La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
TURE SVENTON EN LONDONOAŭtoro: Åke Holmberg |
©2024 Geo |
Fraŭlino Jansono, la sekretario de Sventon, malfermis la pordon al la ĉambro de la privatdetektivo. Ŝi tenis duonpretan pototuketon en la mano. Kvankam ŝi havis tiom da laboro, ŝi tamen sukcesis kroĉtriki pototukojn, kiujn ŝi ĉiujare donis al siaj fratinoj kiel kristnaskdonacoj. Ŝi estis tre kapabla.
La fremdulo en la kvadratita kostumo envenis kun la valizo en la mano kaj diris, ke li estas Lordo Hubardo.
– Sventon, diris Sventon. Bonvolu sidi! Pri kio temas?
– Agrabla vetero hodiaŭ, diris lordo Hubardo kaj sidiĝis.
Sventon rigardis gardeme tra la fenestro. Estis grize kaj malvarme kaj cetere nebulo en la aero.
– Estas nebule, li diris.
Ankaŭ lordo Hubardo rigardis tra la fenestro, sed li ne povis rimarki nebulon. Kiam lordo Hubardo parolis pri nebulo, li celis nebulon. Per nebulo li celis ion, kio similas al densa novfiltrita lakto, fluido, en kiu oni tuj erariris. Sur Reĝina Strato li ne povis rimarki ion, en kio oni povis iri erare.
Sventon ankoraŭfoje demandis, pri kio temas la afero.
– Povus esti pli malbone. Akceptebla vetero entute, lordo Hubardo diris kaj frotis la manojn. Li ekbruligis sian pipon kaj elsendis hejmecan fumnubon.
T. Sventon rigardis la horloĝon.
– Estas loĝanta en Londono, daŭrigis Hubardo. Havas domon ĉe Holanda Parkavenuo.
Sventon tiris al si notblokon kaj notis tiujn faktojn.
– Ĉu io estas ŝtelita? li demandis.
– Ne, nenio laŭ mia scio. Mankas al mi nenio. Mi traserĉis ĉiun moveblan havaĵon laŭ la inventaro.
– Ĉu la inventaro estas fidinda? Sventon demandis. Eble ĝi estas malnova?
– Ho ne, ne tre malnova. Ĝi estas de la jaro 1881, kiam mia avo mortis. La sama jaro, en kiu Ruĝa Vulpo fariĝis dua en la ĉevalkonkurso Granda Nacia.
– Pri kio do temas? diris Sventon. Li eligis sian poŝhorlo- ĝon kaj klakige metis ĝin sur la tablon.
– Por rekte paroli, diris lordo Hubardo kaj suĉis sian pipon, la tuta historio estas tre stranga. Tute ne povas klarigi ĝin.
– Mi tre urĝas, T. Sventon diris.
– Tiuokaze mi rapidos. Kiel dirite mi tute ne povas vidi klarigon.
– Al kio?
– Evidente iu kaŝiras en la domo dum la noktoj. Kaj ankaŭ dum la tagoj, mi volas kredi.
Sventon notis tion.
– Imageble estas, lordo Hubardo daŭrigis, ke estas domrabisto, kiu ankoraŭ ne decidis sin. Li eble volas elekti kaj ne trorapidi. Ĉar estis loko en la valizo, mi kunprenis iom de la plej valoraj objektoj, por ke ili estu sekuraj, kiam mi estas for.
Lordo Hubardo montris, kion li havas en la valizo. Unue li metis tri kamizolojn sur la skribtablon.
– La plej valoraj objektoj! ekkriis Sventon. Aha! estas malmulte da kamizoloj en Britio! Ĉu eble ne aĉeteblaj nuntempe?
– Kamizoloj? Malmultaj? diris lordo Hubardo kaj levis la brovojn. Tion mi ne povas kredi. Estis ĵus ĉe Jaksono & Andreo ĉe Bondostrato. Tie vere ne estis manko. Vojaĝos al Stokholmo, mi diris, kaj mi ne scias, kian veteron ili havas tie.
Donu al mi tri kamizolojn por eviti riskon.
– Pluen! diris Sventon kaj rigardis malpacience en la valizon.
– Tra la pordo mi povis rigardi en pli internan ĉambron, speco de provizejo, kaj tie estis amasoj da kamizoloj, preskaŭ ĝis la plafono.
Sventon tamburis senpacience sur la tablo.
– Ankaŭ aŭdis hazarde tra la pordo telefonan interparolon,
Hubardo daŭrigis ne konsterniĝinta. El Manĉestro. Ili estis sendintaj plenvagonon da kamizoloj! li diris kaj triumfe rigardis Sventon. Kial li por ĉio en la mondo kredas, ke estus manko de kamizoloj en Britio? li pensis.
Poste li elprenis arĝentan kuleron, per kiu lordo Nelson kiel infano ne volis manĝi la kaĉon. Plue ege valoran salujon kun kovrilo kaj entenanta iom da salo, kiun reĝino Viktoria iam kredis esti sukero, kaj tial ŝia rabarbkompoto estiĝis tute nemanĝebla. Plue etan pentraĵon, kiu ankaŭ estis eksterordinare valora.
– Ĝi estas pentrita de nekonata majstro, lordo Hubardo diris.
– Nekonata? Kiel oni do scias, ke li estis majstro? Sventon akre demandis kaj rigardis la pentraĵon. Ĝi prezentis nenion specialan. Ĝi estis tiel malnova, ke ĝi estis tute nigra. Ĝi estis pentrita en la jaro 1323. Kelkaj esploristoj opiniis, ke ĝi prezentas ”La fuĝon al Egiptio”, aliaj opiniis, ke ĝi montras ”Matenman ĝon en la arbargardista kabano”.
– Opinias, ke ŝajnas esti motorciklo ĉi tie, diris la lordo kaj montris al eĉ pli malhela parto.
– 1323, Sventon singarde diris. Absolute ne. Tiam ne ekzistis motorcikloj.
Lordo Hubardo penseme rigardis tra la fenestro.
– Estas vero, li diris. En tiu jaro unu el miaj prapatroj estis senkapigita. Kaj li ne posedis motorciklon. Tio estas ĝusta.
Roberto Hubardo. Li ĉiam estis implikita. Estis senkapigita.
T. Sventon, Stokholmo, eligis etan bedaŭran tusadon pro la malgaja sorto de Roberto Hubardo.
Kiam lordo Hubardo ankaŭ estis elplukinta dekduon da pezaj arĝentaj kuleroj, verdstrian piĵamon kaj ”La murdon en la tekruĉo”, li remetis ĉion en la valizon.
– Kiuj loĝas en la domo? demandis Sventon.
– Ĝuste nun estas mi kaj mia eta nevino Maria kaj mia nevo Diko. La gepatroj estas forvojaĝintaj. Negocvojaĝo. Temas pri kalsonoj. Ĉu sinjoro Sventon eble konas la firmaon Smito,
Smito, Smito & Smito?
– Tre bone, diris Sventon ĝentile, kvankam li ne povis memori, ke li aŭdis ion pri la kalsonoj de sinjoroj Smito. Ĉu unuaklasa varo?
– Mi ne scias tion. Opinias, ke estas nura rubaĵo. La edzo de mia onklino tamen gajnis grandan monon per siaj kalsonoj.
Estis nobeligita pro la afero. Cetere en la sama jaro, kiam Oksfordo venkis Kembriĝon ĝuste sur la golfeja linio.
Sventon senpacience ĝemspiris.
– Supozas, ke sinjoro Sventon memoras Antonon Smiton, daŭrigis lordo Hubardo.
– Antonon Smiton? Sventon diris kun sulkigita frunto.
– Jes, li, kiu nun posedas la fabrikon. Mia bofrato. Li perdis 500 kalsonojn en Mjölby antaŭ kelkaj jaroj, kiam li estis je negocvojaĝo, kaj tion sinjoro Sventon solvis al li. Tial mi pensis, ke ankaŭ mi turnu min ĉi tien.
Antono Smito? Jes, estis tiel. Sventon nun memoris, ke fabrikestro Smito en tute neklarigebla maniero estis perdinta siajn kalsonojn. Kompreneble Sventon solvis la aferon. Post intensa esplorlaboro Sventon trovis la tutan kvanton en malgranda stacia vilaĝo en meza Svedio (sed tiam ĝi jam estis disigita kaj cetere la tuta kvanto estis uzita).
– Ĉu loĝas pli da personoj en la domo? demandis Sventon.
– Jes, mi havas domservistinon, Beti estas ŝia nomo. Kaj ankaŭ la kuiristinon Joana. Sed ĉefserviston ni ne havas. Bona ĉefservisto ne estas havebla eĉ per mono. La malnova honesta tipo de ĉefservisto malaperis.
– Aha! Sventon diris kaj notis, ke malnova honesta ĉefservisto malaperis. Li tute ne estis mirigita. Privatdetektivo kutimi ĝis aŭdi, ke ĉio valora malaperas. Smeraldoj, diamantoj kaj ĉefservistoj – ĉio malaperas pli-malpli baldaŭ. Kiam vi unue aŭdis la piedpaŝojn? li demandis.
– Estis vespero. La infanoj jam kuŝis. Ankaŭ mi mem ĵus kuŝiĝis. Kaj lordo Hubardo rakontis, kion li aŭdis en tiu vespero, kiam oni estis manĝinta sekprunojn je la tagmanĝo. En alia tago, estis bela kaj suna oktobrotago, li daŭrigis, mi sidis ene en la biblioteko, kiam mi subite ekvidis paron da ŝuoj elstari el sub la kurteno. Paro da ŝuoj. Fakte. Neniam antaŭe io tia okazis al mi. Mi kredis, ke estas Beti, do nia domservistino.
– Kial ŝi staris malantaŭ la kurteno? Ĉu ŝi kaŝludis? Sventon demandis malkonfide.
– Kaŝludis? diris Hubardo kun vera surprizo. Kiel tiu Sventon povas kredi, ke Beti kaŝludis, li pensis. En la biblioteko?
Kiam mi sidis tie kaj kontrolis (nepagitajn) fakturojn. Komplete ridinde. Stranguloj, tiuj privatdetektivoj.
– Ne, li diris, mi kredis, ke Beti pro iu kaŭzo metis paron da ŝuoj sub la kurtenon en la biblioteko, kiam ŝi purigis ilin.
– Ĉu ŝi kutimas fari tion?
– Jes, certe ŝi kutimas purigi ilin. Ŝi ĉiam faras tion ordeme, tion mi devas diri. Eble malzorgas iom la polvosuĉadon.
Ture Sventon estis ege okupita privatdetektivo, kaj li volis, ke vizitanto prezentu sian aferon per rekta parolo. Ankoraŭ li ne sciis, kion tiu vojaĝanta fremdulo volas de li. Sur sian blokon li estis notinta: Smito, Smito, Smito & Smito (malbonaj) kalsonoj – Maria, Diko, sekprunoj – piedpaŝoj – 1 paro da ŝuoj sub la kurteno. Kion signifis tio?
– Poste mi rimarkis, ke la kurteno moviĝas iom, lordo Hubardo daŭrigis.
– Aha! do estis rompŝtelisto, Sventon tuj diris. Li tute ne ekmiris. Praktikanta privatdetektivo estas alkutimita, ke homoj staras kaŝitaj malantaŭ kurtenoj. Tio okazas ĉiutage. Kutime la ŝuoj tiaokaze havas pistolon en la mano. Priskribu la aspekton! li diris kaj altiris la blokon.
– Relative malhela kaj rekta kaj larĝa.
– Alta aŭ malalta?
– Tre alta. Ĝis la plafono kaj kun franĝo malsupre.
Sventon, kiu ordeme notis, retenis sin.
– Franĝo malsupre? li akre demandis. Mi neniam aŭdis pri rompŝtelistoj kun franĝo malsupre. Ĉu li havas franĝojn sur la pantalono?
Lordo Hubardo rigardis Sventon esplore. Strangaj uloj, tiuj privatdetektivoj. Oni neniam povas tute kompreni ilin.
– Ni ja parolis pri la kurtenoj, li diris. Ili estas el ruĝa veluro kun franĝoj malsupre. Mia patro aĉetis ilin en la sama jaro, kiam reĝino Viktoria festis sian jubileon.
– Kiu staris malantaŭ la kurteno?
– Tute fremda homo. Ne povas memori, ke mi antaŭe vidis lin.
– Priskribu la aspekton, por ke ni havu klaran personpriskribon, diris Ture Sventon.
– Mi vidis nur la pintledon de liaj ŝuoj. Tiuj estis tre pintaj kaj bone purigitaj.
– Pintaj pintledoj?!! tio venis kiel serio da pistolpafoj de privatdetektivo T. Sventon, Stokholmo.
Ĉu povas esti Nivalo? Li ĉiam aperas en bone purigitaj pintaj ŝuoj kaj staras ofte kaŝita malantaŭ kurtenoj.
Nalo Nivalo estas konata de ĉiu praktikanta privatdetektivo.
Ankaŭ de ĉiu nepraktikanta. Li estas la plej glata kaj malfacile kaptebla krimulo, kiun oni povas imagi al si. Nur Sventon iam sukcesis kapti lin. Ĉie en la plej neatenditaj lokoj tiu Nivalo aperis. Ĉu vere povus esti Nivalo, kiu subite staris malantaŭ ruĝa kurteno kun franĝoj malsupre en la koro de Londono?
De Nalo Nivalo oni povis atendi kion ajn.
Ĉiame tiu Nivalo!
– Daŭrigu! diris Sventon, kaj lordo Hubardo rakontis, ke kvankam li ŝlosis la pordon kaj la fenestroj estis fermitaj, la viro estis for.
– Li ne restadis en la ĉambro. Sentis min kiel idioto. Komplete.
Neniam antaŭe io tia okazis al mi, diris Hubardo.
– Precize, murmuris Sventon. Estas ĝuste. Pintaj ŝuoj kaj tute malaperinta. Konas tion. Sen postsignoj malaperinta.
Ĉiame tiu Nivalo!
Sventon sidis tie konfuze simila al akcipitro. Estis konate, ke la sola, kiu iam sukcesis kapti Nivalon, estis T. Sventon.
– Se mi nur povus kompreni, kion li volas. Li nur kaŝiras tie en tre incita maniero. Kaj tial mi demandas, ĉu sinjoro Sventon volas preni sur sin la aferon. Unue mi intencis turni min al Scotland Yard.
– Scotland Yard? Je-es, povas esti. Bravaj knaboj multaj el ili. Sed mi esploros, kion mi povos fari. Diru al mi nur unu aferon. Ĉu troviĝas fattobulkoj en Londono?
Ĉiu homo havas sian etan strangaĵon, kaj la stranga ĉe Sventon estis, ke li diris fattobulkoj, kiam li volis diri fastobulkoj, kaj ke li diris pitolo, kiam li diru pistolo.
– Fattobulkoj? diris lordo Hubardo. Li cerbumis kviete kaj zorgeme. Fattobulkoj? Ne, li diris, mi neniam renkontis fattobulkon en Londono.
– Povas kredi tion! diris Sventon. Ha! Ridinde! Neniuj fattobulkoj en Londono, unu el la plej grandaj kaj riĉaj urboj en la mondo. Li ekmemoris, ke ekzistas tutaj kontinentoj, kie regas la sama terura manko de fattobulkoj.
Fraŭlino Jansono malfermis la pordon kaj enmetis la kapon:
– Sinjoro Omaro atendas, ŝi diris.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.