La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() TURE SVENTON EN LONDONOAŭtoro: Åke Holmberg |
©2023 Geo |
Sventon kredis, ke oni nenion plu bezonas timi en tiu ĉi vespero kaj nokto. Kun sia granda sperto li ne atendis pluan viziton antaŭ la venonta tago, kiam sekretario Smito en Societo Kato venos por forporti Polin. Ke Nivalo jam en ĉi tiu vespero faris kroman viziton, montris, ke li ne tute fidis je la informo, ke Poli restadas ĉe la veterinaro. Evidente li estis suspektema.
Ĉiuj iris al siaj ĉambroj. Lordo Hubardo iris al gastoĉambro, kaj Sventon kuŝiĝis en la ĉambro de la lordo. Li demetis la kvadratitan kaj la pendantajn lipharojn, kiujn li metis sur la noktotablon. Post momento li falis en profundan fortigan dormon kaj vekiĝis nur en la sekva mateno, kiam Beti frapetis la pordon. Ŝi estis regalonta per frua taso da teo, kaj ŝi estis ordonita ĉiam zorgeme informiĝi pri ĉies gusto kaj opinio pri teo.
– Bonan matenon, ŝi diris kaj levis la kurtenon. Kion vi deziras, kafon, teon aŭ lakton? ŝi unue demandis pro la ordo.
Sventon intencis respondi, ke li deziras kafon, kiam li ekmemoris, ke li estas en Londono. Privatdetektivo devas pensi pri ĉio.
– Bonvolu, teon, li diris.
– Ĉu estas dezirata cejlona teo, ĉina teo aŭ hinda altregiona teo? demandis Beti.
– Kion? Cejlona aŭ…? Ne gravas. Teo. Ĉu estas nebulo ankaŭ hodiaŭ?
– Jes. Kun aŭ sen sukero?
– Kun! diris Sventon kun iom da malpacienco. Kun!
– Ĉu vi deziras kremon aŭ lakton aŭ citronon? Beti demandis neŝanceleble.
Sventon kunmordis la dentojn kaj diris:
– Kremon.
– Ĉu vi deziras ordinaran kremon aŭ kaprinan kremon?
Sventon etendis la manon al la kavaleripistolo kaj diris:
– Kafon! Donu al mi kafon!
Dum li atendis la kafon, li studis malgrandan praktikan manlibron, kiu nomiĝis ”Cent manieroj esploradi en nebulo”.
Tie estis skribite, ke en densa nebulo (t.n. londona nebulo) kaŝsekvanta detektivo per sekurpinglo devas fiksi ŝnureton sur la jakon de la sekvata persono kaj mem teni la alian finon de la ŝnureto. En tre gravaj kazoj oni devus postiri la sekvatan personon tiel proksime, ke oni kiam ajn povus atingi lin etendante la dekstran (aŭ maldekstran) brakon.
– Tiamaniere, Sventon murmuris penseme kaj legis plue.
Beti venis kun kafo kaj novbakita, bone plenigita fastobulko.
– Dankon, diris Sventon kaj mordis pecon de la bulko. La fastobulkoj de Joana pli kaj pli komencis simili la Rozo-bulkojn.
Estante malsukcesa la bulko fakte estis nekutime sukcesa.
– Bonvolu havigi al mi ŝnureton kaj sekurpinglon, diris Sventon kaj forviŝis iomete da kremo de la nazo. Beti promesis havigi tiujn objektojn, kaj Sventon daŭrigis pri la fastobulko, kafo kaj manlibro.
Je la deka horo lordo Hubardo-Sventon sidis en la biblioteko kun sia kavaleripistolo en la poŝo. Lordo Hubardo estis en la gastĉambro, kie li restos dum la vizito de sekretario Smito.
Dum ĉia esplorado estas grave, ke ne du ekzakte samaspektaj lordoj aperu samtempe. Nenio alia povas tiel facile kaŭzi nenecesajn suspektojn.
Diko kaj Maria streĉe atendis la alvenon de Smito. Ili jam ricevis siajn instrukciojn. Estis ekscite por ili, sed ankaŭ iom terure.
– Stulte, ke ni ne povas ricevi ĉiu propran pistolon por eviti riskon, diris Diko.
– Vi ja povas preni vian akvopistolon, proponis Maria.
– Ne estu stulta nun! Sed Diko tamen plenigis sian akvopistolon en la banĉambro kaj ŝovis ĝin en la poŝon.
Ĉefservisto Omaro estis sur sia posteno – silenta, sekretema kaj praktike nevidebla.
Sventon-Hubardo sidis en profunda brakseĝo kun la gamboj etenditaj kaj ŝajnigis studi matenan gazeton. Li ekskuiĝis, kiam li ekvidis anoncon kun la jena teksto:
SOCIETO DE LONDONAJ
UNUIĜINTAJ KATAMIKOJ memorigas pri sia ĉiujara ekspozicio de purrasaj katoj. Koncernas la intereson de ĉiu unuiĝinta katposedanto unufoje jare permesi al sia bela dombesto esti eksponata. Kato alte taksas tian atenton kaj fariĝas poste duoble fidela. Avizoj akceptiĝas de sekretario Smito, kiu ankaŭ prizorgas venigon kaj hejmensendon de niaj kvarpiedaj amikoj.
– Ha, murmuris Sventon. Povis ĝuste pensi tion. Ĉi tie ni havas rilaton al radikala kaj metoda bando. Kaj li premis la kavaleripistolon en la poŝo.
Ĉefservisto Omaro staris subite ĉe la pordo kaj diris:
– Estas por mi granda honoro anonci, ke sekretario Smito en Societo de Londonaj Unuiĝintaj Katamikoj estas veninta por – eĉ se okaza – vizito.
Li riverencis respektplene kaj sinjoro Smito eniris. Sventon faris preskaŭ nerimarkeblan movon per la dekstra brovo, kaj Omaro faris tute nevideblan movon per la montrofingro kontraŭ sia orientana pantalonpoŝo, kie li konservis sian ŝarĝitan rezervpistolon. Poste li senbrue malaperis en la vestiblon, kie li per sekurpinglo fiksis fortikan ŝnureton sur la palto de Smito-
Nivalo.
– Ne, vidu, sinjoro Smito! Bonan tagon! diris Sventon-Hubardo.
La nebulo daŭras. Malvarma vetero.
Sventon rimarkis, ke Nivalo strabas pli ol ordinare malantaŭ siaj orkadritaj okulvitroj. La viro evidente estis plene streĉita.
– Bonvolu sidiĝi, diris Sventon kaj montris al senkompare profunda fotelo, en kiun Nivalo sinkis, tiel ke preskaŭ nur liaj vagantaj okuloj kaj pinta nazo estis videblaj. Per kio mi povas servi al vi? demandis lordo Hubardo-Sventon.
– Sed estas ja koncerne la katekspozicion, diris la eta viro kun afekta rido kaj baraktis iom per la kruroj, kvazaŭ li volus leviĝi el la fotelo.
– Aha! La ekspozicio! Preskaŭ forgesis ĝin.
– Lasu min montri tie en la gazeto! La vortoj venis el profunda fotelo, el kiu sinjoro Smito faris senesperajn provojn levi sin.
– Legis ĵus la anoncon. Ĉiam kutimas diri, ke solida ekspozicio estas la plej malmulto, kion ni povas fari por niaj etaj kvarpiedaj amikoj.
– Kie estas Fraŭlino Poli? demandis Smito-Nivalo kaj rigardis en ĉiujn direktojn samtempe, post kiam li ternis. Ŝi estas sana nun, ĉu?
– Kiel nuksokerno. La veterinaro ĝuste diris, ke li neniam vidis ion similan. Vera ferstomako en tiu nuksokerno, li diris.
– Do mi kunprenu ŝin. Mi havas komfortan korbon en la vestiblo.
– Mi tuj petos mian ĉefserviston alporti ŝin, diris Sventon-
Hubardo kaj premis la sonorilŝaltilon ĉe la pordo. Li ĵus faris tion, kiam ĉefservisto Omaro aperis kiel komisiita ombro en la pordotruo.
– Bonvolu alporti Fraŭlinon Poli, diris Sventon-Hubardo.
– Estos por mi granda plezuro venigi Fraŭlinon Poli, diris ĉefservisto Omaro. Persone mi ĉiam havis honestan opinion, ke Fraŭlino Poli…
– Rapidu! Babilu malpli! aŭdiĝis la voĉo de la sekretario el la fotela profundo.
– Estos por mi granda honoro dum malpli da babilado rapidi…
– Eklaboru! siblis Nivalo kaj ternis.
– Mi laŭ malgranda kapablo provos eklabori, diris ĉefservisto Omaro kaj riverencis al la seĝodorso kaj poste malaperis.
– Ĉu li ne babilas iom tro multe? diris sinjoro Smito suspekteme.
– Malfacile trovi bonan ĉefserviston nuntempe, diris Sventon-
Hubardo.
– Mi scias. Mi mem havis grandajn malfacilaĵojn, diris sekretario en Societo Kato kaj ternis trifoje.
Nun aŭdiĝis piedpaŝoj kaj Smito turnis sin nervoze en la fotelo. Li trankviliĝis, kiam li vidis, ke estas knabino kaj knabo.
– Onklo, diris la knabo, ĉu ni povas eliri kaj ludi iom?
– Bona onklo! diris la knabino.
– Venu saluti unue, diris onklo Hubardo-Sventon. Ĉi tie estas sekretario Smito.
– Bonan tagon, diris Maria kaj etendis la manon.
– Kio estas via nomo, eta amikino? pepaĉis sekretario Smito.
– Maria, diris Maria.
– Kaj vi? diris Smito al Diko.
– Diko, diris Diko.
Kaj Maria kaj Diko rigardis sur la tapiŝon kaj aspektis kvazaŭ ili bezonus iri al la dentisto. La kaŭzo estis, ke ili sentis iom da teruro. Sekretario Smito, kontraŭe, sentis sin iom pli trankvila. Ĉantaĝonivalo devas esti singarda, sed li ĉiam sentas sin pli trankvila, kiam li vidas du etajn modestajn gefratojn.
Li cerbumis pri io konvena por diri.
– Ĉu vi faris viajn taskojn bonorde? li demandis kaj klopodis aspekti kiel kristnaskvireto.
– Nee, diris Diko kaj desegnis per la ŝupinto sur la tapiŝo.
Maria rigardis la tapiŝon kaj skuis sian kapon, tiel ke la haroj falis kiel kurteno antaŭ la vizaĝo.
– Aj-aj-aj! diris onklo Smito kaj provis simili al kristnaskvireto pli ol iam antaŭe. Kial vi ne faris tion?
– Ni estas liberaj. Estas parotidito en la lernejo.
Diko kaj Maria daŭre desegnis per la ŝupinto sur la hubarda bibliotektapiŝo. Poste Maria haste forlasis la ĉambron, sed Diko restis ĉe la pordo kaj tiris pistolon el la poŝo. Sinjoro Smito en Societo Kato ĝuste tiam hazarde turnis sin al la pordo.
Povas esti, ke akvopistolo estas akvopistolo. Ĝi tamen iom similas ordinaran pistolon. La vaganta rigardo de Smito rigidi ĝis. Li eksaltis el la fotelo kaj ŝovis fulmrapide la manon en la dekstran pantalonpoŝon. Sventon same fulmrapide ŝovis la manon en la dekstran pantalonpoŝon. Diko kuris el la ĉambro.
Sinjoro Smito ridis streĉe kaj tiris la manon el la pantalonpoŝo.
Hubardo-Sventon ridis bonhumore kaj tiris la manon el la pantalonpoŝo.
Smito trankviliĝis, kiam li aŭdis la infanojn kuri el la ĉambro.
Kaj li fariĝis eĉ pli trankvila, kiam li aŭdis ilin malfermi la eksteran pordon kaj elkuri en la nebulon. La pordo klakfermi ĝis kaj en la domo fariĝis silente.
– Infanoj estas infanoj, diris Hubardo-Sventon. Mi ĉiam kutimas diri, ke infanoj estas infanoj.
– Precize, sinjoro Smito diris kompreneme kaj ŝajnigis aspekti kiel kristnaskvireto, kiu ĵus demetis la barbon kaj kiu nun kontente ridetas al la tuta kunestantaro.
Ne farinte eĉ brueton la orientana ĉefservisto subite staris meze en la ĉambro kun belega angurokato sur la brako.
– Fraŭlino Poli, li diris kaj riverencis respektplene. Mi permesis al mi alporti ankaŭ katkorbon, kiun sinjoro Smito bonvole kunportis. Kun orientana riverenco li elsorĉis korbon, kiun li metis sur la tapiŝon.
La eta sekretario apenaŭ sciis kion fari pro raviĝo. Li ŝovis la manon en la veŝtpoŝon kaj donis al ĉefservisto Omaro falsan arĝentmoneron.
– Vidu ĉi tie, mia bona viro, li diris.
– Estas por mi nemeritita honoro…, komencis Omaro.
– Babilaĉo! interrompis sekretario Smito kaj metis rapide la neĝoblankan angurokaton en la korbon.
– Adiaŭ, adiaŭ, eta Poli, diris lordo Hubardo-Sventon kaj frapetis per montrofingro sur la kovrilo.
– Societo Kato garantias, ke la kato estos hejmensendata en la sama momento, kiam la ekspozicio fermiĝos, diris Smito solene.
– Nenia urĝo, ne gravas, diris Hubardo-Sventon bonhumore kaj suĉis sian pipon. Tute nenia rapidego.
Sekretario Smito diris ĝis revido, prenis la katokorbon kaj ekkuris kontraŭ la pordo. Li ne faris pli ol du-tri etajn paŝojn, kiam li abrupte haltis. Viro en kvadratita kostumo, pendantaj lipharoj kaj pipo en la buŝo enpaŝis en la ĉambron. Lordo Hubardo.
Smito-Nivalo palpebrumis, spirblovis kaj pinĉis sian brakon.
Jes, li estis veka. Li ĵetis rigardon malantaŭen. Ankaŭ tie staris lordo Hubardo.
– Pardonu, diris tiu lordo Hubardo, kiu ĵus venis en la ĉambron, al tiu lordo Hubardo, kiu antaŭe estis tie. Fariĝis terure malgaje sidi en la ĉambro. Kion diras detektivo Sventon pri partio de tabloteniso?
Sekretario Smito tiris fulmrapide sian pistolon el la dekstra pantalonpoŝo.
– Levu la manojn! li siblis kaj mem levis la pistolon.
Lordo Hubardo elsendis pacan fumnubon kaj mirigita levis la manojn. Sventon, kiu ne sukcesis sufiĉe rapide eltiri sian pezan kavaleripistolon, ankaŭ levis la manojn. Omaro, kiu en la kriza momento staris antaŭenklinita por preni cigarstumpon de la tapiŝo, ankaŭ levis la manojn.
Smito-Nivalo iris malantaŭen kontraŭ la pordo kun la katkorbo en unu mano kaj la pistolo en la alia. Li klakfermis la pordon al la biblioteko kaj provis rigli ĝin je la ekstera flanko.
Tio ne eblis, ĉar sinjoro Omaro en la antaŭa vespero per bone direktita araba rezervpafo frakasis la seruron. Kiam Smito-
Nivalo komprenis, ke la pordo ne estas ŝlosebla, li anstataŭe ĵetis sin al la elirejo, kaptis ĉapelon kaj palton kaj malaperis eksteren en la nebulon kun ŝnureto trenata post si.
La tri bibliotekviroj, kiuj en la hasto ne ekmemoris, ke la seruro mankas, metis ĉiuj samtempe la ŝultrojn kontraŭ la pordon kaj krevigis ĝin, kaj poste ili kun levitaj oficistaj pistoloj kuregis pluen. Ili kuris tra la ekstera pordo, kiu estis malfermita.
Kiam ili alvenis al la sablopado, ili aŭdis aŭton enmeti unu rapidon post la alia kaj malaperi en la nepenetreblan londonan nebulon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.