La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TURE SVENTON EN LONDONO

Aŭtoro: Åke Holmberg

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Forvojaĝo al Londono

Kiu? demandis Sventon. Ĉu sinjoro Omaro?

– Jes, sinjoro Omaro el Araba Dezerto.

Sventon cerbumis sagace.

– Kie li atendas?

– En la atendejo.

Privatdetektivo estas kutimita al strangaj kaj malfacile klarigeblaj cirkonstancoj. Sventon tuj komprenis, ke se lia amiko Omaro sidas en la atendejo, tio devas esti, ĉar li pro iu kaŭzo vojaĝis ĉi tien el la dezerto.

Tuj sinjoro Omaro aperis je la pordo. Li estis alta kaj svelta, kaj vere orienta li aspektis. Liaj okuloj estis nigraj kaj nepenetreblaj kiel araba nokto. Li estis vestita per ĉiutaga kostumo de okcidenta modelo, sed sur la piedoj li havis paron da molaj pantoflosimilaj ŝuoj, kiuj estis pintaj kaj suprenfleksitaj.

– Estas por mi granda honoro, ke mi persone rajtas saluti sinjoron Sventon, li diris kaj riverencis unue antaŭ Sventon kaj poste antaŭ lordo Hubardo kaj fine antaŭ ambaŭ samtempe.

– Agrabla surprizo, diris Sventon. Ĉu mi rajtas regali vin per fattobulko?

– Post miaj antaŭaj vizitoj ĉe sinjoro Sventon mi tenas tiujn fastobulkojn en dankema memoro, kaj estos por mi granda plezuro persone konsumi tian en kunesto de sinjoro Sventon.

– Fraŭlino Jantono, vokis Sventon. Bonvolu telefoni al Roto pri dek kvar plenigitaj.

Sukeraĵejo Rozo estis la nura loko en la tuta Stokholmo, kie oni dum la tuta jaro povas aĉeti fastobulkojn. Sventon tre ŝatis fastobulkojn. Siajn plej tranĉilakrajn planojn li elcerbumis, kiam li manĝis fastobulkojn. Sed ili devis esti plenigitaj, tre plenigitaj.

La fastobulkoj de Rozo baldaŭ venis, kaj ili estis bonegaj – konvene brunaj kaj kun multe da kremo, kiu superŝvelis en ĉiuj direktoj. Fraŭlino Jansono surtabligis kafon en sia ĉambro, kaj Sventon, lordo Hubardo, fraŭlino Jansono kaj sinjoro Omaro sidiĝis ĉirkaŭ la tablo.

– Mia modesta vizito kaŭziĝas de bagatela malsaneto en la bronkoj, diris Omaro kun tuseto. Mi havas la honoron esti survoje al Londono por provi kuraci miajn bronkojn.

– Sed tie ja estas kruda kaj malseka klimato dum la nuna sezono, fraŭlino Janson diris maltrankvile.

– Jes, konsentis sinjoro Omaro, kaj riverencis ĝentile. Mi provos kuraci miajn bronkojn en la nebula kaj malseka klimato.

Liaj okuloj estis nepenetreblaj kiel araba nokto.

– Tiamaniere, diris T. Sventon. Privatdetektivo kutimiĝas al la plej strangaj cirkonstancoj, kaj Sventon estiĝis neniel surprizita.

– La varmega dezerta vento kune kun ĉirkaŭŝvebantaj sableroj en la aero sekigis miajn bronkojn, klarigis Omaro.

– Malagrable aŭdi, diris lordo Hubardo.

– Tre malagrable, diris Sventon.

– Mia kuracisto doktoro Huseno ĉe Okcidenta Bazarstrato konsilis al mi serĉi malsekan kaj prefere nebulan klimaton. Mi bezonas malsekon en la bronkoj, li diris. Li proponis Londonon en novembro.

– Ĝi estas la ĝusta loko, lordo Hubardo diris. Tie estas nebulo.

Kaj kiam lordo Hubardo parolis pri nebulo, li celis nebulon.

– Estos por mi granda honoro persone resti dum kelke da tempo en tiu fama nebulo, diris sinjoro Omaro kaj riverencis respektplene. Mi do estas en Stokholmo pro malgrava traveturo.

Jam hodiaŭ vespere mi plueniros al Londono.

– Tiaokaze, diris T. Sventon kaj forbrosis eretojn da pano de la maniko, eble ni kuniros. Mi prenos la tapiŝon.

– Ĉar mia propra fluganta tapiŝo por la momento estas ĉe la artflikisto, estus tre valore por mi povi kunveturi sur la tapiŝo de sinjoro Sventon.

Sventon demandis, ĉu lordo Hubardo volus akompani ilin sur la tapiŝo.

– Volonte prenos la tapiŝon, se estos loko. Plezure provi.

Sventon rapide pretigis sin. Li metis dek bone bakitajn fastobulkojn en ujon, kiun li kutimis kunhavi dum siaj vojaĝoj (la fattobulkujo). Plue li kunprenis primuson, kafokaserolon kaj sakon kun siaj diversaj vestoj kaj kelkajn falsajn barbojn.

Ĉion li metis sur la tapiŝon. Li pendigis sian bonan kampolornon per rimeno ĉirkaŭ la kolon kaj metis sian oficistpistolon (kavaleria pistolo el la tridekjara milito) en la poŝon. Fine li surmetis nigran lansubŝtofitan plenbarbon.

Dum tiu tempo lordo Hubardo kaj sinjoro Omaro rigardis la tapiŝon. Ĝi estis mezgranda, iom uzita orienta tapiŝo, kiu disigis specialan odoron.

– Kion ĝi odoras? lordo Hubardo demandis kaj entiris la odoron tra la nazo.

– Kamelon, diris Omaro per sufokita voĉo, kamelon. Li vidis antaŭ si senfinan sablomaron, kie vico da kameloj marŝadis en sia serioza maniero, li vidis palmkronojn en oazo kaj tendon sub la palmoj, kie oni trinkis araban kafon el arabaj tasoj. Sinjoro Omaro aspektis preskaŭ melankolia. Ĝi odoras kamelon, li ankoraŭfoje diris kun kvieta riverenco kaj malrapide entiris la odoron tra la nazo.

Sventon malfermis la fenestron je la plena larĝo. La nebulmalvarma frosta novembra aero penetris en la ĉambron kun la stratobruo. Privatdetektivo Ture Sventon, sinjoro Omaro kaj lordo Hubardo sidiĝis sur la tapiŝon.

– Adiaŭ, fraŭlino Jantono. Bonvolu fermi la fenestron post ni, diris Sventon. Fine li karesis per la mano la franĝon de la tapiŝo kaj diris:

– Holanda Parkavenuo, numero 104, Londono, Britio.

Kiel levita de nevideblaj manoj la tapiŝo supreniĝis kaj elflugis tra la fenestro. Baldaŭ ĝi estis videbla nur kiel malgranda punkto super la tegmentoj. Baldaŭ ĝi malaperis.

Fraŭlino Jansono fermis la fenestron post ili kaj komencis kroĉtriki pottuketojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.