La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


TURE SVENTON EN LONDONO

Aŭtoro: Åke Holmberg

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La zorgoj de lordo Hubardo

Estis novembra vespero en Londono. La stratoj estis envolvitaj en la plej densa nebulo. Lordo Hubardo, kiu loĝis en Holanda Parkavenuo 104, kuŝis en sia lito kaj legis. Li estis proksimume kvindekjara kaj havis pendantajn ruĝbrunajn lipharojn. Li ĵus estis malsupre en la kuirejo kaj pretigis al si tason da varma, bongusta teo. Estis merkredo, pro tio kaj Joana kaj Betio estis liberaj. Li estis sola en la domo kun siaj du genevoj Maria kaj Diko. Ĉio estis kvieta kaj trankvila. La lordo turnis la foliojn de la libro – ĵus eldonita detektiva romano kun la nomo ”La murdo en la tekruĉo”. Li trinketis de la teo kaj metis la piedojn kontraŭ la agrablan litvarmigilon.

Tiam li aŭdis sonon en la koridoro. Li mallevis la libron kaj aŭskultis. Nun ĝi ree aŭdiĝis. Lordo Hubardo pensis, ke devas esti Maria aŭ Diko, kiuj ellitiĝis. Li memoris, ke oni hodiaŭ manĝis sekprunojn kun kremo kiel deserto. Tute nature, li pensis, sed mi tamen esploru, kiel ili fartas.

Li surmetis sian noktosurtuton, prenis poŝlampon el la noktotablo kaj eliris en la koridoron. La lumo estis estingita, kaj nun nenia sono estis aŭdebla. Li eniris al la infanoj. Ili kuŝis kaj dormis snufante, tiel ke ili forte ŝvitis.

Strange, li pensis kaj plueniris en la halon. Li eklumigis la lampon kaj vokis trans la ŝtupara balustrado:

– Hola, ĉu iu estas tie?

Neniu respondis. Nu, certe estas iu natura kialo, li pensis.

En la sekva tago li sidis en la biblioteko kaj pritraktis nepagitajn fakturojn. Li ekĝemis kaj pensis, ke li tamen devos skribi al sia onklino Viktoria. Domaĝe devi ĝeni ŝin, kiam ŝi estas forvojaĝinta, sed li kiel kutime ne vidis alian rimedon.

La edzo de Viktoria Smito dum sia tempo estis konata pro siaj kalsonoj – tio estas, li produktis kalsonojn, li fondis fabrikon kaj produktis amason da kalsonoj. Nun ŝia filo transprenis la entreprenon, kaj li fabrikis eĉ pli da kalsonoj. Ĝuste nun li kaj lia edzino estis forvojaĝintaj. Temis pri kalsonoj. Estis negocvoja ĝo. Kaj pro tio iliaj infanoj Maria kaj Diko loĝis ĉe li.

Li ĝuste volis skribi leteron al onklino Viktoria, kiam Joana, la kuiristino, venis en la bibliotekon en sia granda blanka antaŭtuko.

– Estas io malĝusta ĉi tie en la domo, ŝi diris, kaj lordo Hubardo kun teruro rimarkis, ke ŝi en la vizaĝo havas ĝuste tian esprimon, kian kuiristinoj kutimas havi, kiam ili avizas sian eksiĝon.

– Ĵus kiam mi estis vokonta la buĉiston pri bovrostaĵo, fremda viro staris ĉe la telefono. Nun ĝi estas riparita, li diris.

Kio estas riparita? mi demandis, kaj mi pentis, ke mi ne kunprenis la ferpistilon. La telefono, li diris. Nun vi jam povas telefoni, li diris. Ĝi neniam estis difektita, mi diris, sed tiam li foriris. Li nur malaperis.

– Strange, diris lordo Hubardo kaj suĉis sian pipon, sed ĝi certe havas sian naturan kialon, li aldonis kaj eligis pacan fumnubon.

La kuiristino foriris malbonhumore murmurante.

En la sekva mateno lordo Hubardo envenis en la halon, kiam Beti polvosuĉis la tapiŝon. Li portis kvadratumitan kostumon kaj liaj ruĝbrunaj lipharoj pendis kiel kutime.

– Bonan matenon, Beti, li diris. Kian veteron ni havas hodiaŭ?

– Tion mi ne scias, sed ĵus estis fremda viro en la banĉambro, ŝi diris, kaj lordo Hubardo kun teruro rimarkis, ke ŝi havas ĝuste tian vizaĝan esprimon, kian ĉiuj liaj hejmhelpantinoj havis, kiam ili avizis sian eksiĝon. Tio ne povis esti en ordo.

– Fremda viro en la banĉambro? Aŭdiĝas malagrable. Ĉu Beti estis bananta sin?

– Ne, mi ne estis, ŝi diris. Mi estis purigonta la bankuvon.

– Nu, sed tiaokaze ja ne estis io danĝera, lordo Hubardo diris kuraĝige.

– Li diris, ke ĝi nun estas aranĝita. Kio do? mi demandis. La defluilo, li respondis. Nun vi povas ree baniĝi. Kaj li malaperis.

Sed neniam estis difekto je tiu defluilo.

– Nu, lordo Hubardo diris trankvilige, certe estas iu natura kialo.

Beti nenion respondis. Ŝi daŭrigis la polvosuĉadon.

Vespere li ree sidis en la biblioteko kaj kontrolis siajn fakturojn.

Nun mi vere devas skribi al onklino Viktoria, li pensis.

Ne povas plue prokrasti tion.

Tiam li subite rimarkis, ke paro da ŝuoj elstaras de sub la kurteno. Li sidis senmove kaj pensis. Ankaŭ la ŝuoj ne movi ĝis. Eble la ŝuoj estas armitaj, li pensis kaj silente levis sin en la seĝo. Li piedpinte iris el la ĉambro kaj ŝlosis la pordon kiel plejeble silente. Li suprenkuris al sia dormĉambro, havigis pistolon el la noktotabla kesto kaj returnis malsupren. Li levis la pistolon kaj malfermis la pordon.

La ŝuoj estis for. Li rigardis malantaŭ la kurtenoj, kaj li rigardis ĉie en la ĉambro. Neniu estis tie. La biblioteko havis nur unu pordon, kaj la fenestroj estis bone fermitaj, la hokoj estis surmetitaj. Malgraŭ tio la ŝuoj ne plu restadis en la ĉambro.

Lordo Hubardo sidiĝis en seĝon kaj cerbumis.

Nu, li pensis, kiam li longe cerbumadis kaj ne trovis klarigon, kredeble ekzistas iu natura kialo.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.