La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TURE SVENTON EN LONDONO

Aŭtoro: Åke Holmberg

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Sventon fariĝas lordo Hubardo

Profunda silento regis en la hubarda manĝoĉambro. Fine Maria trilis.

– Fraŭlino! Venu Fraŭlino! Ŝi klaketis per la fingroj por allogi la katon, sed pro la oranĝomarmelado audiĝis neniu klaketo.

La kato restis senmova en la pordotruo, nur la vosto moviĝis.

– Ne afektiĝu nun, Fraŭlino Poli! kriis Diko kaj klaketis per la fingroj, sed tio eĉ malpli aŭdiĝis. Fraŭlino Poli faris okojn per la vosto kaj observis ilin per siaj flavverdaj okuloj.

– Ĉu Fraŭlino Poli ricevis sian matenmanĝon? demandis lordo Hubardo kaj rigardis Joanan. Kiam li pretrigardis, li rapide diris: Nenia urĝo. Duonan haringon je okazo. Iom pli malfrue eble.

– Ĉu mi iam forgesis la haringoduonon al la kato? demandis Joana kaj apogis sin al la muro.

– Ne, ne, ne. Belega ŝinko ĉi tiu, cetere. Ankaŭ vere delikataj ovoj.

Privatdetektivo T. Sventon opiniis, ke estas tro multe parolate pri katoj, haringduonoj kaj ovoj. Li frapis per la plumo al la tablo.

– Ni daŭrigas, li diris. Ĉu estas iu, kiu povas doni ankoraŭ pli da informoj?

Neniu havis pli da scigoj pri la mistika viro, kvankam Joana murmuris ion pri tio, ke sufiĉas la jam dirita, kaj Diko murmuris ion pri pistolo, kiun li ne rajtas pruntepreni.

– Tiuokaze, diris Sventon kaj elprenis la fattobulkujon, kiun li estis metinta sub la seĝon, mi petas vin rigardi tiun bulkon.

Joana proksimiĝis kaj rigardis en la ujon. Ŝi vidis grandan bele bakitan tritikbulkon. La supra parto estis detranĉita kiel kovrilo, kaj sub la kovrilo elŝvelis la batita kremo en ĉiuj direktoj.

Sventon singarde levis la fastobulkokovrilon kaj montris al ŝi, ke sub ĝi estas kaŝita migdalaĵo. Li petis ŝin baki kelkajn tiajn bulkojn en ĉiu tago, dum kiu li restos en la domo.

Lordo Hubardo kraĉotusis kaj deklaris, ke ekzistas bonega bakejo-butiko en la najbareco. Precipe iliaj ĉokoladumitaj keksoj… Sventon diris, ke li ĉiam alte taksas la londonajn bakistojn.

Ilia nura manko estis ilia partieco. Sventon ne kulpis, ke ili tute neas baki fastobulkojn. Li premis la fastobulkon en la manon de Joana, por ke ŝi havu modelon por imiti. Poste li rapide manĝis sian frititan ovon kaj diris, ke li intencas tuj daŭrigi la esploran laboron. Ĉiuj leviĝis de la tablo.

Lordo Hubardo petis, ke Sventon kaj Omaro sekvu lin al la supra etaĝo, por ke li montru al ili iliajn ĉambrojn. Lordo Hubardo,

Sventon, Omaro, Maria, Diko kaj Fraŭlino Poli anserovice supreniris la ŝtuparon. Omaro diris, ke tio estas por li granda honoro. La lordo asertis, ke la ĉokoladumitaj keksoj honeste dirite estas bongustaj. Fraŭlino Poli stariĝis je la postkruroj kaj lekis la fingropintojn de Maria kaj poste tiujn de Diko.

Sventon kaj Omaro ricevis ĉiu sian malvarman kaj malsekan ĉambron kun kurteno de malseka nebulo ekster la duone fermitaj fenestroj. Omaro riverencis respektplene kaj diris, ke la ĉambro estos netakseble utila al liaj bronkoj, en kiuj li jam havis la plezuron senti mildigon.

– Ni tuj komencas, diris Sventon kaj pli similis al akcipitro ol iam. La nura maniero aranĝi efikan gardon de la domo estas ŝanĝi vestojn. Bonvolu demeti tiun kvadratitan kostumon!

Ekde nun mi estos lordo Hubardo.

Lordo Hubardo cerbumis pri tio.

– Mi komprenas, li diris. Sed kio do mi estas…?

– Estas tro frue paroli pri tiu afero, Sventon diris per firma voĉo. Bonvolu depreni la kvadratitan!

Lordo Hubardo eniris en sian ĉambron. Post momento li venis al la ĉambro de Sventon vestita per noktosurtuto kaj kun la kostumo sur la brako.

– Ekde nun mi estas lordo Hubardo, diris Sventon kaj iris en la banĉambron, kie li ŝanĝis vestojn. Poste li zorgeme el la vestosako elektis lipharojn, pendantan, ruĝbrunan aĵon. Plue li aliigis la tutan vizaĝon tiel, ke neniu povis distingi lin de lordo Hubardo. Al sperta privatdetektivo tio estas momenta ludago. Li ŝovis la kavaleripistolon en la poŝon kaj bruligis sian pipon.

Diko kaj Maria surprizitaj silente fiksrigardis lin, kiam li envenis. Ili preskaŭ timiĝis. Fraŭlino Poli flaresploris lian pantalonon kaj siblis. Sinjoro Omaro riverencis kun orienta trankvilo.

Tiam la pordo malfermiĝis kaj lordo Hubardo envenis. En kvadratita kostumo. En egala kostumo, kostumo el sama ŝtofo kaj sama modelo. Ekzakte egala. Nun neniu povus distingi ilin unu de la alia.

Ambaŭ staris silentaj kaj rigardis sin reciproke. La lordo sentis iom da malagrablo kaj fermis la okulojn. Dum momento li ne sciis, ĉu li estas lordo Hubardo aŭ privatdetektivo Sventon. Aŭ ĉu male Sventon estas privatlordo Hubardo kaj inverse. Li sentis facilan kapturnon kaj provis esplori, kiel la aferoj statas. Li levis la manon al la frunto kaj feliĉe rimarkis cikatron sur la dikfingro, kiun li ricevis, kiam li kiel infano vundis sin per tranĉilo. Kaj tial li certe sciis, ke Sventon ne estas Hubardo kaj male.

– Por kio tio utilus? demandis Sventon.

– Uzas ĉiam la saman specon de kostumo, diris lordo Hubardo.

Havas nur tiun ĉi specon labortage. Ĉiam havis.

Sventon ŝmacis malpacience per la lango. Nu, nur restu en via ĉambro. Ne lasu iun vidi nin kune. Li turnis sin al sinjoro Omaro. Ĉu sinjoro Omaro volas servi kiel ĉefservisto? Estus bezonate por la gardado.

Sinjoro Omaro serveme riverencis.

– Tio estus vere bonege! ekkriis lordo Hubardo. Praktike neeble trovi bonan ĉefserviston nuntempe. Mi provis…

– Mi scias, interrompis Sventon.

– Estas por mi neatendita honoro servi kiel provizora ĉefservisto en ĉi tiu domo, diris Omaro kaj riverencis respektoplene.

Liaj okuloj estis same nepenetreblaj kiel iam. Mi laŭ modesta kapablo provos respondi al tiu konfido, kiu tiel bonvole montriĝas al mi.

Lordo Hubardo elprenis blankan amelitan kolumon kaj pompan nigran antaŭtagmezan kostumon. Kiam Omaro estis surmetinta tiujn vestojn, neniu povis distingi lin de orientlanda ĉefservisto.

– Vidu! diris Sventon kaj eltiris rezervpistolon el la poŝo.

Prenu ĉi tiun pitolon.

– Mi havas mian en la noktotabla kesto, diris lordo Hubardo.

– Estas bone. Sed memoru. Uzu la pittolojn nur se necese.

Memoru tion, knaboj – nur se necese! Li turnis sin al Maria kaj Diko. Kaj vi, miaj junaj geamikoj – memoru, ke kion vi ĉi tie aŭdis kaj vidis, tio estas sekreto. Nun mi estas via onklo.

Sventon solvas la misteron de Fraŭlino Poli Lordo Hubardo iris en sian ĉambron. Sventon iris en la bibliotekon. Post kiam li esploris la kurtenojn, li sidiĝis sur seĝo. Ĉefservisto Omaro faris sin nevidebla. Neniu ĉefservisto povas fari sin pli nevidebla ol orientana ĉefservisto. Maria kuris suben en la kuirejon. Tie ŝi saltis unupiede kaj kriis:

Mi scias, mi scias, mi scias! ĝis Joana elpelis ŝin. Tiam Diko enŝovis la kapon kaj kriis: Ankaŭ mi scias!

Sventon sidis profunde enpensiĝinta, kiam Omaro senbrue envenis kun fastobulko sur pleto.

– Estas por mi granda plezuro povi persone prezenti ĉi tiun bonbakitan saluton el la kuirejo, diris ĉefservisto Omaro.

Sventon singarde gustumis la fastobulkon. Poste li manĝis pli rapide. Ĝi estas tro malgranda, li diris. Sed estante tro malgranda, ĝi tamen estas relative konvena.

Post kelkaj minutoj, kiam Sventon ree sidis en profundaj pensoj, Omaro aperis same senbrue kiel antaŭe. Nun li portis en la mano etan arĝentan teleron, kaj sur ĝi kuŝis letero.

– Estas por mi granda honoro prezenti tiun ĉi leterpoŝtaĵon, kiun la poŝtisto ĵus havis la honoron…

– Dankon, diris Sventon kaj prenis la leteron. Ĉar ĝi estis adresita al lordo Hubardo, Sventon tuj malfermis ĝin.

Estas ege grave por praktikanta privatdetektivo identiĝi kun la rolo, kiun li ĝuste tiam ludas. Lordo Hubardo dum momento fermis la okulojn kaj ne bone sciis, kiu li estas. T.

Sventon kontraŭe nenion preterlasis. Li dum sia tuta tempo sciis, ke li estas lordo Hubardo. Sen pripensado li do malfermis la leteron kaj legis:

Mia kara nevo!

Ĉu vi kredas, ke vi povas memori, ke Fraŭlino Poli ĉiutage havu 1/2 haringon, pecon da bovidviando kaj du mezurojn da kremo? Mi nur volas memorigi vin. Mi fidas vin, aŭ pli bone dirite, mi ne fidas vin. Estas malgaje por mi diri, ke vi jam kiel eta knabo estis tre malordema. Sed mi atendas, ke mi je mia hejmenveno al Londono trovos Fraŭlinon Poli tute sana. Vi ĉiam postulas, ke mi interesiĝu pri viaj ekonomiaj zorgoj. Ĉu do estas tro multo petata de via onklino, ke vi pensu pri tio: 1/2 haringo, unu peco da blanka bovidviando kaj 2 mezuroj da kremo?

Salutojn de via sindona onklino Viktoria – Ha! ekkriis Sventon-Hubardo kolere. Malordema? Mi!

Kiel knabo? Kiam mi studis en Vasa mezlernejo, mi ĉiam ricevis bonajn atestojn pri diligento kaj konduto. Ridinde!

Sventon aŭskultis. Li klare aŭdis mallaŭtan zumantan sonon en la ĉambro, sed li ne povis kompreni, de kie ĝi venas.

Sonis kiel eta senbrua motoro kun konstanta agrabla moviĝo.

Privatdetektivo ĉiam estas elmetita al danĝeroj de diversaj specoj, kaj se li subite aŭdas etan motoron en la ĉambro, tio estas grava kaŭzo, ke li estu singarda. Sventon prenis la kavaleripistolon el la poŝo kaj ĉirkaŭrigardis. La ĉambro havis altajn librobretarojn, kaj meze de unu el la longaj flankoj estis granda kameno. Estis du fenestroj, kiuj ambaŭ rigardis al la nebulo. Li rigardis en la paperkorbo kaj malantaŭ la kurtenoj.

Li aŭskultis zorgeme. Sonis kvazaŭ la motoro troviĝus proksime al la kameno. Tie staris du grandaj brakseĝoj, kiuj vere ŝajnis senkulpaj, sed kiujn li tamen decidis pli detale esplori.

En unu kuŝis ruĝa kuseno, en la alia blanka. Li kredis, ke li eraris kaj anstataŭe iris al unu el la librobretoj. Tiam li aŭdis la motoron ree starti malantaŭ si.

Ĉiu, kiu iam aŭdis nevideblan bibliotekmotoron starti dorsflanke, scias, kiom ekscita tio estas. Sventon rapide turniĝis kaj levis la ofican pistolon. Tiam la blanka kuseno leviĝis kaj eksaltis al la planko.

Sventon-Hubardo tuj komprenis, ke la motoro estis nur Fraŭlino Poli, kiu kuŝis kaj ŝpinis en la seĝo. Li provis kapti la eternan katon, sed Poli forsaltis kaj siblis. Estis neeble kapti ŝin. Ŝi faris belan angurosalton supren sur unu el la librobretoj.

Tie ŝi sidis kaj rigardis Sventon-Hubardon per misteraj senmovaj flaveverdaj okuloj. Svanton sidiĝis en la seĝo.

Estas necerte, kiom longe Sventon-Hubardo sidis en la seĝo kaj pensis. Eble li sidis tie dum relative longa momento.

Aliflanke tio eble okazis dum multe pli mallonga momento.

Sed kiam li stariĝis, li estis solvinta la tutan misteron.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.