La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PRINCIDINO MARY

Aŭtoro: Miĥail Lermontov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La 16-an de junio.

Hodiaŭ matene ĉe la puto ĉiuj paroloj kaj konversacioj estis pri la nokta atako de ĉerkesoj. Trinkinte la preskribitan nombron de glasoj da narzana akvo, promeninte dekfoje tien-reen la longan aleon, mi renkontis la edzon de Vera, kiu ĵus venis el Pjatigorsko. Li prenis min subbrake, kaj ni iris en la restoracion matenmanĝi; li terure maltrankviliĝis pri la edzino. “Kiel ŝi estis timigita la ĵusan nokton! – li diris. – Kia mishazardo, ke ĝi okazis ĝuste tiam, kiam mi forestis.” Ni sidiĝis matenmanĝi apud la pordo, kondukanta en la angulan ĉambron, kie troviĝis deko da gejunuloj, en kies nombro estis ankaŭ Gruŝnickij. La providenco la duan fojon liveris al mi okazon subaŭskulti la konversacion, kiu estis destinonta lian sorton. Li mem ne vidis kaj sekve ne povis suspekti intencon; sed tio nur pligrandigis lian kulpon en miaj okuloj.

– Sed ĉu vere estis ĉerkesoj? – iu diris. – Ĉu iu vidis ilin?

– Mi rakontos al vi la tutan veron, – respondis Gruŝnickij, – nur bonvolu ne perfidi min; jen kiel ĝi okazis: hieraŭ unu homo, kiun mi ne nomos, venis al mi kaj rakontis, ke li vidis, ke je la deka vespere iu ŝtele penetris en la domon de Ligovskaja’j. Necesas atentigi vin, ke la princino estis ĉi tie, sed la princidino – hejme. Jen ni duope tuj direktis nin sub la fenestrojn por insidi la feliĉulon.

Mi konfesas, ke mi ektimis: kvankam mia kunkonversacianto estis tre okupita pri sia matenmanĝo, li povus ekaŭdi la aĵojn por si neagrablajn, se hazarde Gruŝnickij divenus la veron, sed blindigita per ĵaluzo, li eĉ ne suspektis ĝin.

– Jen ĉu vi vidas, – daŭrigis Gruŝnickij, – ĝuste ni faris, kunpreninte fusilon, ŝarĝitan per blanka kartoĉo nur por timigi. Ĝis la dua nokte ni atendis en la ĝardeno. Fine – nur ja dio mem scias, de kie, – li aperis, sed ne el fenestro, ĉar ĝi ne estis malfermata, sed, evidente, li eliris tra la vitra pordo, malantaŭ la kolono, – fine, mi diras, mi vidis, ke iu descendas de l’ balkono… Kia princidino? Ĉu? Nu, mi konfesu, ke la moskvaj fraŭlinoj bele montras sin! Post tio, kion oni povas kredi? Ni volis kapti lin, sed li elŝiriĝis kaj kvazaŭ leporo impetis en arbustojn; tiam mi pafis en lin.

Ĉirkaŭ Gruŝnickij aŭdiĝis indignetaj voĉoj de malkonfido.

– Ĉu vi ne kredas? – li daŭrigis. – Mi donas al vi honestan noblan vorton, ke ĉio ĉi estas plej justa vero, kaj por pruvi ĝin al vi, mi, se vi volas, nomos la sinjoron.

– Diru, diru, kiu do li estas? – aŭdiĝis de ĉiuj flankoj.

– Peĉorin, – respondis Gruŝnickij.

Dum tiu momento li levis la okulojn: mi staris en la pordo vid-al-vide de li; li terure ruĝiĝis. Mi alpaŝis al li kaj diris malrapide kaj distinge:

– Al mi estas tre domaĝe, ke mi eniris post kiam vi jam donis honestan vorton por konfirmi la plej hidan kalumnion. Mia ĉeesto maldevigus vin fari ankoraŭ unu malnoblaĵon.

Gruŝnickij saltis de loko kaj estis krevonta.

– Mi petas vin, – mi diris per la sama tono, – mi petas vin senprokraste tuj rezigni viajn vortojn: vi ja tro bone scias, ke ĝi estas elpensaĵo. Mi ne pensas, ke indiferenteco de l’ virino al viaj brilaj dignoj meritis tian teruran venĝon. Pripensu bone: insistante pri via aserto, vi perdas rajton konsideri vin nobla homo kaj riskas per la vivo.

Gruŝnickij staris antaŭ mi, mallevinte la okulojn, en forta emociiĝo. Sed la batalo inter konscienco kaj memamo estis mallonga. La dragona kapitano, sidinta apud li, kubutis lin; li tremis kaj rapide respondis al mi, ne levante la okulojn:

– Kara sinjoro, kiam mi diris, mi tiel pensis kaj pretas ripeti… Mi ne timas viajn minacojn kaj estas preta al ĉio.

– La lastan vi jam pruvis, – mi respondis al li malvarme kaj preninte subbrake la dragonan kapitanon, eliris el la ĉambro.

– Kion vi volas? – demandis la kapitano.

– Vi estas amiko de Gruŝnickij kaj, verŝajne, vi estos lia sekundanto?

La kapitano klinis la kapon tre grave.

– Vi konjektis, – li respondis, – mi eĉ estas devigita iĝi lia sekundanto, ĉar la ofendo, lancita al li, koncernas ankaŭ min – mi estis kun li hieraŭ nokte, – li aldonis, rektigante sian ĝibeman torson.

– Ho! Do estas vi, kiun mi frapis tiel mallerte surkape.

Li flaviĝis, bluiĝis; kaŝita kolero bildiĝis sur lia vizaĝo.

– Mi havos la honoron sendi al vi hodiaŭ mian sekundanton, – mi aldonis, kapsalutante tre afable kaj ŝajnigante senatenton al lia furiozo.

Sur la perono de l’ restoracio mi renkontis la edzon de Vera. Verŝajne li atendis min.

Li kaptis mian manon kun la sento, simila al admiro.

– Nobla juna homo! – li diris kun larmoj en la okuloj. – Mi ĉion aŭdis. Kia fiulo! Sendanka!.. Akcepti ilin post tio en la domon de respekto! Dank’ al dio, mi ne havas filinojn! Sed vin rekompencos tiu ino, por kiu vi riskas per la vivo. Estu certa pri mia modesteco ĝis inda tempo, – li daŭrigis. – Mi mem estis juna kaj militservis; mi scias, ke en similajn aferojn oni ne devas enmiksiĝi. Adiaŭ.

Kompatinda! Li ĝojas, ke li ne havas filinojn…

Mi iris rekte al Verner, trafis lin hejme kaj rakontis al li ĉion – miajn rilatojn kun Vera kaj kun la princidino, kaj la konversacion, subaŭskultitan de mi, el kiu mi eksciis intencon de l’ sinjoroj stulte ŝerci kun mi, iginte min pafi per senkugla kartoĉo. Sed nun la afero eliris la limojn de l’ ŝerco: ili, verŝajne, ne atendis tian finalon.

La doktoro konsentis esti mia sekundanto; mi faris al li kelkajn instrukciojn rilate la kondiĉojn de la duelo. Li devis insisti, ke la afero pasu kiel eble plej sekrete, ĉar, kvankam mi ĉiam ajn pretas riski mian vivon, sed mi neniom emas difekti por ĉiam mian estonton en la ĉi tiea mondo.

Post tio mi iris hejmen. Pasis unu horo, kaj la doktoro revenis el sia vojaĝo.

– Tute definitive, kontraŭ vi estas komploto, – li diris. – Mi renkontis la dragonan kapitanon ĉe Gruŝnickij kaj ankoraŭ unu sinjoron, kies nomon mi ne memoras. Mi haltis por unu minuto en la antaŭĉambro por demeti galoŝojn. Inter ili regis terura bruo kaj disputoj… “Pro nenio mi konsentos! – diris Gruŝnickij. – Li min ofendis publike; tiam estis tute alio…” – “Kia estas via koncerno? – respondis la kapitano. – Mi ĉion prenas je mi. Mi estis sekundanto en kvin dueloj, kaj mi bone scias kiel ĉion ĉi aranĝi. Mi ĉion pripensis. Bonvolu nur ne malhelpi. Iom timigi ne estas malbone. Kaj kial subigi sin al danĝero, se estas eble eviti?..” – Tiuminute mi eniris. Ili subite eksilentis. Niaj intertraktoj daŭris sufiĉe longe; fine ni decidis la aferon tiel: proksimume je kvin verstoj de ĉi tie estas nevizitata fendego inter montoj; ili veturos tien morgaŭ je la kvara horo matene, kaj ni veturos tien duonhoron post ili; vi pafduelos je distanco de ses paŝoj – tion postulis Gruŝnickij mem. Mortpafito estos imputita al ĉerkesoj. Nun jen kiujn suspektojn mi havas: ili, tio estas la sekundantoj, evidente iom ŝanĝis sian antaŭan planon, kaj volas ŝarĝi per kuglo nur la solan pistolon de Gruŝnickij. Tio iom similas murdon, sed en la milita tempo, kaj precipe en azia milito, ruzaĵoj estas permesitaj; nur Gruŝnickij ŝajnas esti pli nobla, ol liaj kamaradoj. Kiel vi pensas? Ĉu ni devas montri al ili, ke ni divenis?

– Pro nenio en la mondo, doktoro! Estu trankvila. Mi ne malgajnos al ili.

– Kion do vi volas fari?

– Ĝi estas mia sekreto.

– Estu singarda, ne mistrafu… Ja estas distanco de ses paŝoj!

– Doktoro, mi atendas vin morgaŭ je la kvara horo; la ĉevaloj estos pretaj… Adiaŭ.

Ĝisvespere mi sidis hejme en mia ĉambro, ŝlosinte la pordon. Venis lakeo inviti min al la princino, – mi igis lin diri, ke mi malsanas.

* * *

La dua horo de nokto… Mi ne povas ekdormi!.. Kaj tamen necesus ekdormi, por ke morgaŭ ne tremu la mano. Cetere, de ses paŝoj estas malfacile maltrafi. Ho! sinjoro Gruŝnickij! via mistifikaĵo ne prosperos al vi… ni interŝanĝos la rolojn: nun mi devos serĉi sur via vizaĝo indikojn de kaŝita timo. Kial vi mem difinis tiujn fatalajn ses paŝojn? Vi pensas, ke mi sendispute prezentos mian frunton al vi… sed ni lotos!.. kaj tiam… kio okazos, se lia fortuno superos? Se mia stelo fine perfidos?.. Kaj nemirinde: ĝi tiel longe servis fidele al miaj kapricoj.

Kion fari? Morti, do morti! La perdo por la mondo ne estos granda. Kaj ankaŭ al mi mem efektive estas enue. Mi estas kvazaŭ homo, oscedanta dum balo, kiu ne foriras dormi nur pro tio, ke ankoraŭ ne alpordiĝis lia kaleŝo. Sed la kaleŝo pretas… adiaŭ!..

Trakurante en la memoro tutan mian pasinton, mi demandas min nevole: por kio mi vivis? Por kia celo mi naskiĝis?.. Ha, evidente, ĝi ekzistis, kaj, verŝajne, estis al mi alta destino, ĉar mi sentas en animo mia fortojn neamplekseblajn… Sed mi ne divenis la destinon, mi estis forlogita de tentoj, vakaj kaj sendankaj; el ilia forĝejo mi eliris hardita kaj malvarma kiel fero, sed forkonsumis poreterne la ardon de noblaj streboj – la plej bonan floron de l’ vivo. Kaj de tiu tempo, kiom da fojoj mi ludis rolon de toporo en manoj de sorto! Kiel ekzekutilo mi falis sur la kapon de l’ kondamnita viktimo, ofte sen kolero, ĉiam sen bedaŭro… Mia amo al neniu portis feliĉon, ĉar mi nenion oferis al tiuj, kiujn mi amis: mi amis por mi, por la propra plezuro; mi nur kontentigis strangan soifon de l’ koro, avide devorante iliajn sentojn, ilian teneron, iliajn ĝojojn kaj suferojn – kaj neniam povis satiĝi. Tiel iu, angorigata de malsato, ekdormas en senfortiĝo kaj vidas antaŭ si luksajn manĝaĵojn kaj ŝaŭmantajn vinojn; li manĝegas en admiro la aerajn donojn de imago kaj al li ŝajnas veni faciliĝo; sed post vekiĝo la revo malaperas… restas duobligita malsato kaj malespero!

Kaj povas okazi, ke mi morgaŭ mortos!.. Kaj ne restos surtere eĉ unu estaĵo, kiu komprenus min plene. Iuj konsideras min pli aĉa, aliaj pli bona, ol mi efektive estas… Iuj diros: li estis bona bravulo, aliaj – fiulo. Kaj tio kaj alio estos malvero. Ĉu post ĉio ĉi valoras la penoj vivi? kaj tamen mi vivas – pleje pro scivolemo: atendas ion novan… Ridinde kaj amare!

…Jam unu kaj duonan monaton mi estas en citadelo N.; Maksim Maksimiĉ foriris ĉasi… mi estas sola; mi sidas ĉe fenestro, grizaj nuboj kovris la montojn ĝispiede; la suno tra la nebulo ŝajnas flava makulo. Estas malvarme; la vento fajfas kaj ŝancelas ŝutrojn… Enue!.. Mi reprenos mian taglibron por daŭrigi ĝin, interrompitan per tiom multaj strangaj eventoj.

Mi relegis la lastan paĝon: ridinde! Mi pensis morti; tio estis neebla: ankoraŭ mi ne eltrinkis ĝisfunde la kalikon da suferoj, kaj nun mi sentas, ke mi estas kondamnita ankoraŭ longe vivi.

Kiel klare kaj akre ĉio pasinta fandiĝis en mia memoro! Neniu trajto, neniu nuanco estas fortrotita de l’ tempo!

Mi memoras, ke dum la nokto antaŭ la duelo mi ne dormis eĉ unu minuton. Longe skribi mi ne povis: min ekposedis kaŝa sentrankvilo. Preskaŭ dum unu horo mi paŝis en la ĉambro; poste mi sidiĝis kaj malfermis la romanon de Walter Scott, kuŝintan sur mia tablo: ĝi estis “Skotaj puritanoj”; komence mi legis kun peno, poste forgesis min, logita de sorĉa fikcio… Ĉu vere al la skota bardo en la transa mondo oni ne pagas ĉiun minuton da ĝuo, kiun donacas lia libro?

Fine mateniĝis. Miaj nervoj trankviliĝis. Mi rigardis min en la spegulo; senvigla paleco kovris mian vizaĝon, kiu konservis postsignojn de turmenta sendormo; sed la okuloj, kvankam en ringoj de bruna ombro, brilis fiere kaj senindulge. Mi restis kontenta de mi mem.

Ordoninte seli la ĉevalon, mi min vestis kaj kuris al la banejo. Merginte min en malvarman bobelaĵon de l’ narzana akvo, mi sentis, kiel korpaj kaj animaj fortoj miaj estis revenantaj. Mi eliris el la kuvo freŝa kaj vigla, kvazaŭ mi estus ironta al balo. Diru post tio, ke la animo ne dependas de la korpo!..

Reveninte, mi trovis ĉe mi la doktoron. Li estis en griza rajdpantalono, jako kaj ĉerkesa ĉapo. Mi ekridegis, vidinte la etan figuron sub grandega vila ĉapo: lia vizaĝo, tute nemilitema, nun estis ankoraŭ pli longa, ol kutime.

– Kial vi estas tiom malĝoja, doktoro? – mi diris al li. – Ĉu vi ne akompanis homojn centfoje en la transan mondon kun granda indiferento? Imagu, ke mi havas inflamon de galo; mi povas resaniĝi, povas ankaŭ morti; unu kaj alio estas ordinara afero; penu rigardi min kiel pacienton, posedatan de malsano, ankoraŭ nekonata al vi, – kaj tiam via scivolo estos ekscitita ĝis la plej alta grado; vi povas nun fari pri mi kelkajn gravajn fiziologiajn observojn… Ĉu la atendo de perforta morto ne estas jam vera malsano?

La penso mirigis la doktoron, kaj li iĝis gaja.

Ni sidiĝis sur ĉevalojn, Verner kroĉiĝis al bridoj per ambaŭ manoj, kaj ni startis, rapide pretertrotis la citadelon, la suburbon kaj enrajdis en la intermonton, laŭ kiu serpentis la vojo, duone superkreskita de alta herbo kaj ofte transirata de brua rivereto, kiu estis transrajdenda vade je granda malespero de la doktoro, ĉar lia ĉevalo ĉiufoje haltis en akvo.

Mi ne memoras matenon pli bluan kaj freŝan! La suno apenaŭ sin montris el post verdaj pintoj, kaj la kunfandiĝo de l’ unua varmo de ĝiaj radioj kun la mortanta malvarmo de l’ nokto influis ĉiujn sentojn per iu dolĉa langvoro; en la intermonton ne penetris ankoraŭ la ĝoja radio de juna tago; ĝi origis nur pintojn de rokoj, pendantaj de ambaŭ flankoj super ni; densafoliaj arbustoj, kreskantaj en iliaj profundaj fendoj, ĉe la plej facila spiro de vento supertuŝis per arĝenta pluvo. Mi memoras, ke ĉi-foje mi ŝatis la naturon pli ol iam ajn antaŭe. Kiel scivole mi koncentris rigardon al ĉiu rosero, tremanta sur larĝa vita folio kaj reflektanta milionojn da spektraj radioj! Kiel avide rigardo mia penis penetri en nebulan foron! Tie la vojo iĝis pli kaj pli mallarĝa, la rokoj pli bluaj kaj timigaj, kaj fine, ili ŝajnis kuniri en bare starantan muron. Ni rajdis senvorte.

– Ĉu vi skribis vian testamenton? – subite demandis Verner.

– Ne.

– Kaj se vi estos mortpafita?..

– La heredontoj mem troviĝos.

– Ĉu povas esti, ke vi ne havas amikojn, al kiuj vi volus sendi vian lastan adiaŭon?..

Mi kapneis.

– Ĉu povas ne esti en la mondo virino, al kiu vi volus lasi ion por memoro?..

– Ĉu vi volas, doktoro, – mi respondis al li, – ke mi malfermu al vi mian animon?.. Ĉu vi vidas, ke mi jam eliris el la aĝo, kiam mortante oni prononcas la nomon de sia amatino kaj testamentas al la amiko flokon da pomaditaj aŭ nepomaditaj haroj. Pensante pri proksima kaj ebla morto, mi konsideras nur solan min; aliuj ne faras eĉ tion. La amikoj, kiuj morgaŭ forgesos min aŭ, ankoraŭ pli malbone, inventos pri mi dio-scias-kiajn sensencaĵojn; la virinoj, kiuj brakumante alian viron, primokos min por ne eksciti lian ĵaluzon kontraŭ la mortinto – dio estu kun ili! El ŝtormo de vivo mi elportis nur kelkajn ideojn – kaj neniun senton. Delonge jam mi vivas per la kapo, sed ne per la koro. Mi pesas, analizas miajn pasiojn kaj agojn kun severa scivolo, sed sen kompato. En mi estas du homoj: unu vivas en plena senco de la vorto, aliu pensas kaj juĝas lin; la unua, eble, post unu horo adiaŭos vin kaj la mondon poreterne, kaj la dua… La dua?.. Rigardu, doktoro: ĉu vi vidas, ke sur la roko dekstre nigras tri figuroj? Ŝajnas, ke tie estas niaj rivaloj?..

Ni ektrotis.

Ĉe piedo de l’ roko en arbustoj estis ligitaj tri ĉevaloj; ni alligis samloke la niajn kaj mem grimpis laŭ mallarĝa vojeto sur placeton, kie nin atendis Gruŝnickij kun la dragona kapitano kaj la alia sekundanto, kiun oni nomis Ivan Ignatjeviĉ; lian familinomon mi neniam aŭdis.

– Ni jam delonge atendas vin, – diris la dragona kapitano kun ironia rideto.

Mi elpoŝigis la horloĝon kaj montris al li.

Li petis pardonon, dirante, ke lia horloĝo rapidas.

Kelkajn minutojn daŭris la embarasa silento; fine la doktoro rompis ĝin, sin adresante al Gruŝnickij:

– Al mi ŝajnas, sinjoroj, – li diris, – ke vi ambaŭ, montrinte la pretecon dueli kaj paginte tiamaniere ŝuldon al kondiĉoj de honoro, povus nun klarigi kaj fini la aferon per paca vojo.

– Mi pretas, – mi diris.

La kapitano palpebrumis al Gruŝnickij, kaj tiu, opiniante, ke mi timas, akceptis fieran aspekton, kvankam antaŭ tio malbrila paleco kovris liajn vangojn. De tiu minuto, kiam ni venis, li unuafoje levis la okulojn al mi; sed en lia rigardo estis iu maltrankvilo, manifestanta internan lukton.

– Prezentu viajn kondiĉojn, – li diris, – kaj ĉion, kion mi povas por vi fari, estu certa…

– Jen estas miaj kondiĉoj: vi nepre hodiaŭ publike rifuzos de via kalumnio kaj petos mian pardonon…

– Kara sinjoro, mi miras, ke vi aŭdacas proponi al mi similajn aĵojn?..

– Kion do mi povus proponi al vi krom tio?

– Ni duelpafos.

Mi levis la ŝultrojn.

– Jes, sed pripensu, ke unu el ni nepre estos mortpafita.

– Mi deziras, ke tiu estu vi…

– Kaj mi estas tute certa en la malo…

Li konfuziĝis, ruĝiĝis, poste kontraŭvole ekridegis.

La kapitano prenis lin subbrake kaj forkondukis flanken; ili longe interflustris. Mi venis en sufiĉe pacema humoro, tamen ĉio ĉi komencis furiozigi min.

Al mi proksimiĝis la doktoro.

– Atentu, – li diris kun evidenta sentrankvilo, – vi, verŝajne, forgesis pri ilia komploto?.. Mi ne povas ŝarĝi pistolon, sed tiuokaze… Vi estas stranga homo! Diru al ili, ke vi konas iliajn intencojn, kaj ili ne kuraĝos… Kia volonto? Ili mortpafos vin kiel birdon…

– Bonvolu ne maltrankviliĝi, doktoro, kaj atendu… Mi aranĝis tiel, ke ilia flanko havos nenian avantaĝon. Lasu ilin interflustri.

– Sinjoroj, tio iĝas enuiga! – mi diris al ili laŭte. – Dueli – do dueli; vi havis tempon hieraŭ satkonversacii…

– Ni estas pretaj, – diris la kapitano. – Stariĝu, sinjoroj!.. Doktoro, bonvolu mezuri ses paŝojn…

– Stariĝu! – ripetis Ivan Ignatjeviĉ per kvikema voĉo.

– Permesu! – mi diris, – ankoraŭ unu kondiĉo: ĉar ni duelos je morto, ni devas fari ĉion eblan por ke ĝi restu sekreto kaj ke niaj sekundantoj estu liberigitaj de respondeco. Ĉu vi konsentas?..

– Plene.

– Do, jen kion mi elpensis. Ĉu vi vidas sur la pinto de l’ kruta monto, dekstre, mallarĝan placeton? De tie ĝis fundo estas ĉirkaŭ tridek klaftoj, se ne pli; malsupre estas akraj ŝtonoj. Ĉiu el ni stariĝos ĉe la rando mem de la placeto; tiamaniere eĉ facila vundo estos mortiga: tio devas esti konforma al via deziro, ĉar vi mem difinis ses paŝojn. La vundito falos nepre malsupren kaj frakasiĝos splitpece; la kuglon ekstraktos la doktoro, kaj tiam estos tre facile klarigi la akcidentan morton per maltrafa salto. Ni lotos pri la unua vico pafi. Konklude mi deklaras al vi, ke aliel mi ne duelos.

– Akcepteble, mi pensas! – diris la kapitano, esprimoplene rigardante al Gruŝnickij, kiu kapjesis signe de konsento. Lia vizaĝo aliiĝis ĉiuminute. Mi tre malfaciligis lian staton. Pafante sub ordinaraj kondiĉoj, li povus celi en mian kruron, facile vundi min kaj kontentigi tiamaniere sian venĝemon, ne tro ŝarĝante sian konsciencon; sed nun li devus pafi en aeron, aŭ iĝi murdinto, aŭ fine forlasi sian malnoblan intrigon kaj subiĝi al egala danĝero kun mi. Tiuminute mi ne volus esti lialoke. Li forkondukis la kapitanon flanken kaj komencis ion diri al li kun granda elokvento; mi vidis, kiel tremis liaj bluiĝintaj lipoj; sed la kapitano forturnis sin de li kun malestima rideto. “Vi estas stultulo, – li diris al Gruŝnickij sufiĉe laŭte, – nenion vi komprenas! Ni iru, sinjoroj!”

Malvasta vojeto kondukis inter arbustoj al la krutaĵo; rokeroj formis efemerajn ŝtupojn de la natura ŝtuparo, kroĉante nin je arbustoj, ni komencis suprengrimpon. Gruŝnickij iris la unua, lin sekvis liaj sekundantoj kaj mi postis kun la doktoro.

– Mi diras al vi, – diris la doktoro, forte preminte mian manon. – Lasu min palpi la pulson!.. Oh-ho! Febra!.. Sed sur la vizaĝo nenio estas rimarkebla… Nur la okuloj brilas pli hele, ol kutime.

Subite brue ruliĝis etaj ŝtonoj al ni sub la piedojn. Kio okazis? Gruŝnickij stumblis; la branĉo, al kiu li kroĉiĝis, estis rompita, kaj li glitus malsupren surdorse, se liaj sekundantoj ne subtenus lin.

– Gardu vin! – mi kriis al li, – ne falu antaŭtempe; tio estas malbona aŭguro. Rememoru Julion Cezaron[35]!

Jen ni surgrimpis la pinton de l’ elstaranta roko; la placeto estis kovrita per etgrajna sablo, kvazaŭ speciale por duelo. Ĉirkaŭe en ora nebulo de l’ mateno grupiĝis montopintoj, kvazaŭ sennombra brutaro, kaj Elbruso sude baŭmis kiel blanka blokego, ŝlosante la ĉenon de glaciaj pintoj, inter kiuj jam vagis fibrecaj nuboj, alkurintaj de la oriento. Mi alpaŝis al la rando de l’ placeto kaj rigardis malsupren, la kapo iom vertiĝis: tie malsupre ŝajnis esti mallume kaj malvarme, kvazaŭ en tombo; muskokovritaj dentoj de rokoj, disĵetitaj de ŝtormo kaj tempo, atendis sian predon.

La placeto, sur kiu ni estis duelontaj, formis preskaŭ korektan triangulon. De l’ elstaranta angulo estis mezuritaj ses paŝoj kaj estis decidite, ke la unua renkontonta la rivalan fajron, stariĝos al la angulo mem dorse al la abismo; se li ne estos mortigita, la rivaloj interŝanĝos la lokojn.

Mi decidis prezenti al Gruŝnickij ĉiujn avantaĝojn; mi volis ekzameni lin; en lia animo povis vekiĝi fajrero de grandanimo, kaj tiam ĉio aranĝiĝus favorafinale; sed memamo kaj malforta karaktero estis triumfontaj… Mi volis doni al mi plenan rajton ne indulgi lin, se la sorto pardonus min. Kiu ne kontraktis kun sia konscienco sub tiuj kondiĉoj?

– Lotu, doktoro! – diris la kapitano.

La doktoro elpoŝigis arĝentan moneron kaj levis ĝin supren.

– Averso! – ekkriis Gruŝnickij haste, kiel homo, kiun subite vekis amika puŝo.

– Reverso! – mi diris.

La monero ekflirtis kaj falis kun tinto, ĉiuj sin ĵetis al ĝi.

– Vi estas feliĉa, – mi diris al Gruŝnickij, – vi pafos la unua! Sed memoru, ke se vi min ne mortigos, mi ne mistrafos – mi ĵuras per vorto de honesto.

Li ruĝiĝis; al li estis honte mortigi senarman homon; mi rigardis lin fikse; dum unu minuto ŝajnis al mi, ke li sin ĵetos al miaj piedoj, petegante pardonon, sed kiel eblos konfesi tiom malnoblan intrigon?.. Al li restis sola rimedo – pafi en aeron; mi estis certa, ke li pafos en aeron! La sola aĵo nur povis malhelpi: la penso, ke mi postulos la duan duelon.

– Tempo! – flustris al mi la doktoro, ŝirtirante la manikon, – se vi nun ne diros, ke ni scias pri iliaj intencoj, ĉio pereos. Rigardu, li jam ŝargas… se vi nenion diros, mi mem…

– Pro nenio en la mondo, doktoro! – mi respondis, retenante lin je brako. – Vi ĉion difektos; vi promesis al mi ne malhelpi… Kia estas via afero? Eble mi volas esti mortpafita…

Li rigardis min kun miro.

– Nu, tiam alia afero!… Sed ne plendu kontraŭ mi en la transa mondo…

Intertempe la kapitano ŝargis pistolojn, donis unu al Gruŝnickij, kun rideto flustrinte al li ion, la alian – al mi.

Mi stariĝis al la angulo de l’ placeto, firme apoginte min per maldekstra piedo kontraŭ ŝtono kaj klininte min iome antaŭen por ne renversiĝi malantaŭen en okazo de facila vundo.

Gruŝnickij stariĝis kontraŭ mi kaj laŭ la signo komencis levi la pistolon. Liaj genuoj tremis. Li celis rekte en mian frunton…

Neesprimebla furiozo ekbolis en mia brusto.

Subite li mallevis la tubon de l’ pistolo kaj paliĝinte kvazaŭ tolo, sin turnis al sia sekundanto.

– Mi ne povas, – li diris obtuze.

– Timulo! – respondis la kapitano.

Aŭdiĝis pafo. Kuglo gratis mian genuon. Nevole mi faris kelkajn paŝojn antaŭen por pli rapide foriĝi de la rando.

– Nu, mia kara Gruŝnickij, estas domaĝe, ke vi mistrafis! – diris la kapitano. – Nun estas via vico, stariĝu do! Komence brakumu min; ni jam ne intervidiĝos! – Ili ĉirkaŭprenis unu la alian; la kapitano apenaŭ povis sin deteni de rido. – Ne timu, – li aldonis ruze rigardante al Gruŝnickij, – ĉio estas bagatelo en la mondo!.. Providenco – sen senco, sorto – koka beko, kaj vivo – kopeko!

Post la tragedia frazo, dirita kun konvena graveco, li flanken iris al sia loko; Ivan Ignatjeviĉ ankaŭ brakumis Gruŝnickijon, kaj jen li restis sola vid-al-vide de mi. Mi ĝis nun penas klarigi al mi, kiaspeca sento bolis tiam en mia animo; ĝi estis amaro de ofendita memamo, kaj malestimo, kaj kolero naskiĝanta ĉe la penso, ke tiu homo, nun kun tia certeco, kun tia trankvila arogo rigardanta min, antaŭ du minutoj, sen risko de iu ajn danĝero por si, volis mortpafi min kiel hundon, ĉar vundite en la kruron iom pli forte, mi nepre falus de sur la roko.

Mi rigardis fikse en lian vizaĝon dum kelkaj minutoj, penante rimarki almenaŭ facilan signon de pento. Sed al mi ŝajnis, ke li retenis rideton.

– Mi konsilas al vi antaŭ la morto preĝi al dio, – mi diris al li tiam.

– Ne zorgu pri mia animo pli ol pri via propra. Mi petas nur pri unu aĵo: pafu pli rapide.

– Kaj vi ne rifuzas de via kalumnio? Ne petas mian pardonon?.. Pripensu bone: ĉu nenion diras al vi la konscienco?

– Sinjoro Peĉorin! – ekkriis la dragona kapitano, – vi estas ĉi tie ne por konfespreni, permesu al vi rimarki… Ni finu pli rapide; mishazarde iu povas veturi tra la fendego kaj rimarki nin.

– Bone. Doktoro, aliru al mi.

La doktoro alpaŝis. Kompatinda doktoro! Li estis pli pala ol Gruŝnickij antaŭ dek minutoj.

La sekvantajn vortojn mi prononcis intence kun paŭzoj, laŭte kaj klare, kiel oni prononcas mortan kondamnon:

– Doktoro, la sinjoroj, verŝajne pro hasto, forgesis meti kuglon en mian pistolon: mi petas ŝargi ĝin denove kaj tre bone!

– Ne povas esti! – kriis la kapitano: – ne povas esti! Mi ŝargis ambaŭ pistolojn, eble el la via la kuglo povis elruliĝi… Tio ne estas mia kulpo! Kaj vi ne rajtas reŝargi… neniun rajton… ĝi estas absolute kontraŭregula ago; mi ne permesas…

– Bone! – mi diris al la kapitano – se tiel, mi duelos kun vi laŭ la samaj kondiĉoj…

Li moderiĝis.

Gruŝnickij staris, mallevinte la kapon al la brusto, konfuzita kaj malserena.

– Lasu ilin! – li diris fine al la kapitano, kiu volis elŝiri la pistolon el manoj de l’ doktoro… – Ja vi mem scias, ke ili pravas.

Vane la kapitano faris al li diversajn signojn, Gruŝnickij ne volis eĉ rigardi.

Intertempe la doktoro ŝargis la pistolon kaj transdonis al mi.

Vidinte tion, la kapitano kraĉis kaj piedfrapis:

– Vi estas stultulo, mia kara, – li diris, – banala stultulo!.. Se vi jam konfidis al mi, do obeu min en ĉio… Do laŭmerite al vi! Mortaĉu, kvazaŭ muŝo… – Li forturnis sin kaj deirante grumblis: – Kaj tamen ĝi estas absolute kontraŭregula ago.

– Gruŝnickij! – mi diris, – ankoraŭ estas tempo; rezignu de via kalumnio, kaj mi pardonos al vi ĉion. Vi ne sukcesis min trompi kaj moki, kaj mia digno estas kontentigita; ni ja estis iam amikoj…

Lia vizaĝo eksplode ruĝiĝis, la okuloj ekbrilis.

– Pafu! – li respondis, – mi min malestimas kaj vin malamegas. Se vi ne mortpafos min, mi vin ponardos nokte el post angulo. Duope ni ne havas lokon surtere…

Mi pafis…

Kiam la fumo dissolviĝis, Gruŝnickij ne estis sur la placeto. Nur facila polva nubeto ankoraŭ kolonis ĉe la rando de l’ krutaĵo.

Ĉiuj ekkriis per unu voĉo.

Finita la comedia![14] – mi diris al la doktoro.

Li ne respondis kaj forturnis sin kun teruro.

Mi levetis la ŝultrojn kaj adiaŭis la sekundantojn de Gruŝnickij.

Descendante laŭ la vojeto, mi rimarkis inter rokfendoj la sangan kadavron de Gruŝnickij. Mi senvole fermis la okulojn.

Malliginte la ĉevalon, mi lasis ĝin paŝi hejmen. Sur mia koro kuŝis ŝtono. La suno ŝajnis al mi senbrila, ĝiaj radioj ne varmigis min.

Ne atingante la suburbon, mi turnis la ĉevalon dekstren laŭ la intermonto. Aspekto de homo estis al mi peniga: mi volis esti sola. Lasinte la bridojn, mallevinte la kapon sur la bruston, mi rajdis longe, fine mi trafis la lokon, tute al mi nekonatan; mi turnis la ĉevalon reen kaj komencis serĉi vojon; la suno jam subiris, kiam mi alrajdis Kislovodskon, turmentita sur turmentita ĉevalo.

Lakeo mia diris al mi, ke venis Verner, kaj donis al mi du leterojn: unu de li, la alian… de Vera.

Mi malfermis la unuan; ties enhavo estis la sekva:

“Ĉio estas aranĝita kiel eble plej bone: la korpo estas venigita en kripligita stato, la kuglo estas ekstraktita el la brusto. Ĉiuj estas certaj, ke la kaŭzo de l’ morto estas akcidento; nur la urba komandanto, al kiu verŝajne estas konata via kverelo, balancis la kapon, sed nenion diris. Kontraŭ vi estas neniuj pruvoj, kaj vi povas dormi trankvile… se vi povas… Adiaŭ…”

Mi longe ne decidiĝis malfermi la duan noton… Kion ŝi povis skribi al mi?.. Peza antaŭsento emociis mian animon.

Jen estas la letero, kies ĉiu vorto neforviŝeble gravuriĝis en mia memoro:

“Mi skribas al vi en plena certeco, ke ni neniam plu intervidiĝos. Antaŭ kelkaj jaroj, disiĝante, mi pensis same; sed la ĉielo bonvolis provekzameni min duafoje; mi ne eltenis la provon, mia malforta koro denove sklaviĝis al la konata voĉo… vi ne malestimas min pro tio, ĉu ne? La nuna letero estas samtempe adiaŭo kaj konfeso: mi estas devigita diri al vi ĉion, kio ariĝis en mia koro de la tempo, kiam ĝi vin amas. Mi ne akuzas vin – vi kondutis kun mi, kiel kondutus ĉiu viro: vi amis min kiel propraĵon, kiel fonton de ĝojoj, alarmoj kaj angoroj, alternantaj reciproke, sen kiuj la vivo estas enua kaj monotona. Mi tion komprenis komence… Sed vi estis malfeliĉa, kaj mi oferis min, esperante, ke iam vi aprezos mian oferon, ke iam vi komprenos mian profundan teneron, ne dependantan de iuj ajn kondiĉoj. Pasis multe da tempo de tiam: mi penetris en ĉiujn misterojn de animo via… kaj konvinkiĝis, ke ĝi estis vana espero. Amare estis al mi! Sed mia amo kunkreskis kun animo mia: ĝi malheliĝis, sed ne estingiĝis.

“Ni disiĝas poreterne; tamen vi povas esti certa, ke mi neniam amos iun alian: mia animo forkonsumis je vi ĉiujn siajn trezorojn, siajn larmojn kaj esperojn. Virino, unufoje aminta vin, ne povas rigardi sen malestimo ceterajn virojn, ne pro tio, ke vi estis pli bona ol ili, ho ne! Sed en via naturo estas io specifa, nur por vi karakteriza, io fiera kaj mistera; en via voĉo, kion ajn vi diru, estas potenco nevenkebla; neniu povas tiel konstante voli esti amata; en neniu la malbono estas tiel alloga; nenies rigardo promesas tiom da beato; neniu povas pli bone utiligi siajn avantaĝojn, kaj neniu povas esti tiel vere malfeliĉa, kiel vi, ĉar neniu tiom penas konvinki sin en la malo.

“Nun mi devas klarigi al vi la kaŭzon de mia hasta forveturo; ĝi povas ŝajni al vi malgrava, ĉar ĝi koncernas nur min solan.

“Hodiaŭ matene mia edzo venis al mi kaj rakontis pri via kverelo kun Gruŝnickij. Evidente mia vizaĝo forte ŝanĝiĝis, ĉar li longe kaj fikse rigardis en miajn okulojn; mi preskaŭ svenis ĉe sola penso, ke vi hodiaŭ matene devas dueli, kaj ke mi estas la kaŭzo de tio; al mi ŝajnis, ke mi freneziĝos… Sed nun, kiam mi povas rezoni, mi estas certa, ke vi restos viva: ne estas eble, ke vi mortu sen mi, neeblas! Mia edzo longe paŝis en la ĉambro; mi ne scias, kion ĝuste li diris al mi, mi ne memoras, kion ĝuste mi respondis al li… verŝajne mi diris, ke mi vin amas… Mi memoras nur, ke al la fino de nia konversacio li ofendis min per terura vorto kaj foriris. Mi aŭdis, ke li ordonis pretigi kaleŝon… Jen jam tri horojn mi sidas ĉe la fenestro kaj atendas vian revenon… Sed vi estas viva, vi ne povas morti!.. La kaleŝo estas preskaŭ preta… Adiaŭ, adiaŭ… Mi pereis, – sed kiom tio valoras?.. Se mi povus esti certa, ke vi ĉiam memoros min, mi eĉ ne diras pri amo, – ne, nur memoros… Adiaŭ, oni paŝas… mi devas kaŝi la leteron…

“Vi ja ne amas Mary, ĉu? Vi ne edziĝos al ŝi? Aŭskultu, vi devas fari tiun oferon al mi; mi perdis pro vi ĉion en la mondo…”

Kvazaŭ freneza mi elsaltis sur la peronon, de tie al la selo de mia Ĉerkeso, kiun oni kondukis tra la korto, kaj galopis tutanhele laŭ vojo al Pjatigorsko. Mi pelis senindulge la finturmentitan ĉevalon, kiu ronkante kaj ŝaŭmante sagis laŭ la ŝtona vojo.

La suno jam kaŝiĝis en nigra nubo, ripozante sur kresto de okcidentaj montoj; en la fendego estis mallume kaj humide, Podkumok, ŝtelfluante inter la ŝtonoj, hurlis obtuze kaj monotone. Mi galopis, sufokiĝante pro senpacienco. La penso ne atingi ŝin en Pjatigorsko martelis mian koron. Unu minuton, ankoraŭ unu minuton. Ankoraŭ unu solan minuton vidi ŝin, adiaŭi, premi la manon… Mi preĝis, malbenis, ploris, ridis… ne, nenio esprimos mian sentrankvilon, malesperon!.. Ĉe la ebleco perdi ŝin por ĉiam, Vera iĝis por mi pli kara, ol io ajn en la mondo, – pli kara ol la vivo, honoro, feliĉo! Dio scias, kiaj strangaj, kiaj furiozaj planoj svarmis en mia kapo… Kaj intertempe mi galopis ĉiam plu, pelante senindulge. Kaj jen mi rimarkis, ke mia ĉevalo spiras pli malfacile, ĝi jam du-tri fojojn stumblis sur ebena loko… Restis kvin verstoj ĝis Jessentuki – kozaka stacio, kie mi povus ŝanĝi ĉevalon.

Ĉio estus savita, se fortoj de mia ĉevalo sufiĉus por ankoraŭ dek minutoj. Sed subite, galopante supren el malgranda ravino, ĉe eliro de montoj, sur kruta turniĝo ĝi falis ruiniĝe surteren. Mi haste saltis for, volis levi ĝin, ŝirtiris la bridon – sed vane: apenaŭ aŭdebla ĝemo elŝiriĝis tra ĝiaj kunpremitaj dentoj; post kelkaj minutoj ĝi mortis; mi restis sola en stepo, perdinta la lastan esperon: mi provis paŝi – sed miaj kruroj ne tenis min; finkonsumita per malkvietoj kaj sendorma nokto, mi falis sur humidan herbon kaj ekploris kvazaŭ infano.

Kaj longe mi kuŝis senmove, kaj ploris amare, ne penante deteni larmojn kaj singultojn, mi pensis, ke mia brusto krevos; tuta mia firmeco, tuta mia malvarmeco – malaperis kvazaŭ fumo; la animo senfortiĝis, prudento silentiĝis, kaj se tiun minuton iu min vidus, li forturnus sin kun malestimo.

Kiam nokta roso kaj monta vento freŝigis mian ardantan kapon, kaj pensoj venis en ilian kutiman ordon, mi komprenis, ke vetkuri por atingi la pereintan feliĉon estas vane kaj senprudente. Kion mi ankoraŭ bezonas? ŝin vidi? Ĉu ne ĉio estas finita inter ni? Unu amara adiaŭa kiso ne riĉigos rememorojn, kaj post ĝi nur estos pli malfacile al ni disiĝi.

Tamen al mi estis agrable, ke mi povis plori! Cetere la kaŭzo de tio povus esti malagordo de nervoj, la nokto pasigita sen dormo, du minutoj antaŭ pistola tubo kaj malplena stomako.

Ĉio pasas por plia bono! Tiu nova sufero, dirante per milita lingvo, faris al mi feliĉan operacion. Plori estas sanige, kaj poste, verŝajne, se mi ne rajdus kaj ne estus devigita dum la returna vojo paŝi dek kvin verstojn, ankaŭ tiun nokton la dormo estus for de miaj okuloj.

Mi revenis Kislovodskon je la kvina matene, ĵetis min en la liton kaj dronis en dormon de Napoleono post Waterloo[36].

Kiam mi vekiĝis, ekstere estis jam mallume. Mi sidiĝis ĉe malfermita fenestro, malbutonumis la stebitan jakon, kaj la monta vento freŝigis mian bruston, ankoraŭ ne trankviligitan per peza dormo de laco. Fore post la rivero, tra pintoj de densaj tilioj, superombrantaj ĝin, flagris lumoj de l’ citadelo kaj suburbo. En mia korto ĉio estis senmova kaj sensona, en la domo de la princino estis mallumo.

Venis la doktoro: lia frunto estis sulkigita; kontraŭkutime li ne etendis al mi la manon.

– De kie vi, doktoro?

– De l’ princino Ligovskaja; ŝia filino estas malsana – senfortiĝo de nervoj… Sed ne pri tio temas, jen kio, la estraro konjektis, kaj kvankam nenion oni povas pruvi definitive, tamen mi konsilas al vi esti singarda. La princino hodiaŭ parolis al mi, ke ŝi scias, ke vi duelis pro ŝia filino. Al ŝi ĉion rakontis la maljunulo… kiel oni nomas lin?.. Li estis atestanto de via kunpuŝiĝo kun Gruŝnickij en la restoracio. Mi venis averti vin. Adiaŭ. Povas esti, ke ni ne plu intervidiĝos: oni forsendos vin ien.

Li haltis ĉe la sojlo: lin tentis deziro premi mian manon… kaj se mi montrus por tio plej etan deziron, li sin ĵetus al mia kolo; sed mi restis malvarma, kiel ŝtono, – kaj li eliris.

Jen kiaj estas homoj! Ĉiuj ili estas samaj: ili scias anticipe ĉiujn fiajn flankojn de ago, helpas, konsilas, eĉ aprobas ĝin, vidante neeblon de alia rimedo, kaj poste lavas la manojn kaj sin forturnas kun indigno de tiu, kiu havis kuraĝon preni sur sin la tutan ŝarĝon de respondeco. Ĉiuj ili estas samaj, eĉ la plej bonaj, plej saĝaj!..

Matene de l’ sekvinta tago ricevinte ordonon de l’ supera estraro direkti min al citadelo N., mi venis al la princino adiaŭi.

Ŝi estis mirigita, kiam al ŝia demando: ĉu mi estas dironta al ŝi ion speciale gravan? – mi respondis, ke mi deziras al ŝi esti feliĉa kaj ceteraĵojn.

– Kaj ni devas priparoli kun vi tre serioze.

Mi sidiĝis silente.

Estis tute klare, ke ŝi ne sciis de kio komenci; ŝia vizaĝo ruĝ-bruniĝis, la pufaj fingroj tamburis kontraŭ la tablo; fine ŝi komencis per stakatanta voĉo:

– Aŭskultu, sinjoro Peĉorin; mi pensas, ke vi estas nobla homo.

Mi riverencis.

– Mi eĉ estas certa pri tio, – ŝi daŭrigis, – kvankam via konduto estas iom dubinda; sed vi povas havi kialojn, kiujn mi ne konas, kaj ĝuste ilin vi devas nun al mi konfesi. Vi defendis mian filinon de l’ kalumnio, duelis pro ŝi, – sekve vi riskis vian vivon… Ne respondu, mi scias, ke vi ne konfesos tion, ĉar Gruŝnickij estas mortpafita (ŝi krucosignis). Dio pardonos lin – kaj, mi esperas, ankaŭ vin!.. Tio min ne koncernas… Mi ne kuraĝas juĝi vin, ĉar filino mia, kvankam senkulpe, estis la kialo de tio. Ŝi ĉion diris al mi… mi pensas, ĉion: vi konfesis al ŝi amon… ŝi same al vi (tiumomente la princino malfacile ekspiris). Sed ŝi estas malsana, kaj mi estas certa, ke ĝi estas ne simpla malsano. Sekreta angoro mortigas ŝin, ŝi ne konfesas, sed mi estas certa, ke vi estas kaŭzo de tio… Aŭskultu: vi eble pensas, ke mi serĉas gradojn, grandegan riĉon – malkrediĝu: mi volas nur feliĉon por mia filino. Via nuna stato ne estas enviinda, sed ĝi pliboniĝos: vi posedas havaĵon; vin amas mia filino, ŝi estas edukita tiel, ke faros feliĉon de sia edzo. Mi estas riĉa, ŝi estas mia sola infano… Diru, kio vin detenas?.. Vi ja komprenas, ke mi ne devus tion ĉi diri al vi, sed mi fidas al via koro, via honoro: rememoru, ke ŝi estas mia sola filino… la sola…

Ŝi ekploris.

– Princino, – mi diris, – al mi estas neeble respondi al vi; permesu al mi priparoli kun via filino inter kvar okuloj…

– Neniam! – ŝi ekkriis, stariĝinte de l’ seĝo en ega emocio.

– Kiel vi volas, – mi respondis forironte.

Ŝi enpensiĝis, faris al mi mansignon, ke mi atendu, kaj eliris.

Pasis ĉirkaŭ kvin minutoj; mia koro forte batis, sed la pensoj estis trankvilaj, la kapo malvarmis; kiel ajn mi serĉis en la brusto almenaŭ iun fajreron de amo al la ĉarma Mary, sed la penoj estis vanaj.

La pordo malfermiĝis, kaj ŝi eniris. Dio mia! Kiel ŝi aliiĝis de kiam mi ŝin vidis, kaj ĉu tio estis delonge?

Atinginte la mezon de l’ ĉambro ŝi ŝanceliĝis; mi saltis, subtenis ŝin kaj kondukis al fotelo.

Mi staris kontraŭ ŝi. Ni longe silentis; ŝiaj grandaj okuloj, plenigitaj de neesprimebla malĝojo, ŝajnis serĉi en la miaj ion similan al espero; ŝiaj palaj lipoj vane penis rideti; ŝiaj delikataj manoj, kunmetitaj sur genuoj, estis tiel malgrasaj kaj travideblaj, ke mi ekkompatis ŝin.

– Princidino, – mi diris: – vi ja scias, ke mi mokis vin?.. Vi devas malestimi min.

Sur ŝiaj vangoj aperis febra ruĝo.

Mi daŭrigis:

– Sekve, vi ne povas min ami…

Ŝi forturnis sin, apogis sin per kubutoj kontraŭ la tablo, fermis la okulojn per mano kaj al mi ŝajnis, ke en ili ekbrilis larmoj.

– Dio mia! – ŝi prononcis apenaŭ aŭdeble.

Tio iĝis netolerebla: post unu minuto mi falus al ŝiaj piedoj.

– Do, vi mem vidas, – mi diris per laŭeble firma voĉo kaj kun altrudita rikaneto, – vi mem vidas, ke mi ne povas edziĝi al vi. Se vi eĉ volus nun tion fari, vi baldaŭ pentus. Mia konversacio kun via patrino devigis min intertrakti kun vi tiel sincere kaj tiel krude; mi esperas, ke ŝi estas en falsa konvinko: vi povos facile malkonvinki ŝin. Vi vidas, ke mi ludas en viaj okuloj la plej mizeran, la plej aĉan rolon, kaj eĉ konfesas tion; jen estas ĉio, kion mi povas por vi fari. Kiun ajn fian opinion vi ekhavos pri mi, mi akceptos ĝin… Vi ja vidas, kiom aĉa mi estas antaŭ vi… ĉu ne, se vi eĉ amis min ĝis nun, de tiu ĉi minuto vi min malestimas?

Ŝi sin turnis al mi pala, kiel marmoro, nur ŝiaj miraklaj okuloj brilis.

– Mi malamegas vin… – ŝi diris.

Mi dankis, klinsalutis respektoplena kaj eliris.

Post unu horo kuriera triĉevala kaleŝo flugrapide portis min el Kislovodsko. Kelkajn verstojn post Jessentuki mi rekonis apud la vojo la kadavron de mia ventevigla ĉevalo; la selo estis forprenita, verŝajne, de preterrajdanta kozako kaj anstataŭ la selo sur ĝia dorso sidis du korvoj. Mi suspiris kaj forturnis min…

Kaj nun ĉi tie, en la enua citadelo, mi ofte, trakurante pense la pasinton, demandas min: kial mi ne volis ekiri sur la vojo malfermita al mi de la providenco, kie min atendus mildaj ĝojoj kaj trankvila animo?.. ne, mi ne alkutimiĝos al tiu sorto! Mi estas kiel maristo, naskita kaj kreskinta sur ferdeko de pirata brigo: lia animo kunkreskis kun ŝtormoj kaj bataloj, kaj elĵetita surborden, li enuas kaj langvoras, kiel ajn logas lin bosko, kiel ajn lumas al li la paca suno; li paŝas tutajn tagojn laŭ stranda sablo, koncentriĝas en aŭskulto de monotona hurlorikano de alkurantaj ondoj kaj fiksas rigardon en nebulan foron: eble aperos tie sur la pala strio, dividanta bluan marabismon dis de grizaj nuboj, la aspirata velo, komence simila al flugilo de mara mevo, sed iom post iom apartiĝanta de ŝaŭmantaj rulblokoj kaj ritmakure proksimiĝanta al la dezerta haveno.

Tradukis el la rusa Nikolaj Danovskij
(Moskvo, la 4-an de aŭgusto 1967)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.