|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() JUSTA CHESSAŭtoro: Vláďa Zíka |
©2026 Geo
|
Ŝerifo Strenton ege ŝvitis sidante kontraŭ Smith en la laborejo de la minejkonstruaĵo. Li entute ne ĝojis pro la tasko, kiun ordonis al li la reganto de la publika opinio.
”Mi ripetas,” seke, sed energie parolis Smith, ”tiu junulo minacis al mi, ke la konstruita digo estos ruinigita, kaj per tio okazigita al la minejo kaj ankaŭ al la urbeto, bone memoru, ankaŭ al la urbeto, granda domaĝo. Tial vi devos konatigi al Alvarez d’Almedi la sekvojn de lia konduto kaj se io okazos, tuj aresti lin. Ĉu vi komprenis?”
”Jes,” gratis sin la ŝerifo malantaŭ la orelo. ”Sed, kiel mi dirus tion, ĉu vi havas, mi volas diri, ĉu ni havas por la akvo ekskluzivan rajton? Ĉar alie, iel –”
Smith malsereniĝis. Kio okazis, ke ankaŭ tiu ĉi skunko, konservita en ŝerifa posteno nur pro lia kompato, kuraĝas pridubi liajn planojn? Ĉu dekadencas lia influo, ĉu iu scias pri liaj malsukcesoj, ĉu li fariĝis necerta? Ne, Smith ekridis en la spirito, la ŝerifo simple timas publikajn konfliktojn kaj bezonas ioman kuraĝigon.
”Al ĉiuj diabloj,” eksplodis Smith kolerege, ”parolu nenion pri leĝo, ĝuste vi ne, Strenton! Ne forgesu, kiel vi aĉetis brutaron por ŝtata komisaro kaj ne forgesu ankaŭ aliajn aferojn. Fine ankaŭ la leĝo estas kun ni kaj se ĝi ne estus, temas pri la prospero ne mia – mi havas sufiĉe da akvo – sed pri la prospero de la urbeto!”
La mencio pri aĉetado de brutaro silentigis tute la kontraŭdirojn de la ŝerifo.
Nur ĝi, ĉar pri la laboro de Smith por la prospero de San Juan Strenton havis jam de longe certan opinion, kiun li sekretigis ĝis la fundo de la spirito.
”Se la aferoj estas tiaj,” fervore li proklamis, ”mi faros ĉion eblan, por ke mi malsovaĝigu la piedbatantan mulon.
Tuj hodiaŭ la anstataŭanto portos al li averton kaj se io okazos, Alvarez ekvidos, kiel longa estas la mano de Strenton.”
Smith rigardis la forirantan ŝerifon kun ridinda malrespekto.
Li sciis, ke pro timo Strenton faros ĉion kaj arestos Alvarezon, se tiu kuraĝos ion ajn fari. Sed tio ne sufiĉis por la ruzega kanajlo. Li antaŭsentis, li eĉ estis konvinkita, ke la rajdistoj el la farmo publike atakos la digon kaj tial li volis prepari al ili surprizon en formo de kugloj, elpafitaj el pafiloj de la rabista bando. Tial Smith tuj post la foriro de la ŝerifo sendis nigran serviston por Longa Ship, unu el la gvidantoj de dungitaj banditoj, kaj ordonis al li, ke trovinte la bandon, li tuj okupu la digon.
Tio estis facila trovado, ĉar ĉiuj vulturoj de la dezerto, kies ĉefa okupo estis murdado kaj rabado, havis kromokupon en la minejoj de Smith.
Fine Smith vokis Jackon Crawfordon, kiu mallaboris kiel kutime apud la domo, kaj denove emfaze ordonis al li, ke li estu senĉese en lia proksimeco. En la profundo de la animo rodis lin timo antaŭ la nekonata venĝanto, kaj ankoraŭ pli granda timo antaŭ Justa Chess. La sciigo, transdonita de la juna farmisto, efikis komplete. Sed ĝi malhelpis neniel en preparoj de novaj kanajlaĵoj. Jack akceptis la ordonojn kun la kutima nerimarkebla rideto, sed poste li eksplodis kolere.
”Mi volas laboron, mi ne kutimas mallabori kaj se vi ne aranĝos por mi ion grandan, mi mem trovos tion.”
Smith ektremis dum la kolero de la pistolisto, li timis lin ja, sed samtempe venis en lian cerbon ideo, ke li tiel povus facile seniĝi de la nekomforta juna farmisto.
”Ĉu vi konas Alvarezon d’Almedi?” li demandis.
”Nur iom.”
”Kaj se mi bezonus, ke li malaperu?”
”Li malaperos,” la vorto elflugis kiel ekpafo el pistolo.
”Atentu!” atentigis lin ankoraŭ Smith kaj kun rido de malbona kontentiĝo li lasis la pafiston.
”Ĉio bone finiĝos kaj nova oro fluos en miajn poŝojn,” li flustris por si brilante avare per la okuloj.
* * *
Post la malapero de Josefino Magie malgajiĝis. Ŝajnis, ke pli ol la patrino mem. Ŝi sidadis sola kaj enpensiĝinte rigardis en malproksimojn. Enpensiĝo koneksis ne nur la forrabon de Josefino, sed ankaŭ la vizitojn de Smith.
Kiam la knabino unuafoje vidis lin, io kiel tre malbela rememoro pasis en ŝia animo. Ŝi ne povis tiri de li la okulojn, ŝi rigardis lin kvazaŭ ŝi estus raviĝinta kaj silenta voĉo en la interno flustris al ŝi, ke ŝi jam foje vidis lin, ke ŝi renkotiĝis kun li en tre malbelaj cirkonstancoj.
Dum la dua vizito de Smith ŝia impreso estis ankoraŭ pli forta, la ekkono kreskis, sed senĉese ankoraŭ mankis certeco, Magie timis paroli, por ke ŝi ne faru sencelan alarmon kaj ne kaŭzu ankoraŭ pli grandan gehenon ol kia jam ĉirkaŭe furiozis. Ho, se ŝi estus certa, ŝi mem gvidus la rajdistojn kaj rajdus ĝis San Juan, sed tiel ĉi ŝi prefere silentis kaj nur la revplenaj okuloj kaj maltrankvilo en la vizaĝo rakontis pri interna batalo. Ŝi sidis sur la barilo de la gregejo, fiksante la okulojn denove ien al la bluaĵoj, kiam aŭdiĝis malantaŭ ŝia dorso la tenera voĉo de Alvarez: ”Magie, kio turmentas vin?”
”Nenio,” ŝi diris necerte.
”Vi ne trompos min, fratinjo, mi konas vin tro bone.
Vi estas ekscitita, vi fervore pripensas pri io, vi suferas kaj mi volas scii kial.”
”Vere, frato, nenio turmentas min, nur rememoroj. Vi scias ja, kiel malĝojajn rememorojn mi havas.”
”Vi ne elturniĝos, mi scias eĉ, ke via maltrankvilo estiĝis dum la unua vizito de Smith!” insistis denove Alvarez.
Ankoraŭ momenton la knabino defendis sin, sed poste ŝi kapitulacis antaŭ la atakoj de la junulo kaj ŝi konfesis siajn konjektojn. Demandeme ŝi rigardis lin vidante, ke li ja serioziĝis, sed ke li estas neniel surprizita.
”Ĉu vi ne miras? Ĉu vi ne kredas al mi?” ŝi demandis silente.
”Ĝuste tial, ke mi kredas al vi, mi ne miras. Ni sciis tion, propre ni antaŭsentis tion, sed argumentoj mankas,” li respondis serioze.
”Do ankaŭ vi! Kion ni faros?” ŝi saltis varmasange.
Li ĉirkaŭprenis ŝin ĉirkaŭ la flankoj kaj li ridetis al ŝia ekscitiĝo.
”Plej baldaŭ mi forveturigos vin kaj ankaŭ la patrinon ĝis San Francisko. Ĉi tie kliniĝas grandaj aferoj kaj ni ne povos gardi vin. Josefinon ni gardis kaj tamen ŝi malaperis.”
Estis mirinde, ke la knabo parolas pri la malapero de Josefino tiel facilanime.
”Mi iros nenien, mi restos kun vi,” Magie piedfrapis la teron.
”Vi iros, ĉar vi ja volas, ke nia batalo estu sukcesa. La malamiko scias bone, ke vi kun la patrino estas por mi treege karaj kaj li kapablus min vundi, eĉ pereigi, se li vundus vin. Tial vi forveturos tuj morgaŭ matene.”
Nur nevolonte Magie rezignis, sed fine ŝi tamen malrezistis.
Kaj tiel do la postan matenon antikva veturilo, akompanata de kvin vakeroj, veturigis sinjorinon Estrella kun Magie okcidenten al San Francisko. La adiaŭo estis plenlarma kaj Alvarez milfoje aŭdis la admonon, ke li estu singardema, ke nenio okazu al li.
Pasis kelkaj tagoj kaj okazis nenio stranga. Alvarez estis perfekte informata pri la metodo de la laboroj sur la digo, li sciis pri ĉiu evento en la urbeto kaj ĉefe li konis perfekte pri la movoj de Smith. La knaboj en la farmo preskaŭ miregis, kiajn detalaĵojn konas ilia ordonanto, kvankam li ne rajdis la urbon. Li nur faris longajn rajdojn en la prerion, kie li apenaŭ povis renkontiĝi kun iu.
Post kvin tagoj revenis la rajdistoj, akompanintaj la posedantinon de la farmo kun la filino ĝis sendanĝera loko, kaj la saman tagon alrajdis sur ŝaŭmigita ĉevalo malgranda Pete vokante jam de malproksime, ke la akvo en la rojo rapide malmultiĝas. Ĉiuj paliĝis, tuŝitaj de konscio pri la proksimeco de la decida momento.
Jam de vizito de la vicŝerifo, kiu alportis la averton, ke oni traktos ilin kiel krimuloj kaj rompantoj de publika trankvilo, se ili agos perforte kontraŭ la digo, pendis ŝtormo en la aero. Nun ĝi eksplodis!
”Ni reprenos la akvon!”
”Ni rajdos por ĝi!”
”Ni purigos la tutan San Juan!”
Tiel superkriis la rajdistoj unu la alian kaj nur la juna ĝa farmisto restis trankvila, li eĉ iom ridetis.
”Ni rajdos, knaboj, la urbon,” li proklamis, kiam la bruo silentiĝis, ”sed ni ne faros perfortaĵojn. Ni lasos la digon trankvila kaj ni refreŝiĝos en la salono.” Leviĝis ŝtormo de rezisto, neniu povis kompreni la trankvilon de Alvarez, neniu povis konsoliĝi pri la stato de la aferoj.
”Silentu, amikoj, kaj aŭskultu! Ni estas avertitaj de la ŝerifo kaj se io okazos al la digo, ili arestigos nin. Se ni defendos nin kontraŭ la aresto, ni incitos kontraŭ ni la tutan regionon, kiu ne konas Smithon kiel ni kaj kiu ne scias, ke li estas reĝo de ĉiuj kanajloj. Sed se, ni diru, la digo eksplodos kaj ni dum tio sidos en trinkamuzejo antaŭ la okuloj de la tuta San Juan, neniu havos kaŭzon interveni.”
La rajdistoj ne estis tro kontentaj, sed Big Shermon ĉifoje ne kontraŭstaris, male li kriis:
”Sufiĉe da paroloj, knaboj, la ĉefo scias, kion li faras.
Prepariĝu, surgutu sur ĉemizoj parfumon kaj ni rajdos!”
Parolante li denove ruzule ridetis kaj okulumante li rigardis la senmovan vizaĝon de Alvarez.
* * *
Smith sidis ĉe botelo da viskio en la loĝoĉambro de la sanjuana domo. Konstante pli li interamikiĝis kun alkoholo, ĉar li trinkforgesigis la naskiĝantan timon. Li saltis nervoze, kiam ŝerifo Strenton eniris sen frapado en la ĉambron vokante:
”Ili rajdas!”
”Kiu?”
”La rajdistoj el la farmo, tute ĉiuj!”
”Ili estas haltigendaj!” ekkriis Smith.
”Ili ne celas al la digo, ili rajdas en la urbeton!” Smith paliĝis. Liaj homoj estis sur la digo, se la rajdantoj atakos nun la domon, kiel li savos sin antaŭ ili? Li kuris al la fenestro kaj ekvidinte Crawfordon, apogita al la muro, li sentis faciliĝon.
”Trovu, ŝerifo, homojn, la rajdantoj komencos certe gehenon.”
Estis malfrue, la nebonvenaj gastoj jam rajdis en la stratojn, jam ili preterpasis la domon de Smith. Aŭdiĝis bruo de ĉevalhufoj kaj rido de junaj gorĝoj, terurante la kanajlon kaj ankaŭ la ŝerifon. Sed la rajdantoj ne haltis.
Nerigardinte ili preterpasis la domon kaj malaperis en la ĉefa strato, kie la batoj de hufoferoj tuj silentiĝis.
”Ili haltis ĉe la salono,” rimarkis Strenton, ”eble ili rajdas nur por trinki.”
”Observu ilin, se ili komencos ion, agu kiel ŝerifo!”
Smith admonis Strentonon lasante lin. Smith restis en la ĉambro sola kaj per nova rigardo li certigis sin, ke lia pistolisto staras senmove antaŭ la domo. Smith ja estis malkuraĝa same kiel ĉiuj kanajloj.
La ŝerifo malrapide kaj nevolonte proksimiĝis al la trinkejo de Cooper. Timo antaŭ Smith batalis kontraŭ timo antaŭ la knaboj el la farmo. Tre malrapide, forviŝante de sia frunto la ŝviton, li enpaŝis en la trinkejon kaj ĉirkaŭrigardis. Iom li trankviliĝis, la vizitantoj ne aspektis malamikaj. Kelkaj staris ĉe la krantablo kaj frandeme trinketis ”ruĝan okulon”. Aliaj sidis ĉirkaŭ tabletoj koncentri ĝantaj je kartludo, malgranda Pete kantis gitarludante malnovan hispanan kanton kaj Hank tre false kantis kun li. Strenton rigardis tre atente la rajdintojn kaj konstatis, ke ĉi tie estas ĉiuj. Eĉ ne unu restis hejme.
La urbaj loĝantoj, se ili ĉeestis, rigardis la vizitantojn trankvile kaj amike, ili kutimiĝis antaŭ longe al la vizitoj de rajdistoj, eksopirintaj diboĉi post longaj tagoj perditaj en la dezerto. Nur tri viroj, sidantaj ĉe la pordo, malame rigardis la rajdistojn. Ĉiuj tri estis pistolistoj de la bando de Smith kaj ili ne povis forgesi la punbatadon, kiun ili ricevis dum la atako kontraŭ la gregoj. La viroj interkonsiliĝis flustrante per siblaj voĉoj. Ili restis nur ŝajne neobservitaj, la juna Alvarez kaj la sperta Big Shermon dediĉis al ili neokulfrapan, sed daŭran atentemon.
Kiel la alkoholaĵo efikis, ascendis la humoro kaj sur la tabloj kreskis la amasoj da vetmono. Pete senĉese kantis kaj per vere bona kantado li favorigis al si laŭdon de ĉiuj krom la trio. La ĉeestantoj aplaŭdis al li kaj petis, ke li ankoraŭ kantu. Ridante li ĝoje plenumis tion. Kaj ĝuste la kantado donis al John Maldekstrulo pretekston al konflikto. Li leviĝis kaj balanciĝante en la flankoj iris ĝis Pete.
”Vi jam povus ĉesi tiun kokokriadon, malgrandulo!” li ekkriegis.
”Ĉu vi ion deziras?” demandis Pete dolĉe ridetante.
”Ke ci silentu, nano!”
Alvarez antaŭenpaŝis, sed Pete haltigis lin per rigardo, petanta, ke li ne enmiksiĝu en lian ludon. Alvarez ekvidis Shermonon, ke tiu metis antaŭ si sur la tablon pistolon, celita al la tablo ĉe la pordo kaj metinte la manon al ĝia kolbo, ankaŭ li turnis sin tien. Inter la tabloj estiĝis movo, la ĉeestantaj viroj premiĝis al la muroj kaj ŝerifo Strenton palpebrumis terurite per la okuloj. Interveni li ne kuraĝis.
”Se la moŝta kompanio deziras,” aŭdiĝis Pete senĉese gaje, ”ke mi interrompu mian kant-prezentadon, mi silentiĝos tuj. Sed al unu, iom malĝentila sinjoro, mi ne cedos.”
”Ci!” ekkriis John Maldekstrulo.
”Ŝerifo,” aŭdiĝis nun la juna Alvarez, kiu diferencis de la ceteraj maturaĝaj viroj per sia knaba aspekto. ”Tiu homo volas havi konflikton kaj sangon, intervenu!”
Sed la ŝerifo eĉ ne movis sin.
”Ĉu mi do kantu plu?” demandis denove Pete. Li eksentis en silentado konsenton. La silentado estis ĝenerala, ĉar ankaŭ ambaŭ mortigistoj ĉe la pordo silentis, sentante la pistolojn de Big kaj Alvarez.
”Nu, mi daŭrigos!” ekridis aminde Pete komencinte gitarludi.
”Silentu aŭ mi cin –!” ekriis John kaj lia pistolo elflugis el la pistolingo.
La mano de Pete pasis pli rapide ol fulmo al la pistolingo, du pafoj krakis preskaŭ samtempe, sed de Pete tamen je ono de sekundo pli frue. John Maldekstrulo, lasinte la pistolon, etendis la manon al sia koro kaj ĝemante li sinkis sur plankon. Pete trankvila kaj ridema eningigis la pistolon.
”Kunuloj, vi vidis ĉiuj, ke li tiris la pistolon kiel unua kaj ke mi pafis nur en sindefendo.”
”Jes!” ekmuĝis la tuta trinkejo kaj ambaŭ amikoj de John malaperis en la pordo. Strenton nervoze sidis sur la seĝo kaj vane serĉis ian solvon.
”Mi dankas al vi por mia rajdisto, amikoj,” ekparolis Alvarez neknabe serioze, ”ni venis en paco por amuzi nin kaj ni estis atakitaj. Tiu mortis pro propra kulpo kaj pro la kulpo de la ŝerifo, kiu ne intervenis. Iu volas, ke en la regiono ne estu trankvilo kaj paco kaj ni tuj diros al vi kiu.”
Strenton decidiĝis agi. Li alpaŝis al Pete kaj klopodante paroli oficiale, alvokis Pete-on, ke li transdonu al li la pistolon. En la tuta trinkejo leviĝis ŝtormo de kontraŭstaro kaj aŭdiĝis indignitaj ekkrioj. La ŝerifo tremis kiel folio sentante, ke li agis sensence, kaj jam li volis cedi, kiam ega bruo, aŭdiĝinta de ie el la montetoj, interrompis ĉiujn disputojn.
”Eksplodo!” vokis kelkaj voĉoj.
”La digo eksplodis!” respondis al ili aliaj. Ĉiuj amase iris al la pordo, la ŝerifo kiel la unua, ĝojante, ke li eskapis al la malafablaj embarasoj.
”Atendu, viroj!” Alvarez haltigis ĉiujn. ”Dediĉu al mi por momento atenton. Vi scias, ke inter mi kaj la posedanto de la minejoj estas disputo je akvo. Eble Smith kulpigos nin kiel kaŭzintoj de la eksplodo. Mi estas konvinkita, ke la honoraj viroj el San Juan pruvatestos nian ĉeeston ĉi tie en la tempo, kiam la eksplodo okazis.”
Ĉiuj certigis la junan posedanton de la farmo, kiu hodiaŭ akiris la favoron de la tuta urbeto, ke ili volontas atesti kaj nur poste ili kuris en mallumon.
La ŝerifo sakris, estante konvinkita, ke Smith ĵetos sin sur lin kiel sur rabobeston.
”Knaboj, ni rajdos!” decidis Alvarez. ”Nia tasko estas finita, la farmo atendas.”
Ili obeis senvorte kaj silente ili trotis tra la malhela dezerto.
Ĉiuj pensis, kiel okazis la eksplodo, kiam ili ĉiuj estis sidantaj en la gastejo. Nur Big Shermon ridetis, li jam komprenis.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.