La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() TURE SVENTON EN LONDONOAŭtoro: Åke Holmberg |
©2023 Geo |
La manĝoĉambro en la domo Holanda Parkavenuo 104,
Londono, estis meblita per pezaj kaj malgajaj mebloj. Ankaŭ la mateno estis tre malgaja, sed fajro en la kameno donis iom da hejmeco en la ĉambro.
Ĉirkaŭ la tablo, kiu estis farita por familio de tridek personoj kun familiaraj geamikoj, sidis lordo Hubardo, privatdetektivo T. Sventon, Stokholmo, sinjoro Omaro el Araba Dezerto kaj la junaj parencoj de la lordo, la knabino Maria kaj la knabo Diko.
Lordo Hubardo manĝis ŝinkon kaj ovojn. Ŝajnis,ke li estus preta nomi gajulo ĉiun, kiu opinius, ke estas strange, ke praktikanta privatdetektivo sidas ĉe la tablo. Li prenis ankoraŭ unu porcion da ŝinko kaj ovo, kaj koncerne kaŝirajn paŝojn oni volus kredi, ke li heredis ilin kune kun la domo (Holanda Parkavenuo 104, Londono).
Sinjoro Omaro, Arabio, trinkis teon. Neniu povus antaŭsenti, ke li cerbumis, kial teo estas trinkata, kiam ekzistas kafo.
Neniu povis nei, ke ekzistas kafo. Liaj malhelaj okuloj estis nepenetreblaj kiel araba nokto.
Ankaŭ Maria Hubardo trinkis teon. Ŝi havis kvadratitan robon kaj helajn harojn. La nura strangaĵo pri ŝi estis, ke sur ŝia rostita pantranĉaĵo, kiun ŝi tenis per la dekstra mano, estas tiom da spaco por oranĝomarmelado. Koncerne ŝian fraton Dikon la marmelado ne trovis lokon sur lia panrostaĵo. Neniu rostita pantranĉaĵo en la mondo povus havi lokon por tiom da marmelado. Ankaŭ neniu nerostita. Tial ĝi gutis sur liajn fingrojn kaj sur la pantalonon.
T. Sventon, kiu metis la nigran plenbarbon apud sia telero, sidis profundiĝinta en pensoj. Li apogis la kubuton al la tablo kaj la kapon en la mano. Li ne dubis pri tio, ke la kaŝiranta viro estas Nalo Nivalo. Kredeble li kunlaboris kun aliaj krimuloj, eble kun tuta – aŭ pli feliĉe duona – krimulbando.
Nalo nome estis konata pro tio, ke li neniam sola faris krimon.
Nun Sventon cerbumis pri 1) kion N. Nivalo celis per la kaŝirado en la domo Holanda Parkavenuo 104, Londono, kaj 2) kiel oni praktikas esploradon en nebulo.
Sventon kompreneble de tempo al tempo restadis en nebulo, sed ĝi ĉiam disiĝis antaŭ la tagmezo, kiam la laboro de privatdetektivo komenciĝas.
– Aŭskultu nun, diris Sventon kaj frapis per forko kontraŭ polurita tablotabulo. Mi tuj komencos la esploran laboron.
Petu la servistaron enveni.
– Jes, diris Hubardo, sed ĉefserviston mi ne havas. Ne eblas trovi tian nuntempe. Estas same ĉie.
– Mi vokos ilin, diris Maria. Ŝi ŝovis la restaĵojn de sia oranĝomarmelada buterpano en al buŝon kaj elkuris. La aliaj atendis, sed fariĝis silento en la domo dum momento depende de tio, ke Maria staris malantaŭ la pordo kaj glutis marmeladon, antaŭ ol ŝi vokis:
– Beti kaj Joana!
Poste ĉiuj ree atendis dum momento. Ĉiuj scivolis aŭdi, kiel la fremda privatdetektivo komencos la esplorlaboron – ĉiuj krom Sventon, kiu sciis tion, kaj lordo Hubardo, kiu enverŝis ankoraŭ tason da teo, kaj sinjoro Omaro, kiu kun orienta egalanimeco miriĝis, ke la tegrandkomercistoj povis gajni vivrimedojn, kiam fakte trovigas kafgrandkomercistoj (multaj el ili eble ankaŭ havis grandajn familiojn). La nuraj, kiuj estis scivolaj, estis Diko kaj Maria. Ili ne povis ne rigardi Sventon.
Fine venis Joana, kiu estis granda kaj dika kaj portis grandegan blankan antaŭtukon, kaj Beti, kiu estis malgranda kaj pala kaj permane tenis la buŝpecon de la polvosuĉilo. Sventon metis sian notlibron antaŭ si sur la tablon. Li unue turnis sin al la kuiristino.
– Rakontu, kion vi scias, li diris. Ĉu vi aŭdis aŭ vidis ion neordinaran ĉi tie?
– Jes, tion mi vere faris, diris Joana kaj aspektis ĝuste tia, kia ŝi kutimas, kiam ŝi avizas sian eksiĝon. Ofte.
– Estas certe iu natura kialo, lordo Hubardo trankvilige murmuris. Bonegaj ovoj ĉi tiuj. Vere bele demetitaj.
Parolante pri ovoj Joana kritike rigardis la teleron de Sventon.
Li forgesis manĝi sian frititan ovon. Ĝi kuŝis malvarma kaj ŝrumpinta sur la telero.
– Ĉu estas iu difekto je tiu ĉi ovo? ŝi demandis.
Sventon rigardis la ovon kaj cerbumis sagace.
– Estas ankoraŭ tro frue diri ion pri la afero, li deklaris.
– Ĉu iu fremda ovo estis videbla en la domo, kiam mi estis for? Hubardo demandis por kunhelpi en la esplora laboro.
Iu fremda persono, mi volas diri. Persono. Ne ovo. Persono.
– Vidis iun, ne, danke al Dio, sed mi aŭdis ion.
Sventon tiris al si la notlibron, lordo Hubardo murmuris ion pri ”natura kialo”. Omaro aspektis pli nepenetrebla ol la nokto. Diko kaj Maria interŝanĝis rigardon. Ili ŝatis detektivojn.
– Mi aŭdis la ŝtuparon al la subtegmentejo knari lastnokte, diris Joana.
– Tion ankaŭ mi aŭdis, ekkriis Beti. Sed mi ŝlosis la pordon.
Mi ne kuraĝis elrigardi en la subtegmentejon.
– Kaj mi aŭdis Fraŭlinon Poli sibli, diris Joana.
– Kiu?
– Mi.
– Kiu siblis?
– Fraŭlino Poli, kompreneble. Mi ne siblis.
– Kiu estas Fraŭlino Poli? Sventon demandis kun firma voĉo.
– Kaj kiam mi venis en la banĉambron antaŭ kelkaj tagoj, staris tie fremda viro, Beti interrompis kun malfermegitaj okuloj.
– Estas certe iu natura kialo, murmuris lordo Hubardo.
– Li diris, ke nun ĝi estas pretigita, kaj foriris, sed mi aŭdis, ke Fraŭlino Poli siblis.
Ree tiu Fraŭlino Poli! Sed antaŭ ol Sventon sukcesis diri pluan demandon, Joana diris:
– Kaj kiam mi volis telefoni al la buĉisto, staris fremda viro ĉe la telefono kaj diris, ke ĝi nun estas preta, kaj poste li foriris.
Mi aŭdis, ke Fraŭlino Poli siblis, antaŭ ol li malaperis.
– Aŭskultu nun! diris privatdetektivo Sventon kaj frapetis la tablon, tiel ke kelkaj blankaj flokoj turniĝfalis de la plafono.
Fraŭlino Poli! Kiu estas Fraŭlino Poli?
Antaŭ ol iu povis respondi, aŭdiĝis kaŝiraj paŝoj de la pordo.
Ĉiuj turnis sin tien.
Blanka angurokato staris en la pordotruo kaj rigardis ilin per malvarmaj, flavverdaj okuloj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.