La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PRINCIDINO MARY

Aŭtoro: Miĥail Lermontov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La 12-an de junio.

La hodiaŭa vespero estis abunda de okazintaĵoj. Proksimume tri verstojn de Kislovodsko en fendego inter montoj, kie fluas Podkumok, estas roko, nomata Ringo; ĝi estas pordego kreita de la naturo mem; ĝi baŭmas sur alta monteto, kaj la subiranta suno lancas tra ĝin sian lastan firman rigardon al la mondo. Multnombra kavalkado sin direktis tien por rigardi la sunsubiron tra la flama fenestro. Neniu el ili verdire pensis pri la suno. Mi rajdis apud la princidino; dum returna vojo necesis transi Podkumokon vade. Montaj riveretoj eĉ plej malprofundaj estas danĝeraj precipe pro tio, ke ilia fundo estas perfekta kalejdoskopo: ĉiutage sub premo de ondoj ĝi ŝanĝiĝas: kie hieraŭ estis ŝtono, hodiaŭ estas kavo. Mi prenis la ĉevalon de la princidino perbride kaj kondukis ĝin en la akvon, kiu ne atingis eĉ genuojn; ni komencis malrapide nin movi diagonale kontraŭ la fluo. Oni tre bone konas, ke vadante trans rapidaj riveretoj oni ne devas rigardi la akvon, ĉar tuj venas kapturniĝo. Mi forgesis averti pri tio la princidinon Mary.

Ni estis jam en mezo, en plej rapidfluo, kiam subite ŝi ekbalanciĝis ensele. “Mi vertiĝas!” – ŝi diris malfortvoĉe… Mi rapide kliniĝis al ŝi, ĉirkaŭvolvis per brako ŝian fleksan talion. “Rigardu supren! – mi flustris al ŝi. – Ne gravas, nur ne timu; mi estas kun vi”.

Al ŝi fariĝis pli bone; ŝi volis liberiĝi de mia brako, sed mi ankoraŭ pli forte ĉirkaŭvolvis ŝian mildan, molan torson: mia vango preskaŭ tuŝis ŝian vangon. Ĝi radiis flamon.

– Kion vi faras kun mi?.. Dio mia!..

Mi ne atentis ŝian tremeton kaj konfuziĝon, kaj miaj lipoj tuŝis ŝian delikatan vangeton; ŝi ektremis, sed nenion diris; ni rajdis la lastaj: neniu vidis. Kiam ni surgrimpis la bordon, ĉiuj ektrotis. La princidino detenis sian ĉevalon; mi restis apud ŝi; estis vidate, ke ŝin maltrankviligas mia silento, sed mi ĵuris diri neniun vorton – pro scivolo. Mi volis vidi, kiel ŝi eliĝos el la embarasa situacio.

– Aŭ vi min malestimas aŭ tre amas! – ŝi diris fine per voĉo, en kiu estis larmoj. – Povas esti, ke vi volas primoki min, eksciti mian animon, kaj poste forlasi… Tio estus tiel malnobla, tiel perfida, ke nur sola supozo… Ho, ne! Ĉu vere, – ŝi aldonis per la voĉo de tenera konfido, – ĉu vere, en mi estas nenio, kio ekskludus la estimon? Vian arogan agon… mi devas, mi devas pardoni al vi, ĉar mi permesis… Respondu do, diru, mi volas aŭdi vian voĉon!..

En ŝiaj lastaj vortoj estis tioma virina senpacienco, ke mi nevole ridetis. Feliĉe komencis krepuskiĝi… Mi nenion respondis…

– Vi silentas? – ŝi daŭrigis. – Vi, eble, volas, ke mi la unua diru, ke mi vin amas?

Mi silentis…

– Ĉu vi volas tion? – ŝi daŭrigis, haste sin turninte al mi… En la decidemo de ŝiaj rigardo kaj voĉo estis io timiga…

– Kial do? – mi respondis, levinte la ŝultrojn.

Ŝi vipis sian ĉevalon kaj eksagis laŭ la mallarĝa kaj danĝera vojo. Tio okazis tiel rapide, ke mi apenaŭ sukcesis atingi ŝin, kaj vere, nur kiam ŝi jam aliĝis al la cetera societo. Ĝis la hejmo mem ŝi parolis kaj ridis ĉiuminute. En ŝiaj vortoj estis io febra; min ŝi ne rigardis eĉ unu fojon. Ĉiuj rimarkis tiun neordinaran gajecon, kaj la princino interne ĝojis, rigardante sian karan filinon, kaj la kara filino havis simple nervan paroksismon. Ŝi estis pasigonta la nokton sen dormo kaj plorante. La penso liveras al mi neamplekseblan ĝuon: estas minutoj, kiam mi komprenas Vampiron[33]… Kaj ankoraŭ mi famas esti bonkorulo kaj aspiras tiun nomon!

Deĉevaliĝinte, la sinjorinoj supreniris al la princino, mi estis emociita kaj galopis en montojn por dispeli la pensojn, svarmantajn en mia kapo. La rosa vespero spiris per ebriiga freŝo. La luno leviĝis el post malhelaj montopintoj. Ĉiu paŝo de mia neforĝita ĉevalo obtuze reeĥis en la kvieto de fendegoj; ĉe la akvofalo mi trinkigis la ĉevalon, avide enspiris du-tri fojojn freŝan aeron de l’ suda nokto kaj startis returnen. Mi veturis tra la suburbo. Lumoj en fenestroj komencis estingiĝi; sentineloj ĉe la remparo de l’ citadelo kaj kozakoj en ĉirkaŭurbaj pikedoj longsone intervokiĝis…

En unu domo de l’ suburbo, konstruita ĉe rando de ravino, mi rimarkis neordinaran lumon. De tempo al tempo aŭdiĝis senkonkorda parolado kaj krioj malkovrantaj militistan festeneton. Mi deĉevaliĝis kaj kaŝe aliris al fenestro. Neplene fermita ŝutro permesis al mi vidi la festantojn kaj distingi iliajn vortojn. La parolo estis pri mi. La dragona kapitano, ardigita per vino, frapis la tablon per pugno, postulante atenton.

– Sinjoroj! – li diris, – ĝi neniel taŭgas. Necesas edifi Peĉorin-on. Tiuj peterburgaj flugdandoj ĉiam fanfarone fieras, ĝis oni ilin frapas je nazo! Li pensas, ke nur li sola vivis en la mondo, ĉar li portas ĉiam purajn gantojn kaj glaceigitajn botojn.

– Kaj kiom arogas lia supereca rideto! Kaj mi estas certa, intercetere, ke li estas timulo, jes, timulo!

– Mi pensas same, – diris Gruŝnickij. – Li ŝatas elturniĝi per ŝerco. Foje mi diris al li tiaĵon, ke aliu mortigus min surloke, sed Peĉorin ĉion ŝercigis. Mi, memkompreneble, ne vokis lin dueli, ĉar ĝi estis lia afero: kaj mi ne volis maldecigi min per tia rilato…

– Gruŝnickij koleras pro tio, ke li forkonkeris de li la princidinon, – iu diris.

– Jen kion oni elpensis! Mi, vere, iome amindumis la princidinon, sed tuje ĉesis, ĉar mi ne volas edziĝi, sed kompromiti fraŭlinon ne estas en miaj reguloj.

– Jes, mi vin certigas, ke li estas eminenta timulo, tio estas Peĉorin, sed ne Gruŝnickij, – kaj Gruŝnickij estas belheroo, kaj ale mia vera amiko, – diris denove la dragona kapitano. – Sinjoroj! Ĉu iu defendas lin ĉi tie? Neniu? Bonege! Ĉu vi volas elprovi lian kuraĝon? Tio vin amuzos…

– Ni volas, sed kiel?

– Jen aŭskultu: Gruŝnickij estas precipe kolera kontraŭ li – al li la unua rolo! Li alkroĉiĝos al ajna stultaĵo kaj provokos Peĉorinon dueli… Atendu. Jen en kio estas la artifiko… Li provokos dueli, bone! Ĉio ĉi – la provoko, preparoj, kondiĉoj estos kiom eble plej solenaj kaj teruraj – ĉion aranĝi mi prenas al mi; mi estos via sekundanto, mia kompatinda amiko! Bone! Nur jen kie estas la ruzaĵo: ni ne enmetos kuglojn en la pistolojn. Mi vin certigas, ke Peĉorin ektimos – mi starigos ilin je distanco de ses paŝoj, diablo prenu! Ĉu vi konsentas, sinjoroj?

– Bonege elpensite, ni konsentas! Kial ne? – aŭdiĝis de ĉiuj flankoj.

– Kaj vi, Gruŝnickij?

Mi atendis kun tremeto la respondon de Gruŝnickij; malvarma kolero ekposedis min ĉe la penso, ke se ne okazus la hazardo, mi povus esti ridigilo por tiuj stultuloj. Se Gruŝnickij ne konsentus, mi min ĵetus sur lian kolon. Sed post ioma silento, li stariĝis de sia loko, etendis brakon al la kapitano kaj diris tre grave: “Bone, mi konsentas”.

Estas malfacile priskribi jubilon de la tuta honesta kompanio.

Mi revenis hejmen en posedo de du malsimilaj sentoj. La unua estis malĝojo. Pro kio ili ĉiuj malamegas min? – Mi pensis. – Pro kio? Ĉu mi iun ofendis? Ne. Ĉu vere mi apartenas al la aro da homoj, kies sola aspekto naskas malfavoron? Kaj mi sentis, ke venena kolero iom post iom plenigis mian animon. “Gardu vin, sinjoro Gruŝnickij! – mi diris, promenante tien-reen en la ĉambro: kun mi oni tiel ne ŝercas. Vi povas multon pagi pro aprobo de viaj stultaj kamaradoj. Mi ne estos ludilo por vi!”

Mi ne dormis la tutan nokton. Al la mateno mi estis flava kiel bergamoto.

Matene mi renkontis la princidinon ĉe la puto.

– Ĉu vi estas malsana? – ŝi diris, fikse rigardante min.

– Mi ne dormis la tutan nokton.

– Ankaŭ mi… mi kulpigis vin… povas esti vane? Sed klarigu vin, mi povas pardoni al vi ĉion…

– Ĉu ĉion?

– Ĉion… nur diru veron… nur pli rapide… Ĉu vi vidas, ke mi multe pensis, penante klarigi, pravigi vian konduton; eble, vi timas obstaklojn flanke de miaj gepatroj… tio ne gravas… kiam ili ekscios… (ŝia voĉo ektremis) mi ilin petpersvados. Aŭ via propra stato… sed sciu, ke mi povos ĉion oferi por la homo, kiun mi amas… Do, respondu tuj, havu kompaton… Vi min ne malestimas, ĉu ne?

Ŝi kaptis min je mano.

La princino iris antaŭe kun la edzo de Vera kaj nenion vidis; sed min povis vidi promenantaj malsanuloj, la plej scivolaj ĉikanuloj el ĉiuj scivolemuloj, kaj mi rapide liberigis mian manon el ŝia pasia premo.

– Mi diros al vi la tutan veron, – mi respondis al la princidino, – mi ne provos min pravigi, nek klarigi miajn agojn. Mi ne amas vin.

Ŝiaj lipoj milde paliĝis…

– Lasu min, – ŝi diris apenaŭ distingeble.

Mi levis la ŝultrojn, turnis min kaj foriris.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.