La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TURE SVENTON EN LONDONO

Aŭtoro: Åke Holmberg

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

T. Sventon venas al Nigra Strato

Sventon surteriĝis kun mallaŭta falbruo ekster domo kun ege suspektinda aspekto. La aŭto, pri kiuj la infanoj parolis, restis tie. Verŝajne Nivalo ankoraŭ estis en la domo. Per alkutimitaj spertoj kaj rapidaj movoj Sventon kunvolvis la tapiŝon kaj kaŝis ĝin sub gazetpaperoj kaj aliaj forĵetaĵoj ĉe la domomuro. Kun ekstrema gardemo kaj la terura kavaleripistolo en la mano li proksimiĝis al la pordo. Ĝi ne estis ŝlosita.

Li ŝovis ĝin, eniris kaj estis en malhela pasejo. En la fino de ĝi estis alia pordo. Li aŭskultis, sed neniajn sonojn li aŭdis.

Praktikanta privatdetektivo malofte staris antaŭ pli malfacila komisio. Sventon ne sciis, kion li povus renkonti en ĉi tiu abomena kelo. Smito-Nivalo estis konata pro sia kunlaboro kun la plej senskrupulaj individuoj. Sventon estis sola.

Li tenis la kavaleripistolon en sia levita mano kaj iris antaŭen en la pasejo paŝo post paŝo. Li aŭskultis ekster la pordo.

Troviĝis homoj interne, iu iris sur la planko kaj iu klakadis per seĝo. Sventon ekprovis la pordon – ĝi ne estis ŝlosita.

Li malfermetis ĝin kaj ŝtelrigardis internen.

Tie sidis Nivalo ĉe la tablo kaj mordis la ungojn. La alian viron Sventon ankaŭ konis. Briljanto. Franco Briljanto el Stokholmo. Sur la tablo staris la korbo kun la blanka kato.

– Levu la manojn! Tio venis kiel bone direktita pistolpafo de la pordo.

La du viroj ekskuiĝis. Ili aspektis konsternitaj, kaj eĉ Nivalo ne sukcesis eltiri la pistolon.

– Levu la manojn! La du viroj ne povis fari ion alian ol levi la manojn en la aeron. Nu, tiel. Nun ĉio ŝajnas pli agrabla, diris Sventon. Turniĝu!

Nivalo kaj Briljanto turnis sin. Sventon rapide tiris pistolon el la jakpoŝo de Briljanto. En la poŝoj de Nivalo li trovis du mezgrandajn pistolojn, poste unu tre malgrandan kaj fine unu neordinare grandan pistolon, kiun Nivalo konservis en speciale farita poŝo. Ĉiujn pistolojn Sventon metis en siajn proprajn poŝojn. Poste li reiris malantaŭen al la pordo. Li intencis enŝlosi la du virojn en la kelo, dum li alvokos la policon.

– Ĉu jes, Smito-Nivalo, li diris. Tiamaniere. Sed tio ne sukcesis.

Nivalo nenion respondis.

Tiam Sventon subite sentis malmolan objekton kontraŭ la lumboj. Kiam ajn detektivo sentas malmolan objekton kontraŭ la dorso, li scias, ke tio estas pistoltubo.

– Levu la manojn! kriis voĉo malantaŭ li.

Sventon povis ne fari ion alian ol levi la manojn. Nivalo kaj Briljanto mallevis la manojn. La viro malantaŭ Sventon ektiris al si la kavaleripistolon kaj komencis serĉi en la poŝoj de Sventon. Li eltiris grandan nombron da pistoloj, kiujn li redonis al la du aliaj. Estis Tomaso. Sventon tuj rekonis Tomason Larsonon en Stokholmo.

– Agrable renkontiĝi, sinjoro Sventon, pepaĉis Nivalo, kaj la du aliaj ridaĉis. Estas tiel, ke ni renkontiĝas kelkfoje, daŭrigis Nivalo, kaj la du ridegeksplodis tiel, ke eĥis en la kelo.

Sventon devis stari kun levitaj manoj en la fora angulo de la ĉambro. La tri viroj staris ĉe la tablo, sur kiun ili metis ĉiujn pistolojn. Ili staris kaj interkonsiliĝis, kion fari.

Tiam aŭdiĝis subite voĉo de la pordo:

– Estus por mi granda ĝojo, se la sinjoroj bonvolus levi la manojn en la aeran spacon.

Nivalo, Briljanto kaj Tomaso levis la manojn. Sventon mallevis la manojn. Estis Omaro, kiu kun orientana senbrueco estis veninta kun sia rezervpistolo en la mano.

– Bonege, sinjoro Omaro, Bonege! diris Sventon kaj plukis rapide al si ĉiujn pistolojn, kiam Omaro staris ĉe la pordo kaj kontrolis la aliajn per sia rezervpistolo. Liaj okuloj estis nepenetreblaj kiel la orientlanda nokto.

– Bonege, sinjoro Omaro, bonege! diris Sventon.

Sinjoro Omaro riverencis kaj diris:

– La adreson bonvole donis al mi fraŭlino Maria kaj sinjoro Diko.

– Kiel dirite, sinjoro Nivalo, diris Sventon, estas tiel, ke oni renkontiĝas kelkfoje.

Pro iu kialo neniu el la tri ĉantaĝantoj ridis. Ili aspektis grumblemaj kaj koleraj tie, kie ili staris kun levitaj manoj.

Tiam Omaro, kiu ankoraŭ staris en la pordotruo, sentis malmolan objekton prematan kontraŭ la lumboj, kaj voĉo malantaŭ li blekis:

– Levu la manojn!

Estis Jimo. Omaro kaj Sventon levis la manojn, la tri ĉanta ĝistoj mallevis la manojn. En unu mano Jimo tenis la pistolon, per la alia li tenis la altan ĉapelon, kvazaŭ ĝi estus kremkruĉo.

Dum Jimo kontrolis Sventon kaj Omaron, Nivalo kaj liaj helpantoj kolektis ĉiujn pistolojn. Sventon kaj Omaro devis stariĝi kun levitaj manoj en angulo. La aliaj kolektiĝis ĉe la tablo, kie ili havis ĉiujn pistolojn en oportuna distanco, se Sventon kaj Omaro estus maltrankvilaj.

– Kiel dirite, estas tiel, ke ni renkontiĝas kelkfoje, diris Nivalo per sia pepaĉa voĉo, kaj ĉiuj ĉantaĝistoj eksplodis en ridego, tiel ke la plafono povus leviĝi.

Sventon kaj Omaro staris silentaj.

– Estas tiel, ke ni povas renkontiĝi iom, de temp’ al tempo, pepaĉis Nivalo, kaj la aliaj ridis, tiel ke la plafono povus disfali.

Tiam aŭdiĝis voĉo de unu el la fenestroj:

– Estas pli bone levi la manojn eble. Estis lordo Hubardo.

Nivalo, Briljanto, Tomaso kaj Jimo levis konsternitaj la manojn.

Sventon kaj Omaro mallevis la manojn. Lordo Hubardo, kiu malfermis la lukon, sen ke iu rimarku tion, kuŝis viza ĝaltere sur la trotuaro kaj rigardis en la kelon kun pistolo en la mano. Oni vidis preskaŭ nur liajn pendantajn ruĝbrunajn lipharojn en la malvasta aperturo.

– Venis ĝuste hejmen el la klubo, kiam mi ricevis tiun ĉi adreson de Diko kaj Maria, li diris. Pli bone, ke vi levu ambaŭ manojn eble, li diris kaj svingis per pistolo al Jimo, kiu ankoraŭ tenis la ĉapelon kiel kruĉo antaŭ si. Sen pripenso Jimo metis la ĉapelon sur la kapon kaj tri mezuroj da kremo je ĉies surprizo fluis suben sur lian vizaĝon.

Sventon esploris la poŝojn de Jimo, sed trovis nur pakaĵon da malbonodora fiŝo, kiu similis al fumaĵfiŝo.

Sventon kaj Lordo Hubardo kontrolis la tutan bandon, dum Omaro iris al cigarbutiko kaj telefonis al Scotland Yard.

Ne daŭris longe, antaŭ ol oni aŭdis policaŭtojn brui sur la strato. La bruo ĉesis, bremsoj grincis, aŭtopordoj klakfermiĝis kaj sinjoro Omaro gvidis kun orientana ĝentileco la policistojn en la kelon. Estis granda amaso da policistoj, ili venis en longa vico tra la pasejo. Unue venis granda kaj afabla ĉefpolicisto.

– Ĉu estas ĉi tie, kie estas iom da implikaĵo? li diris. Sed vidu, Jimo! Jam pasis longa tempo. La tri aliajn li ne rekonis, sed en unu el la fenestrotruoj li ekvidis konatan vizaĝon. Bonan tagmezon, li diris kaj metis du fingrojn al la pinta kasko.

Malvarmetan veteron ni havas!

– Povus esti iom pli varme, diris Hubardo supre en la truo.

Vere bongustos taso da varma teo, kiam ni venos hejmen.

– Ĝuste kion mi ĉiam kutimas diri, deklaris la ĉefpolicisto.

Sed pri kio temas nun? Li ĉirkaŭrigardis kaj gratis sin malantaŭ la orelo. Ŝajnas kvazaŭ estus iom da implikaĵo ĉi tie.

Privatdetektivo Sventon alpaŝis.

– Mia nomo, diris Sventon, estas Sventon.

Ĉiuj policistoj mirigite rigardis Sventon. Ili jam aŭdis pri li.

– Forkonduku ĉi tiujn kvar. Mi poste liveros raporton.

– Jes, sinjoro Sventon, fariĝos, diris la ĉefpolicisto kaj metis du fingrojn al la pinta kasko.

– Estas bone, knaboj, nun vi helpas vin mem, diris Sventon al la policistoj kaj ŝovis la kavaleripistolon en la poŝon.

Nalo Smito-Nivalo, Franco Briljanto, Tomaso Larsono kaj Jimo estis forkondukataj. La eta kolera Nivalo rigardaĉis perfide en ĉiujn direktojn. Li ternis trifoje.

– Permesu al mi, diris Omaro kaj forprenis ŝnureton de la jako de Nivalo. Laŭ mia modesta opinio la ŝnureto verŝajne ne plu estas bezonata por la esplorlaboro.

Lordo Hubardo venis suben en la kelon al la aliaj. Tamen lertaj knaboj, tiuj privatdetektivoj, li pensis kaj gratis la katon malantaŭ unu orelo. Tranĉilakraj homoj. Fakte. Nun onklino Viktoria povas alveni kiam ajn ŝi volas, li pensis kaj gratis la katon malantaŭ la orelo. Li dankis al Sventon dirante:

– Precize kiel mia bofrato Antono Smito kutimas diri: Nur turnu vin al sinjoro Sventon en Stokholmo, se vi estas en embaraso.

– Je-es, la afero estas ordigita, diris Sventon. Li forigis iom da polvo de la jakomaniko kaj bruligis grandan cigaron. Sed kiu pitolo estas tiu? li demandis suspekteme kaj rigardis akre la pistolon, kiun lordo Hubardo tenis en la mano.

– Ne povis trovi mian propran en la urĝo, diris lordo Hubardo.

Pruntis tiun de Diko anstataŭe. Ĉiuj rigardis konsternitaj la pistolon, per kiu lordo Hubardo estis teninta la tutan krimulbandon en respekto, tiu pistolo, per kiu li fine savis ilin ĉiujn. Ŝajnis al mi, ke mi devas preni la riskon, diris lordo Hubardo. Li celis al la fenestrotruo kaj sendis bone direktitan akvoradion eksteren sur la straton.

– Estas al mi granda honoro ĉeesti dum tiu braveco sur batalkampo, diris Omaro kaj riverencis respektplene. Estus ege valore vidi la esprimon en la vizaĝo de Nivalo, se li scius tion ĉi.

Nun aŭdiĝis rapidaj paŝoj kaj fervoraj voĉoj en la pasejo.

Estis Maria kaj Diko, kiuj venis.

– Ni prenis aŭton ĉi tien por vidi, kiel la afero solviĝas, deklaris Diko. Ni vidis la policon forveturi kun la tuta bando.

– Vi bone faris vian taskon, miaj junaj geamikoj, diris Sventon. Sed nun estas tempo por reiro hejmen. Ni prenas la tapiŝon.

En tiu momento okazis io tute neatendita.

La belega angurokato longe supozis, ke regas trafiko de ratoj ekstere sur la strato. Ŝi ekmemoris nun, ke ŝi ne manĝis lunĉon kaj faris belan salton supren al la fenestrotruo kaj eksteren sur la straton. Ŝi tuj fariĝis kaptita de ĉifonkolektisto, kiu ĝuste tiam pasis kun sia sako kaj kiu alte taksis angurokatojn.

En la sekva momento li kaj la kato estis malaperintaj en la nebulokovrita metropolo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.