La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


PRINCIDINO MARY

Aŭtoro: Miĥail Lermontov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ANTAŬPAROLO

La legantoj, kiuj konatiĝas kun la rusa literaturo nur per Esperantaj tradukoj, povis ricevi la imagon, ke Miĥail Lermontov (1814–1841) estas aŭtoro duaranga, reprezentita nur per kelkaj flaviĝintaj volumetoj, mezkvalite tradukitaj. Ilin mirigus ekscii, ke ĝuste Lermontov estas ŝatata verkisto por multaj milionoj da rusoj. Sufiĉas mencii, ke lia duvoluma Elektita verkaro, eldonita en Sovetunio fine de la 1980aj jaroj, havis senprecedencan eldonkvanton – 14 milionoj da ekzempleroj, pli multe ol la tiutempe aperintaj elektitaj verkaroj de Puŝkin (10,7 mln ekz.), Jesenin (7 mln ekz.) kaj Majakovskij (6 mln ekz.).

Malgraŭ la frua morto de Lermontov – nur 26-jara li estis je la fatala duelo piede de la monto Maŝuk – liaj verkoj poeziaj estas pintoj en la rusa romantika poezio, kaj liaj prozaj verkoj fariĝis la bazo de la rusa realisma romano, ĝenro alte aprecata en la tuta mondo.

Princidino Mary estas la kerna novelo de la kvin-novela romano Heroo de nia epoko. Ĝi estis ekverkita en 1838 laŭ la impresoj pri Kaŭkazo, kien Lermontov estis forsendita el Peterburgo pro la kontraŭreĝima poemo okaze de la morto de Aleksandr Puŝkin.

La protagonisto de Princidino Mary estas eksgvardia armea oficiro (samkiel Lermontov tiutempe) Peĉorin. Liaj skeptiko pri la moralaj valoroj, egocentrismo kaj manko de klare esprimita vivocelo, kompletigitaj de la nekontestebla intelekto kaj rara kapablo al objektiva memanalizo faris lin karakteriza tipo por tiuepoka Ruslando. Lermontov sukcesis eviti la tradician edifan elementon kaj lasis al la legantoj (kaj kritiko) la privilegion laŭdi aŭ kondamni la protagoniston; eble ankaŭ pro tio la romano estas daŭre reeldonata, legata kaj ŝatata ĉie, kie oni legas kaj parolas en la rusa lingvo. La figuro de Peĉorin fariĝis parto de la rusa kulturo, ne malpli integra ol la figuroj de Onegin kaj Bazarov.

Sed tiu ĉi volumeto celas ne nur konigi al la esperantista legantaro plian gravan verkon el la rusa literaturo, kiu ĝis nun ekzistis en la mankohava traduko de Edgar von de Wahl. Per tiu ĉi eldono ni omaĝas al la naŭdeka datreveno de Nikolaj Danovskij (1905–1988) – elstara ruslanda ĵurnalisto, instruanto, redaktoro kaj tradukisto, aŭtoro de la populara Enkonduko al la tradukarto.

La redakcio de Ruslanda Esperantisto dankas s-ron Bronislav Ĉupin, kiu zorge konservis la manuskripton de la traduko kaj disponigis ĝin al ni.

Aleksander Korĵenkov


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.