La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TURE SVENTON EN LONDONO

Aŭtoro: Åke Holmberg

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Privatdetektivo T. Sventon, Stokholmo

Ĉe Reĝina Strato en Stokholmo Ture Sventon havis sian oficejon. En la pordego estis ŝildo, sur kiu oni legis:

TURE SVENTON
Privatdetektivo

Estis multaj homoj, kiuj eniris tra la pordego, kaj plej multaj estis survoje al Sventon. Li havis grandan klientaron. En novembra tago viro kun pendantaj lipharoj kaj kvadratumita kostumo eniris tra la pordego. Li portis valizon.

Li sidiĝis en la atendejo de la privatdetektivo. Tie kiel kutime estis neordinare multaj homoj, kaj tio estis nenio mirinda.

Ĉiuj sciis, ke T. Sventon estas la plej lertega privatdetektivo, kiu iam ekzistis ĉe la malsupra parto de Reĝina Strato en Stokholmo, jes en la tuta lando. Li estis tute superŝutita de komisioj. Ĉie oni vidis lin. Ekzemple oni supozu, ke familio en Katrineholmo subite rimarkas, ke ilia piano malaperis el la manĝoĉambro. Oni serĉas ĝin en ĉiuj ĉambroj, oni serĉas en la subtegmentejo kaj en la kelo, sed la piano estas for. La manĝoĉambro aspektas tre dezerta. Tiaj okazoj estas pli oftaj, ol oni volas kredi. La plej saĝa, kion oni povas fari en tia kazo, estas turni sin al T. Sventon, Stokholmo. En la sekva tago oni tute ne miru, se oni sur iu el la kvietaj stratoj en Katrineholmo renkontas ĝardeniston, kiun oni antaŭe ne vidis tie. Estas Sventon, kiu esplorrigardas. Li havas kelke da perenoj sub la brako, sed oni rekonas lin pro lia tranĉilakra profilo.

En la venonta tago eblas, ke oni renkontas lin en iu el la plej fekundaj agrardistriktoj de Skanio, kie li ĉirkaŭrigardas pri malaperinta sterkodisĵetilo.

Jes, Sventon aperis en la plej neantauviditaj lokoj, kaj tio dependis de la fakto, ke li posedas flugantan tapiŝon. Kompreneble fervojoj estas konvenaj, kiam temas pri vojaĝoj. Ankaŭ aŭtoj povas esti bonaj. Kaj kompreneble ankaŭ aviadilo povas esti praktike utila, se temas pri vojaĝo inter du malproksimaj lokoj. Sed vera araba fluganta tapiŝo estas io tute alia. En nia lando ĉi tiuj praktikaj tapiŝoj neniam akiris sukceson.

En la Proksima Oriento kun ĉirkaŭaĵo oni ofte vidas ilin. En la arabaj urboj kun siaj svarmantaj homamasoj eĉ estas specialaj parkejoj por la tapiŝoj.

Ture Sventon estis aĉetinta la tapiŝon de sinjoro Omaro, kiu loĝas en la Araba Dezerto. Kaj poste li povis surteriĝi kie ajn. Ekzistis spertaj enrompŝtelistoj, kiuj opiniis, ke ŝtelado ne plu donas profiton. Ekzemple Franco Briljanto kaj Tomaso Larsono. Ili renkontiĝis en iu nokto ekster unu el la malmultaj juvelistfenestroj, kiujn ili ankoraŭ ne rompis. Briljanto kunhavis grandan rompilon, kaj Tomaso havis pli malgrandan faldeblan modelon en la poŝo. Krom tio ili havis pli ol 300 ŝtelŝlosilojn en la dorssako. Briljanto elprenis el la dorssako ŝtrumpon plenan de sablo. Li levis ĝin por disbati la fenestrovitron, kiam Tomaso ekpensis pri io.

– Vi! Atendu momenton! Ekpensis pri io. Sventon!

– Aj! Vi diris ion, Tomaso! Sventon, jes. Tio ne donos profiton. Mi pensas, ke mi anstataŭe prenos laboron en iu brullignejo.

– Jes, mi opinias, ke vi faru tion, Briljanto. Kaj mi serĉos laboron en iu rapidekspedejo.

– Tio estas la plej saĝa afero, kiun vi povas fari. Jes do, bonan nokton!

– Bonan nokton! Salutu vian edzinon!

– Dankon, la samon reciproke!

Ili malgajaj foriris, ĉiu al sia direkto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.