La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JUSTA CHESS

Aŭtoro: Vláďa Zíka

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

XIII.

LA MAŜO KUNTIRIĜAS – JACK AGAS

La saman nokton, kiam Justa Chess por la unua fojo rekte atakis Smithon, ankaŭ Jackson, la kunulo de Smith, havis tre maltrankvilajn sonĝojn. Sed pri la ĵetado en la lito kulpis pli tre grasa vespermanĝo ol malbona konscienco. Se ankaŭ Jackson estis aventuristo kruda kaj senkompata, krimulo li ne estis kaj li eĉ ne sciis pri la krimoj de Smith. Li iris en la vivo ĉiam senrespekte por prospero, sed tiel senrespekte iris preskaŭ ĉiuj en la juna usona Okcidento, kie longe pistolo kaj tranĉilo estis pli valoraj ol kia ajn skribita leĝo. Kun Smith kunigis lin la trovo de Ora Geheno, kaj ĉar almenaŭ ŝajne la kunulo agis honeste, Jackson ne zorgis pri lia privata vivo kaj ne vidis, kiam la minejo iĝis kunvenloko de homoj, ne venkantaj konfidon. La profito per tio ne malmultiĝis kaj pli Jackoson ne deziris.

Li sonĝis, ke li kuŝas ligita en malhela ĉambro kaj super li kliniĝas nigra staturo. Li ekkriis kaj ŝvitita malfermis la okulojn. Sed tuj li denove fermis la palpebrojn konjektante, ke li ankoraŭ sonĝas. Super lia lito vere klini ĝis nigra staturo kaj el la mallumo aŭdiĝis flustrado.

”Ne moviĝu senbezone!”

Li remalfermis la okulojn, por ke li konvinkiĝu, ke la fino de la sonĝo ŝanĝiĝis en realecon.

”Kiu?” li komencis paroli, sed la viro silentigis lin per movo.

”Ne estas grave, kiu mi estas, mi ne volas vundi vin, male, bone konsili al vi. Se vi ĝojas vivi, vi faros morgaŭ la finkalkuladon de la minejo, vi anoncos ĉesigon de la kontrakto kun Smith kaj vi forrajdos, kien ajn vi volos.

Ju pli baldaŭ, des pli bone, ĉar Smith maturiĝis por la infero kaj la infero venos por li.”

”Sed mi –” Jackson provis kontraŭi.

”Vi obeos, se vi ne volas fini same kiel li.”

”Mi ne timas!” spitis la kuŝanta viro.

”Ĉu eĉ ne, se parolas kun vi Justa Chess?”

Jackson rigidiĝis.

”Ĉu estas vi?”

”Jes. Ĉu vi obeos nun?”

”Mi obeos.”

”Ne provu min trompi kaj ne kuraĝu malkaŝi eĉ per unu vorto mian viziton.”

Antaŭ ol Jackson povis respondi, ke Smith estas por li indiferenta, la nokta vizitanto malaperis. Ĝis mateno Jackson ne plu dormis, li havis en la kapo sovaĝajn pensojn, sed eĉ ne unu sola instigis lin malobei. Tian influon havis la nura nomo de Justa Chess. Jackson estis en la kancelario antaŭ la personaro, kaj tuj kiam venis la kontisto, Jackson ordonis al li, ke li faru finon de la kontoj je hodiaŭa tago. Poste iom heziteme li iris sciigi Smithon pri sia decido.

Tiu dume babilis kun Ben Rodden. Smith vidis tra la fenestro, ke Jack Crawford estas forrajdanta por fari murdon kaj subite aperis en Smith ombro de dubo pri la fideleco de la pistolisto. La dubo devigis lin, ke li konvinki ĝu, ĉu Jack vere bone faros la komisiitan laboron.

Tial li vokis Benon, ke tiu postsekvu Jackon.

”Vi komprenas, li ne rajtas vidi vin, sed vi devas konvinki ĝi, ĉu li vere mortpafos la junan Alvarezon d’Almedi.”

Ben kapjesis kaj malsuprenkurinte sur la ŝtupoj rapidis al la gregejoj por ĉevalo. Li ne antaŭsentis, ke de altaĵo super la urbeto kun kolerema rigardo gvatas lin la viro, kiun li estis spursekvonta.

Crawford antaŭsentis la nehonestan ludon de Smith kaj tial li haltis tie. Tuj kiam li ekvidis, ke Ben ekrajdis en liaj spuroj, li sulkigis la vizaĝon en malmolan maskon kaj daŭrigis la vojon.

En la laborejo de Smith intertempe estis okazanta ŝtorma sceno.

”Mi ne povas kompreni, ke nun, kiam la minejo tiom profitas, vi volas fuĝi!” kriis Smith.

”Mi havas sufiĉe kaj mi sopiras je luksa ripozo.”

”Vi malriĉigos min kaj vi ruinigos la bazon de la minejo, se vi prenos vian deponaĵon.”

”Mi nenion ruinigos,” respondis trankvile Jackson, ”restos al vi ankoraŭ sufiĉa kapitalo.”

”Tio ĵetos sur mi kaj ankaŭ sur la minejon strangan lumon, la homoj parolos!” insistis Smith denove.

”Mi ne sciis, ke vi tiel interesiĝas pri homaj paroloj, mi ne kaj tial mi do forveturos.”

”Vi ne povas!”

”Mi ne scius kial, kaj kiu povus al mi malebligi la forveturon?

Antaŭtagmeze estos preta la dekalkulo kaj posttagmeze mi ekveturos,” jam malpli trankvile persistis pri sia decido Jackson, ruĝiĝinta pro la rezisto de Smith.

”Mi malebligos al vi, mi –” kriis Smith, sed plua disputo estis finita pro bruo en la strato.

Proksimiĝis amaso da homoj kaj kiam Smith rigardis el la fenestro, li ekvidis kun hororo, ke kelkaj viroj portas la rigidiĝintajn korpojn de la ŝerifo kaj de la juĝisto.

Smith ŝanceliĝis, la vortoj de la nokte ricevita averto, kiun li matene iom forgesis, aperis antaŭ li kvazaŭ fajra skribo. La mistera malamiko do ne mensogis, ili ambaŭ estas mortintaj! Por momento li estis kapabla nek pensi nek paroli, kaj nur la bruo de la homoj, kiuj haltis ĉe la domo, rekonsciigis lin tiel, ke li povis raŭke krii el la fenestro.

”Kio okazis?”

Neniu tuj respondis, nur post kelkaj momentoj aŭdiĝis kruda voĉo.

”Iu pendigis ilin ambaŭ, kaj se estas vera tio, kio estas skribita sur la papero, alnajlita sur iliaj brustoj, tiam ili estis pendigitaj rajte.”

”Alportu tion al mi ĉi tien kaj iu persekutu la kanajlojn!”

Sed la ordono de Smith ne renkontiĝis kun konsento kaj obeemo kiel antaŭe.

Denove estis por momento silento kaj ree ekparolis la kruda voĉo:

”Ni ne intencas enmiksi nin en fremdajn aferojn. Jam de longe ĉio ne plaĉis al multaj el ni, sed ni ne dediĉis atenton al tio. Nun ni rigardas alie kaj ni ne endanĝeri ĝos pro ies afero. Cetere, se ilia ekzekutisto estas Justa Chess, ili vere estis punitaj juste kaj la urbeto seniĝis de du grandaj kanajloj.”

”Sed mi tamen volas!” li ekkriis.

”Ŝajnas al ni nun, ke ni obeis ankaŭ vin tro kompleze kaj senpripense. Tio jam finiĝis!”

La amaso estis disiranta, lasante antaŭ la domo la kadavrojn.

Smith furiozis pro kolerego, ke lia potenco estas malaperanta kiel vaporo. Stringante en la mano pistolon li elkuris antaŭ la domon kaj prenis ambaŭ paperojn.

Antaŭ ol li revenis supren, li ordonis ankoraŭ al Silentpaŝulo, ke li amasigu ĉirkaŭ la domo la reston de la bando, kiu ĝis nun eskapis al katastrofo. Li volis prepari sin por defendo aŭ pli bone li volis fari atakon. Li montros al la homoj en la urbeto, li montros ankaŭ al tiu justa frenezulo, ke li scias batali, se li estas devigita! Tio estis kuraĝo de putoro, enpelita en angulon.

Li ŝlosis sin zorgeme en la ĉambro kaj legis la paperojn.

La momenta kuraĝo tuj malaperis. Ja ĉion scianta diablo batalis kontraŭ li. Ĉiuj krimoj de ambaŭ pendigitoj estis zorgeme verkitaj kaj sur ambaŭ konsignoj estis alskribita: ”La ĉefa deliktulo estos punita baldaŭ.”

”Damne,” grumblis Smith ĉifante la paperojn kaj subite memoris, ke li havas ankoraŭ unu atuton en la ludo – la forrabitan knabinon. Ŝi helpos lin el la malfacilaĵoj, Jack devos, tuj kiam li estos reveninta de la murdtasko, ekrajdi por ŝi en la kaŝejon. Kaj aŭ la knabino alportos al Smith venkon aŭ ŝi mortos.

En malserenaj pensoj Smith pasigis la antaŭtagmezon, serĉante ankoraŭ alian manieron venki. Se li trovus postsignojn de Justulo, se li mortigus lin, poste li povus denove trankvile daŭrigi la kanajlan ludon. Neniu povas ion pruvi al li, neniu scias ion, li ne postlasis vivajn atestintojn, li havas ĉe si nenion, kio povus ion atesti. Kaj tamen –

Li saltis rapide kaj rapidegis en la dormoĉambron, kie li kaŝis en kofro monsaketon, tre malnovan monsaketon, devenanta de rabo kaj kaŝata pro konvinko, ke ĝi estas garantio de feliĉo. Foje en Sierra Nevada –

Li ridetis malbone, malfermante la kofron surnajlitan per fero. Rapide li komencis elĵeti ĝian enhavon. Li ekkriis sovaĝe, kiam aperis la fundo. La monsaketo malaperis!

Denove li komencis serĉadi en la disĵetitaj aĵoj, sed vane; la monsaketo estis for. Kaj tamen li sciis certe, ke li enmetis ĝin tien. La sSeruroj estis nedifektitaj kaj la enhavo de la kofro zorgeme ordigita, antaŭ ol li mem disĵetis ĝin.

Smith paliĝis kaj kroĉiĝis al muro. Kiu estis ĉi tie kaj ŝtelis la monsaketon? Aperis antaŭ li lia pasinteco kaj tuj post ĝi estonteco, finota per peco da ŝnurego. Morte pala li reenŝovis la aĵojn en la kofron kaj li revenis per balanciĝemaj paŝoj en la laborejon. Li estis tiel ŝokita, ke li eĉ ne plu malebligis al Jackson foriron, kiam la kunulo venis anonci, ke li foriras.

Sen paroloj li subskribis ĉekon, ordonanta al banko en San Francisko, ke ĝi elpagu al Jackson lian parton kaj denove rigide li rigardis la muron.

”Adiaŭ, kunulo!” adiaŭis Jackson. ”Se vi volus bonan konsilon, faru la samon kiel mi kaj malaperu de ĉi tie!”

La foriro de la kunulo rekonsciigis Smithon. Ĉiuj volus, ke li foriru de la fonto de riĉeco. Sed li ne kontentigos ilin, prefere li ŝanĝos la tutan ĉirkaŭaĵon en sangmaron, antaŭ ol li cedus.

* * *

En paŝtejoj proksimume du horojn okcidente de la farmo de familio d’Almedi rajdisto haltis sur la supro de monteto inter altaj arbustoj. Jack Crawford prepariĝis por fari la kanajlan planon. Kuŝis antaŭ li paŝtej-plataĵo, diversloke paŝtis sin tie aretoj da brutoj, alie ĝi estis forlasita.

Jack ne dediĉis atenton al ĝi, ĉiuj liaj sensoj koncentri ĝis al Ben, kiu estis la tutan vojon malantaŭ Jack.

Kelkfoje Crawford emis diri al li per bone celita pafo, ke li scias pri lia ĉeesto, sed ĉiam denove li klinigis la pafilon kaj rajdis pluen. En la nuna momento li sciis certe, ke Ben estas kaŝita sur montetdorso de alia vico de pli altaj montetoj, proksimume unu kilometro malantaŭ la dorso de Jack, kaj ke Ben vidas same bone la ebenon kiel li mem.

”Almenaŭ vi vidos bonan laboron, knabĉjo!” ridetis Jack malrekte kaj ne plu pensis pri li. Li eĉ ne povis, tra la plataĵo rajdis alia, tria rajdisto. Jack ekkonis Alvarezon d’Almedi. Li rajdis senzorgeme, preskaŭ tro senzorgeme.

Alifoje la juna viro kroĉis la aglajn okulojn antaŭen kaj ĉiuj sensoj en atentostreĉon, hodiaŭ li rajdis senhaste, li preskaŭ balanciĝis en la selo kaj la ĉirkaŭaĵon li ne rimarkis.

Eble li estis lulita en senzorgecon pro la sukcesoj de la lastaj tagoj, eble li estis laca. La venonta momento alportis pruvon, ke nesingardemo en dezerto estas nepardonebla. Jack Crawford malvarme celis, elspiris kaj tra silento krakegis akra ekpafo. Preskaŭ samtempe Alvarez disĵetis la manojn, falis de la ĉevalo kaj senmove restis kuŝanta en la herbo. Jack, kondukante la ĉevalon, malsupreniris malrapide de la monteto, proksimiĝis al la pafito, piedbatis lin per ŝuo kaj kontenta pro la farita laboro ne restis longe sur la loko. Kvazaŭ sago li flugis la saman vojon reen al San Juan, pelante nun antaŭ si Benon, kiu devis sovaĝe pelegi la ĉevalon, por ke li ne estu rimarkita. Ben sukcesis finrajdi ĝis San Juan eble dek minutoj antaŭ Jack kaj tuj flugis al la patrono kun la informo.

”Li jam faris tion!” vokis Ben.

Smith elspiris. Li ne trompis do. Crawford alportos al li savon.

”Ĉu li mortigis lin?”

”Certe. Li estis ankaŭ tiel kuraĝa, ke li iris konvinkiĝi.”

”Bone, Ben, malaperu!”

Sed Ben ne plu havis tempon por malaperi. Simila al nubo eniris Jack.

”Patrono, pagu al mi la rekompencon kaj mi forrajdos!” li diris akresone.

”Kial?”

”Ĉar mi ne kutimas, ke mi estu subrigardata kiel knabo.

Tiu ĉi hamstro spionis min kaj vi sendis lin.”

Ben kaŭriĝis kaj Smith sentis frostadon. Tiu homo estis pli malbona ol diablo.

”Mi nenion pensis per tio kaj tio okazis lastfoje. La tempo estas malbona kaj certeco –”

”Ĉe mi estas nur unu certeco kaj tio estas mi kaj tial estas fino!” Jack persistis en sia decido.

Smith, kiu volis Crawfordon neniuokaze perdi, proponis duoblan rekompencon. Daŭris momenton antaŭ ol li persvadis la sikarion kaj tio kostis amason da mono.

”Jack,” li diris, kiam ili repaciĝis. ”Vi alkondukos ĉi tien tiun knabinon. Mi devas venki la homojn en la farmo kaj ankaŭ la justan kanajlon.”

”Mi alkondukos, sed neniu spionado aŭ –!” la mano de Jack sinkis al zono.

Liaj vortoj validis; kiam la sekvantan tagon matene li estis forrajdanta, observis lin iu nek publike nek gvate.

Du rajdistoj el la farmo haltis en la sama tago en la urbeto. Ili trinketis en la trinkejo kaj la grandan soifon ili senkulpigis per malĝojo, rodanta iliajn korojn.

”Kia bonulo estus plenkreskinta el li!” plorĝemis Hank.

”La plej bona – farmisto – ehe – de ĉiuj – ehe – tempoj –” aldiris Big.

”Kaj iu – kanajlo – pafmortigis lin,” lamentis Hank.

”La oficistoj – montros al li – ehe.”

Silentpaŝulo, kiu ankaŭ sidis en la trinkejo, sed kuraĝis eĉ ne moviĝi, rememorante la sorton de Maldekstrulo, anoncis poste kun malica ĝojo la enhavon de konversacio al la patrono.

”Nu, vi vidas kaj jam ĉiuj tremas. Neniu venkos min!

Mi havas pli da forto ol ĉiuj ceteraj kune. Ĉiuj kuŝos antaŭ mi en sango. Al Justulo jam certe finiĝis la spiro.”

Apenaŭ li findiris, aŭdiĝis tra la urbeto ekkrioj.

”Ora Geheno brulas! La minejo brulas!”

Smith saltis al la fenestro kaj ekululis. Tie, kie estis la minejoj, ruĝiĝis la firmamento kaj jam li povis vidi la aretojn da fuĝantaj laboristoj.

Al Justulo do la spiro ne finiĝis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.