La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() TURE SVENTON EN LONDONOAŭtoro: Åke Holmberg |
©2023 Geo |
La angla londononebulo estas tre mondfama. Londononebuloj en aliaj landoj preskaŭ ĉiam havas mankojn: aŭ ili estas tro maldensaj kaj akvecaj, aŭ ili aperas nur ĉirkaŭ altaj montopintoj, kiuj estas malfacile atingeblaj, aŭ sur marĉaj herbejoj, kie neniu havas efektivan ĝojon de ili. La angla londononebulo malleviĝas komforte super la meza urbo, tiel ke oni havas ĝin sub la manoj. Plue ĝi estas bonkvalita kaj rezistas ĉiun streĉon. Neniu alia urbo povas produkti tian unuaklasan londononebulon kiel Londono.
La tapiŝo frue en la mateniĝo transpasis la Nordan Maron, ĝi preterpasis la grandajn fiŝbenkojn, ĝi nun proksimiĝis al la mondurbo ĉe la rivero Tamizo kaj englitis en la nebulon. La tri pasaĝeroj tuj fariĝis reciproke nevideblaj. Ili ne povis eĉ momente ekvidi unu la alian. Ili sidis kiel en lakto. Sub si ili aŭdis disajn sonojn el la stratoj de la mondurbo, kiu vekiĝis al vivo. Krom tio aŭdiĝis nur la susura sono, kiu ĉiam estas aŭdata sur fluganta tapiŝo.
Privatdetektivo Sventon turnis sin, sed vidis nur lakton.
– Hola! li vokis. Ĉio en ordo tie, ĉu?
– Jes, ĉio bone! aŭdiĝis voĉo malantaŭ li en la lakto. Estis lordo Hubardo.
– Mi jam havas la nemerititan plezuron senti iom da mildigo en la bronkoj, aŭdiĝis la voĉo de Omaro. Kaj la du aliaj aŭdis, kiel li tiris ekstre longajn enspirojn por pli bone utiligi la klimaton.
Subite sonis la bruo de turhorloĝo tute apud ili. La sono estis tiel surdiga, kaj ĝi venis tiel neatendite, ke ili preskaŭ falis de la tapiŝo. Ni devas esti pasintaj proksime al preĝeja turo, murmuris Sventon. Privatdetektivo, kiu estas je danĝera esplorkomisio, bezonas sian tutan koncentriĝpovon. Nun li preskaŭ estis falinta de la tapiŝo kun fenditaj timpanmembranoj.
Ili kutime enmetas tro fortaj sonmekanismojn en la turojn, li murmuris.
– Taso da varma teo gustos bone, kiam ni atingos la celon, diris lordo Hubardo kaj bruligis sian pipon.
Ili travivis relative malvarman nokton super la Norda Maro.
Sventon kuiris kafon sur la primuso, kaj ili estis manĝintaj (plenigitan) fastobulkon. Ili vidis la lanternojn de centoj da fiŝboatoj ĉe Dogera Benko, ili vidis du-tri preterglitantajn homplenajn pasaĝerŝipojn, festene lumigitajn en la nokto.
Nun ili ĝojis, ke ili baldaŭ estos ĉe la celo. Ie en ĉi tiu laktomaro situis Holanda Parkavenuo 104. Kiam ajn la tapiŝo povus malleviĝi kaj surteriĝi. Ili aŭdis la bruon de pluraj turhorlo ĝoj, sed feliĉe el pli granda distanco, kaj ili aŭdis disajn sonojn de busoj kaj aŭtoj.
Ĉiu, kiu iam veturis en densa nebulo sur fluganta tapiŝo, scias, kiom oni surpriziĝas, kiam oni subite sentas malfortan puŝon kaj troviĝas sur la tero. En la densa laktomaro oni ne rimarkis, ke la tapiŝo malleviĝis – nun oni subite sidas sur la tero kaj la susura sono ĉesis. Ekzistas pasaĝeroj, kiuj je tiaj okazoj eĉ aspektas stultaj.
– Kio okazis? la lordo gruntis.
– Laŭ mia modesta opinio la tapiŝo ĉesis flugi, Omaro diris kaj metis la manon sur la grundon apud si. Estis sablo. Oni sidis sur sablovojeto.
Sventon estis la unua, kiu ekregis sin kaj stariĝis. Lia nigra plenbarbo aperis proksime al la aliaj. Li estis tute erarige simila al akcipitro (se oni povas imagi al si akcipitron, kiu aperas kun nigra plenbarbo en la londona nebulo).
– Ĉu ĉi tio estas Holanda Parkavenuo 104 en Londono? li akre demandis.
– Atendu momenton, kaj ni rigardos, ĉu ni estas hejme, diris lordo Hubardo. Li leviĝis de la tapiŝo kaj komencis etan matenan gimnastikon. Sentiĝis agrable iom moviĝi. Malvarma mateno.
– Ne estas tempo por perdi. Devas tuj komenci la esplorlaboron! malpacience aŭdiĝis de Sventon.
– Tute ĝuste. Temas pri rapido ĉi tie, diris Hubardo, kiu ĝuste trunkruliĝis.
– Ĉu tio estas Holanda Parkavenuo 104, Londono, Britio?
Sventon ripetis.
Ĝuste en tiu momento malforta matena brizo ekblovis tra la urbo. La laktomaro tiam malordiĝis, ĝi estiĝis pli maldika kelkloke, kaj la tri viroj sur la sablovojeto kaptis ekvidon de domo, ili vidis kelkajn altajn, mallarĝajn fenestrojn kaj pordegon kun du blankaj kolonoj antaŭe.
Ĉu tio estis la loĝejo de lordo Hubardo? Ĉu la tapiŝo trovis la ĝustan vojon en la nebulo? La du aliaj rigardis lin demande, kaj Sventon parolis per voĉo, kiu povus trapenetri la plej densan nebulon.
– Ĉu ni nun estas ĉe la celo? Ĉu vi loĝas ĉi tie?
– Kompreneble, diris lordo Hubardo kaj aspektis mirigita.
Mia avo aĉetis la domon en sia tempo. Mi ĉiam loĝis ĉi tie.
(Vere strangaj homoj tiuj privatdetektivoj, li pensis. Kial li kredas, ke mi estus transloĝinta? Ĉu mi diris vorton pri tia afero?)
Lordo Hubardo malfermis la pordon per sia ŝlosilo kaj paŝis flanken. Privatdetektivo T. Sventon el Stokholmo prenis la fattobulkujon, tapiŝon, primuson, kamplornon kaj kafokaserolon kaj iris en la domon. Sinjoro Omaro riverencis respektplene en la nebulo kaj ankaŭ eniris. Lordo Hubardo fermis la pordon malantaŭ ili.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.