La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
PRINCIDINO MARYAŭtoro: Miĥail Lermontov |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Fine ili venis. Mi sidis ĉe la fenestro, kiam mi aŭdis bruon de kaleŝo: mia koro ektremis… Kio ĝi estas?.. Ĉu povas esti, ke mi enamiĝis?.. Mi estas tiel stulte kreita, ke oni povas atendi tion de mi.
Mi tagmanĝis ĉe ili. La princino rigardis min tre tenere kaj ne iras for de l’ filino… malbone! Sed kompense Vera ĵaluzas pri mi kontraŭ la princidino! jen mi atingis la bonfarton! Kion ne faros virino por ĉagrenigi la rivalinon? Mi memoras, ke unu ino ekamis min pro tio, ke mi amis aliun. Estas nenio pli paradoksa ol virina menso: estas tre malfacile konvinki virinon pri io ajn, oni devas fari tiel, ke ili mem konvinku sin; la konsekvenco de argumentoj, per kiuj ili neniigas siajn antaŭjuĝojn, estas tre originala; por ellerni ilian dialektikon, oni devas renversi en sia menso ĉiujn lernejajn regulojn de logiko. Ekzemple, argumentaro ordinara:
La viro amas min; sed mi estas edzino; sekve, mi ne devas lin ami.
La argumentaro virina:
Mi ne devas ami lin, ĉar mi estas edzino; sed li amas min, sekve…
Ĉi tie kelkaj punktoj, ĉar la prudento jam nenion diras, kaj plejparte parolas lango, okuloj kaj poste koro, se tiu estas havata.
Kio okazus, se iam tiuj notoj trafus al okuloj de virino? – Kalumnio! – ŝi krios indigne.
De kiam la poetoj skribas, kaj virinoj legas ilin (pro kio plej profundan dankon al ili), oni ilin tiom da fojoj nomis anĝeloj, ke efektive ili pro simplanimeco ekkredis al la komplimento, forgesante, ke la samaj poetoj pro mono gloris Neronon kiel duondion…
Ne estas ĝustaloke, ke mi parolu pri ili kun tiom da kolero, mi, kiu nenion en la mondo amis krom ilin, – mi, kiu ĉiam preta estis oferi al ili trankvilon, ambicion, vivon… Sed mi ja ne en paroksismo de angoro kaj ofendita memamo penas deŝiri de ili la sorĉan tegilon, tra kiun penetras nur kutimiĝinta rigardo. Ne, ĉio, kion mi diras pri ili, estas nur sekvo de
Malvarmaj de la mens’ observoj kaj de la kor’ amara not’[31].
Virinoj devus deziri, ke ĉiuj viroj konu ilin same bone, kiel mi, ĉar mi amas ilin centoble pli ekde la tempo, kiam mi ne timas ilin kaj komprenis iliajn etajn malfortaĵojn.
Ale: Verner komparis antaŭnelonge virinojn kun la sorĉita arbaro, pri kiu rakontas Tasso en sia “Liberigita Jerusalemo”[32], “Nur alpaŝu, – li diris, – kaj vin impetos de ĉiuj flankoj tiaj timoj, ke dio savu: devo, fiero, deco, ĝenerala opinio, moko, malestimo… Oni devas ne rigardi, sed iri rekten; iom-post-iom la monstroj malaperas kaj malfermiĝas antaŭ vi la milda kaj hela herbejeto, meze de kiu floras verda mirto. Kontraŭe estos plago, se ĉe la unuaj paŝoj ektremos via koro kaj vi rigardos returnen.”
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.