La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TURE SVENTON EN LONDONO

Aŭtoro: Åke Holmberg

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Reveno al Holanda Parkavenuo

Kiam la kunveno en la kelo ĉe Nigra Strato okazis, ekblovis forta nordokcidenta vento. La densa unuaklasa nebulo, kiu prave estas mondfama kaj kiu dum pluraj tagoj kuŝis super la urbo, nun forbloviĝis. La suno eklumis sur la mondurbo ĉe la rivero Tamizo.

Privatdetektivo T. Sventon el Stokholmo sternis sian tapiŝon sur la strato kaj kvin personoj je ĉies miro sidiĝis sur ĝin: lordo Hubardo, sinjoro Omaro, Maria, Diko kaj Sventon mem.

– Sidu nun senmove, miaj junaj geamikoj! diris Sventon al Diko kaj Maria. Ne sidu tiel proksime al la rando!

Li karesis per la mano la franĝon de la tapiŝo kaj diris:

– Holanda Parkavenuo 104.

Kvazaŭ levita de nevideblaj manoj la tapiŝo leviĝis en la klaran aŭtunan aeron kaj prenis la direkton al Holanda Parkavenuo.

Fariĝis agrabla flugado. Kompreneble la londona nebulo estas bonega en si mem kaj plej unuaranga, kiu ekzistas, sed aliflanke oni pli bone vidas la urbon sen nebulo. Profunde sube ili vidis la larĝan trembrilan bendon, la Tamizon, kun amaso da ŝipoj el ĉiuj landoj, oni vidis la mallarĝajn stratojn kun vicoj da aŭtoj kaj busoj, kiuj el la aero nur similis al senmovaj ludiloj, kaj se ili turnis la kapon, ili vidis la grandajn parkojn Hajdparko kaj Regantparko.

– La pulmoj de Londono, diris Sventon kaj bruligis novan cigaron. La pulmoj de Londono.

– Jes, dankon, diris sinjoro Omaro, kiu pro la freŝa vento ne tute kaptis la vortojn de Sventon. Mi havas la honoron spiri konsiderinde pli bone. Nun, kiam la nebulo estis for, li tamen devis esti iom singarda, kaj li butonumis la palton pli bone ĉe la kolo.

Lordo Hubardo sidis silenta kaj cerbumis. Strangaj homoj tiuj privatdetektivoj, li pensis. Tiu ulo promesis gardi Fraŭlinon Polian, sed nun ŝi estas tiel malaperinta, kiel angurokato povas fariĝi. Neniam plu oni povos vidi ŝin. Kaj li pensis pri ĉiuj siaj nepagitaj fakturoj kaj pri onklino Viktoria, kiu baldaŭ estos hejme. Vere strangaj homoj. Eble ili havas iom da spursento, sed malzorgas pri kelotruoj.

– Sed jes, sinjoro Sventon, mi ekpensis pri afero… hm…

Fraŭlino Polia…?

– Bonega kato, diris Sventon. Vere nobla raso. Li proponis cigaron al lordo Hubardo, sed la lordo ne ŝatis fumi. El Anguro tiu kato, ĉu ne? diris Sventon kaj metis la cigarujon en la poŝon.

Lordo Hubardo suspiris, sed diris nenion.

– Tie mi vidas nian straton! kriis Diko kaj montris suben.

– Jes, mi vidas la domon, kriis Maria.

– Sidu senmove, miaj junaj geamikoj, por ke vi ne defalu.

Oni facile povus platigi la piedan dikfingron, se ne ion alian, diris Sventon.

De malproksime sube sonis la forta tondro de la sonoriloj en la katredralo Sankta Paŭlo. Lordo Hubardo pruntis la akran kampolornon de Sventon kaj rigardis la montrilojn de la turhorloĝo. Nun ni ankaŭ malfruas al la lunĉo, li pensis. Kaj plue li pensis pri Joana kaj suspiris. Li tuŝis Sventon sur la ŝultro kaj diris:

– Parolante pri Fraŭlino Polia…

– Vere bela ekzemplero, diris privatdetektivo T. Sventon kaj turnis sin, kaj tiam liaj ruĝbrunaj lipharoj defalis pro la freŝa vento. Ili falis malrapide suben al la mondurbo. Ne gravas, li diris al Omaro, kiu kun orientana lerteco moviĝis por kapti ilin. La esploroj estas finitaj. Sinjoro Omaro riverencis respektoplene tie, kie li sidis, kaj li rigardis la lipharojn, kiuj malrapide turniĝante falis kontraŭ la stratojn de la urbo.

Nun la tapiŝo malleviĝis kaj surteriĝis mole sur la sablopado ekster la hubarda domo.

Tuj, kiam ili envenis, Betia diris:

– La lunĉo estas preta. Joana salutas kaj diras, ke la bifteko malvarmiĝas.

– Kompreneble, diris lordo Hubardo. Prefere ni tuj sidiĝu, por ke Joana ne fariĝu… mi celas, ke la bifteko ne fariĝu malvarma.

Ili sidiĝis ĉe la longa, brila manĝotablo. La suno lumis tra la fenestroj, sed lordo Hubardo ne estis gaja. Por li estis strange, ke homoj povas manĝi bovrostaĵon kaj fruktopudingon kun flava saŭco, kiam neanstataŭigebla angurokato estas malaperinta. Kia ĝojo venas de malkovro de Nivalo, kiam samtempe kato malaperas?

Ankaŭ Diko diris nenion. Lia fido al privatdetektivoj estis grave rompita.

Sventon havis bonan apetiton.

– Bonega fruktopudingo tiu ĉi, li diris kaj ŝutis pro eraro iom da salo el la salujo de reĝino Viktoria sur la pudingon.

Iom tro sala, eble.

Nur sinjoro Omaro konservis sian kutiman trankvilon.

– Estis por mi granda honoro resti dum kelke da tempo en ĉi tiu feliĉa kaj saniga hejmo, li diris kaj faris kelkajn neordinare profundajn, sed samtempe facilajn kaj neĝenatajn enspirojn.

– Onklo Sventon, diris Maria. Kiel Nivalo povis malaperi el la biblioteko? Kiam la fenestroj kaj pordoj estis fermitaj kaj ĉio en ordo?

– Diras ankaŭ mi! diris Diko kun io kaĉa en la voĉo.

– Estas tro frue nun diri ion pri la tuta afero, diris Sventon.

– Diko, knabo mia, diris lordo Hubardo malgaje, vi devas pretmaĉi, antaŭ ol vi parolas.

– Onklo, diris Maria, mi aŭdis, ke Joana kaj Betia interparolis en la kuirejo pri eksiĝo.

Lordo Hubardo fermis la okulojn.

– Ili ne volas esti en domo, kie ŝteliras amaso da tubmuntistoj kaj telefonriparistoj.

Fariĝis silente en la ĉambro. Oni aŭdis nur, kiel Diko pretmaĉis antaŭ ol li diris:

– Kaj mi aŭdis, ke Joana diris, ke ŝi ne volas resti en domo, kie estas tia eterna troprizorgo koncerne la katmanĝaĵon.

Ree fariĝis silente ĉe la tablo.

Betia envenis kun telegramo por lordo Hubardo, Holanda Parkavenuo 104, Londono, Britio.

Li malfermis la telegramon kaj legis duonlaŭte: alvenas londonon hodiaŭ vespere esperas arde polia fartas bone via onklino La silento ĉe la tablo fariĝis preskaŭ fantomeca.

– Pardonu, diris Sventon fine kaj leviĝis. Mi iom urĝas. Vojaĝos tuj al Stokholmo. Li rigardis sian horloĝon. Ĉu vi sekvos min, sinjoro Omaro? li demandis.

– Ĉar mi danke al la klimato, respondis Omaro, havas la nemerititan plezuron senti min tute resaniĝinta en la bronkoj, mi dankas pro la propono.

– Unue kafon, ĉu? demandis lordo Hubardo por tamen montri sin gastama ĝis fino.

– Estos por ni granda plezuro trinki kelkajn tasojn, Omaro tuj respondis kaj riverencis.

– Dum ni trinkas la kafon, mi raportos pri la kazo, respondis Sventon.

Neniu respondis. Sinjoro Omaro riverencis kun orientana ĝentileco.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.