La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


PRINCIDINO MARY

Aŭtoro: Miĥail Lermontov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

PIEDNOTOJ

[1] griz-perla koloro (fr.).

[2] punc-koloraj (fr.).

[3] laŭ la maniero de rusa kampulo (fr.).

[4] Mia kara, mi malŝatas la homojn por ne malestimi ilin, ĉar alimaniere la vivo estus tro naŭza farso (fr.).

[5] Mia kara, mi malestimas la virinojn por ne ami ilin, ĉar alimaniere la vivo estus tro ridinda melodramo (fr.).

[6] Mia dio, ĉerkeso!.. (fr.).

[7] Ne timu, sinjorino; mi ne estas pli danĝera ol via kavaliro (fr.).

[8] Tio estas ridinda!.. (fr.)

[9] Dankon, sinjoro (fr.).

[10] Permesu… (de fr. permettez.)

[11] por mazurko… (fr.).

[12] Ĉarme! rave! (fr.)

[13] siajn koron kaj fortunon (fr.).

[14] La komedio estas finita! (it.).

[15] “la lasta nubo de l’ dispelita ŝtormo”. Verso el la poemo de Aleksandr Puŝkin (1799-1837) Nubo (1835).

[16] … baldaŭ rekoninte armeajn epoletojn, ili forturnis sin kun indigno … ili kutimiĝis en Kaŭkazo renkonti sub numerita butono ardan koron kaj sub blanka kaskedo kleran menson. Sur la armeajn oficiraj epoletoj estis numeroj de la regimentoj; la armeaj soldatoj havis numerojn de la regimentoj sur la kaskedoj kaj butoj. La gvardianoj portis la ŝtatan blazonon. La teksto aludas, ke tiutempe en Kaŭkazo estis multaj oficiroj, kiuj pro deliktoj estis malpromociitaj el gvardio al armeo (kiel Peĉorin kaj Lermontov) aŭ soldatigitaj.

[17] Signojunkro. Fininto de armea lernejo. (Laŭ PIV: “oficir-aspiranto”.)

[18] … promenbastono, kiel ĉe Robinsono Kruso. En la romano de Daniel Defoe (1660-1731) Vivo kaj mirindaj aventuroj de Robinsono Kruso (1719, Esp. 1908) estas menciita nur ombrelo, farita de la protagonisto. La “promenbastono” aperis en la francaj tradukoj, laŭ kiuj Lermontov, evidente, konatiĝis kun la romano.

[19] Lorneto. Okulvitroj kun tenilo.

[20] Ĉerkeso … kabardo. Anoj de du parencaj popoloj de la adega popolgrupo, loĝantaj en la Norda Kaŭkazo. Laŭ la lasta sovetunia popolnombrado la kabardan-ĉerkesan lingvon parolis ĉ. 275 mil homoj.

[21] Beŝmeto. Vira vesto de kelkaj kaŭkazaj popoloj. Oni portis ĝin zonite super ĉemizo, sed super la beŝmeto kutime estis alia supervesto.

[22] La germana kolonio. La kolonio estis fondita en 1802 fare de skotaj misiistoj en la vilaĝo Karras por kristanigi montaranojn. Ekde 1808 en la kolonio loĝis plejparte germanoj.

[23] … formantaj miksaĵon de ĉerkesa kaj niĵnij-novgoroda. Iom modifita citaĵo el Malfeliĉo esti tro sprita de Aleksandr Gribojedov (1795-1829): “Ankoraŭ regas la konfuz’ de lingvoj: franca kaj niĵnij-novgoroda”.

[24] Nagajo. Ano de la tjurka nagaja popolo, loĝanta en la Norda Kaŭkazo.

[25] Jes, tia estis mia sorto de l’ infaneco mem!.. La vortoj de Peĉorin, direktitaj al Mary, paŭsas la monologon de Aleksandr Radin el la dramo de Lermontov Du fratoj (Akto 2, Sceno 1).

[26] … unu el la plej lertaj kanajloj de la pasinta tempo, rave priskribita iam de Puŝkin. Temas pri Pjotr Kaverin (1794-1855) – husaro, amiko de Puŝkin, dediĉinta al Kaverin kelkajn poemojn.

[27] “Biblioteko por legado”. Peterburga literatura revuo, kiu aperis en 1834-1863.

[28] Titola konsilisto. La naŭa rango en la 14-ranga oficista rangtabelo, ekvivalenta al la armea ŝtabrotĉefo, marista leŭtenanto kaj eklezia diakono.

[29] Kaĥetia vino. Populara vino devenanta el Kaĥetio – orientkartvelia regiono, kiu en la mezepoko estis sendependa reĝlando.

[30] Praktiki kune tiujn du metiojn / multaj ŝategas. Mi evitas tion. Neĝusta citaĵo el la 3a akto de Malfeliĉo esti tro sprita de Gribojedov.

[31] Malvarmaj de la mens’ observoj / kaj de la kor’ amara not’. Versoj el la dediĉo de Eŭgeno Onegin de Puŝkin (al P. Pletnjov).

[32] … sorĉita arbaro, pri kiu rakontas Tasso en sia “Liberigita Jerusalemo”. La sorĉita arbaro estas priskribita en la 13a kanto de la eposo de Torquato Tasso (1544-1595) Liberigita Jerusalemo.

[33] … estas minutoj, kiam mi komprenas Vampiron. Temas pri la protagonisto de la novelo Vampiro, kiun laŭlegende John Polidori (1795-1821) skribis laŭ la vortoj de George Byron.

[34] Hieraŭ venis ĉi tien artifikisto Apfelbaum. Somere de 1837 Apfelbaum efektive gastrolis en Kaŭkazo.

[35] Rememoru Julion Cezaron! Laŭ legendo, Cezaro stumblis sur la sojlo de la Pompea kurio en Romo, kie okazis senata kunveno, en kiu li estis mortigita.

[36] … dronis en dormon de Napoleono post Waterloo. Laŭfame, post la malvenko ĉe Waterloo (1815) Napoleono dormis dum pli ol unu diurno.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.