La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TURE SVENTON EN LONDONO

Aŭtoro: Åke Holmberg

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Sekretario Smito en Societo Kato

Sventon-Hubardo iris al unu el la librobretoj kaj serĉis enciklopedion.

Fine li trovis konsultlibron, kiu nomiĝis ”La eta brita Ĉionsciulo”, vere bonega verko, kiun li malfermis kaj sur unu el la unuaj paĝoj legis:

ANGUROKATO, devenas el la turka ĉefurbo Anguro. A. estas granda varianto de katogenro, kvankam ĝi ne atingas la grandecon de la tigro aŭ pumo. La koloro plejofte estas blanka, iufoje (je marĉa vojstato) flava aŭ griza. La feloharoj atingas la respektindan longon de 1 dm.

Sventon staris kun la dorso kontraŭ la fenestroj, kiam li legis tion. Tial li ne rimarkis, ke vizaĝo aperis en la nebulo ekster unu el la fenestroj. Viro kun malgranda pinta vizaĝo ekrigardis en la hubardan bibliotekon. En la sekva momento la vizaĝo estis englutita de la nebulo.

Omaro subite estis videbla. Li stariĝis interne de la pordo kaj avizis vizitanton en tiu agrabla maniero, kiu faris la proksimorientan ĉefservistaron mondfama en ĉiu lando.

– Estas por mi granda honoro anonci, ke iu sinjoro Smito estas veninta por – eĉ se okaza – vizito.

Smito? pensis Sventon-Hubardo. Kie mi aŭdis tiun nomon?

Jes, kompreneble – la kalsonoj de Smito. Parenco vizitas.

– Kara malnova amiko! Mi ĝojas vidi vin! diris Sventon Hubardo kaj iris al la vizitanto kun eltendita mano. Kiel iras la komerco?

La vizitanto, malgranda viro kun pinta vizaĝo, ornamita per orkadritaj okulvitroj, malantaŭ kiuj du perfidaj okuloj strabis en ĉiujn direktojn, restis konsternita kaj gardema proksime de la pordo.

– Kiom da paroj vi vendas potage, malnova ĉarlatano? daŭrigis Sventon-Hubardo kore kaj frapis lin surdorse, por ke li sentu sin kiel hejme.

La viro aspektis nepre suspektema.

– Pardonu, li diris, mia nomo estas Smito. Mi estas sekretario en SLUK.

– SLUK…? Jes, tio estas…, diris Sventon kaj karesis la ruĝ- brunajn lipharojn.

– Jes, Societo de Londonaj Unuiĝintaj Katamikoj.

Privatdetektivo devas havi rapidan percepton, kaj T. Sventon apenaŭ estis aŭdinta la vorton Katamikoj, kaj li jam estis gardema. Li sagace rigardis la viron.

– Des pli bone. Kredis, ke temas pri parenco. Malvarma vetero. Sidiĝu!

Ili ambaŭ sidiĝis. La eta fremda viro, kiu portis malhelbluan ŝeviotkostumon kun bone gladita pantalono kaj malgrandajn bele purigitajn pintajn ŝuojn, respondis nenion. Liaj okuloj strabis en ĉiujn direktojn. Li rigardis ĉion samtempe.

Nun Sventon sciis tute certe, kiun li havas antaŭ si, kvankam nenia nuanco en lia bonhumora hubardovizaĝo malkaŝis tiun danĝeran scion.

– Ĉu mi havos la nemerititan plezuron – rilate al la nuna vetero – regali vin per iu varmiga freŝigaĵo? demandis ĉefservisto Omaro ĉe la pordo.

– Ĉu tason da teo, sinjoro Smito? demandis Sventon-Hubardo gastame.

– Mi tre dankas, dankon, diris sekretario Smito kaj ternis.

Li sidis plej ekstere sur la seĝorando.

– Estos por mi treege granda plezuro en ĉi tiu malvarma tago prezenti tason da bongusta, varma teo. Mi tamen permesas al mi atentigi pri tio, ke la varmigaj kvalitoj de kafo estas videble pli grandaj ol tiuj de la teo, kaj koncerne la aromon ĝi tute ne similas al tiu de la teo.

– Nur donu al ni ion varman, diris Sventon-Hubardo. Ĉefservisto Omaro diris, ke li provos respondi la konfidon, kaj poste li plurfoje riverencis kaj malaperis senbrue.

Smito suspekteme rigardis post li.

– Pardonu, sed tiu estas la plej babilema ĉefservisto, kiun mi iam vidis, li diris.

– Orientlanda knabo. Sperta ulo cetere. Fakte, diris Sventon-

Hubardo.

– Jes, diris sinjoro Smito energie kaj sidiĝis pli bone sur la seĝo. Kiel mi diris, mi estas sekretario en Societo de Londonaj Unuiĝintaj Katamikoj. Nia granda ekspozicio malfermiĝos morgaŭ, kaj kompreneble Fraŭlino Poli devas kunesti ankaŭ ĉifoje. Neniu hezito! Ĉu? diris la viro kaj ternis trifoje.

Privatdetektivo Sventon estis en tiu momento vere timige simila al akcipitro, sed lia lerta maskaĵo faris, ke neniu povis ekvidi tion. La ruĝbrunaj haroj pendis paceme, kie li sidis kaj suĉis sian pipon. Li tenis unu manon en la poŝo. La vizitanto estus surprizita, se li scius, ke lordo Hubardo sidas kaj premas oficistpistolon, kaj ke li tute ne estas Hubardo.

– Fraŭlino Poli ĉiam kutimas partopreni. Mi ĝuste hodiaŭ matene diris al la estraro: Povas esti, ke fariĝos tertremo, tion oni ne scias, sed unu aferon oni scias, knaboj: Poli venos! mi diris.

Sventon suĉis sian pipon kaj elsendis hejmecan fumnubon en la hubarda biblioteko.

– Sincere dirite, sinjoro Smito, mi ne posedas tiun katon, li diris.

– Tion mi scias, mi scias tion! Sinjorino Viktoria Smito posedas ĝin. Demandu nin pri kio ajn. En Societo Kato ni scias ĉion pri katoj, haha!

– Tiamaniere. Jes-ja.

– Tio estas, Smito daŭrigis ĝentile, ni konas ĉiujn superregajn katojn. La unua videbla stria kataĉo en kelomalfermejo ĉe Bakista Strato – ne, pri ĝi ni eble malmulton scias. Sed Fraŭlino Poli! Tio estas io alia!

La orientana ĉefservisto aperis senbrue el malplena nenio kun kafopleto.

– Mi havis la neatenditan favoron en la kuireja sekcio malebligi la teopreparadon, li deklaris kun interna kontenteco.

Estas por mi granda plezuro povi regali vin per araba kafo el mia hejmlando. Li enverŝis du etajn tasojn da vaporanta bonodora kafo.

Lordo Hubardo-Sventon iomete levis unu el la brovoj kaj faris moveton kontraŭ la poŝo, kie li konservis la oficistan pistolon. Omaro respondis per komplete nerimarkebla araba kapklineto kaj metis orientanan montrofingron sur la pantalonpoŝon, kie la rezervpistolo konserviĝis, poste li malaperis.

Estis neniu dubo pri tio, ke Omaro el Araba Dezerto donis grandan senton de sekureco. Oni certe povus kredi, ke li en kriza momento aperus de malantaŭ ruĝstria kurteno en la mezo de Londono kun rezervpistolo en la mano. Silentema, fidinda kaj sekretema kiel la malhela nokto.

– Jes, diris Sventon-Hubardo, tiaokaze Fraŭlino kompreneble devas kunesti ankaŭ ĉi-jare.

– Bonege, diris la sekretario en Societo Kato kaj frotis la manojn pro raviĝo. Mi havas komfortan korbon en la vestiblo, do mi povas tuj kunpreni ŝin. Tiel vi povos eviti ĉiajn ĝenojn.

Li leviĝis kaj apenaŭ povis stari senmove pro malpacienco.

Li aspektis tre gaja. Kie ŝi estas? Li rigardis en ĉiujn direktojn samtempe.

– Malagrable devi diri tion, sed ŝi ne estas hejme.

La eta viro rigidiĝis. Nur liaj strabaj okuloj faris sian ordinaran laboron.

– Ŝi estas ĉe veterinaro.

– Veterinaro!

– Jes, diplomita veterinaro. Stomakospecialisto. Poli man- ĝis tro multe da haringoduonoj. Estas la kuiristino, kiu dorlotas ŝin. Tio ne finos bone, Joana! mi kutimas diri.

Smito staris senmova kaj cerbumis. Nur liaj strabaj okuloj laboris, faris preterhoran laboron.

– Kiam ŝi venos hejmen?

– Ŝi estas hejme. Mi volas kredi, ke ŝi ĝuste nun fritas bovrostaĵon.

Restu ĝis la lunĉo kaj gustumu!

– Mi celas la katon! La katon! La sekretario vere ŝajnis iom ekscitita.

– La kato? Nu, vidu nun… do vere, Fraŭlino Poli. Jes, ŝi restas ĉe la veterinaro por observado ĝis hodiaŭ vespere. Vi scias, kiel estas – stomakopumpado kaj unu afero post la alia.

Ĉio postulas multe da tempo. Estis mem pumpita en la pasinta jaro.

– Mi venos preni ŝin morgaŭ. Morgaŭ je ĉi tiu horo. Poste estos tro malfrue.

– Estus tre afable, se sinjoro Smito volus fari tion. Mi dankas pro la afableco. Do, bonan matenon! Malvarman veteron ni havas.

La sekretario foriris sen diri ion pri la vetero. Ĉe la pordo staris ĉefservisto Omaro kun lia supervesto kaj ĉapelo.

– Estas por mi granda honoro persone helpi al sinjoro Smito surmeti ĉi tiun bone tajloritan palton, li diris.

– Fermu la buŝon! siblis la malgranda kolera sekretario.

Poste li suspekteme flustris: Diru al mi, kie vere estas Fraŭlino Poli?

Sventon gardeme aŭskultis malantaŭ la pordo. Li estis maltrankvila, ĉu Omaro malkaŝos, ke la kato estas en la domo.

Estis grave ne fari Smiton suspektema. Kaj li eĉ pli maltrankvili ĝis pensante, ke la kato povus enveni la vestiblon. Ĉiu, kiu havas angurokaton scias, kiel facile ĝi povas kaŝeniri en la vestiblon.

– Ĉu Fraŭlino Poli estas hejme? siblis sekretario Smito.

– Estas por mi granda malĝojo bezoni diri, ke Fraŭlino pro okaza stomakomalsano devis serĉi diplomitan veterinaran kuracadon, diris Omaro kun neŝancelebla trankvilo.

Kun unu el la respektoplenaj riverencoj, kiuj faris la orientlandan ĉefserviston mondfama en ĉiuj landoj, li transdonis al Sinjoro Smito lian ĉapelon kaj komfortan katkorbon kaj poste malfermis la pordon al la nebulo.

Sinjoro Smito el Societo Kato foriris en la saman nebulon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.