La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TURE SVENTON EN LONDONO

Aŭtoro: Åke Holmberg

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Smito-Nivalo malaperas el la biblioteko

En la posttagmezo Sventon (lordo Hubardo) sidis sola en la biblioteko, okupita de profundaj pensoj. La fajro jam finbrulis. La krepusko estis falinta super la nebulokovrita mondurbo. Regis silento en la domo, krom tiu malforta klakado, kiu ekestas, kiam osta bovidsteko fritiĝas en la kuirejo.

Sventon estingis la lampon por povi pli bone pensi. Por povi eĉ pli bone pensi, li fermis la okulojn. Post kelkaj minutoj li komenci spiri trankvile kaj profunde. La ruĝbrunaj lipharoj moviĝis supren kaj malsupren en takto kun la spirado.

La ĉambro estis nur duone mallumigita. En partoj de ĝi estis lumo de la stratlanternoj, en aliaj partoj regis profunda ĵetombro. Aŭdiĝis mallaŭta palpanta kaŝira sono, kiu ekestas, kiam paro da malgrandaj, pintaj, belpoluritaj ŝuoj sin serĉas antaŭen en la mallumo. Sed Sventon daŭre spiris profunde kaj trankvile. Viro en malgranda, bone gladita, perfida ŝeviotkostumo staris nevidebla en la plej profunda ĵetombro de la ĉambro. Li tenis pistolon en unu mano kaj poŝlampon en la alia. Li eklumigis la poŝlampon kaj lasis la lumkonuson ludi sur la muroj de la biblioteko, ĝis ĝi subite trafis viron en kvadratumita kostumo kaj ruĝbrunaj lipharoj, kiu sidis en seĝo kaj dormis. Lordo Hubardo. Li tuj estingis la lampon kaj staris tute senmova. Por eviti riskon li ankaŭ ĉesis spiri.

Lordo Hubardo ne moviĝis. La viro tiam piedpinte iris en la apudan ĉambron, ankaŭ ĝi preskaŭ senluma. Tiam Hubardo-Sventon senbrue kiel ombro leviĝis kaj sekvis la alian ombron.

La alia daŭrigis en la vestiblon. La hubarda ombro vidis, kiel la malgranda ŝeviotombro haltis ĉe la ŝtuparo kaj aŭskultis. De malproksime oni aŭdis disajn sonojn de la bovidsteko, cetere ĉio estis silenta.

La eta mallarĝa ombro ĝuste metis la piedon sur la unuan ŝtupon, kiam ankoraŭ unu ombro, orientlanda ĉefservisto, aperis ĉe la flanko de la sventona ombro.

– Persono, kiu ne bonvolis anonci sian alvenon, faras viziton en la domo, flustris la orientlanda ombro kun serioza riverenco.

– Tenu la pitolon preta, flustris Sventon.

La orientlanda ombro riverencis kaj diris, ke ĝi tenas la pistolon en tuta preteco.

Dum la tempo la ŝeviotombro estis veninta duonvoje supren sur la hubarda ŝtuparo, kiu de densaj ĵetombroj estis envolvita en nepenetrebla mallumo. Nur pro la diversaj kraketoj oni povis sekvi lian iron. ”Ses – naŭ – dek kvar”, Sventon murmuris malrapide. Ĉiu ŝtupo nome krakis malsimile al la aliaj, kaj pro tio Sventon sciis precize, kiom longe la ombro estis irinta. La krakoj de la ŝtupoj ĉiam estas la unua afero, kiun privatdetektivo lernas, kiam li venas al fremda domo en la koro de Londono.

Sventon kaj Omaro malrapide supreniris la ŝtuparon.

– Ni kaptis lin, flustris Sventon. Nun li estas kaptita kiel en ratkaptilo.

Omaro flustris:

– Ratkaptilo laŭ mia modesta opinio verŝajne estas la ĝusta vorto.

La viro malaperis en la supran halon. Omaro kaj Sventon pasis plejeble proksime al la flankoj de la ŝtuparo. Tie la ligno ne krakis. Sventon tenis sian kavaleripistolon kaj Omaro sian rezervpistolon en la plej alta preteco. Nivalo estis praktike nekaptebla, sed ĉi tiun fojon li estis fiksita. Ili supreniris paŝon post paŝo.

Subite la silento rompiĝis de terura krio. Kaj poste siblis Fraŭlino Poli. Kaj poste sekvis krio de Beti:

– Li estas ĉi tie!

Kaj poste oni aŭdis Marian krii:

– Estas neeble lumigi la lampon!

Kaj poste kriis Beti:

– Li estas ĉi tie!

Sventon kaj Omaro daŭrigis supren, ili fikse rigardis antaŭen, sed povis nur vidi la mallumon, de kiu la hubarda domo estis kovrita. Sventon, kiu opiniis, ke Nivalo estas armita, ne volis lumigi sian poŝlampon. Se ili mem staras nevidataj sur la ŝtuparo, ili certe povos surprizataki lin.

Tiam okazis unu el tiuj tute nekredeblaj okazaĵoj, kiujn oni povas rilatigi nur al Nalo Nivalo. Sventon kaj Omaro aŭdis rapidajn krakadojn en la ŝtupoj, ili rimarkis, ke io falas kaj ruliĝas inter iliaj piedoj la ŝtuparon malsupren. Tiam Sventon lumigis sian fortan poŝlampon kaj sukcesis apenaŭ ekvidi la etan perfidan dorson de Nivalo, antaŭ ol ĝi malaperis kiel fadenbulo en la vestiblo. Ambaŭ postkuregis lin. Nivalo kuregis en la mallumo tra la vestiblo, en la apudan ĉambron kaj poste en la bibliotekon, kies pordon li klakfermis malantaŭ si kaj poste riglis.

Sventon lumigis la pordon per la poŝlampo.

– Dispafu la seruron, li diris al Omaro. La ĉambro ne havas alian elirejon.

Omaro metis kun orientana spiritĉeesto sian rezervpistolon al la seruro kaj pafis. La seruro detruiĝis kaj Sventon artifike malfermis la pordon. Ĉio estis momenta ago.

Ambaŭ iris singarde en la ĉambron kun levitaj pistoloj.

– Levu la manojn! La ludo estas finita! kriis Sventon.

La ĉambro estis senhoma. Omaro volis lumigi la plafonlampon, sed tio ne eblis. Sventon lasis la poŝlampon lumi ĉie.

La fenestroj estis fermitaj. Li lumigis malantaŭ la grandaj se- ĝoj, la sofo, la kurtenoj kaj en la paperkorbo. Smito-Nivalo ne troviĝis en la biblioteko.

En la pordotruo kolektiĝis jam lordo Hubardo, Joana, Beti,

Maria kaj Diko. Ĉiuj ŝajnis paralizitaj de teruro, ĉiuj krom lordo Hubardo, kiu iris en la ĉambron kun sia pipo en la buŝo kaj diris:

– Vetas pundon, ke li ne estas ĉi tie. Li ne aspektis tre mirigita.

Konas ĉi tion. Vetas pundon.

Sventon faris ĝisfundan esploradon de la biblioteko.

– Vetas dek pundojn, diris lordo Hubardo. Nenecese serĉi.

Restadas aliloke.

Sventon estingis sian poŝlampon. Li dum momento staris profundiĝinta en pensoj. Pro la malmulta lumo, kiun la stratlanternoj dissendis en la ĉambron, la aliaj ne povis vidi, kiel mirige simila al akcipitro li estas (se oni povas imagi al si akcipitron kun ruĝbrunaj lipharoj). Ankaŭ ili ne sciis, kian teruregan eltrovon li estis farinta. Li ŝovis la kavaleripistolon en la poŝon kaj diris al Diko kaj Maria:

– Miaj junaj geamikoj, rigardu, ĉu ne la ĉefŝaltilo estas elŝaltita!

Maria kaj Diko estis ĝuste ekkuregontaj, kiam la lumo revenis kaj Omaro diris ĉe la pordo:

– Mi jam havis la honoron kontroli la ŝaltilon. Laŭ mia modesta opinio ĝi estis elŝaltita.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.