La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JUSTA CHESS

Aŭtoro: Vláďa Zíka

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

XV.

TIO ESTAS LI! – LA LASTA FUĜO

Tim Cooper vekiĝis tre frue. Li prepariĝis por veturi por provizoj kaj volis almenaŭ parton de vojo vojaĝi dum matena malvarmo. Ankoraŭ nevestita li alpaŝis al malfermita fenestro kaj rigardis la forlasitan vojon.

”Damne,” li ekkriis subite, kiam li fiksis la rigardon al la kontraŭa gregejo. Por konvinkiĝi, ke li ne sonĝas, li frotis siajn okulojn kaj senteble pinĉis sian manon. Li sentis pinĉon kaj eĉ per frotado en la okuloj la vidaĵo ne foraperis. Sur la gregejo pendis de la hieraŭa tago la arestigordono de la colorada registaro kaj apud ĝi – ”miliono da tondroj,” eksakris Tim – staris ligita al la gregejo la krimulo mem, bildigita en la arestigordono. Ne estis dubeble, ke tio estas la serĉata Steward, Sanders aŭ kiel li nomiĝas, la aspekto de la kruda vizaĝo konsentis kaj eĉ profunda cikatro sur la supra lipo ne mankis. Nur io estis diferenca: sur la bildo li aspektis sovaĝa kaj kura ĝa, nun li estis turmentiĝinta tiel perfekte, ke li similis pli al kadavro ol viva homo.

Kiu ligis lin al la gregejo, kiu trovis vestojn tute samajn, kiajn portas la posedanto de Ora Geheno –

Smith? Ne nur la vestoj, ankaŭ la zono por pistoloj estis de Smith, Cooper konis bone siajn gastojn. Ĉu eble kaptis lin Smith dum rabado de siaj aĵoj kaj ligis lin nokte al la barilo de la gregejo? Pli longe Tim ne eltenis. Li elflugis el la domo kaj pugnofrapis la fenestrojn de la ĉirkaŭaj konstruaĵoj. Duonvekiĝintaj loĝantoj estis aperantaj malbenante la ĝenanton, sed la malbenoj tuj silenti ĝis, kiam la vekitoj ekvidis la katenitan viron.

”Kio okazis, kiu ligis lin tien? Tio ja estas –” tiel superkriis unu la alian kaj Tim povis nur ripeti ĝissenfine konstante la samon. ”Mi ne scias pli ol vi!”

Smith aŭ Sanders aŭ Steward furiozis kaj tremis pro malvarma teruro. Li estis perdita, nur miraklo povis ankoraŭ savi lin.

Okulumante li rigardis ĉirkaŭ si esperante, ke iu el la viroj elprenos el lia buŝo la buŝoŝtopilon. Sed neniun pensis pri tio.

”Li estas en la vestoj de Smith!” atentigis Tim.

”Hm,” aŭdiĝis unu el la plej maljunaj loĝantoj de la urbeto. ”Tio aspektas treege strange. Mi volas nenion diri, sed eble tie supre,” li montris al la domo de Smith, ”oni scias pri tio pli multe.”

”Estos plej bone, se ni iros rigardi tien,” proponis iu, ”kaj paroli kun Smith.”

”Kaj kio kun tiu ĉi kanajlo?”

”Li estis ĉi tie la tutan nokton, li atendos ankoraŭ unu horon. Li certe iros de ĉi tie rekte al forta branĉo por iom balanciĝi.”

La propono estis aprobita kaj la homoj amase iris al la loĝejo de Smith. La kanajlo febre cerbumis. Kio okazos nun? Nenio, krom pendumilo, ĉar la bando ne zorgos pri lia persono kaj ne endanĝeriĝos. Kaj se li fuĝus, liaj okuloj ekbrulis ĉe nura espero.

En la domo intertempe liaj duone vekiĝintaj homoj aŭskultis la rakontadon de la loĝantoj de la urbeto. Tiuj el ili, kiuj konis Sanderson, por momento eĉ ne dubis pri lia identeco kun Smith. Iliaj nigraj kanajligitaj koroj decidis defendi lin kaj la ekkono, ke ilia patrono estas propre la plej glora kaj la plej sanga desperulo de ĉiuj tempoj, plenigis ilin per falsa kaj erara fiereco. Ili rigardis sin reciproke kaj per unu sola rigardo ili interkonsentis, ke ili devas savi lin ĉiuokaze. Ili rigardis rapide la grupeton de sanjuanaj viroj kaj konstatis, ke ili ne estas armitaj, eĉ ne tute vestitaj.

”Ni iros rigardi tiun kanajlon,” proklamis Silentpaŝulo.

”Mi pensus, ke –” kontraŭis prudente unu el la civitanoj.

”Kio?” akresone diris Silentpaŝulo kaj lia mano sinkis al la zono.

”Nenio, tute nenio!” ekskuzis sin la civitano, kiu rekonis, ke ĉiuj kontraŭdiroj estas nebezonataj, se lia kontraŭulo havas post zono du pistolojn, dum li mem tenas per la mano sian pantalonon ĝuste pro tio, ke li ne kunhavas zonon.

Ok bandanoj iris frunte de la cetera homamaso al la loko, kie Smith – ni ankoraŭ nomu lin tiel – atendis la lastajn momentojn. Tuj kiam li ekvidis la proksimiĝantan amason, liaj okuloj eklumis. Li ekkonis siajn plenarmitajn homojn. Eble, eble. Ili alproksimiĝis kaj Silentpaŝulo subite kriis.

”Atentu, ek!” Sep paroj da pistoloj tuj montris la minacantajn ajutojn al la amaseto da sendefendaj viroj kaj aŭdiĝis konciza: ”La manojn supren!”

Ĉiuj obeis, restis nenio alia kaj vane ili blasfemis al si en la spirito per ĉiuj eblaj nomoj pro tio, ke ili igis tiel surprizataki sin.

Post momento Smith estis liberigita.

”Mi dankas, knaboj,” li diris, ”mia oro estas via.”

”Ne estas tempo por paroloj, rapide for de ĉi tie,” grumblis Silentpaŝulo kaj li jam preskaŭ trenis la sendefendan patronon al la gregejoj, kie kuretis neselitaj ĉevaloj.

Li kaptis unu kaj selis ĝin, dume la ceteraj retretis ĝis la gregejo senĉese endanĝerigante la grupeton per pistoloj.

”Armilojn!” flustris Smith, al kiu malrapide estis revenantaj la fortoj.

”Jen ili estas,” respondis Silentpaŝulo donante al li du pistolojn. ”Fusilojn ni trovos survoje.”

”La ceteraj selu ankaŭ!” ordonis Smith.

Plenumi la ordonon ne plu eblis. De malproksime aŭdi ĝis stamfado de multnombraj ĉevaloj.

”Iu rajdas:”

Smith aŭskultis kaj teruro denove baraktis en li.

”Ĉu tio ne estas Justulo kun akompanantaro?”

”For, rapide for,” li ekpensis kaj ignorante la kunulojn, kiuj ĵus liberigis lin, li surĉevaliĝis.

”Haltigu ilin!” li ekkriis kaj estis malaperanta en polvonuboj.

La alrajdanta bando rapide proksimiĝis. La kanajlojn ekregis paniko, ili forgesis tute la virojn antaŭ si.

La sanjuanaj civitanoj eluzis ilian malatentemon kaj rapidege malaperis en domoj. La grupeto de banditoj soliĝis.

”Ĉevalojn, rapide ĉevalojn!” superkriis unu la alian.

Sed estis malfrue. De supre rapidegis bando de rajdistoj; en ilia frunto rajdis alta viro sur nigra ĉevalo akompanata de granda blanka hundo kaj apud lia flanko – la juna Alvarez d’Almedi. Ĉies haroj hirtiĝis pro teruro. La kanajloj konis la legendon pri Justa Chess, pri la rajdisto sur nigra ĉevalo akompanata de blanka hundo. Duoble ili hirtiĝis al Bed Rodden. Li ekkonis en la rajdisto Jack-on Crawfordon kaj krom tio li estis hororita de la ĉeesto de Alvarez, kiun li ja vidis fali sub kugloj de manpafilo.

Hororita Rodden pripensis pri la vero. La malamiko eni ĝis en ilian tendaron. Jack estis propre Justa Chess. Li kaj ankaŭ ĉiuj ceteraj sentis, ke ili estas perditaj kaj ĝuste la konscio pri fino donis al ili malesperan forton por preni armilojn.

Ili komencis furioze pafi kaj por momento ili haltigis la antaŭenpaŝon de la rajdistoj. Sed nur por momento.

Antaŭ ol ili havis tempon kaŝi sin malantaŭ la gregejoj, salvo da bone celitaj pafoj puŝfaligis ilin teren. Chess kun Alvarez – ni povas diri al ni jam nun, ke Alvarez estis neniu alia ol nia malnova konatulo Dick Dickson – desaltinte de la ĉevaloj trarigardis la kadavrojn kaj elspiris ĉagrenite, kiam ili ne trovis Smithon.

”Ni venis malfrue, li fuĝis!” ekkriis Alvarez.

”Ni estis pendigontaj lin tuj nokte. Sed li ne eskapos por longa tempo. Nun ni ne plu lasos liajn spurojn.”

La loĝantoj elkurintaj el la domoj rakontis al Chess pri la fuĝo de la kanajlo. Ili brulis pro malpacienco ekscii la veron pri la strangaj eventoj, sed Chess silentigis ĉiujn demandojn per unu sola movo.

”Nur pli poste, amikoj, ni ĉion klarigos al ni, nun estas necese persekuti la plej malbonan kanajlon el ĉiuj.”

”Ek post li!” kriis ĉiuj rajdistoj pikante la ĉevalojn.

”Ne, mi rajdos sola. Neniu el viaj ĉevaloj konformiĝos al mia Tarzan. Ne protestu, dum vi okupos la domon de Smith kaj kaptos ĉiujn, kiuj restas el lia bando. Ne timu, Dick, ke mi pendigos Sanderson mem. Mi akondukos lin reen kaj estos justa juĝo, dum ĝi la tuta urbeto iĝos ĵurio.”

Chess eksvingis la ĉapelon, manfrapetis Tarzanon sur la nuko kaj la ĉevalo ekflugis kiel hirundo post la fuĝulo.

Ankoraŭ pli rapide flugis antaŭ ĝi la blanka hundo, furioze kaj minace bojante. La triopo estis malaperanta fulmorapide el la videblo.

Sanders, propre Smith, fuĝinte el la urbeto sovaĝe pikis la ĉevalon. Superregis lin unu sola penso. For, rapide for!

La bluetaj montopintoj de Sierra Nevada, kovritaj de eterna neĝo, logis lin. Se li atingos ilin, li estos savita.

Neniu trovos lin en la kurboriĉaj valoj kaj kaŝitaj krutvaloj.

Kaj tuj kiam li troviĝos sur la alia parto de la montaro, li komencos denove. Propre li nur atendos, kiam defalos la ondoj de emocioj. Neniu scias, je kiu nomo li havas deponita la oron en San Francisko, li revenos tien kaj primokos ĉiujn justajn stultulojn.

Nur li devas eskapi. Li retrorigardis, ankoraŭ neniu rajdis post li. Malrapide revenis al li trankvilo. Li eĉ ne pensis pri tiuj, kiujn li postlasis en la urbeto je libera dispono al certa morto. Li ne koleris finfine, ke ĉiuj mortos, li ne renkontiĝos almenaŭ en la estonteco en nekonvena momento kun atestinto de estinta vivo. Li malhaŭlis iom al la ĉevalo kaj rulpretiginte por si cigaredon li komencis venke rideti. Li tamen ne sukcesis, li devis postlasi post si multe da riĉaĵo, sed li ja savis sin tute sana.

Li jam estis enrajdanta en montetzonojn, kreantaj la malaltan antaŭmontaron de Sierra Nevada.

Li surrajdis sur unu el ili kaj rerigardis. Rerigardo sufiĉis, ke ĉiu humoro malaperu. La koron de la kanajlo tuŝis glacia mano de teruro. Li ekvidis malproksime post si rajdiston akompanatan de hundo. Li rajdas post mi, pasis en la kapo de Smith, li sola rajdas post mi, kunulo de infero. Smith batis sovaĝe la ĉevalon kaj devigis ĝin sovaĝe galopi. La tero estis malaperanta sub la hufoj, la montaro estis proksimiĝanta. Sur plua montetdorso li denove kuraĝis retrorigardi. La persekutanto proksimiĝis, danĝere proksimiĝis! Li atingos Smithon antaŭ ol tiu malaperos en la montoj. La ĉevalo elĵetis pro doloro, tiel krude Smith piedbatis ĝin en ingvenon. Ĝi ekkuris per lastaj fortoj, sed la rabisto sentis, ke la besto longe ne eltenos.

Unu horon, unu solan horon!

Sed pasis ankoraŭ eĉ ne duono kaj la ĉevalo malrapidigis la galopon en nuran troton. Sed ĝi ne restis ĉe troto, la ĉevalo kelkfoje stumblis, denove ĝi ektrotis, kiam ĝi subite stumblis lastfoje kaj falis baraktante dolore. La fuĝulo desaltis ĝustatempe, piedbatis kolere la kompatindan beston kaj malespere pripensis kion fari.

La tuta atentemo de Smith streĉiĝis, kiam li ekaŭdis sur la pado direkte de Sierra Nevada ĉevaltroton. Tuj li malaperis en la arbustoj kaj kiam aperis rajdisto, verŝajne forlasita prospektoro, senhezite Smith ekpafis al li. La nekonato disĵetis la manojn kaj falis senforte teren.

Smith elsaltis kiel tigro kaj antaŭ ol la ĉevalo forkuris, li aperis en ĝia selo. Li turnis la sovaĝiĝintan ĉevalon kaj la ĉaso komenciĝis denove. Sed ĝi ne daŭris plu tiel longe. En la momento, kiam Smith malplej multe atendis, la ĉevalo elĵetis kaj baŭmis. La rajdisto falis teren kaj antaŭ ol li leviĝis, la ĉevalo fuĝis. Nur nun superregis Smithon la konscio de fino. Sed ankoraŭ li ne kapitulacis.

Li kapablis malaperi en la arbustoj kaj atingi la ŝtonegojn.

Eble li sukcesos erarigi la persekutanton, li kredigis al si, kvankam sekreta voĉo flustris al li, ke Justan Chesson erarigos neniu.

Chess Ryen malserenmieniĝis, kiam li ĝisrajdis ĝis la malvarmiĝanta korpo de la malfeliĉa prospektoro. Li riproĉis al si, ke li ne mortigis la krimulon tuj nokte aŭ ke almenaŭ pli rapide ne persekutis lin. Bestkadavro de la ĉevalo diris al li la kaŭzon de la murdo. Sanders pelmortigis unu beston kaj bezonis alian. Li prenis ĝin laŭ la kutima maniero.

”Vi estos venĝita samkiel la ceteraj!” flustris Chess ĉe la kadavro. ”Tarzan, nun montru, kio estas vera rajdo.”

La ĉevalo kapĵetis kaj ekgalopis preskaŭ netuŝante la teron.

La hundo nun nur apenaŭ sufiĉis al ĝi. Subite Fulmo haltis.

”Kio okazis?” vokis Chess. ”Atendu, Tarzan!”

Desaltinte li rigardis la lokon, kie la ĉevalo forkuris al Sanders.

La spuroj diris al li klare la tutan enhavon.

”Bone, Fulmo!” li karesis la hundon. ”Dank’al vi ne sukcesis la insido al la kanajlo. Ni kaptos lin. Serĉu, sed singardeme! Vi, Tarzan, atendu!”

Fulmo penetris senbrue en la arbustojn kaj Chess, stringante en ĉiu mano pistolon, postsekvis ĝin. Li kredis al la perfekta flarsento de la besta amiko kaj ne timis, ke li estos surprizita. La lasta ĉasado komenciĝis.

Sanders-Smith estis fuĝanta tiel rapide, kiel la densaj arbustoj permesis al li. Li atentis, ke li ne rompu branĉojn kaj tiel marku la vojon de la forkuro. Senĉese pli profunden li penetris en la montetojn kaj ĉiu paŝo plimultigis en li la esperon, ke li ja eskapos. De tempo al tempo li haltis kaj aŭskultis. Nenio moviĝis, li estis sendan ĝera.

Malrapide li proksimiĝis al la zono de alta arbaro, kovranta grandmontaran piedon. Tuj kiam li venos tien, li venkos. Nezorgante kreskantan laciĝon li kaŝrampis tra arbustoj kiel serpento. Subite li akrigis la atentemon, la arbustoj eksusuris malantaŭ li. Li ektremis pro ekscitiĝo kaj etendis la manon al pistolo. Malfrue! Antaŭ ol li rimarkis, de kie propre venas la danĝero, la arbustoj distiri ĝis kaj elflugis el ili bojante sovaĝe la blanka hundo.

Ankoraŭ salton kaj Smith, nekapabla pro teruro movi sin, estis faligita de ĝia pezo.

”Savu min!” li kriis gapante per malfermegitaj okuloj la hundan buŝegon kun du vicoj da teruraj dentoj. Senvole senscie li etendis la manon al sia kolo, ĉiumomente enmordos ĝin la sangavidaj dentoj.

”Savu, savu min!” li kriis denove, kvankam la hundo ne klopodis trovi lian kolon, sed ĝi nur premis lin al tero kaj bojis.

Daŭris momento antaŭ ol denove la arbustoj moviĝis kaj aperis Chess.

”Jack, ĉu tio estas vi?!” kun subita ĝojo kriis Smith.

”Mi estis li ioman tempon, por ke mi amasigu pruvojn pri la nefalsa aspekto kaj la nefalsaj ecoj de sinjoro Smith, la posedanto de Ora Geheno. Nun jam denove oni nomas min kiel antaŭe – Chess Ryen Justulo,” klarigis trankvile Chess neĉesante rigardi la kanajlon. Tiu paliĝis kaj ĉe lia buŝo aperis ŝaŭmo.

”Perfidulo!” li ĝemblekis.

”Ne ekscitiĝu, nenion vi atingos per tio. Mi kaptis ĉiujn blankajn kaj ruĝajn krimulojn, kiuj volis ŝanĝi la Okcidenton en sian rajdlandon. Mi kaptis ankaŭ vin, kvankam vi kredis, ke vi estas nevenkebla.”

”Lasu min, mi donos al vi –”

”Silentu aŭ ci havos eĉ ne juĝon, kanajlo plej malbona el ĉiuj!”

Chess disvolvis la lazon volvita ĉirkaŭ la koksoj kaj malarmiginte antaŭe la rabiston li kunligis lin firme, lasante al la kruroj nur tiom da volo, ke ili povu fari mallongajn paŝojn.

”Lasu, Fulmo,” li ordonis poste al la hundo, ”kaj vi leviĝu!”

”Mi ne movos min, vi ne devigos min.”

”Kiel vi volas, mi foriros kaj lasos vin ĉi tie kun la hundo.”

La kanajlo tuj ĉesis spiti. Chess pelis lin senkompate antaŭ si ĝis Tarzan, kiu salutis la revenantan mastron per ĝoja henado. Chess alfiksis la finon de la lazo al piro de selo kaj ordonis: ”Ek!”

Ili revenis paŝe kaj la laciga vojo kreis al Smith la komencon de la puno, atendanta ĉe ĝia fino.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.