La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() TURE SVENTON EN LONDONOAŭtoro: Åke Holmberg |
©2023 Geo |
Kiam la aŭto de sekretario Smito-Nivalo estis malaperinta en la nebulo, lordo Hubardo diris:
– Nun Fraŭlino Poli estas for. Kaj la bibliotekpordo ankaŭ estas for, li aldonis kaj frotis la ŝultron.
– Estus eble pli saĝe, se vi estus restinta en la ĉambro, T.
Sventon diris abrupte.
– Jes, konsentis Hubardo, sed la fakto estas, ke mi sentis min ema je partio de tabloteniso. Ne ekpensis pri la malbenita katosekretario. Ĉu ni tamen interkonsentiĝu kun Scotland Yard, li proponis.
– La knaboj en Yard scias nenion pri la metodoj de Nivalo, diris Sventon.
Lordo Hubardo ekĝemis. Fraŭlino Poli for, Beti eksiĝas,
Joana eksiĝas, nepagitaj fakturoj, onklino Viktoria alvenanta.
Io tia povas detrui la plej fortan. Lordo Hubardo sentis la teron ŝanceliĝi sub siaj piedoj. Li bezonis momenton da trankvilo, kaj tial li foriris al la klubo.
Kiam li iris laŭ la strato kaj paŝis sur la flavaj folioj, kiuj kuŝis sur la malseka asfalto, li pensis pri sia bofrato Antono en la firmao Smito, Smito, Smito & Smito, kiu tiel varme rekomendis detektivon Sventon el Stokholmo. Jes, li pensis amare, se oni perdas kalsonojn, oni eble povas turni sin al Sventon. Angurokatoj estas alia afero. Kaj kiam kelkaj flavaj folioj falis sur lian ĉapelon, li pensis, ke lia patro kaj lia prapatro antaŭ li ĉiam turnis sin al la malnova honesta Scotland Yard je similaj okazoj.
Koncerne sinjoron Omaron, li forlasis la domon por fari rapidan viziton al kafovendejo. Joana verŝajne intencis eksiĝi, kaj kun araba singardemo li opiniis, ke tiaokaze estas plej sekure mem pligrandigi la kafoprovizon.
Sventon siaflanke nur ĉirkaŭiris rigardante la horloĝon.
Fine li stariĝis ĉe la barilpordo. Li provis rigardi foren laŭ la strato, sed apenaŭ vidis la barilpordon. Li aŭskultis streĉe. Li aŭdis aŭton veni. Nun ĝi aperis el la nebulo kaj haltis antaŭ numero 104. Estis taksio.
Maria kaj Diko elruliĝis. Ambaŭ estis tute ekscititaj.
– Onklo Sventon! Onklo Sventon! Ni scias, kie Nivalo kaj Fraŭlino Poli estas, kriis Diko.
– Bona onklo Sventon, pagu la aŭton! kriis Maria.
Diko kaj Maria rakontis. Ili tute sekvis la instrukciojn. Ili rakontis.
Ili observadis ĉe la heĝo por vidi, ĉu sekretario Smito venos per aŭto, kiel onklo Sventon supozis. Tion li vere faris. Li parkis la aŭton ekster la domo kaj eliris kun korbo en la mano.
Post kiam li suspekteme rigardis en ĉiujn direktojn, li eniris tra la barilpordo. Post momento ili mem eniris kaj salutis lin. Poste ili eliris al la aŭto, kaj Diko malfermis la kofrokovrilon.
Ĝi ne estis ŝlosita, do li ne bezonis uzi la ŝtelŝlosilon, kiun Sventon estis doninta al li. Ili ambaŭ engrimpis kaj klakfermis la kovrilon post si. Estis spaco por ili tie, sed ili ekhavis doloron en la nuko pro la faldita sidado. Ili malkovris, ke oni povas rigardi en la aŭton levante iom la malantaŭan benkon.
Ĝuste kiam ili estis levintaj la benkon iomete, la viro kun la perfida nazo kaj la komforta katkorbo ensaltis la aŭton. Li startis kiel plejeble rapide, kaj estis vera miraklo, ke li ne koliziis kontraŭ iu domo aŭ alia malgranda objekto en la nebula mondurbo. Maria kaj Diko ŝtelrigardis tra la fendo sub la benko.
– Estas Nivalo, flustris Maria.
– Jes, kaj li kunhavas Polin, flustris Diko.
La korbo staris sur la planko antaŭ ili, kaj ili povis vidi la blankan katon movi sin en ĝi. La korbo staris tiel proksime, ke ili povus etendi la manon kaj malfermi la kovrilon kaj preni la katon al si, sed tio ja tute ne utilus.
Ili havis nur unu aferon por fari, nome sidi silentaj kaj nevideblaj.
Ili sciis, ke sekretario Smito-Nivalo estas danĝera.
Aliel oni povus pafi akvoradion sur lian nukon. Diko opiniis, ke plej ofte estas konvene pafi akvoradiojn, sed okazon tiel altgrade konvenan kiel nun, li neniam antaŭe spertis. Feliĉe li lasis kaj la akvopistolon kaj la katon.
La aŭto serpentumis antaŭen ĉiudirekten en la nebulo. Diko kaj Maria tute ne sciis, kie ili estas. Ili eĉ ne sciis, en kiun direkton ili veturas. Estis kiel iri en labirinto kun bendokovritaj okuloj.
Kelkfoje la aŭto haltis, kaj tiam ili kredis, ke ili estas ĉe la celo. Ili ne kuraĝis malfermi la malantaŭan benkon, ili kuŝis senmovaj kaj apenaŭ kuraĝis spiri. Sed estis nur stratkruciĝoj, ĉe kiuj ili haltis.
Fine ili tamen estis ĉe la celo. Tuj kiam la aŭto haltis, la motoro haltiĝis, unu el la pordoj malfermiĝis kaj klakfermiĝis.
Tiam ili levis la benkon kaj ŝtelrigardis. La viro estis for, kaj same la katkorbo.
– Vidu! flustris Maria.
Tra la fendo ili povis iom vidi la viron. Li staris ekster malalta kelopordo kun la korbo en la mano. Per unu mano li faris serion da frapoj kaj batoj sur la pordo. Kiam neniu malfermis, li ankaŭ komencis piedbati la pordon. Nur tiam ĝi malfermi ĝis.
– Ĉu vi prenas sieston ĉi tie? li diris per pepaĉa voĉo kaj malaperis tra la pordo.
Maria kaj Diko kuŝis senmovaj dum momento. Kiam ĉio ŝajnis kvieta, ili kun komunaj fortoj forŝovis la malantaŭan benkon kaj elkrablis. Ili sentis doloron en la nuko, kaj la genuoj estis skrapvunditaj. Rapide ili malfermis pordon kaj elsaltis.
Ambaŭ nun kondutis kun plej granda spiritĉeesto. Maria rigardis la numeron de la aŭto kaj Diko esploris la nomon de la strato kaj la domnumeron, Nigra Strato n-ro 9. Poste ili serĉis taksion. Estis necese kiel eble plej rapide reveni al privatdetektivo Sventon.
Ili sukcesis vidi liberan aŭton. Ĝi venis kiel mendita alglitante el la nebulo. La ŝoforo rigardis suspekteme la nudkapajn taŭzitajn ulojn, kiuj alkuregis lin kaj krivokis, kvazaŭ brulus ie.
– Ĉu vi havas monon? li demandis.
– Ne, sed ni pagos, kiam ni venos hejmen, diris Diko, Holanda Parkavenuo 104. Ambaŭ ensaltis kaj sidiĝis.
La ŝoforo ne aspektis tute konvinkita.
– Ni ege urĝas! kriis Maria el sia loko.
– Urĝe, jes, murmuris la ŝoforo kaj fikse rigardis en la densan laktomaron. Tamen li ekveturis.
Ĉion supran la infanoj ne tuj sukcesis rakonti. Iom post iom ĝi malkovriĝis. La sola, kio estis interesa por Sventon estis Nigra Strato 9, la kelopordo.
Li ŝarĝis la kavaleripistolon kaj vokis Omaron. Neniu respondo.
Li vokis lordon Hubardon. Neniu respondo. Tiam li malvolvis la tapiŝon sur la sablovojeto ekster la domo.
Momenton poste li estis malaperinta en la laktomaro.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.