataj fremduloj revenis el la kaŝejo sur la vojo.

”Ĉu vi aŭdis?” demandis la pli alta kaj pli brava el ili.

”Mi aŭdis.”

”Kaj ĉu vi rekonis lin?”

”Jes, Smith el San Juan.”

”Kion vi opinias pri ulo, kiu preparas sin por prirabi la kunulon?”

”Estas domaĝo de ŝnuro. Ni rajdos en San Juanon, ni malkaŝos ĉion –”

”Kaj –” interrompis lin la kunulo, ”aŭ ili proklamos nin frenezaj aŭ rekte ili pendigos nin. Kunulo, vi eble ne konas bone la pozicion de Smith en San Juan, li estas tie tuj post dio kaj eble ankaŭ antaŭ li. Ne, ni faros ion alian.”

”Kion?”

”Ni kaptos la sinjoron dungitan rabiston kaj iom ni balancigos lin sur branĉo. Per tio ni ruinigos lian patronon.”

”Bone, sed Smith mem! Li ja ne povas eskapi al justeco.”

”Li ne eskapos, precipe kiam – atendu – precipe ĉar mi jam ie aŭdis lian voĉon kaj ĝi altiras min per abomena sorĉo. Sed antaŭ ol ni volos puni lin, ni devos havi pruvojn, kaj poste la puno!” serioze kvazaŭ en enpensi ĝo parolis la pli altastatura viro.

”Tio daŭros longe! Se ni simple kaptus lin kaj pendigus lin, ne estus farotaj multajn venontajn krimojn.”

”Sed ni aspektus en la okuloj de la plimulto kiel murdistoj de honora civitano. Ni kreos alian planon. Malantaŭ la ŝtonegoj la vento ne tiel blovas, tie ni povas paroli.”

Nezorgante la ŝtormon, interkonsiliĝis la nevidebluloj tre longe, tiel longe, ke fininte la interkonsiliĝon ili devis pelegi la ĉevalojn por alrajdi ĝustatempe al Diablaj ŝtonoj.

Akneta Bob, tiel nomiĝis la ilo de Smith en la malpura faro, jam dum la nokto ekkampis ĉe la fonto elŝprucanta el Diablaj ŝtonoj. Li ligis ĉevalon al arbo kaj bruliginte cigaredon li sidiĝis komforteme al trunko de alta piceo.

Estis ankoraŭ sufiĉe da tempo por la embusk-preparo kaj Bob do sopire revis, pripensante, kion li faros kun sia parto de la hodiaŭa rabaĵo. Kelkfoje venis la ideo, ke li fuĝu kun la tuta rabaĵo, sed rememoro pri la ĉefo tuj forpelis la emon, kaŭzante malagrablan frostosenton sur la dorso.

En la oriento mateniĝis, kiam Bob decidis, ke li trovos por si konvenan kaŝejon, de kie li povos pafmortigi ambaŭ akompanontojn de oro. Li ekstaris, sed li faris plu nenion. Akresona voĉo tratranĉis la silenton kaj Bob hezitis eĉ ne momenton por levi la manojn al la ĉielo, se ordono estas dirita en tia maniero.

”Ne turniĝu,” ordonis denove la voĉo, kiam la krimulo ekmovis sin, kaj li rigidiĝis. Li sentis, kiel iu dezonigas lian zonon kun pistoloj, levas de la tero lian ripetpafilon kaj por certeco kontrolas lian korpon per la mano.

”Singardemo estas necesa, se oni traktas kun krotalo,” parolis moke la nekonato kaj el kaŝejo sub la rabista akselo li eltiris ankaŭ malgrandan revolveron.

”Nu, nun vi povas mallevi la manojn kaj turniĝi.”

Li faris tiel kaj rigardis konfuzita, terurita kaj tremante du virojn, kies vizaĝojn kovris nigraj kaptukoj kaj kies pistoloj aspektis tre malagrable.

”Kion vi volas, vi respondecos pri ĉi tio,” li kapablis esti eksploda, ”ataki honestan civitanon –”

” – kiu preparas sin por rabi ŝarĝon de oro kaj kiu –” la viro eksilentis rigardante atenteme la krimulon. ”Ni havas feliĉon,” li diris poste, ”ni ja kaptis Aknetan Bobon.”

”Vere tio estas kanajlo, kiu murdis indianan virinon kun infano kaj estis liberigita nur tial, ke li subaĉetis la ĵurion per saketo da ora polvo.”

Bob paliĝis ankoraŭ pli, li sentis, ke io malvarma tuŝas lian kolon. ”Mi mortigis neniun,” li kriegis, ”mi estas trankvila vojaĝanto kaj vi estas, la ŝerifo kun vi –”

”Cia ŝerifo persekutas iun ĉirkaŭ Sierra Nevada,” unu el la viroj interrompis la kriegon. La teruro de Bob ankoraŭ pliintensiĝis, nur nun li konsciis, ke ambaŭ fremduloj konas perfekte la enhavon de lia nokta interparolo kun Smith. Sed tiam estas ĉio perdita! Li observis kun teruro, kiel la pli granda el la viroj estas devolvanta de la selo lazon, rigardante samtempe grave la arbojn en la ĉirkaŭaĵo.

”Vi ja ne povas min – mi nenion –” Bob komencis kriegi.

”Ci mortigis la sendefendan ruĝulinon kaj ankaŭ la pli sendefendan infanon, la leĝo liberigis cin, nia leĝo eraras neniam. Post momento ci estus mortiginta du senkulpajn virojn, morgaŭ eble aliajn. Kun krotalo ni ne dorlotas.”

”Pardonon, pardonon, mi –” kriis Bob kaj forgesante la pistolojn, li provis fuĝi. La lazo eksiblis tra la aero kaj ĝi faligis lin teren.

”Se ci deziras, ekpreĝu,” alvokis lin la fremdulo ligante liajn manojn.

”Mi malbenas vin, mi malbenas Smithon, mi malbenas la vivon,” kriegis la krimulo, dum li estis sidigata sur la propran ĉevalon. Li kriegis ankoraŭ, kiam ili fiksis la lazon ĉirkaŭ lia kolo kaj ĵetis ĝin trans fortan branĉon de alta piceo. La alian finon de la lazo la pli forta fremdulo fiksis al selpiro de sia ĉevalo kaj galopigis ĝin. Bob altenflugis kaj ekkriis la lastan fojon. Ambaŭ persekutistoj de justeco estis kelkaj momentoj tute silentaj.

”Malbela laboro!” diris poste silente la pli svelta el ili.

”Sed necesa. Ĉiu forigita krimulo sekurigas la trankvilon al almenaŭ dudek honestaj civitanoj. Pretere, pli malbela laboro atendas nin.”

”Kial? Ni markos lin nur per avertsigno kiel ĉiam.”

”Hodiaŭ ne. Ni preparos al sinjoro Smith neatenditan surprizon. Ni veturigos la kadavron al Tri piceoj, kie certe troviĝas la kaŝejo de Smith kaj de lia bando.”

”Ĉu vi scias, kie tio estas?” demandis la pli juna konsentante kun la propono.

”Eble, almenaŭ mi konjektas. Sed ni faru rapide, post momento veturos tra ĉi tie la oro de Smith.”

Siletante ili deprenis la kadavron de la arbo, ili fiksis ĝin al la ĉevalo kaj rapidgalope ili malaperis en kreskkovri ĝintaj montetoj. Kiam post proksimume unu horo preterveturis la veturilo kun la ŝarĝo de oro, nek Tom nek Georgo rimarkis eĉ unu solan spuron post la farita justeco.

Ambaŭ ĝiaj farintoj penetris dume profunden en la montetojn. Ĉirkaŭe perdiĝis la vivo, ĉie estis nur kalvaj ŝtonegoj, en kiuj rave luktis sola arbo.

”Jen,” montris la pli aĝa rajdisto grupon de tri piceoj leviĝantaj super la horizonto. Ili galopigis la ĉevalojn kaj preparis la armilojn, singardemo estis necesa. Hodiaŭ ĝi estis senbezona, la loko ĉirkaŭ piceoj estis tute forlasita.

”Ni serĉu,” ordonis la pli aĝa koncize. Ili serĉis longe antaŭ ol ili trovis la enirejon en grandspacan kavernon, majstre kaŝita antaŭ okuloj de kiu ajn. Enirinte ili ekmiregis.

Aperis provizo de ĉiuspecaj armiloj, vestaro kaj nutraĵoj kaj en kestego surnajlita de fero almenaŭ por cent mil de ora polvo.

”Rabaĵo de la hieraŭa rabo,” diris kun certeco la pli aĝa. ”Granda kanajlo estas tiu sinjoro Smith.”

”Perfekta kaj malfacile ni pruvos tion.”

”Sed ni pruvos tion.”

”Iam jes! Dume ni prenos la oron, kiun ni en ia maniero enmanigos al la vera posedanto kaj en la kestegon ni metos la korpon de Bob. Ĉu tio ne estos por Smith agrabla malkovro?”

Rapide ili finis la laboron kaj forlasis la kavernon. Ili rajdis al nordo al San Juan por plenumi pluan intertraktitan planon.

”Ĉu vi estas cerbumanta, frato?” zorgeme demandis la malpli aĝa.

”Ne, mi cerbumas nur pri lia voĉo, mi devas memori, kie mi jam aŭdis ĝin.”

La vojo ĝis San Juan estis ankoraŭ longa, kiam ili adiaŭis.

”Ne forgesu vian rolon!”

”Mi ne forgesos!”

Sinjoro Smith ne antaŭsentis, ke lia suno jam transpaŝis la supron.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.