La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TURE SVENTON EN LONDONO

Aŭtoro: Åke Holmberg

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La nebulo malfaciligas la esploradon

Tuj kiam la pordo estis klakfermita malantaŭ Smito, fenestropurigisto kuregis en la halon. Estis privatdetektivo T.

Sventon, kiu en nekredeble mallonga tempo maskis sin.

– Rapide, sinjoro Omaro, li vokis. Ni devas sekrete sekvi lin!

– Tio estos por mi granda honoro, diris Omaro sen ŝanĝi mienon.

Sventon donis al li grizan plenbarbon de praktika sportmodelo, kiun Omaro surmetis kun orientana lerteco, post kio ili ambaŭ kuregis tra la pordo kaj daŭrigis sur la straton. Ili troviĝis en nebulo de nesuperita kvalito. Ili eĉ ne povis vidi sin reciproke. Ili staris senmovaj kaj aŭskultis. Dekstre aŭdiĝis rapidaj piedpaŝoj, kiuj malproksimiĝis.

– En tiun direkton! ekkriis Sventon kaj premis la kavaleripistolon en la poŝo. Ambaŭ kuregis dekstren kaj tuj puŝis la kapon kontraŭ parkita ŝarĝaŭto, kiu apartenis al torfsternaĵfabriko.

Ambaŭ daŭrigis iom kaj poste ili haltis kaj aŭskultis. Nun nenio estis aŭdata krom la muĝo de la mondurbego kaj la sono de preĝejaj sonoriloj, miksita kun la bruo de preterpasanta aŭtobuso. Cetere ĉio estis tiel silenta, ke oni povus kredi, ke la tuta urbo estas senhoma.

– Ha, eksonis Sventon. Nenia ideo daŭrigi sur ĉi tiu strato, kio nun estas ĝia nomo.

– Eta Strato, diris voĉo, kiu iris apud li. Sventon ekhaltis.

Ne estis la voĉo de Omaro. Li malklare ekvidis staturon ĉe sia flanko.

– Pardonu sinjoro, mi kvazaŭ aŭdis, ke vi demandas pri la nomo de la strato, la fremda voĉo afable diris.

– Ha! diris Sventon kaj reiris hejmen.

Omaro jam estis hejme. Li demetis la grizan plenbarbon kaj elparolis sian varman dankemon pro la prunto. Sventon rapide transformis sin de fenestropurigisto al lordo Hubardo.

Post kelkaj minutoj ĉiuj sidis kune en la biblioteko: privatdetektivo Sventon-Hubardo, sinjoro Omaro, lordo Hubardo kaj la du junaj parencoj Maria kaj Diko. Inter la ĉeestantoj estis ankaŭ la angurokato de maljuna sinjorino Smito, Fraŭlino Poli. Oni trinkis teon, kaj la fajro brulis hejmece. Ĉiu ajn povus kredi, ke ili estas feliĉa londona familio, kiu ĉe taso da varma, bongusta teo sidas babilante pri la fiaj prezoj de karbo kaj bovrostaĵo kaj pri la aĉegaj lernejaj atestoj al la infanoj.

Kiu ajn tiaokaze eraras. Oni parolis pri Nalo Smito-Nivalo.

– Ne daŭris longe, diris Sventon, ĝis mi komprenis la kunligon.

Nivalo volas ŝteli la angurokaton. Nivalo scias, ke la maljuna sinjorino Smito estas varme korligita al la kato. Ĉanta ĝo! minace diris Sventon kaj bruligis grandan cigaron. Li volas ŝteli la katon kaj poste postuli enorman elaĉetan monsumon.

– Ĉu vere, ĉu estas tiel, diris lordo Hubardo kaj bruligis sian pipon. Mi multe miris pri tio, kial li kaŝe ĉirkaŭiras ĉi tie.

Kredis unue, ke estas ulo, kiu emus aĉeti la domon.

– Li kaŝiris ĉi tie por ŝteli la katon. Ni memoras, ke Poli siblis ĉiufoje, kiam li aperis. Ŝi estas malfacile kaptebla de fremdulo.

Hodiaŭ li provis alian metodon: li prezentis sin kiel sekretario de katasocio, kiu ne ekzistas, kaj volis kun granda afableco kunpreni la katon al ekspozicio, kiu ankaŭ ne ekzistas.

– Ĉu tiel, diris lordo Hubardo kaj elsendis kvietan fumnubon.

Sed per tio ni ne lasos nin trompi. Iom pli da teo?

– Li revenos morgaŭ. Tiam mi lasos lin kunpreni la katon.

Ĉiuj rigardis konsternitaj T. Sventon. Iomete da marmelado falis sur la pantalonon de Diko. Fraŭlino Polio movis la voston en okoj. Lordo Hubardo cerbumis kun maltrankvila mieno.

– Supozas, ke devas esti iu eraro, li diris. Volas prefere restigi la katon. Alie mia onklino volus… mi estas tre dependa de… mi celas…

– Li kunprenos la katon, diris Sventon per firma voĉo. Li kredeble kunlaboras kun tuta aŭ almenaŭ duona krimulbando, kiu devos esti malkovrita. Se persono ne unue ŝtelos la katon, estos poste neeble malkovri lin.

– Ĉu vere, jes tiaokaze… ne bone scias ion pri tiaj aferoj,

Hubardo diris kun zorgema mieno.

– Bona onklo Sventon, ĉu ni rajtos ĉeesti, kiam Nivalo venos? vokis Maria.

– Jes, tion ni rajtos, ĉu ne? demandis Diko kun io malklara en la voĉo.

– Diko, mia knabo, diris lordo Hubardo, vi devas finmaĉi antaŭ ol li venos, antaŭ ol vi parolu, mi volas diri. Maria ĉiam finmaĉas.

– Ŝi tute ne havas tiom da marmelado sur sia buterpano, klarigis Diko.

– Ankaŭ ne sur la pantalono, diris Maria.

– Miaj junaj geamikoj, diris Sventon, Nivalo estas danĝera.

Sed aŭskultu! Vi volonte povos enveni kaj saluti al sekretario Smito. Tio nur aspektus agrable kaj senafekte. Plej grave estas, ke li ne suspektu ion. Hodiaŭ ĉio sukcesis bone. Li kredis, ke mi estas lordo Hubardo.

– Jes, sed tio sinjoro Sventon ja estis, la lordo diris kun sincera miro.

– Do oni morgaŭ enpaŝos kaj salutos la ĉantaĝonivalon,

Diko diris.

– Miaj junaj geamikoj, diris Ture Sventon. Ĉu vi poste volos helpi min ankaŭ pri alia afero?

Maria kaj Diko nenion pli volonte farus.

– Estas bone. Mi donos al vi precizajn instrukciojn, diris privatdetektivo Sventon kaj defrapis la cindron de la cigaro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.