La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TURE SVENTON EN LONDONO

Aŭtoro: Åke Holmberg

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La viroj en la kelo

Kiam Smito-Nivalo faris viziton en la domo de Hubardo, tri viroj sidis en eta ejo en kelo en tute alia distrikto de la urbo kaj atendis lian revenon. La viroj estis Franco Briljanto kaj Tomaso Larsono el Stokholmo kaj ilia amiko Jimo, kiu loĝis en Londono.

La lokalo situis ĉe Nigra Strato, unu el tiuj simplaj kaj abomenaj flankstratoj, kiuj aspektas plej belaj en nepenetrebla nebulo. La keloĉambro estis malalta kaj havis malsekan plankon el tero. Sur breto kuŝis 50 rompiloj de diversaj grandecoj kaj modeloj (kelkaj faldeblaj), 600 ŝtelŝlosiloj pendis en vicoj sur najloj, plue troviĝis tie 10 vitrotranĉiloj, 2 brunaj kaj 3 grizstriaj tutlanaj ŝtrumpoj plenaj de sablo, paro da ladmalfermiloj kaj kelkaj lanternoj. Ĉio kuŝis belaspekte vicigita.

”Ĉiu ilo en sia loko” estis preslitere skribite per ruĝkreto sur blankkalkita muro.

En angulo staris ronda tablo kaj sur ĝi petrola lampo. Ĉirkaŭ la tablo staris kelkaj seĝoj vestitaj per ruĝstria ŝtofo. Sur la muro pendis brodita tapiŝo kun la teksto: ”Vespera horo donas multe da oro”. Du fenestrotruoj rigardis al la strato.

Antaŭ la truoj pendis malgrandaj bone gladitaj bluaj kurtenoj.

Jimo estis vestita per bonega ruĝstria jako. Sur la ĉapo li havis brilan altan ĉapelon, t.n. dimanĉkruĉon, kiun li pruntis de pelata borsmakleristo, kiu demetis ĝin, kiam li volis viŝi sian frunton per la poŝtuko.

– Ĉu vere ne plaĉis al vi hejme, demandis Jimo.

– Ne, respondis Tomaso. Mi servis en brullignejo, bona laboro, jes, bonega, sed la perspektivoj estas malbonaj en tiu fako.

– Ĉu vere, diris Jimo.

– Miaparte, diris Franco Briljanto, kiu sidis envolvita en bruna ulstro, mi laboris en rapidekspedejo, sed estas same tie.

Tute malcertaj perspektivoj.

– Ĉu vere, diris Jimo.

– Antaŭe ni ambaŭ laboris en la juvelistfako, sed la tempoj malpliboniĝis.

– Jes, evidente, diris Jimo kaj ekĝemis. Sed ni ne perdu la kuraĝon. Oni devas labori energie kaj rigardi antaŭen.

– Pri tio vi tute pravas, Jimo, diris Tomaso.

– Sed diru sincere, knaboj, daŭrigis Jimo, ĉu oni povas fidi tiun Nalon Nivalon? Li deprenis la borsmakleristĉapelon kaj purigis ĝin per eta broso, tiel ke ĝi eĉ pli brilis.

– Nivalo! Vi ne konas lin. Li ĉiam helpas sin.

– Helpas sin? Jes, sed ĉu li helpas nin? miris Jimo. Mi ne konas lin, kvankam li ja ŝajnas fidinda, tion mi povas konfesi.

– Li estos ĉi tie kun la kato en kiu ajn minuto.

– Kial li ne laboras hejme? Kial li vojaĝis ĉi tien?

– Li bezonis ŝanĝon de klimato. Li sentis, ke estos pli sanige resti ĉi tie dum kelke da tempo.

– Ĉu jes, diris Jimo. Jes, se oni nur povas fidi lin.

– Oni povas bone vidi, ke li estas fidinda. Li povas trompi kiun ajn.

– Jes, eble vi pravas, diris Jimo trankviligita.

– La sola, kun kiu li havis iom da malfacilaĵoj, estas Sventon, diris Briljanto.

– Kiu estas Sventon? demandis Jimo kaj sulkigis la frunton penseme. Mi neniam aŭdis pri iu Sventon.

– Pro tio vi povas ĝoji, diris Tomaso. Sventon fakte estas unu el la plej malagrablaj homoj, kiujn oni povas imagi. Tia ulo povas fiaskigi ĉion. Kiam mi kaj Briljanto laboris en la juvelistfako, li ĉasis nin kiel hirudo kaj fiaskigis nin.

– Jes, diris Briljanto. Kelkaj homoj estas tiaj. Ne plaĉas al mi esti hejme nur pro Sventon. Nenia trankvilo en la laboro, tute nenia komforto.

– Ĉu jes, diris Jimo. Mi ja konas nek Nalon Nivalon nek tiun Sventon. Mi nur scias, ke ni devas havigi la katon. Lordo Hubardo pagos kiom ajn por rericevi ĝin. Li ne kuraĝas ofendi la maljunan sinjorinon Smiton.

– Trankvilon, diris Tomaso kaj rigardis la horloĝon. Nivalo estos ĉi tie en kiu ajn minuto. Sed Jimo, se ni nun postulos moneron por la kato, ĉu vi estas certa, ke li povos pagi?

– Ne, diris Jimo, tion li ne povos, sed li povas prunti de sinjorino Smito.

Ĉiuj tri eksplodis per laŭta rido. Estis vere hejmece tie en la kelolokalo ĉe Nigra Strato.

Nun aŭdiĝis frapoj sur la pordo – dek du frapoj en rapida takto, unu forta pugnofrapo, sep frapoj en malrapida takto kaj fine tri batoj rapide, malrapide kaj ree rapide, la interkonsentita signalo. Cetere iu piedbatis la pordon.

Briljanto iris al la pordo kaj malfermis ĝin. Ekster ĝi en la nebulo staris Nalo Nivalo kun korbo en la mano.

– Ĉu vi prenas sieston ĉi tie? li diris senpacience kaj ternis.

Nivalo metis la korbon sur la tablon. Li malfermis la kovrilon, kaj la aliaj fervore kliniĝis antaŭen por rigardi. Ili vidis angurokaton, kiu estis blanka kiel neĝo. La kato rigardis al ili per malvarmaj flave verdaj okuloj kaj estus movanta la voston en okoj, se ne estus tro malvaste en la korbo. Kiel nun estis, ĝi devis kontentiĝi per sepoj.

Ĉiuj ŝajnis tre kontentaj.

– Ĉu estis tre malfacile? demandis Briljanto simpatie, kaj Tomaso ŝovis seĝon al Nivalo.

– Nun mi skribos leteron al Hubardo, diris Nivalo. Mi intencas postuli…

– Ĉu mi? diris Jimo. Ni!

– Kion li diras? Nivalo malpacience demandis.

– Ĉu mi? Ni! diris Jimo kun sulkigita frunto.

– Iru aĉeti paperon kaj koverton kaj mi skribos leteron al Hubardo, diris Nivalo al Tomaso.

– Fariĝos, diris Tomaso.

– Kaj vi iru aĉeti fumaĵitan haringon kaj kremon! Nivalo diris al Jimo.

– Mi ne malsatas, diris Jimo sen movi sin.

– Kion li diras? Nivalo malpacience demandis.

– Li diras, ke li ne malsatas, diris F. Briljanto.

Nivalo rigardis tiel minace al Jimo, ke ŝajnis al tiu plej sekure tuj ŝovi la manon en la pantalonpoŝon. Sen ke iu povu rimarki, kio okazas, Nivalo subite tenis pistolon en la dekstra mano. Ankaŭ en la maldekstra mano li tenis pistolon. Jimo malrapide eltiris ruĝkvadratitan poŝtukon el la pantalonpoŝo kaj embarasite purigis la nazon.

– Iru aĉeti haringon kaj kremon. Neniu pagos moneron por mortintaj katoj, siblis Nivalo. Mortinta kato estas praktike senvalora.

– Mi certe volonte irus, murmuris Jimo, sed ĉi tie ne estas aĉetebla fumaĵita haringo. Pri tio mi neniam aŭdis ion.

– Do aŭskultu pli bone, kiam oni parolas pri fumaĵharingo, siblis Nivalo.

– Atendu momenton, Briljanto diris mediteme. Povas okazi, ke li pravas. Fumaĵharingo estas la samo kiel baltharingo, kaj baltharingo ne troviĝas en ĉi tiu lando.

– Babilaĉo! aŭdiĝis de Nivalo pli malpacience ol antaŭe.

Baltharingo kaj fumaĵharingo ne estas la samo. Se mi petas pri kilogramo da baltharingo, mi ricevas baltharingon. Kaj se mi petas pri fumaĵharingo, mi ricevas fumaĵharingon. Ne baltharingon aŭ napokaĉon aŭ rabarbojn. Rapidegu!

– Sed mi ne havas botelon. En kio mi havigu kremon? Jimo malgaje demandis.

– En la dimanĉokruĉo, diris Nivalo, kiu povis esti senlime malica. Ĝi entenas litrojn. Rapidegu!

Jimo rapidegis.

Nivalo sidiĝis ĉe la tablo kaj cerbumis pri la letero al lordo Hubardo. Li mordis la ungojn. Liaj rigardoj iris en ĉiujn direktojn.

Briljanto forbrosis iom da polvo de la palto de Nivalo.

Li vidis, ke ŝnureto estas fiksita ĉe la palto per sekurpinglo.

Tio ŝajnis stranga, sed li ne kuraĝis demandi.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.