La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


TURE SVENTON EN LONDONO

Aŭtoro: Åke Holmberg

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Sventon solvas la katomisteron

Ili ĉiuj sidiĝis en la halo, kiu baniĝis en la plej brilega novembra suno. Diko kaj Maria sidiĝis sur granda skulptita kverkokesto, lordo Hubardo kaj sinjoro Omaro trovis lokon sur komfortaj seĝoj. Ankaŭ Joana kaj Beti, kiuj estis aŭskultontaj Sventon raporti pri la kazo, envenis kaj sidiĝis. Sventon mem restis staranta kun sia taso en la mano.

– Mi nur rapide liveros raporton pri la kazo, li diris kaj rigardis sian horloĝon.

– Jes, volonte, murmuris lordo Hubardo, sed ĉu estas io, pri kio oni povas raporti?

– Do, komencis Sventon, ni aŭdas misterajn sonojn en la domo, disajn tubmuntistsonojn ktp. Post tiuj sonoj sekvas ĉiam la siblado de Fraŭlino Poli. Aliflanke la salujo de Lordo Nelson restas sur sia loko.

– Kaĉokulero, diris lordo Hubardo.

– Kaĉokulero, diris Sventon, kaj same la sukerujo de reĝino Viktoria.

– Salo! diris lordo Hubardo. Ŝi kredis, ke estas sukero. Sed estis salo.

– Salujo, diris Sventon. Ĉio restas, eĉ la valora pentraĵo ”Motorciklo en Egiptio” de nekonata arbargardisto. Jam frue do estas klare, ke oni volis havi Polin. Oni sciis, ke sinjorino Smito estas tre kore ligita al Poli. Do ordinara ĉantaĝokazo.

Tuj, kiam mi aŭdis, ke paro da pintaj ŝuoj estis viditaj sub la bibliotekkurtenoj, miaj suspektoj iris en difinitan direkton.

Kiam mi poste aŭdis, ke la ŝuoj senspure malaperis el la biblioteko, mi estis certa pri la afero. Devis esti Nalo Nivalo.

– Jes, sed kiel li povis malaperi, kiam la pordo estis ŝlosita, la fenestroj fermitaj kaj ĉio en ordo? demandis Diko.

– Jes, rakontu, onklo Sventon, kriis Maria, kiu sidis en sia kvadratita jupo sur la malnova kesto. Ĉiuj miris pri tio, kaj ĉiuj rigardis al Ture Sventon. Eĉ lordo Hubardo dum momento montris intereson.

– Prefere demandu, kiamaniere li ne malaperas, diris Sventon kaj malplenigis sian kafotason. Kiam mi esploris la ĉambron hieraŭ vespere, mi en la kameno vidis ŝnuron, kiu pendis en la cindron. Mi volis ĝuste kapti ĝin, kiam ĝi suprentiri ĝis kaj malaperis en la fumelirejon. Supozeble li dum la tuta tempo venis kaj iris tra la fumtubo.

Lordo Hubardo suspiris: Pensis, ke certe estas ia natura klarigo, li malgaje murmuris.

– Kiel vi scias, li alvenis ĉi tien meze en la hela tago. Li ŝajnigis, ke li estas sekretario de katasocio, kiu ne ekzistas.

Lordo Hubardo ĝemplendis. Ne sufiĉas, ke la privatdetektivoj lasas katojn malaperi – ili ankaŭ parolas galimation pri tio, kion oni jam konas.

– Kiam li venis hodiaŭ, mi devis lasi lin kunpreni la katon, aliokaze mi neniam povus spuri la bandon.

– Jes, mi scias, diris lordo Hubardo. Mi memoras tion.

– Danke al la atentemo de miaj junaj geamikoj ĉi tie ni povis spuri la tutan ĉantaĝan teamon al Nigra Strato, daŭrigis Sventon. Oni neniam povas esti sufiĉe singarda, kiam oni havas rilatojn kun Nalo Nivalo. Mi ne kuraĝis doni Fraŭlinon Polin al li.

Ĉiuj rigardis mirigitaj al Sventon. Lordo Hubardo malfermis la buŝon, kvazaŭ li volus diri ion.

– Mi do komisiis al la provizora ĉefservisto Omaro havigi rezervkaton.

Nun Omaro riverencis kaj diris:

– Estis por mi granda plezuro iri al bone konata katkomercisto ĉe Bondstrato kaj elekti unu laŭ mia modesta opinio ekstreme similan ekzempleron, kiu vere ne devenas el Anguro mem, sed el malgrava antaŭurbo de Anguro, sed mi permesis al mi supozi, ke tiu malgranda diferenco ne estus videbla en la nebulo.

Lordo Hubardo leviĝis duone el la seĝo.

– Kie estas…? li diris.

Ĝuste tiam envenis Joana kun granda plado da plenigitaj fastobulkoj, kiuj estis tiel erarige similaj al la veraj fastobulkoj el la sukeraĵejo Roza en Stokholmo, ke oni devus esti praktikanta privatdetektivo por povi rimarki la diferencon. Ili estis konvene brunaj kaj plenigitaj per multe da kremo, kiu superŝvelis en ĉiuj direktoj.

– Mi ankaŭ plenigis la ujon de sinjoro Sventon, diris Joana, por ke Sventon havu fastobulkojn ankaŭ dum la vojaĝo hejmen.

– Dankon! Mi ĉiam opiniis, ke la londonaj fattobulkoj estas unuaklasaj, diris Sventon.

Ĉiu havas sian propran etan econ, kaj la eta eco de Joana estis, ke ŝi ŝatis, ke oni laŭdu la manĝaĵojn.

– Ek de hodiaŭ la domo estos tute malplena je katoj, haringoduonoj kaj fremdaj fumtubistoj, daŭrigis Sventon.

– Tiaokaze mi restos, diris Joana.

– Jes, tiaokaze, diris Beti.

– Sed Fraŭlino Poli? diris lordo Hubardo kaj ree leviĝis duone de la seĝo.

– Miaj junaj geamikoj, malfermu la kovrilon de tiu kesto, diris Sventon.

Maria kaj Diko saltis de la malnova hubarda kesto kaj malfermis la kovrilon. Sveniga odoro de kamforo unue trapenetris la halon. Poste Fraŭlino Poli elsaltis sur la halplankon. Ŝi ĉirkaŭrigardis per siaj verdaj anguraj okuloj. La densa vosto moviĝis en rapidaj okoj.

– Interesa kazo entute, diris Sventon kaj sternis la tapiŝon sur la haloplankon. Sur la tapiŝon li metis la oficpistolon, fastobulkujon, kamplornon, vestosakon, kafokaserolon kaj la primuson. Li adiaŭis en ĉiujn direktojn kaj malfermis la pordon al la strato. Lordo Hubardo deziris bonan revenon kaj deklaris, ke lia bofrato tute pravis.

Sventon kaj Omaro sidiĝis sur la tapiŝon. Privatdetektivo Ture Sventon karesis per la mano la franĝon kaj diris:

– La oficejon.

Kvazaŭ levita de nevideblaj manoj la tapiŝo leviĝis de la planko kaj elflugis tra la pordo, eksteren en la klaran sunlumon.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.